Novaĵoj
Polaj Tagoj en Erevano, Armenio
Tri mil personoj partoprenis la ĵus finiĝintajn Polajn Tagojn en Erevano. Unu el la plej gravaj eventoj de la nunjara eldono organizita de la Pola Ambasado en Armenio estis lanĉo de la universitata Centro de la Pola Lingvo.
En la daŭro de la Tagoj okazis koncertoj kun komponaĵoj de Witold Lutosławski, lekcioj pri la pola nuntempa muziko; estis prezentitaj ses monodramoj en la plenumo de polaj aktoroj. Okazis krome prezento de la nuntempaj polaj filmoj, laborrenkontoj popularigantaj ekologiajn pakumojn, lekcioj pri la historio kaj geografio de Pollando. Estis prezentitaj projektoj de la pola evoluiga helpo por Armenio. renkontiĝoj de polaj diplomatoj kun la akademia junularo kaj neregistaraj organizoj.
Kiel menciite grava evento estis malfermo de la Centro de la Pola Lingvo promocianta la polan lingvon kaj kulturon en la Lingva Univiversitato de Erevano.
Legas Krystyna
Polaj Tagoj en Erevano, Armenio
Malbona konjunkturo por polaj juvelistoj
Malbonan konkjunkturon spertas juvelistoj. Kvankam briliantoj vendiĝas bonege same la juvelistaj vendejretoj, kiel ankaŭ individuaj juvelistoj fermas butikojn. En Puls Biznesu Krzysztof Madelski, la prezidanto kaj kreinto de la juvelista marko Yes konfesis, ke kreskon notas sole ne tro kostaj porokazaj juveletoj kaj juvelaro plej multekosta. Furoras briliantoj, pri kies vendo kontentas same la firmao Yes, kiel ankaŭ Apart. Entute la 2012 jaro estis rekorda, se temas pri la vendado de juveloj kun briliantoj. Apud briliantoj prosperas la merkato de luksaj horloĝoj. Ilia vendateco kreskas ĉiujare. Tamen ne ĉiuj juvelistoj antaŭvidis tiun konjunkturon, do plimulto de la juvelistaj vendejoj spertas malfacilan periodon. Des pli, ke la klientoj ankaŭ ŝparas. Okazas, ke ili rezignas pri la atradiciaj oraj geedzaj ringoj, kontentiĝante per la arĝentaj.
El la elsendo, 25.06.2013. Legas Tomek
Mabona konjunkturo por polaj juvelistoj
Premiita magistriga disertacio
La ministro por la eksterlandaj aferoj, Radosław Sikorski enmanigis premiojn al la nunjaraj laŭreatoj de la konkurso por la magistriga disertacio-2012 rilatanta al la aktualaj internaciaj rilatoj. Entute oni alsendis el la tuta Pollando 54 verkojn kun varia temaro, postulanta ne sole konojn, sed ankaŭ esplor-sendependecon de la verkintoj. La laŭreato de la unua premio estas Witold Gruszczyński el la Varsovia Universitato studinta en la fakultato pri ĵurnalismo kaj politikaj sciencoj. Lia magistriga disertaĵo rilatis al la energetika politiko de la Eŭopa Unio kun aparta konsidero de la tergaso. Krom financa premio atendas lin praktiko en la elektita de li ministeria departemento aŭ staĝo eksterlanda.
Legas Milada
Premiita magistriga disertacio
Thorbjoern Jagland en Moskvo
La gastanta en Rusio Ĝenerala Sekretario de Konsilio de Eŭropo, Thorbjoern Jagland dum interparolo kun prezidento Vladimir Putin esprimis maltrankvilon pri situacio de rusaj neregistaraj organizoj.
Liaopinie la lastaj agadoj de la rusa prokuroraro damaĝas la homajn rajtojn kaj civitanajn liberecojn. De kelkaj semajnoj rusaj prokuroroj postulas, ke parto de neregistaraj organizoj registriĝu kiel eksterlandaj agentoj. Tio ligiĝas kun leĝo, laŭ kiu tiun devon havas organizoj okupiĝanaj pri politika agado kaj utiligantaj eksterlandajn porcelajn subvenciojn. Se iu organizo ne plenumas tiun devon povas esti likvidita. Sur la listo de la rusa prokuroraro troviĝas i.a. analiza centro de Jurij Lewada, societo de la defendantoj de la homaj rajtoj Memoriał, organizo monitoranta la balotprocezojn Gołos kaj jurista societo Agora.
Legas Krystyna
Ĉiam pli da turistoj en Toruń
Kun ĉiu jaro kreskas la nombro de turistoj vizitantaj la naskiĝurbon de Mikołaj Kopernik. Torunon en 2012 vizitis unu miliono 657 mil turistoj. Unu kvinonon konsistigas eksterlandaj gastoj. Inter ili avanis turistoj el Germanio, Francio kaj Britio. Ĝenerale temis pri turistoj meze 27-40-jaraĝaj, inter kiuj dominis virinoj. Ĉiuj statistike elspezis dum sia restado 42 zlotojn pli ol en 2011. Al ĉiuj la urbo vekis asociaciojn unuavice kun mielkukoj, Nikolao Kopernik kaj malnovurba kvartalo. La gastoj plej volonte vizitis planetarion, la domon de Kopernik, la urbodomon, la katedralon de sanktaj Johanoj kaj la preĝejon de la Plej Sankta Virgulino-Maria. Turistoj alte taksis la etoson de Toruno, kiu en la 5-grada skalo akiris 4,7 poentojn. Oni alte taksis ankaŭ la urban distroferton, turisman informadon, urbajn informafiŝojn kaj sekurecon. Ne plaĉis nesufiĉa nombro de parkejoj, publikaj tualetejoj kaj tarfikstopado. Enketiloj por turistoj estis pretigitaj en la pola kaj 6 fremdaj lingvoj enhavante 20 demandojn kaj rubrikon por persondonitaĵoj. La enketadon Toruno okazigis en marto, majo, aŭgusto kaj oktobro. Partoprenis ĝin 1554 personoj.
El la elsendo 03.05.2013.
Fiero kaj malespero
En la lastaj tagoj la rigardo de poloj estis direktita al la montoĉeno Karakorumo kaj al unu el ĝiaj pintoj Broad Peak lime de Ĉinio kaj Pakistano. Ĝi estas la 12-a laŭ la alteco monto de la mondo situanta 8051 metrojn super la marnivelo.
Kun eksterordinara ĝojo oni notis la informon, ke marde inter la 17-a kaj 18-a horo kvar polaj himalajistoj, kiel la unuaj en la historio – unu post la alia – konkeris ĝin en la vintra sezono. Temis pri 58-jara Maciej Berbeka, 27-jara Tomasz Kowalski, 29-jara Adam Bielecki kaj 33-jara Artur Małek. Bedaŭrinde dum la malsuprenirado, kiun la kvaropo entreprenis tuj por eviti la proksimiĝantan krepuskon, aperis problemoj. Du poloj sukcesis reveni al la baza tendaro, tamen la kontakto kun la du aliaj ŝiriĝis. Merkrede post la rekontrolo de loko, kie ili estis videblaj la lastan fojon oficiale oni rekonis ilin perdiĝintaj. Malgraŭ senĉesaj esperoj la ŝanco por ilia transdaŭro estas minimuma.
La 6-a de marto – Eŭropa Tago de Justuloj
La 10-an de majo 2012 la plimulto de la eŭropuniaj deputitoj aprobis la skriban deklaracion, per kiu la 6-a de marto estis starigita kiel Eŭropa Tago de Justuloj, kiu tago instigas ĉiujn uniajn landojn entrepreni diversspecajn iniciatojn favore al memoro de bono.
Proksimigo de individuaj biografioj de homoj, kiuj elpaŝis defende por la homa digno en totalismaj sistemoj aŭ savis la homan vivon dum etnaj purigadkampanjoj kaj hombuĉadoj estas ne sole memorekzerco, sed celas memorigi al ni, ke tiuj homoj suferis por heredigi al la estontaj generacioj la respekton por demokratio kaj plurismo, respekton por aliaj kaj deklaris sin kontraŭ ajna formo de la manipulado kaj mensogoj. Tiuokaze necesas konsideri la demandon, kiun eblas agnoski Justulo, kiucele estas necesa la memoro de bono. Kiel la memoro pri Justuloj instruas la personan respondecon.
La Eŭropa Parlamento subtenis la ideon festi la 6-an de marto kiel Eŭropan Tagon de Memoro pri Justuloj. La omaĝadmaniero dependas de la unuopaj uniaj landoj. La ideodoninto de la Eŭropa Memortago pri Justuloj estas la itala organizo Komitato de la Monda Ĝardeno de Justuloj, Gariwo. La iniciaton subtenis multaj konataj figuroj, i.a. en Pollando, kiel la eksa pola ĉefministro Tadeusz Mazowiecki, eksaj estroj de la pola diplomataro – Władysław Bartoszewski kaj Adam Daniel Rotfeld, la prezidanto de la Pola Societo de Justuloj inter la Nacioj de la Mondo, Anna Stupnicka-Bando.