POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Post 10 jaroj la plej malalta deficito en la polaj publikaj financoj
Kvankam la pola financministerio ne publikigis ankoraŭ donitaĵojn ligitajn kun decembro 2016 jam nun eblas konstati, ke la deficito de la tuta sektoro de la publikaj financoj pro 2016 estos la plej malalta ekde 2007 kaj ne superos 2,4 procentojn de la Malneta Landa Produkto. En la periodo januaro-novembro 2016 la buĝetaj enspezoj estis plenumitaj en 93,8 procentoj, la elspezoj en la alteco de 87,4 procentoj rilate al la premisitaj. Sekve de tio, la buĝeta deficito egalas al 50,4 procentoj de la planita.
El la elsendo 03.01.2017. Legas Krystyna – 0’49”
Aldonaj rimedoj por la Centro de Polaj Studoj en Cambridge
La pola Ministerio por la Scienco kaj Supera Klerigo destinis pli ol 15 milionojn da zlotoj por subteni la evoluigon de la Centro de la Polaj Studoj en la Universitato en Cambridge. La kromaj rimedoj ebligos al la pola katedro en Cambridge unuavice gvidi studojn pri konoj rilate Pollandon en la sfero de humanismaj kaj sociaj sciencoj. Krome ili ebligos efektivigon de la polaj-britaj sciencaj esploroj formante la bildon de Pollando kiel lando kun grandaj sciencaj kaj kulturaj ebloj.
El la elsendo 03.01.2017. Legas Krystyna – 0’41”
Amendita leĝo pri la Konstitucia Tribunalo
Prezidento Andrzej Duda subskribis lastlunde amendon de leĝo pri la Konstitucia Tribunalo akceptinte ĝin sen korektoj, post kiam voĉdonis por ĝi la Sejmo kaj la Senato. La nova leĝo ekvalidis en la tago de la prezidenta subskribo kaj estis publikigita lunde posttagmeze en la Oficiala Leĝoĵurnalo. La amendo konsistas i.a. en tio, ke la Konstitucia Tribunalo devas laŭprincipe verdikti en plena konsisto kun almenaŭ 13 je 15 juĝistoj (ĝis nun temis pri 9). En la konsisto de 7 juĝistoj estos ekzamenataj i.a. konstituciaj plendoj kaj juraj demandoj de juĝistoj. La verdiktoj en la plena konsisto bezonas du trionojn de la voĉoj (ĝis nun sufiĉis plimulto). Datoj de la konsiderataj demandoj en la Konstitucia Tribunalo estos decidataj laŭ la sekvo de ilia alveno. Kontraŭ la amendo protestis la opozicio. Lastĵaŭde ministro por la eksterlandaj aferoj, Witold Waszczykowski direktis peton al la Venecia Komisiono pri opinio rilate la jurajn solvojn en la amendita leĝo, pravigante, ke la Konstitucia Tribunalo estas unu el la gravaj elementoj de la institucia ordo de la Respubliko kaj necesas laŭeble rapide meti finon al aperintaj kontraŭdiroj. Eŭropa Komisiono favore al Demokratio pere de leĝobservo estas la konsila organo de Konsilio de Eŭropo.
El la elsendo 29.12.2015. Legas Milada – 1’54”
40-jariĝo de Muzeo en Tykocin
La 40-jarĝon de sia funkciado solenas nunjare la Muzeo en Tykocin en la nordorienta Pollando. Ĝi troviĝas en antikveca 17-jarcenta sinagogo okupiĝante i.a. pri kolektado de memoraĵoj ligitaj kun la vivintaj tie judoj. La konstruaĵo devenas el 1642 kaj estas unu en malmultaj ĉi-specaj objektoj en Pollando. Ĝi famas pro masonita predikejo kun malfrurenesancaj gipsaj ornamaĵoj kaj pentraĵoj. Dum la jubileaj solenaĵoj estis malfermita la restaŭrita salono de la granda sinagogo. La dujaraj modernigaj laboroj revenigis la aspekton de la ĉefa preĝosalono el la intermilita periodo. La rekreo de la historia interno estis ebla dank’ al konserviĝinta fotomaterialo. La Muzeo en Tykocin kiel unu el la unuaj en la lando komencis prezenti kulturon kaj tradicion de la juda socio. En ĝiaj kolektoj troviĝas ĉirkaŭ 4 mil muzeaj objektoj i.a. ligitaj kun la historio de Tykocin, kun elstara etnografo Zygmunt Gloger, kiu loĝis proskime de la urbo. Turistojn unuavice tamen logas la historia sinagogo kaj objektoj ligitaj kun la juda socio. Temas unuavice pri objektoj ligitaj kun la kutimoj de ŝabato kaj ĉiujaraj festoj: Pesaĥo, Sukoto, Ĥanuko, Purimo kaj pri ornamaĵoj de Torao. De jaroj la muzeo memorigas tradiciojn ligitajn kun ĉi tiuj festoj. Ĉiujare vizitas ĝin ĉ. 80 mil personoj. La Muzeo en Tykocin estas la filio de la Podlaĥia Muzeo en Bjalistoko.
El la elsendo 27.12.2016. Legas Tomek – 1’38”
Pola cidroproduktado
La tradicio de cidroproduktado radikas en Pollando en la 16-17-a jarcentoj. Ĝi malaperis en la postmilita periodo, sed de kelkaj jaroj ĝia produktado renaskiĝas. Post la milito la tuta produktado de hejmaj, tradiciaj alkoholaĵoj estis malpermesita kaj monopolizita de la ŝtato. Tio alkondukis al la forgeso de la produktado floranta iam en nobelaj bienoj kaj en klostroj. Nun oni revenas al tio, kio estis farata iam, sed kvazaŭ de la komenco rekreante la polan cidromarkon. Laŭ pritaksoj poloj konsumis en 2015 18 milionojn da litroj da cidro, duoble pli ol en la pli frua jaro. Laŭ la Pola Konsilio de Vinproduktado reala estas la vendo egala al 80 milionoj da litroj jare. Lastnovembre la iniciato de la Societo de Cidroamantoj el la regiono de Lublino (la orienta Pollando) estis establita la unua modela, imitinda cidroproduktejo. Oni intencas instigi la lokajn hortikulturistojn, ke en la plej proksimaj jaroj la regiono imitu la italan Toskanion, se temas pri la cidroproduktado.
El la elsendo 27.12.2016. Legas Tomek – 1’12”
Murdita la rusa ambasadoro en Turkio
Andriej Karłow, la ambasadoro de Rusio mortis lastlunde pro la pafvundoj, kiujn li ricevis dum la parolado en la artgalerio en Ankaro lige kun la fotoekspozicio „Rusio vidata de turkoj”. Lia atencinto, la turka policisto laboranta en la ĉefurbo de Turkio laŭte pravigis la motivon de sia ago kiel venĝon pro rusa engaĝiĝo kaj la eventoj en Sirio kaj Aleppo.
El la elsendo 20.12.2016. Legas Krystyna – 0’31”
Terorista atenco en Berlino
Lunde vespere okazis laŭvica terorista atako, nun en Berlino. Ĉi-foje estis uzita kamiono kun la pola registroŝildo. Ĝi masakirs partoprenatojn de la tiea Adeventa Bazaro. Pereis 12 personoj, 48 estas vunditaj, inkluzive de 18 personoj grave. Malsame al antaŭaj ĉi-specaj atencoj la kaŭzinto de la atako ne sinmortigis. Germanoj marde posttagmeze deklaris, ke ne temas pri la suspektita komence pakistanano haltigita pro civitana denunco, sed pri alia persono daŭre (kiam ni informas) troviĝanta libere, plej verŝajne armita. En la stirkabino de la kamiono estis retrovita la kadavro de la masakrita kaj pafmortigita pola stiristo.
El la elsendo 20.12.2016. Legas Krystyna – 0’52”
Wieliczka-bis en Antaŭkarpatio
Milojn da fragmentoj de ujoj, servantaj por la produktado de salo de antaŭ ĉ. du kaj duona, tri miljaroj estis malkovritaj en la loko Tyrawa Solna en la suda Pollando. La aliaj spuroj de salakirado en tiu regiono troviĝas en la fama salminejo Wieliczka. Kvankam jam de preskaŭ 30 jaroj arkeologoj scias, ke en Tyrawa Solna subtere troviĝas spuroj ligitaj kun la iama funkciado de homo, tamen nur en la nuna jaro komenciĝis tie foresploroj. Dum ili estis malkovritaj salproduktaj instalaĵoj. Ilia konstruo estis malkomplika. Akvo el proksima saloza fonto estis enverŝata en grandajn ceramikajn vazojn kun speciale formita bazo, iuj konusformaj, kiuj sekve estis metataj sur specialaj fornoj, kies restaĵoj konserviĝis. Bruligita sub ili fajro vaporigis la akvon dum sur la fundo de la ujo restis salbulo. Sufiĉis frakasi la vazojn kaj sekigi salon, por ke ĝi taŭgu por konsumado aŭ komerco. Arkeologoj atendas rezultojn de specializaj analizoj por pli precize difini la aĝon de la fosaĵoj, sed enkondukaj esploroj elmontras, ke temas pri la limo de la bronza kaj fera epokoj. Unusolaj ĝis nun konataj salproduktaj instalaĵoj en ĉi tu regiono de Pollando troviĝas en la regiono de Wieliczka. Tie salo estis produktita jam en neolito, do antaŭ ĉ. 6 mil jaroj. Laŭvicaj esploroj en Tyrawa Solna okazos venontjare.
El la elsendo 13.12.2016. Legas Tomek – 1’41”
La 35-a datreveno de la proklamo de la milita stato
La 35-a datreveno de la milita stato estas hodiaŭ la okazo por manifesi la korligiĝon al la suverena Pollando kaj por manifesti la memoron pri komunistaj viktimoj. Instituto pri la Nacia Memoro pretigis multajn solenaĵojn kaj eventojn en la tuta lando por omaĝi la viktimojn de la milita stato kaj memorigi la prezon, kiun pagis poloj pro la decido de la dependa de Moskvo skipo de Wojciech Jaruzelski. Hodiaŭ laŭvican fojon okazas la eldono de la soci-eduka kampanjo „Al la viktimoj de la milita stato. Briligu la lumon de Libereco”. Ĝia nunjara eldono sub la patroneco de la pola prezidento Andrzej Duda, unuigas centojn da miloj da poloj, kiuj je la 19.30 laŭ la mezeŭropa tempo lumigas ĉe la fenestro la kandelon honore al tiuj, kiuj pro la reprezalioj de la „decembra nokto” ne ĝisatendis liberan Pollandon. Multaj gravaj konstruaĵoj kaj objektoj en la lando tiaj, kiel la Nacia Stadiono en Varsovio, Spodek en Katowice, la Monumento de Pereintaj Ŝipfaristoj en Gdansko aŭ Tauron Arena kaj Teatro Bagatela en Krakovo estos aparte prilumitaj kun surskriboj referencantaj al la 35-a datreveno de la proklamo de la milita stato. La datreveno estas la okazo por porokazaj konferencoj kaj debatoj, historiaj lecionoj, publikaj instalaĵoj kaj koncertoj. En Gdansko estis senvualigita Monumento de la Viktimoj de la Milita Stato. La viktimo de la proklamita la 13-an de decembro antaŭ 35 jaroj milita stato fariĝis ankaŭ la E-Redakcio de Pola Radio, kies elsendoj – same kiel de kelkaj aliaj redakcioj de la Eksterlanda Programo de Pola Radio estis ĉesigitaj. E-Redakcio rekomencis funkcii komence de marto 1982.
El la elsendo 13.12.2016. Legas Milada – 2’51”
Bialistoko en la 100-a mortodareveno de Zamenhof
Kiel informis lastlunde (la 5-an de decembro) dum la gazetara konferenco en Bialistoko ĝia prezidanto Tadeusz Truskolaski dum la decembra sesio de la urbokonsilio estos prezentita la propono, ke la urbo solenu la 2017-an jaron kiel la Jaron de Zamenhof. Bialistoko jam proklamis la 2017-an kiel la jaron de Józef Piłsudzki. La praktikon de la Patronoj de la Jaro aplikas i.a. la pola Sejmo. Kiel diris la prezidanto de Biaistoko „Zamenhof meritas memoron” aldonante en Esperanto la vortojn „Ni, bjalistokanoj fieras, ke en Bialistoko naskiĝis la kreinto de la internacia lingvo”. Inter agadoj planatoj por la 2017-a jaro troviĝas la spektaklo de Bjalistoka Pupteratro en Esperanto, eldono de la esperantigita poemvolumo de la bialistoka poeto Wiesław Kazanecki, la patrono de la ĉiujara literatura premio de la prezidanto de Bialistoko, muzika evento, en kiu aŭdiĝos kantoj en Esperanto. En la preparlaboroj partoprenas urbaj kulturinstitucioj kaj Bialistoka E-Societo. En 2017 pasos ankaŭ la 130-a naskiĝdatreveno de Jakub Szapiro, la establinto de la loka E-societo. Tiuokaze oni reprintos la unuan E-lingvan gvidlibron tra Bialistoko, kiun li prilaboris. En la urbo funkcias ekde 2009 Centro de Ludoviko Zamenhof realiganta projektojn prezentantajn kaj diskonigantajn kulturan, naciecan kaj religian variecon de la regiono. Ĉe ĝi ekzistas E-biblioteko kiel filio de la Podlaĥia Libraro, enhavanta pli ol 3 mil librojn kaj periodaĵojn – i.a. lernolibrojn, vortarojn, librojn por infanoj kaj junularo, bildstriojn.
El la elsendo 09.12.2016. Legas Gabi – 2’22”