POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Pola biero sur la aziaj merkatoj

Kreskas la eksporto de la pola biero. En 2013 la eksporto­kresko estis pli ol 16 procenta kaj egalis al du kaj duona milionoj da hektolitroj. Tio ligiĝas kun pli grandskala vendo en la landoj, en kiuj loĝas kaj laboras multaj poloj, kiel Usono, Kanado, Britio kaj Irlando. La vendokreskon influis ankaŭ pli granda aĉetateco en Azio. Unuavice temas pri Ĉinio kaj Hinda Unio, kie dume oni aĉetas tradiciajn biero­specojn el Pollando. En la 2013 jaro la kresko de la bier­produktado kreskis je 7 dekonoj de procento kaj entute oni produktis en la lando 39, 6 milionojn da hektolitroj.

El la elsendo 22.04.2014. Legas Tomek

Pola biero ankau en Cxinio kaj Hinda Unio_t

Paŝtista sezono ĉe montaraj herbejoj inaŭgurita

Lastlunde en la religia kadro en la Baziliko de Ludźmierz (la suda Pollando) estis solene inaŭgurita la paŝtista sezono, kunvenig­inte centojn da montaranoj, ŝaf­bredistoj kaj homoj ligitaj kun  la ŝafbredado. Ĝi estis ankaŭ la okazo por levi la problemojn, kiujn spertas polaj ŝafbredistoj kaj la tuta sektoro. I.a. temas pri buĉado de ŝafoj, kio devas okazi en specialaj buĉejoj, kaj ne en ŝafbredaj mastrumejoj kiel en Germanio, Aŭstrio, Ĉehio, Slovakio. La kaŭzoj ligitaj kun la transporto kaŭzas, ke la pola ŝafida viando ne eltenas konkurencon kun la importita el Novzelando.  Alia afero ligiĝas kun la produktado de la regionmarka ŝaffromaĝo “oscypek”. Malgraŭ tio, ke en la lastaj jaroj kreskis je 10 mil  la nombro de la origina ŝafospecio “cykiel” la unia direktivo ne permesas produkti el ĝia lakto la regionan ŝafromaĝon.

El la elsendo 22.04.2014. Legas Barbara

Tri polaj urboj en la internacia reto Cittaslow

Niedzica, Pasym kaj Górowo Iławieckie estis akceptitaj al la internacia reto de urboj, en kiuj oni vivas senhaste kaj for de la urba bruo. Pri ilia akcepto al la reto Cittaslow decidis Internacia Kunordiga Komitato de tiu societo debatinta en la itala Cisternino. Por membriĝi la tri menciitaj urboj devis fari mem­pritakson kaj plenumi la statutajn postulojn ligitajn kun la naturmedio, rekreo de la historia arkitekturo, popularigo de la regionaj frandaĵoj, gastamo rilate turistojn kaj infrastrukturo plibonig­anta la vivkvaliton de la loĝantoj. Ĉio ĉi estis ver­konformigita de la landaj organoj de Cittaslow-reto. La societo estis establita fine de la 90-aj jaroj en Italio por popularigi kulturon de bona vivo. Aktuale ĝi membrigas 182 urbojn en 28 landoj. La marko de la reto estas oranĝa heliko simbolanta fuĝon for de la grandurba hasto kaj garantianta altkvalitajn turismajn servojn. En la pola reto de Cittaslow estas 15 membroj kaj temas pri la dua plej multnombra reto post la itala.

El la elsendo 22.04.2014. Legas Tomek

Pasko por poloj 2014

Dum la lastaj 20 jaroj la Pasko en la percepto de poloj ne multe ŝanĝiĝis, kvankam malpli ofte ol en 1994 ĝi ligiĝas kun la observado de tradicio. Por pli ol 60 procentoj de poloj temas pri familia festo, por pli ol 40 procentoj ĝi ligiĝas unuavice kun religiaj travivaĵoj. Laŭ la opinisonda instituto CBOS dum la lastaj 8 jaroj malkreskis nombro de personoj partoprenantaj karesmajn kaj paskajn kutimojn. Inversa percepto de Pasko dominas inter personoj tre religiemaj. Por ili 90-procente unuavice temas pri religia festo kaj nur sekve pri festo familia. Tamen daŭre por 83 procentoj de poloj gravas fasto dum la Sankta Vendredo kaj paskokaza pekkonfeso. Dum la lastaj 4 jaroj malkreskis elcento de enkeitoj, kiuj limigas distrojn dum Karesmo de 62 ĝis 53 procentoj. CBOS okazigis la enketadon komence de aprilo inter reprezenta grupo de 1028 plenkreskaj poloj.

El la elsendo 18.04.2014. Legas Milada

Pasko por poloj 2014

Marŝo de Katyń-ombroj

Marŝo de Katyń-ombroj, la iniciato omaĝanta la memoron de la murditaj fare de Sovetunio poloj,  moviĝis lastdimanĉe tra la stratoj de Varsovio. La historian enscenigon partoprenis ĉ. 100 personoj en historiaj uniformoj kaj vestoj kaj multnombre venintaj varsovianoj. Tiutage pasis Tago de Memoro pri la Viktimoj de Katyń-krimo. Ĝi ligiĝis kun la datreveno de la publikigo en 1943 de informo fare de germanoj pri malkovro de amasaj tomboj de polaj civitanoj. Post la soveta agreso kontraŭ Pollandon la 17-an de septembro 1939 al la soveta mallibereco trafis ĉ. 250 mil polaj militkaptitoj, inkluzive de pli ol 10 mil oficiroj. Printempe 1940 la funkciuloj de NKWD [no-ko-vo-do] laŭ ordono de Stalin pafmortigis 22 mil polajn civitanojn. Inter ili troviĝis la elito de la antaŭmilita Pollando – oficiroj, policistoj, rezervaj oficiroj: oficistoj, kuracistoj, profesoroj, juristoj, instruistoj, inĝenieroj, sacerdotoj, literaturistoj, komercistoj, sociaj agantoj, Samtempe iliaj familioj fariĝis viktimo  de amasa deportado en la profundon de Sovetunio. La marŝo estis nur unu el la iniciatoj memorig­antaj la 74-an datrevenon de Katyń-krimo pasanta en la nuna jaro.  planitaj por la nuna jaro.

El la elsendo 15.04.2014. Legas Tomek

Marsxo de Katyn-ombroj

Palmoj de Kurpie-regiono

140 paskaj palmoj estis anoncitaj al la 45-a konkurso por la plej bela palmo de Kurpie-regiono en la loko Łyse en la centra Pollando. Ĉi-jare nur kelkaj palmoj altis 6-7 metrojn, pro kiuj dum jaroj famis ĉi tiu konkurso. Ĉiujare la Palma Dimanĉo estas tie unu el la plej gravaj elementoj de la religia kaj kultura tradicio. La religiajn solenaĵojn kun procesio kaj palmoj akompanas tiutage festeno, kermeso kaj porokazaj prezentoj. La premiojn oni atribuis en tri kategorioj – individua, kolektivo, lernejana. Dominis palmoj du kaj du kaj duonmetraj. Al la konkurso ĉiujare estas anoncataj ĉiam pli da palmoj, kies arta nivelo daŭre kreskas. La unua konkurso estis organizita en 1969. La Paskaj Palmoj estas kreataj el verdaj elementoj, unuavice pinbranĉetoj aŭ branĉetoj de ruĝa vakcinio plektataj ĉirkaŭ ligna bastono, ornamitaj per majstre faritaj paperaj floroj. Kelkfoje temas pri kelkaj miloj da ili.  Oni preparas ilin en la daŭro de la tuta karesma periodo.

El la elsendo 15.04.2014. Legas Tomek

Konkurso por la Paskaj Palmoj en Lipniki

Kromaj laboroj Paskokaze

La proksimiĝanta Pasko estas la okazo por kromlaboro. Plimulto de pretigitaj labor­ofertoj ligiĝas kun pli intensa ol kutime komerca vigliĝo. La tiurilataj laborofertoj estas plentempaj por la tuta semajno aŭ koncernas semajnfinon. Work Servis komencis varbi kandidatojn, kiuj distingiĝas per la kapablo dialogi kun klientoj kaj estas komunik­talentaj. Porokazaj laborantoj estas tuj dungeblaj kaj povas kalkuli je kromlaboro ĝis la fino de aprilo. Je alta enspezo povas kalkuli personoj okupiĝantaj pri hejm­purigado kaj kurieroj liverantaj la Paskokazajn donacojn.

El la elsendo 08.04.2014. Legas Milada

Kromaj laboroj Paskokazaj

Modernaj sekurigoj de la polaj monbiletoj

Ekde la 7-a de aprilo 2014 la Nacia Pola Banko en­cirkuligas monbiletojn kun modernaj sekurigoj. La modernig­itaj estas mondbiletoj kun la valoro de 10, 20, 50 kaj 100 zlotoj. Ilia grafika aspekto restas senŝanĝa. La plej grava modernigo koncernas la akvomarkon, kiu nun estas malkaŝita kaj tial la monbiletoj ŝajnas esti pli helaj. La en­cirkuligado okazos iom post iom kun samtempa retirado de malnovaj monbiletoj damaĝitaj kaj malpuraj. Pli frue encirkulitgitaj monbiletoj restas validaj. La modernigokosto de la Nacia Pola Banko limiĝis al la inform­kampanjo. La produktado de novaj monbiletoj estas nun malpli kosta. Dek kelkajn milionojn da zlotoj devis tamen elspezi firmaoj adaptintaj maŝinojn, kiuj akceptas monon.

El la elsendo 08.04.2014. Legas Krystyna

Nova sekurigo de polaj monbiletoj

Familio al familio – la iniciato de Caritas Polska

25 mil poloj partoprenis la iniciaton de Caritas Polska sub la devizo „Familio al Familio”. Ĝi estis realigita dank’ al la Pola Poŝto, kiu lanĉinte la kampanjon „Pakaĵo por Ukrainio” ebligis la senkostan sendadon de pakaĵoj al Urainio ĝis la fino de marto 2014. La plej multajn pakaĵojn sendis la loĝantoj de la mazovia, tio estas la ĉefurba vojevodio, de la krakova kaj la lodza. Preskaŭ 8 mil pakaĵoj estis senditaj dum la lasta tago de la kampanjo,  la 31-an de marto. La tuta kampanio daŭris ekde la 24-a de februaro. La pakaĵoj estis sendataj senkoste tra ĉiuj poŝtoficejaj centroj en la tuta lando. Troviĝis en ili vestaĵoj kaj nutraĵoj. Plej ofte temis pri sukero, faruno, oleo, pastaĵoj  kaj dolĉaĵoj. La adresoj de ukrainaj familioj kreiĝis interkonsente kun la ukrainaj paroĥoj kaj diocezoj. Ofte la pakaĵojn akompanis leteroj al la ukrainaj familioj.

El la elsendo 04.04.2014. Legas Krystyna

Pola helpo al Ukrainio

La usona NASA ĉesigas kunlaboron kun Rusio

La usona kosma agentejo NASA informis, ke ĝi ĉesigas la kunlaboron kun Rusio escepte de la Internacia Kosma Stacio – ISS. En la rilata komuniko legeblas, ke „konsideante la perforoton de la suvereneco kaj teritoria integreco de Ukrainio la registaro de Usono decidis, ke ĉiuj kontaktoj de NASA kun reprezentantoj de la rusaj aŭtoritatoj estos suspenditaj”. Konforme al la noto liverita al NASA-laborantoj ili ricevis malpermeson veturi al Rusio kaj akcepti rusajn gastojn. Malpermesitaj estas ankaŭ – ĝis senvalidigo de la decido – tele­konferencoj kun rusoj. Escepta estas la programo de la Internacia Kosma Stacio. NASA deklaris last­merkrede, ke kune kun la rusa flanko ĝi laboros favore al gia plia sekura funkciado. La evoluo de la kosma stacio preskaŭ tutece dependas de Rusio, post kiam usonanoj finis la flugprogramon de la kosmaj pramoj. Usonaj astronaŭtoj veturas en la Kosman Spacon sur la ferdeko de la raketo Sojuz; pro ĉiu loko Usono pagas 71 milionojn da dolaroj. NASA informis la usonan kongreson, ke ĝi ne tiom dependus de la rusa transporto, se ni ne malgrandiĝus ĝiaj fondusoj. Nun NASA konsideras kunlaboron kun privataj firmaoj.

El la elsendo 04.04.2014. Legas Tomek

Nasa cxesigas kunlaboron kun Rusio