POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Fiero kaj malespero

Broad Peak

En la lastaj tagoj la rigardo de poloj estis direktita al la montoĉeno Karakorumo kaj al unu el ĝiaj pintoj Broad Peak lime de Ĉinio kaj Pakistano. Ĝi estas la 12-a laŭ la alteco monto de la mondo situanta 8051 metrojn super la marnivelo.

Kun eksterordinara ĝojo oni notis la informon, ke marde inter la 17-a kaj 18-a horo kvar polaj himalajistoj, kiel la unuaj en la historio – unu post la alia – konkeris ĝin en la vintra sezono. Temis pri 58-jara Maciej Berbeka, 27-jara Tomasz Kowalski, 29-jara Adam Bielecki kaj 33-jara Artur Małek. Bedaŭrinde dum la malsuprenirado, kiun la kvaropo entreprenis tuj por eviti la proksimiĝantan krepuskon, aperis problemoj. Du poloj sukcesis reveni al la baza tendaro, tamen la kontakto kun la du aliaj ŝiriĝis. Merkrede post la rekontrolo de loko, kie ili estis videblaj la lastan fojon oficiale oni rekonis ilin perdiĝintaj. Malgraŭ senĉesaj esperoj la ŝanco por ilia transdaŭro estas minimuma.

La 6-a de marto – Eŭropa Tago de Justuloj

Memori bonon

Memori bonon

La 10-an de majo 2012 la plimulto de la eŭropuniaj deputitoj aprobis la skriban deklaracion,  per kiu la 6-a de marto estis starigita kiel Eŭropa Tago de Justuloj, kiu tago instigas ĉiujn uniajn landojn entrepreni diversspecajn iniciatojn favore al memoro de bono.

Proksimigo de individuaj biografioj de homoj, kiuj elpaŝis defende por la homa digno en totalismaj sistemoj aŭ savis la homan vivon dum etnaj purigad­kampanjoj kaj hombuĉadoj estas ne sole memor­ekzerco, sed celas memorigi al ni, ke tiuj homoj suferis por heredigi al la estontaj generacioj la respekton por demokratio kaj plurismo, respekton por aliaj kaj deklaris sin kontraŭ ajna formo de la manipulado kaj mensogoj. Tiuokaze necesas konsideri la demandon, kiun eblas agnoski Justulo, kiucele estas necesa la memoro de bono. Kiel la memoro pri Justuloj instruas la personan respondecon.

La Eŭropa Parlamento subtenis la ideon festi la 6-an de marto kiel Eŭropan Tagon de Memoro pri Justuloj. La omaĝ­admaniero dependas de la unuopaj uniaj landoj. La ideodoninto de la Eŭropa Memortago pri Justuloj estas la itala organizo Komitato de la Monda Ĝardeno de Justuloj, Gariwo. La iniciaton subtenis multaj konataj figuroj, i.a.  en Pollando, kiel la eksa pola ĉefministro Tadeusz Mazowiecki, eksaj estroj de la pola diplomataro – Władysław Bartoszewski kaj Adam Daniel Rotfeld, la prezidanto de la Pola Societo de Justuloj inter la Nacioj de la Mondo, Anna Stupnicka-Bando.