POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Varsovio gajnis la Eŭropan Biciklan Rivaladon
Varsovio gajnis la Eŭropan Biciklan Rivaladon 2014. Ĝi okazis en majo kaj partoprenis ĝin 32 eŭropaj urboj. La biciklistoj kadre de la kampanjo per plurfunkcia poŝtelefono aŭ la retejo endomondo.com povis registri siajn biciklajn traveturojn. La varsoviaj biciklistoj traveturis 300 mil kilometrojn, la duan lokon okupis Lodzo. La tieaj biciklistoj traveturis dum la monato 170 mil kilometrojn. Preskaŭ samtiom traveturis biciklistoj de Romo. Kadre de la tuta rivalado per biciklo oni traveturis en Eŭropo unu milionon 600 mil kilometrojn.
El la elsendo 01.07.2014. Legas Milada
Varsoviaj biciklistoj gajnis la rivaladon
Nederlandanoj avanas inter aĉetantoj de polaj grundoj
Inter la plej grandaj aĉetantoj de polaj grundoj troviĝas nederlandanoj, francoj kaj germanoj. Inter la eldonitaj permesoj fare de la ministerio por la internaj aferoj en 2013 temis pri grundoj agrikulturaj kaj arbaraj kun la surfaco de 697 hektaroj, aparte en la okcidenta Pollando. Eksterlandanoj akiris en pasinta jaro 320 permesojn, kiuj krom grundoj rilatis ankaŭ al aĉeto de loĝejoj, lokaloj de ĝenerala uzo, akcioj kaj kompanipaperoj. Dezirante aĉeti firmhavaĵojn (nemoveblaĵojn) eksterlandano devas elmontri firmajn kaj fortajn ligojn kun Pollando pere de geedziĝo, laboro en la estra personalo de entrepreno kun la eksterlanada kapitalo aŭ ekonomia agado realigata konforme al koncerna leĝo. En la jaroj 1990-2013 eksterlandanoj ricevis pli ol 24 mil permesojn por aĉeto de grundaj firmhavaĵoj kun la suma areo de 50 mil hektaroj.
El la elsendo 01.07.2014. Legas Milada
Nederlandanoj avanas inter acxetantoj de polaj grundoj
Polaj-hispanaj interregistaraj konsultoj
Lunde en Gdansko okazis polaj-hispanaj interregistaraj konsultoj kun la partopreno de la ĉefministroj Donald Tusk kaj Mariano Rajoy. Ili koncernis situacion en Ukrainio, ekonomian kunlaboron kaj energetikan sekurecon. Dum la konsultoj estis akceptitaj du dokumentoj. Komuna deklaracio pri kunlaboro rilate laboron kaj socian plitikon kaj intencoletero pri firmigo de kunlaboro koncerne defendon. Kadre de la konsultoj inter la ĉefministraj interparoloj okazis renkontiĝo de reprezentantoj de unuopaj ministerioj: pri laboro kaj socia politiko, regiona evoluo, nacia defendo, medio kaj mastrumado. La polaj-hispanaj konsultoj estis inaŭguritaj en 2003. La lastaj okazis en julio 2013 en Madrido.
El la elsendo 24.06.2014. Legas Milada
Polaj-hispanaj interregistaraj konsultoj
La rangolisto de la polaj ĉefministroj
Lige kun la 25-jariĝo de la unuaj parte demokrataj balotoj en Pollando la opinisonda instituto CBOS enketis polojn pri la plej bona ĉefministro de la lasta jarcentkvarono. 5 procentoj de la enketitoj elmontris Tadeusz Mazowiecki, por 10 procentoj la plej bona estis Jerzy Buzek, Jaroslaw Kaczyński ricevis voĉojn de 8 procentoj de la enkektitoj, Donald Tusk havas 7-procentan subtenon. La sekvajn lokojn okupis Leszek Miller, Włodzimierz Cimoszewicz, Jan Olszewski, Waldemar Pawlak kaj Kazimierz Marcinkiewicz. Malplej alte estis taksitaj atingaĵoj de Jan Bielecki, Józef Oleksy, Hanna Suchocka kaj Marek Belka. Preskaŭ 23 procentoj de la enetitoj ne kapablis elmontri la plej bonan kabinetestron. Dum la tuta 25-jara periodo la plej grandajn esperoj poloj ligis kun la registaro de Tadeusz Mazowiecki. Eĉ 82 procentoj de la enketitoj bonvenigis lin kun espero kaj kredo pri pliboniĝo de la situacio. Neniu pli posta kabineto kaj ĝia estro estis bonvenigita tiom entuziasme.
El la elsendo 11.06.2014. Legas Krystyna
Polaj cxefministroj de la 25-jarigxo
La usona prezidento vizite en Pollando
Marde la prezidento de Usono, Barack Obama komencis dutagan viziton en Varsovio. Li partoprenas oficialajn solenaĵojn ligitajn kun la 25-jariĝo de la pola libereco pasonta la 4-an de junio. Obama renkontiĝis kun la pola prezidento kaj la pola ĉefministro; li renkontiĝis ankaŭ kune kun la ŝtatestroj kaj ĉefminitroj de la Centra-Orienta Eŭropo. Merkrede la usona gasto partoprenos ĉefajn datrevenajn solenaĵojn sur la varsovia Kastela Placo, kie estas antaŭvidita lia parolado. Morgaŭ Obama renkontiĝos ankaŭ en Varsovio kun la ukraina prezidento-elektito Peter Poroszenko.
Post la renkontiĝo kun la usona prezidento dum la komuna gazetara konferenco en la palaco Belweder Bronislaw Komorowski esprimis ĝojon kaj kontenton pro la gastigado de la usona prezidento en la 25-a datreveno de la akiro de libereco fare de Pollando. La prezidento aldonis, ke gastigi la prezidenton de Usono signifas grandan esperon en la kunteksto de la krizaj eventoj en Ukrainio. Tiu ĉi vizito – laŭ liaj vortoj signifas konfirmon la sekurecgarantioj por Pollando.
Prezidento Barack Obama diris, ke estas por li granda honoro festi kun Pollando la 25-jariĝon de libereco. En la daŭro de la konferenco li substrekis, ke ĉiu el la aliancanoj kadre de NATO devas investi por sia defendsistemo. Laŭ la marda komuniko de la Blanka Domo, Barack Obama alvokis la usonan Kongreson subteni lian proponon elspezi unu miliardon da dolaroj por grandigi la usonan militistan ĉeeston en la Orienta Eŭropo. Obama ripetis tion dum la gazetara konferencon deklarinte: Ni firmigas nian militistan ĉeeston en Eŭropo.
Barack Obama renkontiĝis ankaŭ kun ĉefministro Donald Tusk en la sidejo de la Ministerokonsilantaro. La ĉeftemo de iliaj interparoloj estis problemoj de sekureco en la regiono kaj en la mondo. Estis traktitaj perspektivoj de vastigo de la ekonomia kunlaboro inter Pollando kaj Usono.
El la elsendo 03.06.2014. Legas Barbara
Vizito de Barack Obama en Pollando
Polaj gajnintoj en la eŭropuniaj parlamentaj balotoj
Je 35 dekonoj de procento Civitana Platformo superis Juron kaj Justecon en la balotoj al la Eŭropa Parlamento. Ili akiris la subtenon de 32,13 respektive 31,78 procentoj de la balotintoj. Ambaŭ partioj povas kalkuli je la sama nombro de la mandatoj, t.e. 19. Laŭ la Ŝtata Balotkomisiono la balotsojlon superis ankaŭ Alianco de Demokrata Maldekstrularo (9,44 procentoj – 5 mandatoj), Pola Kamparana Partio (6,28 procentoj – 4 mandatoj) kaj Nova Dekstrularo (7,15 procentoj – 4 mandatoj). La balotsojlon ne superis Europa Plus, Twój Ruch, Solidarna Polska, Polska Razem kaj Ruch Narodowy. Kompare al la balotoj de antaŭ 4 jaroj Juro kaj Justeco notis subtenokreskon je 5 procentoj grandigante la nombron de mandatoj je 4. Civitana Platformo notis 13-procentan malkreskon de la subteno de la balotintoj kaj perdis 6 mandatojn.
El la elsendo 27.05.2014. Legas Gabi
La balotrezultoj en Pollando
La balotfrekventeco en la uniaj landoj
La lastdimanĉajn balotojn al la Eŭropa Parlamento partoprenis 43,09 procentoj de la personoj rajtaj baloti. Temas pri malkreska balotfrekventeco kompare al la balotoj en 1979, kiam ĝi egalis al 61,99 procentoj kaj kompare al la jaro 1994, kiam ĝi egalis al preskaŭ 57 procentoj. Plej multaj balotintoj estis en Belgio kaj Luksemburgio. Tie la balotfrekventeco egalis al 90 procentoj, sekve en Malto – 74,81 procentoj, Italio – 60 procentoj, Greklando 58,2 procentoj kaj Danlando – 56,4 procentoj. En Pollando la balotfrekventeco egalis al 23,82 procentoj. Antaŭ kvin jaroj ĝi egalis al 24,53 procentoj.
El la elsendo 27.05.2014. Legas Gabi
Balotfrekventeco en la uniaj landoj
La disdivido de la mandatoj en la Eŭropa Parlamento
La balotojn al la Eŭropa Parlamento gajnis kristandemokratoj akirante 28,2 procentojn de la voĉoj kaj 212 mandatojn. La duan lokon okupis socialdemokratoj per 24,9 procentoj de la voĉoj kaj akirante 187 mandatojn. Por liberaluloj balotis 9,6 procentoj de eŭropunianoj, kio donas al ili 72 mandatojn en la Eŭopa Parlamento. Pli ol 100 mandatojn akiris eŭropuniaj skeptikuloj kaj naciemuloj dank’ al la balotsukcesoj unuavice en Francio, Britio kaj Danlando.
El la elsendo 27.05.2014. Legas Gabi
Disdivido de la mandatoj post la EU-balotoj
Pli da eksterlandaj studentoj en Pollando
En Pollando en 2014 lernas preskaŭ 36 mil eksterlandaj studentoj el 149 landoj. Tio estas je 23 procentoj pli ol en la jaro pasinta. La plej multnombran grupon konsistigas ukrainanoj. Laŭ la Edukfondaĵo „Perspektywy” la kresko je 6811 sudentoj estas emfaza. Ĝi ligiĝas kun la malfermiĝo al la postuloj de la eksterlandaj studentoj kaj riĉigita oferto de la studoj en la angla lingvo. La kresko ligiĝas ankaŭ kun intensa populariga kampanjo sur prioritataj merkatoj. La oferto de la polaj altlernejoj estas atrakcia pro bona klerigkvalito, konkurencaj prezoj kaj malaltaj vivtenkostoj de studentoj. Laŭ la plej novaj donitaĵoj de la Ĉefa Statistika Oficejo pli ol 15 mil studentoj venis el Ukrainio kaj nun konsistigas 42 procentojn de ĉiuj eksterlandaj studentoj en Pollando. Sekve laŭ la nombro de studantoj viciĝas belorusoj – 3743, norvegoj – 1580, hispanoj 1361 kaj svedoj – 1251. Preskaŭ 80 procentoj de eksterlandaj studentoj devenas el Eŭropo, la ceteraj el Azio, la Norda kaj Centra Ameriko, Afriko, la Suda Ameriko kaj Oceanio. Malgraŭ signifa kresko de la nombro de la eksterlandaj studentoj Pollando apud Kroatio estas lando kun la plej malalta indico de internacieco de studentoj en la Eŭropa Unio.
El la elsendo 20.05.2014. Legas Zbyszek
Eksterlandaj studentoj en PL_Zbyszek
74 procentoj da poloj kontraŭ komuna unia valuto
En aprilo 74 procentoj de poloj deklaris kontraŭstaron rilate la encirkuligon de eŭro en Pollando. Laŭ la esploroj de GfK Polonia tiu procento restis senŝanĝa kompare al la martaj esploroj. Oni faras distingon inter 42 procentoj firme kontraŭaj al la komuna unia valuto kaj 32 procentoj, kiuj deklaras sin esti prefere kontraŭaj. Laŭ GfK Polonia ankaŭ la elcento de la subtenantoj de nova valuto en Pollando estis sur la marta nivelo. Sume temas pri 22 procentoj de la enketitoj. Decide favoras la unian valuton 5 procentoj de poloj, 17 deklaras sin prefere subtenaj por eŭro, 4 procentoj ne precizigas sin opinion. La aprila opinisondado okazis inter la 3-a kaj 6-a de aprilo baze de reprezenta grupo de poloj pli ol 15-jaraĝaj lotume selektitaj el la bazo de PESEL, t.e. ĝenerala elektronika identiga sistemo de la loĝantaro.
El la elsendo 20.05.2014. Legas Gabi
Poloj ne volas euro_Gabi