POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Tre bona stato de la pola mastrumado

Preskaŭ duono de poloj (49 procentoj) pozitive taksas la ekonomian staton de Pollando. Laŭ la opinisondado de CBOS laŭ poloj la nuna situacio estas la plej bona post 1989. La pritakso estas stabila kaj ne multe diferencas disde tiu  esprimita en julio. Tamen pliboniĝis pritaksoj rilate la ĝeneralan situacion en la lando. Pliboniĝis rilate al julio taksoj pri la politika situacio en Pollando. Je tri procentoj pli da enketitoj traktas ĝin kiel bonan. Je pli ol 5 procentoj kreskis la bona pritakso de la ekonomia situacio. Relative stabilaj estas pritaksoj pri la materialaj kondiĉoj de la hejmaj mastrumejoj. 59 procentoj taksas ilin kiel bonajn, 5 procentoj kiel malbonajn, 36 procentoj taksas ilin kiel mezajn. Kreskis aliflanke sento de maltrankvilo pro laborperdo, kiun esprimis unu kvarono de la enketitaj laborantoj.  En aŭgusto same kiel el julio pli ol unu kvarono de la enketitoj deklaris, ke en la daŭro de unu jaro la situacio en Pollando pliboniĝos. Plej multaj enketitoj prognozas ĉi-rilatan stabilecon. 

El la elsendo  06.09.2017. Legas Milada – 1’40”

La 78-a datreveno de la eksplodo de la 2-a mondmilito

En la tuta Pollando la 1-an de septembro en la 78-a datreveno de la eksplodo de la 2-a mondmilito kaj la germana agreso kontraŭ Pollandon okazas pluraj eventoj: sanktaj mesoj favore al la Patrolando kaj ĝiaj pereintaj defendantoj, historiaj rekonstruoj, ekspozicioj kaj florkronomaĝado ĉe la tomboj kaj monumentoj. Kiel ĉiujare la ĉefaj ŝtataj solenaĵoj okazis frumatene ĉe la promontoro Westerplatte en Gdansko kun la partopreno de la polaj ĉefministro Beata Szydło kaj defendministro Antoni Macierewicz. Nunjare prezidento Andrzej Duda posttagmeze venis al Wieluń, kie la 1-an de septembro 1939 Luftwaffe pribombis nefortikigitan urbon mortigante 1200 senkulpajn civilulojn. La germanaj trupoj senproklame frumatene la 1-an de septembro 1939 invadis la limojn de Pollando komencante la 2-an mondmiliton. La solecaj en batalo polaj armeaj fortoj ne povis efike kontraŭstari la agreson de Germanio kaj sovetunian invadon, kiu okazis la 17-an de septembro 1939.

El la elsendo  01.09.2017. Legas Barbara- 1’29”

Gvidlibro tra la historio de Pollando 966-2016

Gvidlibro tra la historio de Pollando 966-2016, pretigita de la Instituto pri la Nacia Memoro kaj Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj okaze de la Mondaj Tagoj de Junularo estas disponebla interrete. El la paĝo pamiec.pl eblas ĝin senpage elŝuti en naŭ lingvoj: pola, angla, hispana, franca, itala, germana, portugala, rusa kaj ukraina (

La genezo de la Varsovia Batalo 1920

La pola-bolŝevista konflikto komenciĝis tuj post kiam Pollando reakiris suverenecon la 123-jaraj dispartigoj inter Rusio, Prusio kaj Aŭstrio. La 18-an de novembro 1918 per la ordono pri inaŭguro de la operaco „Wisła”, Lenin decidis pri supervenko de Pollando, kio estis taktita celo. La la ĉefa celo estis subteni komunistojn, kiuj klopodis eksplodigi revolucion en Germanio kaj la landoj kreinĝintaj post la malkomponiĝo de la Aŭstro-Hungara Imperio. En la tagoj 13-15-a de aŭgusto 1920 sur la antaŭkampoj de Varsovio okazis decida batalo. Difinata kiel „Miraklo apud Vistulo” kaj agnoskita kiel la 18-a batalo en la historio de la mondo. Ĝi decidis pri la sendependeco de Pollando kaj bremsis ekspansion de komunismo al la okcidenta Eŭropo.

El la elsendo  15.08.2017. Legas Barbara – 1’09”

Distingoj por elstaraj polaj militistoj

La pola prezidento Andrzej Duda dum la lastlunda Memoromaĝa alvoko al la pereintaj soldatoj okaze de la Festo de la Naciaj Armeaj Fortoj en Powązki-tombejo enmanigis postmorte je la manoj de familimembroj avancoaktojn je la generalaj kaj admiralaj gradoj.  Pli frue dum solenaĵo ĉe Piłsudzki-Placo en Varsovio la pola defendministro Antoni Maciarewicz konstatinte, ke ne ekzistus la sendependeco de Pollando sen soldatoj de 1920 enmanigis distingojn kaj medalojn al la meritiĝintaj soldatoj kaj laborantoj de la polaj armeaj fortoj. Pli ol 200 soldatoj kaj civilaj personoj ricevis ministeriajn distingojn. Kelkdek oficiroj estis avancitaj kaj pliaj kekdek rivevis gratulleterojn. Hodiaŭ antaŭtagmeze la prezidento Andrzej Duda kaj defendministro Antoni Maciarewicz metis florkronojn ĉe la Tombo de Nekonata Soldato. En Varsovio okazis parado de militistaj fortoj.

El la elsendo  15.08.2017. Legas Barbara- 1’13”

Japanio avertas pri minaco flanke de Norda Koreio

Japanio avertis marde pri kreskanta minaco flanke de la Norda Koreio, kiu minaco eniris novan etapon i.a. pro la atingita kapablo de Pjongjang katapulti interkontinentajn batalobusojn. En la publikigata ĉiujare blanka libro pri defendeco la japana defendministerio raportas, ke ekde la pasinta jaro la Norda Koreio efike okazigis du nukelajn provojn kaj 20 provojn kun batalobusoj. Dum la tuta 18-jara regado de la antaŭa noordkorea gvidanto Kim Dzong Il estis katapultitaj nur 16 obusoj. En julio 2017 la Norda Koreio katapultis du interkontinentajn batalobusojn ICBM, kiuj falis en la maron ĉe la okcidenta bordo de Japanio. Malgraŭ severigitaj sankcioj flanke de la UN-oa Sekureckonsilio la aŭtoritatoj en Pjongjang ne ĉesas labori pri la raketa armilaro.

El la elsendo  08.08.2017. Legas Barbara – 1’06”

Turisma rekordo en la salminejo Wieliczka

Nur lastlunde, la 7-an de julio 2017 la salminejo Wieliczka apud Krakovo notis en la nuna jaro la unumilionan turiston. Tio signifas, ke la faman salminejon vizitis je 10 procentoj da turistoj pli ol en la sama periodo de la pasinta jaro.  La bonŝanculo ricevis inviton por la silvestra balo en la salminejaj subterejoj kaj komplekson da kosmetikaĵoj bazitaj sur salo. La duonon de la nunjaraj vizitantoj konsisitigas eksterlandanoj: britoj, italoj, germanoj, francoj kaj hispanoj. Pliajn lokojn okupas usonanoj, svedoj, koreoj, ĉeĥoj kaj belgoj. Pasintjare Wieliczka gastigis entute pli ol unu kaj duonan milionojn da personoj. La salminejo funkcias senpaŭze ekde la mezo de la 13-a jarcento. En la daŭro de 7 jarcentoj sur naŭ niveloj kun la profundeco ĝis 327 metroj estis ellaboritaj 26 ŝaktoj kaj salon oni ekspluatis el 2040 kameroj. Sub Wieliczka kreiĝis labirinto de koridoroj longa preskaŭ 300 kilometrojn. Organizita turismo en la minejo funkcias ekde la fino de la 18-a jarcento. De 39 jaroj la salminejo Wieliczka troviĝas sur la listo de la Monda Kulturheredaĵo de Unesko.

El la elsendo  08.08.2017. Legas Tomek – 1’21”

Centro de Polusaj Esploroj en Toruno

En la Fakultato de la scienco pri la Tero de Kopernik-Universitato en Toruno kreiĝis Centro de Polusesploroj. Tio ebligos al la lokaj sciencistoj ankoraŭ pli intense esplori la polusregionojn. Ĝi samtempe kronas iliajn  gvidatajn dum multaj jaroj esplorojn sur Antarkto, en Islando, sur Spicbergo. Nur dank’ al la ekspedicioj al Spicbergo kreiĝis preskaŭ 500 disertacioj. La estro de la Centro fariĝis Ireneusz Sobota el la Katedro de Hidrologio kaj Akva Mastrumado, kiu estras la tiean polusstacion. La Centro aktivos baze de ĉi tiu stacio en Norvegio, ĝi okupiĝos ankaŭ pri vojaĝoj al aliaj polusregionoj. La torunaj esploristoj volas koncentriĝi pri Arkto kaj Antarkto. Ili kunlaboros ĉi-sfere kun polaj kaj eksterlandaj sciencaj centroj kaj krome popularigos konojn pri polusregionoj. Sciencistoj el Kopernik-universitato partoprenas polusregionajn ekspediciojn ekde 1975. Al Spicbergo estis veturantaj biologoj, hidrologoj, glaciologoj, geomorfologoj kaj klimatologoj. Al Islando estis direktiĝantaj unuavice geomorfologoj.

El la elsendo  08.08.2017. Legas Barbara – 1’27”

El la histoiforilioj

Antaŭ 245 jaroj, la 5-an de aŭgusto 1772 Rusio, Prusio kaj Aŭstrio subskribis en Peterburgo la unuan traktaton pri la dispartigo de Pollando. Kiel i.a. skribis historiisto profesoro Norman Davies Pollando estis neniigita ne pro interna anarkio, sed pro siaj plurfojaj klopodoj reformi la reĝimon.

Antaŭ 75 jaroj, la 5-an aŭ 6-an de aŭgusto Janusz Korczak kun sia kunlaborantino Stefania Wilczyńska kune kun siaj 192 edukatoj el la Orfodomo estis alkondukitaj al Umchlagplatz, de kie ili estis deportitaj al la koncentrejo en Treblinka. La deklaro de la rekta atestanto Nachum Remba pri fiera tramarŝo kun kantoj estas kontestata de aliaj rektaj atestantoj. Joanna Olczak-Ronikier en sia eldonita en 2011 libro “Korczak. Biografia provo” citas alian ateston: „Korczak jam tre malsana kaj elĉerpita apenaŭ movis la piedojn, infanoj paralizitaj pro hororo iris en plena silento”.

Antaŭ 73 jaroj inter la 5-a kaj 7-a de aŭgusto 1944 en amasekzekutoj kaj murdoj efektivigitaj de germanaj trupoj pereis inter 40 kaj 60 mil loĝantoj de la varsovia kvartalo Wola. La kampanjon ekstermi Varsovion kaj ĝiajn loĝantojn komendis Erich von dem Bach-Zelewski. La ekzekutoj havis amasan, organizitan karakteron, akompanis ilin aktoj de besteco kaj perforto.

El la elsendo  05.08.2017. Legas Krystyna – 2’24”

Ĉirkaŭ la problemo de eŭropaj enmigrantoj

Kiel antaŭenpaŝon la itala ministerio por la eksterlandaj aferoj rekonis siajn pasintsemajnajn mardajn interparolojn kun Frontex en Varsovio. Laŭ la estro de la itala ministerio, Giovanni Pinto estos prilaborita nova operacplano de la misio Tryton sur Meditereaneo prezentota al la uniaj landoj. Frontex deklaris sian subtenon por Italio en la forsendado de nelegalaj enmigrantoj al ilia devenlando. Unu el la kaŭzoj de la unia enmigrikrizo estas nepriensita unia politiko en la lastaj dek kelkaj jaroj, en kiu ne ekzistas kohera azilsistemo. Ĝia bezono videbliĝis aparte necesa dum migrikrizo 2015, kiam la germana kanceliero – Angela Merkiel invitis nelimigite  al Germanio enmigrantojn, kiuj sturmis la limojn de Eŭropo. Sekve de ilia lavanga alveno la Eŭropa Komisiono proponis sekve la disdividon de 160 mil enmigrantoj kadre de relokoplano. 90 procentoj de la enmigrantoj venantaj al la Eŭropa Unio ne estas politikiaj rifuĝintoj. Ekonomiaj enmigrantoj kontraŭ alta prezo utiligas la servojn de kontrabandistoj kaj eĉ se la unia administracio monitoras ilian agadon.  Homkontrabandistoj reklamas siajn servojn en la sociaj portaloj.  Laŭ la plej novaj donitaĵoj de Internacia Organizo de Migrado (IOM) inter januaro kaj la 5-a de julio  2017 al la Unio laŭ la kontrabanda itinero al Italio venis 85 mil personoj, ĉefe loĝantoj de Niĝerio, Bangladeŝo, Gvineo, Ebura Marbordo kaj Gambio. Naĝante en boatoj kaj raftoj ili estas lasataj de homkontrabandistoj sur la internaciaj akvoj kaj tie atendas savon.

El la elsendo 18.07.2017. Legas Barbara – 2’15”