POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Bildo de solece vivantaj poloj

65 procentoj de solece vivantaj poloj havas dekstrulajn aŭ centrodekstrulajn mondkonceptojn kaj ligas grandan signifon al tradiciaj valoroj. Plimulto de ili revas pri konstanta partnero kaj la plej gravajn por ili valorojn formas familio, amo kaj infanoj. Tio rezultas el la plej nova sociekzamenado „La generacio de soluloj”.  Farita inter preskaŭ tri mil internaŭtoj inter la 18-a kaj la 65-a vivojaroj,  ĝi estas la plej ampleksa ĉi-rilata esploro ekde 5 jaroj.  Jam ĉiu kvina polo vivas solece kaj ĉi tiu nombro daŭre kreskas. Kreskas ankaŭ la ĝenerala konscio pri ilia  ĉiam pli granda rolo en la pola socio. La plej nova  esploro surprizas kaj disblovas stereotipojn pri poloj vivantaj solece, kiujn oni traktis kiel liberpensulojn, homojn subtaksantajn familivalorojn,  ofte ŝanĝantajn partnerojn, koncentriĝantajn pri profesia kariero kaj la deziro longe vivi solece. Laŭ la lastaj esploroj evidentiĝas,  ke du trionoj de soluloj, t.e. 65 procentoj deklaras centrodekstrulajn  aŭ dekstrulajn opiniojn, kio povas ligiĝi kun la fakto ke poloj alte taksas tradiciajn valorojn.  95-procente la polaj soluloj serĉas konstantan partneron kaj la plej gravaj estas por ili tiaj valoroj kiel la familio (67 procentoj de la enketitoj), amo (58 procentoj). 74 procentoj de solece vivantaj poloj en la aĝo de 18-39 vivojaroj deklaris la deziron havi infanojn. Parto de soluloj ne kaŝas, ke deziras ligiĝi kun personoj ne divorcitaj kaj seninfanaj. La ekzamenado liveris ankaŭ respondojn pri seksaferoj. 45 procentoj de poloj vivantaj solece  en la aĝo de 18-24 vivojaroj kaj 15 procentoj en la aĝo de 25-39 vivojaroj ne komencis ankoraŭ seksan vivon. Tio laŭ esploristoj montras, ke poloj sopiras al vera amo, al valoroj, kiuj fortigas la familian vivon por longaj jaroj. 91 procentoj de polaj soluloj konfesis havi/flegi iun hobion, plej ofte temas pri vojaĝado. Samtiom deklaras kontenton pri sia materiala situacio.

El la elsendo 06.06.2017. Legas Tomek – 2’21”

Pollando, nekonstanta membro de la Sekureckonsilio de UN

La Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj elektis en la sekreta voĉdonado kvin nekonstantajn membrojn de la Sekureckonsilio por la jaroj 2018-2019. Pollando ĝuas grandan sukceson akirinte plej multnomran subtenon akirinte 190 subtenovoĉojn je du sindetenoj. Krome estis elektitaj Kuvajto, Peruo, Eburborda Respubliko kaj Ekvatora Gvineo. Pollando kandidatiĝis al la Konsilio en 2009 gvidante la kampanjon sub la devizo „Solidareco-Respondeco-Engaĝiĝo”. Ĝis nun Pollaando estis membro de la sekureckonsilio kvin fojojn, la lastan fojon en la oficperiodo 1996-1997.

El la elsendo 02.06.2017. Legas Barbara – 0’57”

Polaj ekspertoj klerigos ĉinajn inĝenierojn

Laborantoj de la Bjalistoka kaj de la Krakova Politeknikoj klerigos ĉinajn inĝenierojn en la Ĉina-Pola Lernejo de Inĝenierio ĉe Tianjin Chengjian University. La edukoferto de la nova altlernejo estas direktita al la civitanoj de Ĉinio kaj la okupoj estos gvidtaj en la angla lingvo. Findstudintoj ricevos du diplomojn – la polan kaj ĉinan. La studoj komenĉiĝos aŭtune okazante unuavice en Ĉinio, kien estos veturantaj polaj lekciantoj. Scienistoj el Bialistoko instruos konstruadon kaj medioinĝenierion, tiuj el Krakovo arkitekturon kaj naturarkitekturon, entute unu trionon de la instruprogramo. Estas planite, ke ĉinaj studentoj estos venantaj ankaŭ al Pollando por unu semestro aŭ unu jaro por sperti la studojn laŭ la plena pola sistemo.

El la elsendo 30.05.2017. Legas Tomek – 0’54”

La pola lingvo ĉiam pli populara en Irkuck

La polan lingvon en la Ŝtata Universitato en Irkucko, la plej granda altlernejo en la ĉefa urbo de la Orienta Siberio studas en plimulto rusoj, eksterlandanoj, sed ankaŭ poldevenuloj. Ĝi estas lekciata devige kiel unu el la nuntempaj slavaj lingvoj en la fakultato de la rusa filologio. Aldone en la fakultato de fremdaj lingvoj studentoj povas elekti la polan lingvon kiel la tiel nomatan duan fremdan lingvon. Ekde 2015 funkcias en la universitato Centro de la Pola Lingvo, kiu rolas kiel rendevuejo por studentoj de diversaj fakultatoj,  kaj ankaŭ por personoj lernantaj la polan lingvon en la loka katolika preĝejo. En Irkucko estas pli ol 10 altlernejoj,  do la grupo de neplenaj 50 personoj studantaj la polan lingvon povas ne ŝajni granda, sed konsiderante, ke la filologia fakultato havas nur 20-25 studentojn la situacio aspektas iom alie, des pli ke la nombro de studentoj elektantaj la polan lingvon kreskas. La studentojn favoras la fakto, ke en Irkucko funkcias Ĝenerala Konsulejo de Pollando, aktivas polkolonia organizo „Ĉenero”. Kunlabore kun ambaŭ institucioj en Irkucko okazas Somera Lernejo de la Pola Lingvo apud Bajkalo, ĉiujaraj konkursoj pri la pola ortografio, renkontiĝoj kun invititaj de la konsulejo polaj kreantoj. La pola ministerio por la supera edukado ebligas al studentoj partopreni somerajn lernejojn de la pola lingvo en Pollando.

El la elsendo 30.05.2017. Legas Milada – 2’04”

En 2018 monumento de juna Zamenhof en Bialistoko

Lastlunde la urbokonsilio de Bialistoko decidis, ke en 2018 en Bialistoko estos malkovrita monumento de juna Zamenhof ĉe la strato, kiu portas lian nomon. La ideo estis proponita kaj akceptita kadre de la civitana buĝeto de la urbo por la 2017. Ĝi omaĝos la 100-an datrevenon de lia morto, kvankam pezentos junan Zamenhof, kiu ruligas gisferan rondforman fajrokovrilon de gisfera forno, kio estis siatempe populara ludo de knaboj en malriĉaj kvartaloj. Nunjare estos anocita konkurso por realigo de la ideo de la momentumento kaj venontjare ĝi estos malkovrita.

El la elsendo 30.05.2017. Legas Barbara – 0’55”

Dubinda vinberrikolto pro la januaraj frostoj

La nunjaraj frostoj en la sudorienta Pollando aparte en januaro, kiam la temperaturoj atingis eĉ minus 30 celsiusajn gradojn povas negative speguliĝi en la nunjara vinberrikolto, sekve la vinproduktado. Kvankam  oni bone pretigis vitojn al la vintruma sezono, eventualajn damaĝojn eblos taksi nur en majo.  Tamen vitoj, se eĉ suferas pro fortaj frostoj rapide regeneriĝas kaj kvankam komence fruktas pli modeste en la laŭvica jaro liveras plenan rikolton. En 2016 la vitkultivistoj en la apudkarpatia regiono rikoltis de unu hektaro ĉ. 7-8 tunojn da vinberoj. El inter ĉ. 150 vitejoj en la regiono la legalan vinvendadon gvidas 17. La aliaj produktas vinon por la propraj bezonoj aŭ por la bezonoj de ĉiam pli populara kaj dinamike disvolviĝanta enoturismo, vinprodukta turismo. En la apudkarpatia Regiono la kultivado ampleksas preskaŭ 40 hektarojn. La vitejoj havas la surfacon de du ĝis tri hektaroj. Dominas kultivejoj kun la surfaco ĝis 40 aroj.

El la elsendo 23.05.2017. Legas Tomek – 1’08”

Laŭvica terorista akto de islamistoj en Eŭropo

La tuta Eŭropo vivas sub la laŭvica terorista akto, en kies sekvo en la brita Menĉestro post la koncerto de la usona pop-stelulino Arian Grande peris 22 personoj, ĉefe infanoj kaj preskaŭ 60 estas vunditoj. Partianoj de la t.n. Islama Ŝtato tuj uzis la sociajn amoskomunikilojn por esprimi ĝojon pro la hororiga terorago kaj transprenis la respondecon pro la terorakto. La bedaŭron vortumas uniaj politikistoj, vortojn de kora kunsento kaj anima ligiteco post la terorista atenco transdsendis polaj politikistoj – i.a. prezidento Andrzej Duda kaj ĉefministro Beata Szydło. La balotkampanjo en Britio estis suspedita kaj la ĉefministro de Britio Teresa  May difinis la atencon kiel unu el la plej teruraj terorismaj aktoj. La tragedio relevas la demandon pri sekureco de la kontinento, de Eŭropo.

El la elsendo 23.05.2017. Legas Barbara – 1’12”

Pollando la tria bierproduktanto en la Unio

Pollando estas la tria laŭ la grandeco produktanto de biero en la Eŭropa Unio post Germanio kaj Britio. La ĉiujara produktado de biero en Pollando egalas al ĉirkaŭ 40 milionoj da hektolitroj kaj poloj okupas samtempe la 4-an lokon en Eŭropo, se temas pri la  bierkonsumado. Plimulto de la bazaj produktoj por la bierelfarado devenas el la polaj kultivejoj. La valoro de la pola biermerkato egalas al 15 miliardoj da zlotoj. La buĝetaj enspezoj de la ŝtato oscilas al ĉiraŭ tri miliardoj 600 milionoj da zlotoj jare. La pola bierproduktado havas signifan valoron por la agrikulturo kaj komerco. Dank’ al ĝi vivtenas sin ĉirkaŭ 200 mil personoj laborantaj en la bierfara industrio, sed krome en la komerco, gastronomio, hotela sektoro kaj agrikulturo. Grandan signifon havas la biersektoro por la familiaj, malgrandsurfacaj venejoj.  La priimposto de la sektoro estas senŝanĝa ekde 2009 tamen la malgrandaj bierproduktejoj ĝuas impostofavorojn. La pola biermerkato estas plene saturita, sed la pola konsumanto kaj klineto estas postulema kaj daŭre atendas novumojn.

El la elsendo 23.05.2017. Legas Milada – 1’40”

Dekoj da milionoj por turismo en la Orienta Pollando

Almenaŭ 200 milionoj da zlotoj estos destinitaj ĝis la 2027-a jaro por turismo en la Orienta Pollando. La ministerio por Evoluo kaj Banko de la Landa Mastrumado subskribis ĉi-rilatan kontrakton, kiu traktas pri preferaj kreditoj kaj pruntoj por makro- kaj malgrandaj entreprenoj el la turisma kaj turismrilataj sferoj en kvin vojevodioj laŭ la akso nordo-sudo. Enkonduke oni premisas, ke prefera kredito aŭ prunto por entreprenisto povos egali al 500 mil zlotoj kaj estus destinita por la kuracloka, sporta, ripoziga, hotela infrastrukturoj, por subteni ekologian produktadon kaj metian agadon. La programo „Entreprenema Orienta Pollando – Turismo” daŭrigas la ĝisnunajn agadojn favorantajn la evoluigon de turismo en ĉi tiu landoparto.  Ĝis nun kreiĝis i.a. Orienta Bicikla Trako, Green Velo longa pli ol 2 mil kilometrojn. Pola Turisma Organizo realigis programon diskonigantan turismon en la makroregiono. Ekzemple estis funkciigita portalo Bela Oriento (www.pieknywschod.pl).

El la elsendo 16.05.2017. Legas Barbara – 1’44”

Pasaĝeraj katamaranoj sur la Mazuriaj Lagoj

Sur la Grandaj Mazuriaj Lagoj (la nordorienta Pollando) komenciĝos somersezone la ralioj de la unuaj pasaĝeraj katamaranoj. Ilian elkonstruon spronis kreskanta rekorde turismo, kiun oni klarigas i.a. kiel sekvon de la registara programo Familio 500 plus (monata kromsubvencio por ĉiu dua, tria ktp. infano en la familio, per kiu estas ĉirkaŭprenitaj 55 procentoj de ĉiuj polaj infanoj ĝis la 18-a vivojaro).  Kiel la unua estis surakvigita ekskursa katamarano longa 39 metrojn en la loko Ruciane-Nida. Ĝi apartenas al plej grandaj kontinentaj pasaĝeraj ŝipoj en Pollando  La unuajn pasaĝerojn ĝi prenos meze de majo navigante el Ruciane-Nida tra Mikołajki al Pisz kaj reen. Entute ĝi servos al 246 pasaĝeroj. La malferma supra ferdeko kaj malsupra kun fenestroj  certigos al turistoj libere admiri la panoramon de mazuriaj lagoj. Eblos pere de ĝi transporti biciklojn kaj kajakojn.  Malpli granda pasaĝera katamarano estis surakvigita en la haveno apartenanta al Mazuria Navigado en Giżycko. Ĝi longas pli pl 16 metrojn kaj estas destinita por 56 pasaĝeroj. Temas pri la unua de pli ol 20 jaroj  ekskursa ŝipo konstruita en la mazuria haveno. Ĝi eknavigos en junio inter la lokoj Mikołajki kaj Ryn. Kvankam turismo en la varmia-mazuria vojevodio kreskas ekde 2010, la pasinta jaro estis rekorda. La regionon vizitis preskaŭ unu miliono tricent mil turistoj, inkluzive de 160 mil eksterlandaj. La nombro de la polaj turistoj kompare al 2015 kreskis je pli ol 14 kaj duona procentoj. En tiu statistiko ne estas konsideritaj  navigistoj tranoktantaj en jaktoj, personoj disponantaj pri propraj somerdometoj aŭ somerumantaj ĉe kamparanaj domluantoj.

El la elsendo 16.05.2017. Legas Milada – 2’31”