POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Pli ol 550 poldevenuloj studos en Pollando

En la proksimiĝanta studenta jaro 565 personoj el 26 landoj komencos studojn kadre de la programo Anders NAWA. La programo de la Nacia Agentejo por la Studenta Interŝanĝo, kies patrono estas generalo Władysław Anders, celas junulojn kun la Ĉarto de Polo aŭ la kun la pola kaj alilanda civitaneco. 440 personoj komencos bakalaŭrajn kaj 125 magistrajn studojn. En 2025 la unuan fojon en la historio de la programo stipendiitoj fariĝis civitanoj de Ĉilio, Ĉinio, Palestino, Paragvajo, Peruo kaj Sirio.
La plej multnombraj stipendiitoj devenas – kiel antaŭe – el Belorusio, Ukrainio, Litovio – krome el Ĉeĥio kaj Kazaĥio. La interesiĝo pri la programo kreskis inter la poldevena junularo el la Okcidenta kaj Suda Eŭropo kaj ambaŭ Amerikoj.
La stipendiitoj plej ofte elektas, kiel sian altlernejon, la Jagelonan Universitaton en Krakovo, la Varsovian Universitaton, Ekonomian Universitaton en Krakovo, la Ĉefan Komercan Altlernejon kaj la Universitaton de Maria Curie-Skłodowska. Plej ofte ili elektas kiel studobjekton administradon, informadikon, ekonomikon, medicinon kaj internaciajn rilatojn.
En 2024 la stipendiojn utiligis 619 personoj el 20 landoj. Ekde la komenco de la programo – en 2018 – la stipendiojn ricevis 5 300 personoj.

El la elsendo 20.09.2025. Legas Maciek – 01′ 42″

Pola Arkitektura Laborejo Archigeum kun internacia premio

La projekto de restaŭro de la Fuorto X en Toruń – la norda Pollando akiris la usonan premion International Architecture Award 2025.
Ĉi tiun premion starigis antaŭ 20 jaroj Internacia Instituto Chicago Athenaeum kunlabore kun la Eŭropa Centro de Arkitekuro kaj Urbaj Studoj en Ateno. Ĝi celas demonstri la plej interesajn novajn konstruaĵojn, projektojn ligitajn kun panorama arkitekturo kaj spaca planado, aŭtoritajn de la plej bonaj arkitektoj aktivantaj sur la landa kaj samtempe internacia arenoj.
Ĉi-foje la agnoskon en la kategorio „Restaŭro” akiris polaj arkitektoj el la laborejo Archigeum en Bydgoszcz – la norda Pollando. La situanta en 2 kaj duonkilomentra distanco for de la urboplaco en Toruń Fuorto X kreiĝis en la jaroj 1889-1892 kiel malferma artlileria baterio. Ĝi estas konsistero de la Fortikaĵo Toruń, kiun formas pli ol 200 objektoj. La rekreo de la fuorto estis ebla dank’ al la devenantaj el la fino de la 19-a jarcent o historiaj konstruplanoj. Post la restaŭro ĝi plenumos la hotelan-konferencon funkcion.
La planata restaŭro de la fuorto kaj novaj konstruaĵoj estos realigitaj kun respekto por la ĉirkaŭanta naturo kaj kreskantaj tie arboj. La kunaŭtoro de la projekto estas i.a. Przemek Gawęda, kiu en 2023 fariĝis laŭreato de la prestiĝa konkurso 40 UNDER 40 kaj en la jaroj 2024, 2025 akiris la titolon Arkitekto de la Jaro en la konkurso de The Architecture Community t.e. Komunumo de Arkitektoj.

El la elsendo 20.09.2025. Legas Maciek – 01′ 51″

Ĉu la ukraina, kiel fremda lingvo en polaj lernejoj

Ekde la eksplodo de la militkonflikto en Ukrainio, Pollando akceptis milionojn da ukrainaj civitanoj, inkluzive de infanoj. En la komenco ukrainaj lernantoj devis lerni la polan lingvon en lernejoj, en klasoj kun polaj lernanoj. Ili ricevis subtenon de interkulturaj asistantoj. Ekde la 1-a de septembro 2024 rilate la infanojn de ukrainanoj, legale loĝantaj en Pollando koncernas – same kiel la polajn infanojn – lernodevo.
Ĵus en la sociaj portaloj aperis postulo de la ukraina ambasadoro en Pollando Wasyl Bodnar, ke en la polaj lernejoj estu instruata la ukraina, kiel la dua fremda lingvo. Reage la aferprezentanto de la pola Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj, Paweł Wroński memorigis, ke kvankam en la pola eduksistemo estas solvoj, kiuj tion allasas, sed la instruado de la ukraina kiel la fremda lingvo, apartenas al la kompetentoj de direktoroj kaj kuratoroj konforme al la lokaj bezonoj.

El la elsendo 10.09.2025. Legas Barbara – 01′ 23″

Pollando daŭra ĉampiono en la produktado kaj eksportado de pomoj

Plimulto de pomoj vendataj en la Eŭropa Unio devenas el Pollando, kiu estas ilia ĉefa produktanto en Eŭropo kaj apartenas al la monda avangardo. Antaŭas ĝin landoj multe pli grandaj, kiel Ĉinio, Usono kaj Turkio.
Laŭ Eurostat en 2024 Pollando liveris 4,1 milionojn da tunoj da pomoj en la tuta Unio (ne konsiderante citrusojn, vinberojn kaj fragojn). Tio donis al ĝi la trian lokon en la fruktoproduktado post Italio kaj Hispanio. Tamen eĉ 29 procentoj de ĉiuj produktitaj en la Unio pomoj devenas el Pollando. Italio respondecas pro 21 procentoj, kaj Francio pro 17 procentoj da pomoj sur la unia merkato. Ĉiuj ceteraj uniaj landoj kune produktas ne multe pli ol Pollando mem.
Unu jaron pli frue, en la 2023-a, Pollando en la monda skalo okupis la 4-an lokon en la rangolisto de la plej grandaj pomproduktantoj kun la rezulto de 3,89 milionoj da tunoj. Superis ĝin Turkio kun pli ol 4,5 milionoj da tunoj da pomoj kaj Usono kun pli ol 5 milionoj da tunoj. Tamen preskaŭ la duonon de la monda pomproduktado en 2023 liveris Ĉinio.
La sukceso de Pollando en la eŭropa pomproduktado ligiĝas kun la hortikultura tradicio, konvena klimato kaj eksporta loĝistiko. Dank’ al tio polaj pomoj atingas ne nur la tablojn en la tuta Eŭropo, sed ankaŭ forajn eksterlandajn merkatojn.

El la elsendo 10.09.2025. Legas Milada – 02′ 10″

Protekti la eksterajn limojn de la Eŭropa Unio

Pollando, Finnlando, Latvio, Litovio kaj Estonio turnis sin al la Eŭropa Komisiono grandigi rimedojn por protekti la eksterajn limojn de la Unio, kiuj certigu plifortigon de aviadaj gvatsistemoj kaj dron- kaj kontraŭdrona povo.
Ĉiuj ĉi landoj – en sia mesaĝo al Henna Virkkunen, la vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono kaj al Magnus Brunner ,la unia komisaro pri internaj aferoj kaj migrado – atentigis, ke de pli ol 4 jaroj ili luktas kontraŭ hibridaj minacoj flanke de Belorusio kaj Rusio. Ili reliefigis la sekvojn de la rusa milito kontraŭ Ukrainion en la fomo de centoj da miloj da viktimoj kaj milionoj da rifuĝintoj/enmigrantoj. Tio kaŭzis gravajn defiojn, se temas pri sekureco de la tuta Eŭropo.
Laŭ la subskribintoj la orienta flanko de la Unio fariĝis la testotereno por ĉiam pli aktivaj hibridaj agadoj, en kiuj estas uzataj enmigrantoj, ciberatakoj, bruligoj, sabotado de la krtika infrastrukturo kaj perfortado de la aerspacoj.

El la elsendo 30.08.2025. Legas Barbara – 01′ 30″

11 sciencistoj revenis al Pollando daŭrigi siajn esplorlaborojn

11 sciencistoj, kiuj dum jaroj laboris en eksterlandaj esplorinstitucioj revenas nun al Pollando por daŭrigi siajn karierojn. Ebligas tion al ili la programo de la Nacia Agentejo por Studenta Interŝanĝo „Polaj revenoj”.
Laŭreatoj de la nunjara, la 8-a jam programeldono revenis el Usono, Finnlando, Svedio, Francio, Germanio, Danlando, Nederlando, Kanado kaj Italio. Ili reprezentas diversajn sciencbranĉojn i.a., fizikajn kaj kemiajn sciencojn, medicion, sciencojn pri la tero kaj medio, biologion, historion, matematikon, komputilajn sciencojn kaj informadikon.
Plej multaj, ĉar eĉ kvin laboros en la Varsovia Universitato, krome en la Min-Fandindustria Akademio en Krakovo, en la Politekniko de Vroclavo, en Adam Mickiewicz-universitato en Poznano, en Jagelona Universitato en Krakovo kaj krome en la Matematika Instituto kaj Instituto pri la Fizika Kemio de la Pola Sciencakademio.
La programo „Polaj Revenoj” celas logi elstarajn polajn sciencistojn reveni al Pollando kaj tie realigi siajn sciencajn projektojn, kio firmigas la sciencan potencialon de la lando. Ĝis nun dank’ al la programo „Polaj revenoj” la Nacia Agentejo por Studenta Interŝanĝo financis programprojektojn de 81 laŭreatoj, kiuj realigas siajn esplorojn en 28 polaj altlernejoj kaj esplorinstitutoj.

El la elsendo 30.08.2025. Legas Maciek – 01′ 38″

Budimex kreis la duan Spacon de la Gepatro en Slovakio

Budimex, estas la plej granda en Pollando konstrufirmao kiu avanas ankaŭ sur la konstrumerkato en la Centra-Orienta Eŭropo. Ĝia specializo estas infrastrukturaj servoj i.a. rilate la konstruadon kaj konservadon de aŭtovojoj, fervojoj, flughavenoj kaj komercaj konstruaĵoj. Ĝiaj laboroj ne limiĝas al tio. I.a. ĝi fariĝis konata pro siaj porsociaj projektoj.
Unu el la ĉi-lastaj, la 45-a Spaco de la Gepatro kreiĝis en kliniko en Slovakio. Temas pri la modernigita edukcentro por infanoj enhospitaligitaj en la kliniko de otolaringologio en la Nacia Instituto de Infanmalsanoj (NÚDCH) en Bratislavo. Temas pri la jam dua projekto realigita en ĉi tiu lando. Pasintjare Budimex kreis la Spacon de la Gepatro en la bratislava kvartalo Vajnory. Ambaŭ inciatoj respondas al realaj bezonoj de pacientoj kaj iliaj familioj, kiuj estadas en hospitaloj troviĝantaj en rekta najbareco de infrastrukturaj projektoj realigataj de Budimex.
La Spaco de la Gepatro estas la aŭtora iniciato de Budimex, kiu de pli ol 10 jaroj helpas al infanoj kaj iliaj gepatroj en polaj hospitaloj kaj ekde 2013 realigis kvardekon da tiaj projektoj en Pollando. La akirita sperto kaj iniciatoj ellaboritaj en la lando fariĝis la elirpunkto por similaj iniciatoj eksterlande, kie Budimex realigas investaĵojn.
En la ĵus modernigita eduka spaco en la kliniko de Bratislavo kreiĝis koloraj, sekuraj kaj komfortaj salonoj por infanoj same por la lernado kaj antaŭlerneja edukado. Al renovigo estis subigitaj plafonoj, estis restaŭritaj pordoj, kolorigitaj kaj tapetitaj muroj, estis instalita klimatizo. La kliniko estis ekipita per novaj mebloj. La dua Spaco de la Gepatro realigita ekster Pollando estas ekzemplo de tio, ke la modelo de la porsociaj aktivadoj de Budimex estas rekonita ankaŭ eksterlande.

El la elsendo 20.08.2025. Legas Maciek – 02′ 14″

Plimulto de poloj kontraŭas publikan reklamadon de alkoholaĵoj

Pli ol 71 procentoj de poloj deklaras sin por tuteca malpermeso reklami alkoholaĵojn, inkluzive de biero. Pli ol 23 procentoj kontraŭas tion, kaj 5,7 procentoj de havas firman opinion pri la temo. Tio estas la rezultoj de la opinisondado de la Tutlanda Esplorgrupo GrowSpace.
La fondaĵo gvidanta la kontraŭalkoĥolan kampanjon „Nul procentoj da vero” deklaras sin por la plena malpermeso reklami alkoholajn dirnkaĵojn, eĉ de nulprocenta biero. La ĉi-speca reklamado ĝiaopinie firmigas drinkemkutimojn kaj faciligas sekve interesiĝon pri alkoholaĵoj altprocentaj.
Samtempe privataj televidtacioj en Pollando aparte vespere gvidas premanan reklamadon de biero de iuj konkretaj vendejretoj, en kies reklamoj aperas ne sole plenkreskuloj, sed ankaŭ gejunuloj.
Laŭ 47 procentoj de la enketitoj biero fariĝis en Pollando alkohola iniciatpordo por dekkeljaruloj kaj eĉ malpli aĝaj infanoj. En tiu kunteksto la landa konsultanto pri la infana kaj junulara psikiatrio indikas, ke gejunuloj, kiuj antaŭ la 15-a vivojaro komencas aventuron kun la drinkado estas eĉ kvinoble pli multe minacitaj de depresio kaj trioble pli ofte entreprenas memmortigajn provojn.

El la elsendo 20.08.2025. Legas Maciek – 01′ 31″

Matematika sukceso de polaj lernantoj

Pollando okupis la 4-an lokon kune kun Japanio en la landa klasifiko de la 66-a Internacia Matematika Olimpiko en Sunshine Coast en Aŭstralio. Polaj lernantoj akiris tri orajn kaj tri arĝentajn medalojn. Similan rezulton kaj la 4-an lokon Pollando akiris antaŭ 50 jaroj en la konkurseldono okazinta en Sovetunio. En la nuna jaro la unuan lokon okupis Ĉinio, sekvis laŭvice Usono kaj la Suda Koreio.
Entute oni atribuis 67 orajn medalojn, 103 arĝentajn kaj 145 bronzajn. Estis distingitaj 132 partoprenintoj. La matematikan olimpikon 2025 partoprenis entute 630 personoj el 110 landoj.
La unua Internacia Matematika Olimpiko okazis en 1959 en Rumanio, kiam partoprenis ĝin 7 ŝtatoj. Pollando partoprenas ĝin ekde la unua eldono akrinte en ĉi tu periodo 37 orajn, 101 arĝentajn kaj 144 bronzajn medalojn. Venontjare la Internacia Matematika Olimpiko okazos en Ŝanghajo, Ĉinio.

El la elsendo 10.08.2025. Legas Gabi – 01′ 28″

Fokuso al Pollando dum la Edinburga Festivalo

Komence de aŭgusto – inter la 9-a kaj 11-a de la monato – kadre de la nunjara eldono de Edinburgh International Festival estis planita inaŭguro de la ciklo da koncertoj popularigantaj la polan muzikon Focus on Poland (Fokuso al Pollando) dum la nunjara eldono de la festivalo. Temas pri la unua evento dediĉita al la pola muziko en la 78-jara historio de la festivalo.
Edinburgh International Festival ĉiujare prezentas la plej renomajn atingaĵojn koncerne muzikon, operarton, teatron kaj dancon. La nunjara festivaleldono okazas sub la devizo „The Truth We Seek” (La Vero, kiun ni serĉas).
Fokuso al Pollando estas parto de la daŭranta ĝis novembro Brita/Pola Sezono 2025, kiu proksimigas al la publikoj en Britio kaj Pollando la plej valorajn aspektojn de la plej interesaj fenomenoj sur la artaj scenejoj de ambaŭ landoj – de filmarto tra teatro kaj vidartoj ĝis dezajno kaj muziko. La eventojn en Pollando organizas British Council kaj en Britio Adam Mickiewicz-Instituto, Instituto de Pola Kulturo kaj British Council.

El la elsendo 10.08.2025. Legas Maciek – 01′ 19″