POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Ĉina raketo en la komso
Reprezentantoj de la usona administracio neoficiale konstatis, ke Ĉinio okazigis pasintlunde testadon de nova transkapta raketo, kiu povas esti uzita por detrui satelitojn sur la ĉirkaŭtera orbito. La raketo leviĝis 10 mil kilometrojn super la ternivelo kaj sekve al la tero revenis. Temis pri la plej alta flugo post 1976. Similajn flugojn Usono okazigis en la 60-aj jaroj. Ĉinio informis, ke la flugo havis sciencan karakteron, la raketo estis enhavanta aparataron por esplori la magnetosferon. Pentagono monitoris la pasintsemajnan flugon. Kiel sciigis Reuter-agentejo la flugo de la ĉina raketo okazis unu semajnon post kiam Pentagono informis pri la usonaj klopodoj pri sekureco de satelitoj kaj kontraŭagado de virtualaj endanĝerigoj flanke de aliaj ŝtatoj en la kosma spaco.
Legas Milada
China raketo en la kosmo
Kvotoj por la publika servo en la Unio
La proponataj de la Eŭropa Komisiono kvotoj por la publika helpo povas kaŭzi en Pollando likvidon de la sistemo, kiu subtenas la enlaborigon pere de krompagoj al la salajro.
La komisiono pretigis projekton de nova direktivo, laŭ kiu la menciita kvoto egalu al unu dekono de procento de la landa produkto brutte de lando-membro el la antaŭa jaro aŭ al la kvoto, kies ekvivalento egalus al 100 milionoj da eŭroj. Kaze de Pollando temus pri 150 milionoj da zlotoj respektive 420 milionoj. Se la publika helpo superus iun el tiuj kvotoj necesus peti la Komisionon pri individua aprobo de la supero, plej malfrue en la daŭro de 6 monatoj. Dume la jaraj elpezoj de la Ŝtata Rekapabliga Fonduso de Neplenlertaj Personoj por krompagoj al salajroj egalas al pli ol 3 miliardoj da zlotoj. Tial la projekto de nova direktivo elvokas maltrankvilon de polaj labordonanoj. Kiel substrekas en Dziennik Gazeta Prawna Jan Zając, la prezidanto de la Pola Organzio de la Labordonantoj de Neplenlertuloj – akcepto de direktivo en proponita formo signifus faktan likvidon de ĉi tiu helpoformo kaj ruinigon de la tuta sistemo subtenanta la enlaborigon de neplenlertuloj.
Legas Tomek
Propono de kvotoj por la publia helpo en EU
Omaĝa rezolucio de la pola Senato
Hieraŭ la Senato omaĝis la memoron de poloj, kiuj antaŭ 70 jaroj fariĝis viktimoj de la amasmurdoj efektivigitaj de la ukrainaj bandoj UPA sur la tereno de Wołyń-regiono. En la rezolucio senatanoj difinis la krimon kiel etnan purigoakton, kun simptomoj de la hombuĉado. La senata rezolucio memorigas, ke per la atako de UPA kontraŭ la vilaĝo Parośla Pierwsza en Wołyń-regiono komenciĝis la kampanjo de la fizika eliminado de poloj, efektivigita de Bander-frakcio de la Organizo de Ukrainaj Naciistoj kaj Ukraina Ribela Armeo. La rezolucio parolas pri ĉirkaŭ 100 mil murditaj poloj: viroj, virinoj, infanoj kaj maljunuloj, kio konformas al la donitaĵoj de la Instituto pri la Nacia Memoro.
Legas Krystyna
Omagha rezolucio de la pola Senato
Hagia Sofia en Istambulo denove estos moskeo
La islama organizo “Junaj el Anatolio” ĉiuvendrede organizos preĝojn antaŭ la sanktejo Hagia Sofia en Istabulo – nun funkcianta kiel muzeo – favore al transformo de ĝi en moskeon. Tio estis deklarita dum la gazetara konferenco okaze de la 560 datreveno de la konkero de Konstantinopolo fare de turkoj. La sanktejo dediĉita al la Dia Saĝo konstruita en la 6-a jarcento estis transformita en moskeon post la konkero de Konstantinopolo fare de turkoj en 1453. Antaŭ 80 jaroj la aŭtoritatoj de la laika turka ŝtato transformis ĝin en muzeon. Nun diversaj islamaj grupoj postulas, ke ĝi denove fariĝu moskeo. En Turkio sep iamaj kristanaj bazilikoj de Dia Saĝo funkciis kiel muzeoj. Kvin el inter ili en la lastaj jaroj estis transformitaj en moskeojn.
Legas Gabi
Hagia Sofia en Istambulo denove estos moskeo
Mia lernejo en la Eŭropa Unio – Akademio de Juna Diplomato
Junaj laŭreatoj de la 10-a eldono de la konkursprogramo “Mia lernejo en la Eŭropa Unio – Akademio de Juna Diplomato” partoprenos ekskurson al la ĉefurboj de la landoj de la Viŝegrada Grupo. Al ĉiuj 10 eldonoj de la konkurso aliĝis pli ol 13 mil lernejoj kaj 250 laŭreatoj partoprenis en la organizataj de la ministerio por la eksterlandaj aferoj studvizitoj. La konkursprogramo celas diskonigi inter la polaj gejunuloj konojn pri la Eŭropa Unio kaj pri diversaj aspektoj de la pola membreco en la Unio. Ĉi-jare la organizantoj koncentriĝis pri la nuntempa diplomatia servo en Pollando kaj en la Unio kaj la rolo, kiun ĝi havas en la internacia politiko. La junuloj i.a. interpretis vortojn de la eksa ĉeĥa prezidento, Vaclav Havel politiko ne estas arto pri tio, kio ebla – sed pri tio, kio estas malebla. Parto de la konkursaĵoj interpretis ankaŭ la moton de la pola diplomataro: Al Pollando servi, Eŭropon krei, la mondon kompreni.
Legas Milada
Mia lernejo en la Unio…
La unua vivo de Angela M.
Angela Markel en la epoko de Germana Demokrata Respubliko estis – en pli granda grado ol asertite ĝis nun – engaĝita en la agadon de la komunista junulara organizo FDJ, asertas la aŭtoroj de ŝia nova biografio La unua vivo de Angela M. Kiel laboranto de la Sciencakademio de GDR, Merkel en la Centra Instituto de Fizika Kemio, lime de la 70-aj kaj 80-aj jaroj, estis sekretario por la agitado kaj propagando. La libro de Ralf Georg Reuth kaj Guenther Lachmann aperis antaŭnelonge en Germanio. Ĝis nun Merkel asertis, ke ŝi respondecis tiam sole pri kulturaferoj. Post la apero de la libro ŝi komentis, ke plej gravas por ŝi tio, ke nenion ŝi kaŝis. Ŝi aldonis: Mi povas baziĝi sur miaj propraj rememoroj [..] se nun evidentiĝas, ke estis alie, ankaŭ kun tio eblas vivi.
Legas Milada
La unua vivo de Angela M
Kresko de la aprila industria produktado
La Ĉefa Statistika Oficejo sciigis, ke la industria produktado en aprilo kreskis je 2,7 procentoj. En marto ĝi havis minusan valoron. Pli fruaj monatoj ankaŭ ne estis optimismigaj. Pozitivan efikon havis la fakto, ke en aprilo estis de pli labortagoj, samtempe kelkaj laboroj estis ŝovitaj pro tre longa ĉi-jare vintro. Aliflanke malkreskas enlaborigo kun samtempa kresko de salajroj. Ili estis kreskantaj je 3 procentoj en la periodo, kiam inflacio estis malpli alta. El tio sekvis reala salajrokresko.
Legas Milada
Kresko de aprila industria produktado
Malbona nutrado de infanoj
Internaciaj ekspertoj publikigis en la medicina semajnrevuo The Lancet statistikaĵojn, laŭ kiuj rezultas, ke preskaŭ la duonon de mortoj de malgrandaj infanoj en la mondo kaŭzas malbona nutrado. Pro la subnutro ĉiujare mortas tri milionoj da infanoj ĝis la 5-a vivojaro. Tamen malbona nutrado signifas ne sole la subnutradon, sed ankaŭ tronutradon, kiu kondukas al obezeco. Tiuj problemoj koncernas unuavice landojn mizerajn kaj meze bonstatajn. La kostoj de malbona nutrado estas astronomiaj kaj egalas al tri kaj duona bilionoj da dolaroj jare. Kalkulite je ĉiu loĝanto de la Tero temas pri 500 dolaroj jare. Tiuj kostoj rezultas el necesaj rimedoj por la kuracado, ili ligiĝas ankaŭ kun perdoj de la monda mastrumado, ĉar personoj subnutritaj en matura vivo estas profesie malpli produktivaj.
Malbona nutrado estos temo de speciala internacia pintrenkonto en Londono. Traktos ĝin ankaŭ venontsemajne en la norda Irlando la pintrenkonto de la ŝtatoj el la grupo G8. Samtempe lastĵaŭde UNEP, la UNO-a agentejo por la aferoj de la medio komunikis, ke en la mondo oni misuzas de 30 ĝis 40 procentojn de ĉiuj produktitaj nutraĵoj. Aliflanke la maja raporto de la karitata organizo Savi Infanojn elmontris, ke pro la subnutro ĉiu kvara infano en la mondo povas fronti problemojn kun la legado, skribado kaj nombrado.
Legas Krystyna
Malbona nutrado de infanoj
Demokratio progresas en Pollando
Dum la lastaj 4 jaroj Pollando avancis de la 10-a je la 3-a loko en la pritakso de demokratio kaj la stato de ekonomio en la Centra-Orienta Eŭropo. Tio rezultas el la prestiĝa ekzamenado de Bertelsmann-Fondaĵo.Ĝi okazas de 10 jaroj en pli ol 120 landoj de la mondo, kiuj subiĝis aŭ subiĝas al transformado. La unuopaj landoj estas pritaksataj en tri kategorioj: demokrati-kvalito, la stato de la merkata mastrumado kaj administrado.Sendube temas pri eksterordinaraj rezultoj. Ankoraŭ antaŭ 4 jaroj Pollando okupis du 7-ajn lokojn kaj unu 9-an en la ĵus menciitaj kategorioj.
Ŝajnas do, ke la pola demokratio notas ĉiam pli bonajn rezultojn. Laŭ la pritakso de sociologo, profesoro Radosław Markowski – ekster la limoj de nia lando oni reliefigas grandan ekonomian sukceson, pli ĝenerale, grandan evoluan sukceson de Pollando.
Legas Krystyna
Demokratio progresas en Pollando
Testado de medikamentoj
La testado de medikamentoj tiamaniere, ke la sanstato de paciento ne estu damaĝita signifas veran defion por sciencistoj. Kiel ni legis en Dziennik Polski krakovaj sciencistoj laboras pri metodologio ebligonta etikan pritakson de biomedicinaj esploroj, kiujn partoprenas homoj. La testado de medikamentoj, kiun partoprenas same pacientoj, kiel ankaŭ personoj sanaj fariĝas ĉiam pli populara. En Pollando ĉiujare nur en klinikaj testadoj partoprenas 30 mil personoj. Ĉiujare aldoniĝas ĉirkaŭ 450 novaj klinikaj ekzamenadoj pri kuracproduktoj kaj medicinaj elfaraĵoj. Doktoro Marcin Waligóra, adjunkto en la Instituto pri Filozofio kaj Bioetiko de Collegium Medicum de la Jagellona Universitato gvidas la projekton financatan de la Nacia Scienca Centro. Ĝia celo estas respondi la demandon kiel efike gvidi esplorojn en biomedicino, ke la risko de la sanperdo estu laŭeble minimuma. La bazaj principoj jam validas, sed multaj aspektoj de biomedicinaj ekzamenoj ne estas ankoraŭ leĝe reguligitaj. Mankas ankaŭ devigaj instrukciadoj kaj ekzamenoj por membroj de la bioetikaj komisionoj, t.e. organoj pritaksantaj kaj akceptantaj la sekurecon kaj pravigeblecon de projektataj medicinistaj esploroj.
Legas Tomek
Testado de medikamentoj