POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Nova posteno de generalo J. Bojarski en NATO
Reprezentanto de Pollando ĉe la Militistaj Komitatoj de NATO kaj la Eŭropa Unio, divizia generalo Janusz Bojarski la 1-an de aŭgusto estis elektita la nova komandanto de la Defendo-Akademio de NATO en Romo. Generalo Bojarski transprenos la postenon por tri jaroj en majo 2014, anstataŭigonte norvegan generalon Arne Bård Dalhaug.
Tiu ĉi posteno apartenas al unu el la plej altrangaj en la militistaj strukturoj de la Alianco. La akademio apartenas al la ŝlosilaj edukaj kaj esploraj centroj en NATO-strukturo. Al ĝiaj ĉefaj taskoj apartenas analizo de la sekurecmedio kaj identigado de la ĉefaj militistaj transformodirektoj de la Alianco.
El la elsendo 06.08.2013. Legas Zbyszek
p_kolore_sp_
Komuna Tero
La Krakova Muzeo de Japanaj Arto kaj Tekniko Manggha prezentas ekspozicion-instalaĵon „Komuna Tero”. La prezentatajn verkojn aŭtoras Shigeko Hirakawa kaj Elżbieta Wierzbicka. Ambaŭ – la japana kaj pola artistinoj konstante loĝas en Parizo kaj traktas en sia arta laboro i.a. la ekologian problemaron.
La titolo de la ekspozicio „Komuna Tero” emfazas, ke la loĝantoj de la Tero havas rilate ĝin ne sole rajton, sed ankaŭ devon. La devon zorgi pri ĝi. La instalaĵoj en Manggha levas seriozajn problemojn, kiujn frontas Eŭropo – aerpolucion kaj forhakadon de arbaroj. Tiurilate la atenton kaptas du instalaĵoj el ruĝa materialo en la formo de altaj arboj. Ilia ruĝo simbolas la homan sangon, vivon kaj energion. Tiu koloro referencas ankaŭ al fotosintezo dank’ al kiu plantoj havas koloron kaj la homo ricevas oksigenon. Homaro sengradigante la naturon endanĝerigas la ekvilibron de la ekosistemo. La celo de Hirakawa estas konsciigi tion per sia artaĵo.
Elżbieta Wierzbicka aŭtoras tri instalaĵojn, kiuj prezentas misformitajn bildojn pere de ilia spegulformo. Por ke la spektanto vidu ĝian ĝustan bildon tiu devas enrigardi i.a. metalajn ĉ. unumetrajn kolonojn, kiuj troviĝas super la bildoj. La spegulbildo prezenas branĉabundajn arbojn kaj la pola aŭtorino celis per tiu mesaĝo atentigi pri la vivanteco de arboj, pri tio, ke ili suferas dum homo pri tio subkonscias. Alia instalaĵo de Elżbieta Wierzbicka konsistas el speguloj fiksitaj al unu el la ekspoziciejaj muroj, speguloj dekoritaj per arbarradikoj. Tiel alrigardante spegulon oni vidas sian propran bildon kaj oni povas enpensiĝi pri sia propra rilato al la naturo. Du pliaj instalaĵoj de la pola artistino troviĝas en la apudanta la artcentron ĝardeno.
Laŭ la direktorino de la muzeo Bogna Dziechciaruk-Maj la ekspozicio „Komuna Tero” daŭronta ĝis la 8-a de septembro estas aparte aktuala en Krakovo, kiu okupas altan lokon en la rangolisto de altgrade poluciitaj urboj.
El la elsendo, 02.08.2013. Legas Milada
Komuna Tero
La Varsovia Insurekcio 1944
Hieraŭ, t.e. lastĵaŭde akurate je la 17-a horo per silentomaĝa ekstaro kaj voĉo de alarmosirenoj en Varsovio, en 44 urboj de la Varsovia Regiono kaj en pli ol 200 aliaj loĝlokoj de la tuta Pollando oni honorkliniĝis memore al la 69-a datreveno de la eksplodo de la Varsovia Insurekcio 1944. Blankaj-ruĝaj flagoj ekflirtis kaj daŭre flirtas sur la publikaj konstruaĵoj, trafikiloj, loĝdomoj kaj lokoj memorigantaj la ekzekutojn de insurgentoj kaj civila loĝantaro de Varsovio.
Je la 17-a horo, kiun simbolis la kriptonoma litero W, ĉe la monumento Gloria Victis en la Militista Tombejo Powązki [povonski] komenciĝis la oficialaj omaĝsolenaĵoj, kiujn partoprenis la plej superaj polaj aŭtoritatoj, reprezentanoj de la ĉefurba Varsovio, reprezentanoj de la pola Sejmo kaj Senato, vivantaj insurgentoj kaj reprezentantoj de la membrigantaj ilin asocioj, soldatoj de la konpira Landa Armeo. Ĉiujare la solenaĵoj ĉe la monumento Gloria Victis en la militista Powązki-Tombejo estas la kulimina punkto de la oficiala solenado de la datreveno de la insurekciekpslodo. Eĉ dum la epoko kiam la omaĝado de la datreveno estis malpermesita ĉirkaŭ la monumento Gloria Victis estis kolektiĝantaj Varsovianoj por silente honorstari memore al la viktimoj de la heroa elano.
La 1-an de aŭgusto 1944 la batalon komencis inter 40 kaj 50 mil inurgentoj. La planita por kelkaj tagoj insurekcio daŭris du monatojn. Ĝi estis la plej granda armita kampanjo organizaita dum la 2-a mondmilito en la okupaciata de germanoj Eŭropo. En la daŭro de la bataloj pereis ĉ. 18 mil insurgentoj, 25 mil estis vunditaj. La perdoj de la civila loĝantaro estis hororigaj kaj egalis al ĉ. 200 mil viktimoj. La restantaj Varsovianoj, ĉirkaŭ 500 mil personoj estis elpelitaj el la urbo, kiu post la falo de la insurekcio estis preskaŭ plene forbruligita kaj terebenigita.
Unu el la lastaj akordoj de la memortago estis lastĵaŭde tradicia koncerto „Varsovianoj kantas malpermesitajn kanzonojn”, ĉi-foje sur la Katela Placo, sendube loko malpli komforta – pro sia grandeco – ol Piłsudzki Placo. Dum du horoj – ekde la 20-a – Varsovianoj kaj gastoj de la pola ĉefurbo provizitaj per kantlibretoj kaj teleekrano komune kun artistoj plenumis la plej famajn kaj popularajn insurgentajn kantojn.
Inter la publiko – senjoroj kaj insurgentoj – kiu memoris la tempon de antaŭ 69 jaroj dominis junuloj, multaj vestitaj per T-ĉemizoj kun la slogano „Warszawa 44” kaj ankro, la simbolo de la batalanta Varsovio. Ili transprenas la torĉon de memoro pri la junuloj de antaŭ 69 jaroj, kiuj pereis en la neegalŝanca batalo por libera Varsovio kaj Pollando.
El la elsendo, 02.08.2013. Legas Barbara
La Varsovia Insurekcio 1944, la 69-a datreveno
Utiligo de nefekundaj grundoj
Grundoj malbonkvalitaj, kiuj ne donas kontentigajn fruktojn kaj do ĝia kultivado estas neprofitdona povas esti tamen utiligataj. Skribis pri tio “Nasz Dziennik” suflorante, ke bona solvo estas destino de tiuj grundoj por surkreskigo de arbaro. Agentejo por restrukturigo kaj modernigo de la agrikulturo ĝis la fino de julio akceptas proponojn de polaj farmistoj. Ekde 2004, kiam tiu programo komencis funkcii kreiĝis jam 70 mil hektaroj da arbaroj. Avantaĝoj estas multflankaj. Agrikulturisto ne nur surkreskigas per arbaro nefekundajn grundojn kaj ricevas krome por tio monon. Perspektove li povos vendi lignon de la arbaro kaj kromenspezi. Ne trotakseblaj estas krome medioavantaĝoj, ĉar arbaron eblas trakti kiel fabrikon de oksigeno, krome arbaro multe gravas en la mediopanoramo kaj grandigas la biodiversecon.
Por sukreskigo estas preferataj grundoj ne nur malbonkvalitaj, sed ankaŭ havantaj signifon por protektado de akvo kaj grundkvalito. Agrikulturistoj povas destini por surarbarigo la areon de la duona hektaro ĝis 100 hektaroj.
El la elsendo 19.07.2013. Legas Tomek
Utiligo de nefekundaj grundoj
Pola Sejmo pri la rita bestobuĉado
Dum la lastvendreda voĉdonado en la pola Sejmo estis rifuzita projekto de leĝoamendo allasanta ritan buĉadon de vivaj bestoj, sen ilia senkonsciigo. Voĉdonis por la rifuzo 222 deputitoj, 178 estis kontraŭ, sindetenis 9. La ĉefrabeno de Pollando post tiu rezulto ekminacis, ke li rezignos pri sia oficado, se la amendo ekvalidos. En la interparolo kun la radio Z li samtempe esprimis la konvinkon, ke en la daŭro de plej proksimaj monatoj eblos trovi manieron allasi la ritan bestobuĉadon pro la religiaj motivoj. La ministro por agrikulturo, Stanisław Kalemba deklaris, ke liaopinie ekzistas ebleco akuzi la decidon antaŭ la Konstitutcia Tribunalo. La akuzon jam direktis la Regiona Tribunalo el Bjalistoko. Ĝiaopinie malpermeso de la rita bestobuĉado povas signifi la malobservadon de la Konstitucio, aparte de ĝiaj artikoloj, kiuj rilatas al la libereco de la konscienco kaj religio.
El la elsendo 16.07.2013. Legas Krystyna
Pola Sejmo pri la rita bestobucxado
Granda Japana Muro
Doktoro Stefan Niewitecki el la Gdanska Politekniko asertas, ke muro longa 2 mil 200 kilometrojn kaj 22 metrojn alta povas protekti Japanion kontraŭ la sekvoj de cunamo. Laŭ sismologoj la verŝajno de la sekva cunamo en la daŭro de la plej proksimaj 30 jaroj estas 90-procenta. Doktoro Niewitecki aŭtoras kelkajn variantojn de la protektomuro kontraŭ la cunama elemento depende de la speco de la marbordo kaj urbaniza grado. La kosto de la murelkonstruo egalus al 140 miliardoj da usonaj dolaroj. La infrastrukturaj perdoj de Japanio de antaŭ du jaroj egalis al pli ol 300 miliardoj da dolaroj. La unua speco de la muro konceptita de la pola inĝeniero estas destinita por terenoj dense enloĝataj. Formas ĝin tridimensia konstruaĵo, kiu de la oceano havos la ferbetonan ondoŝirman muron dum la enaĵo estus plenigita de sablo kaj cemento. Flanke de kontinento etendiĝas monolita ferŝtala kontruaĵo ligita kun domoj. Pro la loĝdenseco Japanio daŭre estas grave endanĝerigita. Doktoro Niewitecki jam kiel studento antaŭ 40 jaroj sendis por la interacia konkurso en Japani projekton de la kontraŭcunama barilo, difinita Granda Japana Muro. Lia ideo estas la temo de 260-paĝa libro, per kiu li decidis habilitiĝi. Doktoro Niewitecki aŭtoras pli ol 400 ekspertizojn kaj konstruprojektojn.
El la elsendo el 12.07.2013. Legas Tomek
Granda Japana Muro
Ĉinaj-rusaj militekzercoj sur la Japana Maro
Svislando estas la dua post Islando eŭropa lando, kiu subskribis kun Ĉinio kontrakton pri libera komerco. La riĉiĝanta Ĉinio fariĝis ideala komerca partnero por Svislando, kiu vendas al ĝi altgradajn teknologiojn, multajn varojn, inkluzive de luksaj objektoj. Ĉinio eksportas al Svislando varojn, kiujn por svisoj ne valoras produkti. Temas pri teksaĵoj kaj malmultekostaj elektronikaĵoj.
En 2012 la nivelo de la komerca interŝanĝo inter Svislando kaj Ĉinio egalis al 26,3 miliardoj da dolaroj, kaj la supereco de la svisaj merkatistoj havis la valoron de 22,8 miliardoj da dolaroj.
Svislando alte taksas sian suverenecon. Ĝi ne apartenas al la Eŭrpoa Unio, longe prokrastis membriĝi en UN-o. Ĉinio gvidas rilate ĝin apartan ekonomian politikon. Necesas memorigi, ke inter Bruselo kaj Pekino daŭras dogana milito pri eŭropaj vinoj kaj ĉinaj sunpaneloj. Pli frue nur Islando subskribis kun Ĉinio kontrakton pri libera komerco.
El la elsendo, 09.07.2013. Legas Krystyna
Libera komerco kun Cxinio
Libera Komerco kun Ĉinio
Svislando estas la dua post Islando eŭropa lando, kiu subskribis kun Ĉinio kontrakton pri libera komerco. La riĉiĝanta Ĉinio fariĝis ideala komerca partnero por Svislando, kiu vendas al ĝi altgradajn teknologiojn, multajn varojn, inkluzive de luksaj objektoj. Ĉinio eksportas al Svislando varojn, kiujn por svisoj ne valoras produkti. Temas pri teksaĵoj kaj malmultekostaj elektronikaĵoj.
En 2012 la nivelo de la komerca interŝanĝo inter Svislando kaj Ĉinio egalis al 26,3 miliardoj da dolaroj, kaj la supereco de la svisaj merkatistoj havis la valoron de 22,8 miliardoj da dolaroj.
Svislando alte taksas sian suverenecon. Ĝi ne apartenas al la Eŭrpoa Unio, longe prokrastis membriĝi en UN-o. Ĉinio gvidas rilate ĝin apartan ekonomian politikon. Necesas memorigi, ke inter Bruselo kaj Pekino daŭras dogana milito pri eŭropaj vinoj kaj ĉinaj sunpaneloj. Pli frue nur Islando subskribis kun Ĉinio kontrakton pri libera komerco.
El la elsendo, 09.07.2013. Legas Krystyna
Libera komerco kun Cxinio
Usona spionaktivado en EU
La lastsabata artikolo en la interreta paĝaro de la germana Der Spiegel informis, ke la subalterna al la usona registaro NSA – Agentejo por la Nacia Sekureco – per sia spionodagado ĉirkaŭprenas plej verŝajne ankaŭ la Eŭropan Union. La informoj aperis reference al la transdonitaj al la gazeto dokumentoj, kiujn transprenis infomadikisto Edward Snowden enlaborigita en komputila firmao estanta ekstera partnero de NSA. La Eŭropa Komisio, kaj la aŭtoritatoj i.a. de Germanio, Francio, Italio postulis klarigojn de Usono. Klarigojn postulas ankaŭ la estro de la Eŭropa Parlamento, Martin Schultz, kiu en sia deklaro esprimis ŝokiĝon kaj maltrankvilon pro la informoj. Li aldonis, ke se ili evidentiĝos veraj tio negative influos la uniajn-usonajn rilatojn.
La estro de la usonaj spionservoj, James Clapper, kunordiganta la agadon de ĉiuj invigilservoj de Usono informis en speciala komuniko, ke la registaro de Usono transdonos al la Unio siajn klarigojn per diplomatiaj kanaloj. Kiel li deklaris la temo estos priparolita en la duflankaj interparoloj kun unuopaj uniaj landoj.
El la elsendo, 02.07.2013. Legas Krystyna kaj Barbara
Usona spionaktivado en EU
Kroatio, la 28-a ŝtato de la Eŭropa Unio
Noktomeze de dimanĉo al lundo Kroatio membriĝis en la Eŭropa Unio kiel ĝia 28-a ŝtato. En la ĉeesto de miloj da homoj – kroataj kaj uniaj politikistoj kolektiĝintaj dum la solenaĵo en Zagrebo – aŭdiĝis la himnoj de Kroatio kaj de la Unio. La entuziasmo reganta tiuokaze en la centro de Zagrebo suprizis, ĉar ŝajnis, ke kroatoj kun rezervo rilatigas sin al la membriĝo. Ili ankaŭ vigle reagis je parolado de la estro de la Eŭropa Komisiono, Jose Manuel Barroso konstatinta, ke Kroatio neimageble ŝanĝigis en la lastaj jaroj kaj estas nacio plene demokrata, respektanta liberecon kaj leĝobservan regadon. Ne mankis promesoj. La prezidanto de la Eŭropa Unio, Herman Van Rompuy parolante pri la membriĝo de Kroatio reliefigis, ke tiu fakto plibonigos la vivon de la kroata nacio. Ekspertoj ne lasas tamen al kroatoj iluziojn. La membriĝo en la Unio ne rapide kaŭzos, ke ĉi tiu lando supervenkos du plej gravajn problemojn – la ekonomian regreson kaj senlaborecon.
El la elsendo, 02.07.2013. Legas Krystyna kaj Barbara