Novaĵoj
La semajnfinaj koncertoj omaĝe al Wojciech Kilar
Per la semajnfinaj koncertoj la Nacia Filharmonio en Varsovio omaĝas la memoron de la antaŭnelonge forpasinta elstara pola komponisto Wojciech Kilar. La muzikkolektivoj de la filharmonio dum jaroj plenumadis kaj registradis plurajn komponaĵojn de Kilar. En la programo de la koncertoj aŭdiĝos ankaŭ Springfield Sonnet, kiun praplenumis la Simfonia Orkestro de la Nacia Filharmonio. La monda premiero de tiu komponaĵo de Kilar okazis dum la turneo de la Nacia Filharmonio en Svedio kadre de la 13-a Festivalo “Nutida Music”. Krome en la semajnfinaj koncertoj aŭdiĝos Meso opuso 68 de Krzysztof Meyer kaj Stabat Mater de Dvořák. La tuton gvidos la arta direktoro de la Filharmonio, Jacek Kasprzyk.
El la elsendo 17.01.2014. Legas Krystyna
Semajnfinaj koncertoj omagxe al Wojciech Kilar
La bildstrio “Jan Karski – la homo, kiu malkaŝis holokaŭston”
La 15-an de januaro en la eldonejo Rizzoli Lizard en Italio aperis la bildstrio titolita “Jan Karski – la homo, kiu malkaŝis holokaŭston”. Sur ĝiaj 160 koloraj paĝoj la leganto konatiĝas kun eksterordinara historio de homo, kiu dum la 2-a mondmilito kiel la unua rimarkis kaj kondamnis la teruraĵojn de la holokaŭsto, sed estis ignorita de la aliancanoj. La bildstrion aŭtoras Marco Rizzo kaj Lelio Bonaccorso. La milittemaro, la holokaŭsto kaj la historio de Pollando okupaciita de germanoj interplektiĝas kun la historio de la homo, kiu senĉese akuzas tiujn, kiuj kvankam vidis ne volis kredi kaj restis indiferentaj. Lige kun la eldono de la bildstrio pri Jan Karski, kies 100-a naskiĝdatreveno proksimiĝas oni parolis ankaŭ dum speciala konferenco en la Eŭropa Parlamento. Estis tie pretigita la 22-panela ekspozicio prezentanta la figuron de la heroa polo.
El la elsendo 17.01.2014. Legas Milada
Ĉiam pli da laborofertoj en la reto
Daŭre kreskas la nombro de laborofertoj en la Interreto. En oktobro aperis ĉirkaŭ 145 mil. Plej multaj rilatis al la Poznana Regiono en la okcidenta Pollando. Kreskas interesiĝo pri ekonomikiistoj, en oktobro temis aparte pri librotenistoj kaj specialistoj pri impostoj. Daŭre alta estas interesiĝo pri inĝenieroj. Aperis novaj laborofertoj en eduka kaj farmacia sektoroj. En la dua duono de 2013 kreskis laborofertoj por personoj profesie okupiĝantaj pri infanoj kaj grizaĝuloj, kaj okupiĝantaj pri aliaj hejmlaboroj. Laŭ specialistoj kaŭzas tion longdaŭraj demografiaj transformiĝoj.
El la elsendo 14.01.2014. Legas Zbyszek
Kreskas laborofertoj en la Interreto
Eksterlandaj Studentoj en Pollando (2014)
En Pollando studas gejunuloj el 142 landoj. Preskaŭ unu trionon de ili konsistigas ukrainanoj. Plej ofte ukrainaj gejunuloj elektas medicinajn fakultatojn. En la antaŭa akademia jaro temis pri 29 mil eksterlandanoj, inter ili 9747 ukrainanoj. Laŭ la vidpunkto de la nombro de la ukrainaj studentoj Pollando antaŭis Germanion kaj prenis la 2-an lokon post Rusio. Plej multaj ukrainanoj elektas privatajn altlernejojn. Ekde 2005 triobliĝis la nombro de studentoj el Bjelorusio, entute temas pri pli ol 3 mil personoj. Ĉiam malpli multaj estas eksterlandaj studentoj poldevenaj. Inter eksterlandanoj multnombre estas reprezentitaj studentoj norvegaj (1553) kaj svedaj (1160). Tre rapide kreskas la nombro de la studantaj en Pollando hispanoj. En la akademia jaro 2012/13 temis pri 1327personoj. En 2005 estis da ili nur trideko. Kompare kun la mondaj statistikaĵoj en Pollando studas malmultaj azianoj. La nombro de la eksterlandaj studentoj kreskas, sed daŭre temas nur pri 1,74 procentoj de la tuto de la gejunuloj studantaj en Pollando.
El la elsendo 14.01.2014. Legas Gabi
Stabila nombro de la polaj retuzantoj
La nombro de poloj utiligantaj la Interreton en la lastaj jaroj stabiliĝis. Temas pri 62 procentoj da poloj super la 15-a vivojaro. Laŭ la kvara eldono de Monda Interreta Raporto tiu ĉi grupo de la pola socio ne estas kohera kaj ĝiaj ciferecaj kapabloj ligiĝas unuavice kun aĝo. Inter 15-24 jaruloj eĉ 94 procentoj deklaras almenaŭ foj-fojan utiligadon de la Interreto. Inter personoj pli ol 60-jaraj nur 17 procentoj prezentis similan deklaron. Alia faktoro laŭ kiu eblus karakterizi la polan interretan populacion estas klereco. Ju pli kleraj estas poloj des pli ofte ili uzas la reton. Tiu elcento inter personoj kun universitata klereco egalas al 80 procentoj, dum nur al 20 procentoj inter homoj kun elementa edukiteco. Preskaŭ 100-procente la reton utiligas lernantoj kaj studentoj. Kreskis elcento de la internaŭtoj inter senlaboruloj. La unuan fojon oni notis personojn, kiuj iam uzis interreton – sed nun pro manko de komputilo, altaj kostoj de la retuzo, ĝia senutileco rezignis pri tio.
El la elsendo 07.01.2014. Legas Milada
Ĉinio, atrakcia laborloko
Ne Kajmana Insularo, nek Aŭstralio – sed Ĉino estas la plej ofte elektata de eksterlandanoj loko por vivi kaj labori. Laŭ ekspertoj de la banko HSBC eksterlandajn al Azio logas unuavice altaj salajroj. Meze dum la jaro eblas gajni 74 mil dolarojn, tio estas je 10 mil pli ol ekvivalentas la meza salajro sur aliaj kontinentoj. Al la malavantaĝoj apartenas polucio en la ĉinaj metropoloj. HSBC enketis pli ol 7 mil personojn en 37 landoj. Post Ĉinio, kiel atrakcia laborloko, viciĝis Germanio, Singapuro, Kajmana Insularo kaj Aŭstralio.
El la elsendo 07.01.2014. Legas Zbyszek
Cxinio, atrakcia laborloko
Pilgrimanto de la Jarmilo
Ĝis la 20-a de januaro 2014 en Lodzo – la centra Pollando – daŭras unika laŭ la monda skalo ekspozicio de fotoj de Johano Paŭlo la 2-a „Pilgrimanto de la Jarmilio”. La kolekto konsistas el 300 fotoj de Papo-polo en plimulto ĝis nun neniam publikigitaj. Johano Paŭlo la 2-a ĉiam alte taksis kontaktojn kun homoj, estis homo karisma, energia kaj aktiva. La prezentataj fotoj devenas el la riĉega kolekto de Servizio Fotografico [servicjo fotografiko] de „L’ Osservatore Romano” kaj atestas pri la eksterordinara pontifikado de Johano Paŭlo la 2-a. Ili prezentas la papon laŭ diversaj aspektoj. Kiel moralan aŭtoritatulon, kiu disvastigadis universalajn valorojn al ĉiuj homoj sendepende al ilia mondkoncepto, konfesio aŭ raso. Kiel politikiston, kiu dank’ al sia sindediĉo, humileco kaj amo en enorma maniero influis la formon de la hodiaŭa mondo. Kiel la homon, kiu spertante penon kaj solecon dediĉis sian vivon al aliaj homoj. La ekspozicio konsistanta el 21 partoj – pro la temamplekso – rolas kiel eksterordinara dokumenta veturo tra la unuopaj etapoj de la pontifikado kaj agado de Johano Paŭlo la 2-a.
El la elsendo 03.01.2014. Legas Gabi
La ekspozicio pri la Pilgrimanto de la Jarmilo en Lodzo
24 milionoj da pasaĝeroj en polaj flughavenoj
Eĉ 24 milionoj da pasaĝeroj utiligis en 2013 la polajn flughavenojn. Tio estis je 12,5 procentoj pli ol unu jaron antaŭe. La gvidan rolon havis la Varsovia Chopin-flughaveno, sekvis aerodromoj en Krakovo kaj en Gdansko. La 2012 estis la tria jaro laŭvice, en kiu kreskis la nombro de la flugantaj pasaĝeroj. Tio estis ebla dank’ al la ŝanĝoj sur la merkato de regulaj trafikkonektoj, inkluzive evoluon de favorprezaj kaj landaj flugoj. Tra la ĉefurba flughaveno Chopin pasis 9,5 milionoj da pasaĝeroj, la krakova Balice notis 3,4 milionojn da pasaĝeroj kaj la flughaveno en Gdansko 2,8 milionojn da vojaĝantoj. Krome la flughaveno en Katowice notis 2 kaj duonan milionojn da pasaĝeroj kaj tra Vroclavo pasis 1,9 milionoj da pasaĝeroj. En 2012, simile kiel unu jaron pli frue, plej rapide disvolviĝis la regionaj flughavenoj; la plej grandan dinamikon, pli ol 77-procenton notis la flughaveno en Zielona Góra-Babimost. En 2012 komencis funkcii du novaj flughavenoj – en Modlin (857 mil pasaĝeroj) kaj en Lublino (5,6 mil personoj). La plej oftaj flugoj okazis al Britio kaj la plej ofte vizitata urbo estis Londono, kien flugis pli ol du milionoj da pasaĝeroj. Sekvis Germanio kaj Italio. La gvida flukompanio estis LOT. Rynair havis la 23-procentan partoprenon en la pola flugmerkato, la 20- procentan notis Wizz Air.
El la elsendo 31.12.2013. Legas Milada
La Poŝtelefona Gardanĝelo
La prototipon de aplikaĵo baziĝanta sur niaj nervaj konektoj kaj nia biologio prilaboras psikologo Rafał Ohme konstatinte, ke plimulto de ni ne havas tempon aŭskulti nian internan voĉon aŭ ĝin rifuzas. Ŝanĝi tion helpos al ni plurfunkciaj poŝtelefonoj. La prototipo de la aplikaĵo estos preta en 2014. Lau Rafał Ohme la homa korpo la tutan tempon „sufloras” al ni, kion fari. Ĝi informas nin pri la bezonoj, sed nur malmultaj kapablas aŭdi tiujn komunikojn. La menciita aplikaĵo baze de signaloj senditaj de organismo avertos ekzemple, ke la nivelo de nia nervoziĝo superis iun nivelon. Tiam aperos ankaŭ konsilo, ke prefere dum duona horo oni distanĉiĝu de aliaj homoj, faru kelkajn fizikajn ekzercojn aŭ supreniru la ŝtuparon de la oficejo aŭ domo. Kiam la organismo reakiros ekvilibron homo ricevos konfirman informon. Rafał Ohme bildece komparas la funkcion de la aplikaĵo kun la rolo de Gardanĝelo sufloranta solvon, helpanta, sed parolanta tro mallaŭte por ke oni aŭdu tion. La poŝtelefona aplikaĵo estos pli laŭta.
El la elsendo 31.12.2013. Legas Tomek
La Posxtelefona Gardangxelo
Ĉokolado rekomendita
Laŭ hispanaj sciencistoj ne necesas rezigni pri frandado de ĉokolado, ĉar ĝi ne grasigas, eĉ kontraŭe – personoj, kiuj ofte konsumas ĉokoladon havas malpli da grasa histo. Kiel informis la periodaĵo „Nutrition” sciencistoj el la universitato en Grenado analizis donitaĵojn de 1458 personoj 12-17-jaraĝaj el 9 eŭropaj landoj, partoprenintaj la esplorprojekton HELENA, financitan de la Eŭropa Unio. La esplorojn aŭtoris Magdalena Cuenca-Garcia. Ŝiaopinie kvankam ĉokolado estas taksita kiel altgrade energidona produkto, riĉa je sukeroj kaj graso la lastaj esploroj inter plenkreskuloj sugetas, ke la konsumado de ĉokolado ligiĝas kun malpli alta risko de kormetabolaj malsanoj. Ĉokolado enhavas mulajn flavonoidojn, kiuj rolas kiel fortaj antioksidantoj. Ili efikas ankaŭ kontraŭinflame kaj kontraŭtrombe kaj helpas en hipertensio. Sciencistoj atentigas krome, ke la biologia efikado de nutraĵoj ne povas esti konsiderata nur laŭ la vidpunkto de ilia kolarieco, sed ankaŭ laŭ la vidpunkto de aliaj konsisteroj, kiuj en difinita maniero efikas grandige aŭ malgrandige je la risko de malsanoj, inkluzive de obezeco.
El la elsendo 31.12.2013. Legas Gabi
Cxokolado rekomendita
La varsovia semajnfina signalo
La sonĝo pri Varsovio”, tre populara kanzono de Czesław Niemen, ekde la 16-a de februaro (la naskiĝtagreveno de la mortinta antaŭ 10 jaroj kantisto) ĉiuvendrede eksonos sur la Banka Placo en Varsovio tiamaniere anoncante semajnfinon. „Sonĝo pri Varsovio” estante muzika invito enamiĝi al Varsovio pro ĝia belo, moderneco, gastamo kaj nevenkeblo ne rolos tamen kiel la himno de Varsovio. Tiun rolon plenumas melodio aŭdiĝanta ĉiutage je la 11.15 de sur la horloĝa turo de la Reĝa Kastelo. Ĝi memorigas, ke tiuhore en septembro 1939 dum la pribombado de Varsovio fare de germanoj haltis la horloĝa mekanismo. La himno estis kunkomponita baze de la muzikmotivoj de la historia Varsovia Kanto kaj de la insurgenta Marŝo de Mokotów-kvartalo el 1944.
El la elsendo 27.12.2013. Legas Gabi
Por la restaŭra fondaĵo de la Baziliko en Bet Leĥem
En novembro la pola prezidento kun la edzino vizitis la Bazilikon de la Naskiĝo de Jesuo en Bet Leĥem. Ili estis bonvenigitaj de la protektantaj la Bazilikon franciskanoj kaj reprezentantoj de la ortodoksa kaj armena Eklezioj. La pola prezidenta paro en la akompano de franciskano Seweryn Lubecki vizitis la sanktejon, preĝis ĉe la Groto de la Enmondiĝo, vizitis la preĝejon de sankta Katerina la Aleksandria kaj vizitis la groton de sankta Jozefo. Post la vizito kortuŝita prezidento Komorowski dividis la opiniondeklaris, ke tiuloke Kristnasko daŭras la tutan jaron kaj kun rekono rilatigis sin al la kunlaboro de la protektantaj la Bazilikon Eklezioj. Ministro Jaromir Sokołowski el la prezidenta kancelario informis, ke Pollando destinos 50 mil dolarojn por la restaŭra fondaĵo de la Baziliko.
El la elsendo 24.12.2013. Legas Milada
Por la restaura fondajo de la Baziliko en Bet Lehem
Omaĝe al poloj savantaj judajn kuncivitanojn
Sur Grzybowski-Placo en Varsovio ekstaros monumento de poloj savantaj judojn. La Varsoviaj urboaŭtoriatoj kaj Komitato por Protekti la Memoron pri la Bataloj kaj Martireco anoncis konkurson por la formo de la monumento. Ĝi estos lokita ĉe la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj. En la samflanka navo troviĝos omaĝmuro kun la nomoj de poloj savantaj judojn. La liston preparas speciala grupo sub la gvido de Jan Żaryn el la Komitato memoriganta polojn, savintaj judojn. Laŭ profesoro Żaryn temos pri ĉirkaŭ 10 mil nomoj kaj krome tiaj institucioj kiel ekzemple Pola Konspira Ŝtato, la Katolika Eklezio, la Pola Registaro en Elmigrejo. La konkurso daŭros ĝis la 28-a de februaro 2014. Ĝi havas internacian karakteron.
El la elsendo 20.12.2013. Legas Milada
Omagxe al poloj savantaj judajn kuncivitanojn
Festokaza butikumado de poloj
La ŝparado kaj prudento – tiel mallonge eblas sumigi la esplorrezultojn de la konsilfirmao Deloitte pri nia butikumado lige kun la Kristnasko 2013. Malgraŭ ŝparado kaj prudento temos pri la 5-procenta kresko kompare al 2012. Entute temos pri 1126 zlotoj (ĉ. 268 eŭroj). La festaj elspezoj estas financitaj el niaj ŝparitaĵoj. Ĉiu 20-a persono planas preni por la kristnaska butikumado bankan krediton. Statistika eŭropa familio elspezas por la festoj ĉ. 452 eŭrojn – je 184 eŭroj pli ol poloj. Ĉiam pli ofte poloj festokaze butikumas en grandaj vendejretoj, ĉiam pli ofte interrete. Poloj plej ofte aĉetas kiel kistnaskajn donacojn kosmetikaĵojn kaj librojn, mem preferente ricevi koverton kun kontanta mono. La esploroj de la konsilfirmao Deloitte en Pollando okazis la 5-an fojon, en la mondo la 16-an. Partoprenis ĝin 17 eŭropaj landoj.
El la elsendo 17.12.2013. Legas Milada
Festokaza butikumamdo de poloj
Polaj lernantoj laŭ la esploroj de OECD
Polaj lernantoj troviĝas inter la plej bonaj, se temas pri la rezonkapablo rilate natursciencojn, legadon kaj interpretadon de tekso kaj rilate la matematikajn kapablojn. Tio rezultas el la esploroj de PISA -programo pri la poentado de lernokapabloj – konsistanta el duhora testo kun demandoj, kiujn necesas plurfoje respondi en diversaj kuntekstoj kaj kun malfermaj demandoj baziĝantaj sur situacioj, kiujn eblas fronti en la ĉiutaga vivo.
PISA-esplorado estis okazigita jam la 5-an fojon inter 500 mil 15-jaruloj en 65 landoj de la mondo laŭ la mendo de OECD – Organizo pri la Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluo. La rezultoj de junaj poloj en signifa grado superas la mezumon karakterizan por ĉiuj OECD-ŝtatoj. La polaj junuloj okupis la 9-an lokon en la kategorio la rezonado koncerne natursciencojn, la 10-an se temas pri legado kaj interpretado de teksto. Se temas pri la natursciencoj polaj 15-jaruloj akiris lokon tuj post finnoj kaj estonoj – en la monda skalo anticipinte i.a. Usonon kaj Francion. Rilate matematikajn kapablojn ili okupis la 14-an lokon. Kompare kun la antaŭaj esploroj de PISA tio estis ilia plej granda avanco, ĉar antaŭe iliaj rezultoj egalis al OECD-mezumo. La rezultoj de la polaj gimnazianoj pri la matematikaj kapabloj distingiĝas ankaŭ fone de la ceteraj eŭropaj ŝtatoj. Poloj akiris ĉi-rilate la 4-an rezulton inter la ŝtatoj de la Eŭropa Unio kaj la 6-an inter ĉiuj eŭropaj ŝtatoj. La esploroj de PISA elmontris, ke en Pollando estas ĉiam malpli da lernantoj kun la plej malbonaj lernorezultoj, grandiĝas la nombro de avanuloj. Rilate matematikon la plej bonaj lernantoj konsisitigas 5 procentojn de la tuta esplorata grupo.
Entute en la nunjara esplorado de OECD gejunuloj el 25 landoj akiris pli bonajn rezultojn ol en la antaŭaj jaroj. Krom Pollando en maniero evidenta pliboniĝis la klerignivelo en Brazilo, Germanio, Israelo, Italio, Meksikio, Portugalio, Tunizo kaj Turkio. Tre bonajn rezultojn atingis lernantoj el la orienta Azio kaj ankaŭ el Liĥtenŝtejno, Svislando kaj Nederlando.
El la elsendo 13.12.2013. Legas Milada
Polaj junuloj en la lastaj esploroj de OECD
Subvenciado ankaŭ de naturgenera teknologio
La konsilantaro de Częstochowa – en kiu ekde unu jaro estas kromfinancata la programo de eksterorganisma koncipado – ekde 2014 subvencios ankaŭ metodon kuraci malfekundecon naturmaniere. Nome komence de decembro la urbokonsilantaro aprobis la civitanan rezolucion pri la kromfinancado de la programo kuraci malfekundecon per natura metodo, la t.n. Naturgenera Teknologio [NPT]. La decidon antaŭis tutjara informkampanjo celita al la civitanoj kaj urboaŭtoritatoj kadre de kiu okazis multaj klerigaj sesioj, simpozioj, podidiskutoj kaj sciencaj konferencoj. Pravigante la civitanan proponon oni elstarigis, ke la problemo de nefekundeco rilatas al 10-15 procentoj de paroj kaj inter ili nur ĉe 20 procentoj nefekundecon eblas konsideri kiel malsanon. Tio signifas, ke en 80 procentoj da kazoj eblas revenigi fekundecon helpe de profesia diagnozado kaj konforma kuracado. Samtempe oni elstarigis, ke la aplikado de la naturgenera teknologio estas statistike plej efika maniero kuraci malfekundecon. Ĝi estas ankaŭ dekkelkoble malpli posta ol la eksterorganisma koncipado.
El la elsendo 10.12.2013. Legas Barbara
Subvenciado ankau de la naturgenera teknologio
Kreskas la nombro de rusoj vizitantaj Pollandon
Rusoj tuj post germanoj apartenas al personoj plej multnombre vizitantaj Pollandon. En 2013 la nombro de rusoj venantaj al Pollando, aparte al la Gdanska Regiono kreskis enorme. En 2012 iliaj vizitoj kreskis 30-procente, en la unua jarduono de 2013 rusoj lasis en Pollando 238 milionojn da zlotoj. Kvankam rusoj venas unuavie butikumcele videbliĝis kresko de interesiĝo pri la kulturaj proponoj kaj ripozo. Ĉi-lasta estas ĉiam plilongdaŭra, kion konsideras la pola flanko plukonstruante la turisman infrastrukturon, ĉefe 5-stelajn hotelojn. Dum la lasta Pola-Rusa Turisma Forumo en Gdansko oni parolis ankaŭ pri la favorantaj turisman viglon interhomaj rilatoj. La turisman trafikon favoras traktato pri malgranda limtrafiko, kvankam krom kaliningradanoj ĉiam pli da turistoj venas el Moskvo.
El la elsendo 10.12.2013. Legas Milada
Pollando logas rusajn turistojn
Akriĝas situacio en Ukrainio
La parlamento de Ukrainio malakceptis la postulon pri malfidesprimo por la registaro de la ĉefministro Mykoła Azarow, kiu decidis ke la asociiga interkonsento kun la Eŭropa Unio ne estos akceptita. Lia parolado estis superbrigita per protestkrioj de opoziciaj deputitoj indignitaj, ke la ĉefministro parolas ruse kaj ne ukraine. En sia alparolo en la parlamento Witalij Kliczko akuzis la ŝtaton pri perfido kaj postulis la abolon de la kabineto. Miloj da manifestaciantoj, aŭskultantaj la parlamentan debaton pri revoko de la registaro Azarows post la malsukcesa decido direktiĝis al la rezidejo de prezidento Janukowycz. Sur la centra placo de Kijevo – Majdan laŭvican tagon manifestas pledantoj de integriĝo de Ukrainio kun la Unio. La opozicio blokas la registarajn konstruaĵojn kaj la rezidejon de la prezidento.
El la elsendo 03.12.2013. Legas Barbara
Akrigxanta situacio en Ukrainio
Ĉinio logas per salajroj
Ne Kajmana Insularo, nek Aŭstralio – sed Ĉino estas la plej ofte elektata de eksterlandanoj loko por vivi kaj labori. Laŭ ekspertoj de la banko HSBC eksterlandajn al Azio logas unuavice altaj salajroj. Meze dum la jaro eblas gajni 74 mil dolarojn, tio estas je 10 mil pli ol ekvivalentas la meza salajro sur aliaj kontinentoj. Al la malavantaĝoj apartenas polucio en la ĉinaj metropoloj. HSBC enketis pli ol 7 mil personojn en 37 landoj. Post Ĉinio, kiel atrakcia laborloko, viciĝis Germanio, Singapuro, Kajmana Insularo kaj Aŭstralio.
El la elsendo 03.12.2013 Legas Zbyszek
Cxinaj salajroj logas eksterlandajn laborantojn
Nova poŝtmarkoserio en la ciklo „Perditaj artverkoj
Antaŭnelonge la Pola Poŝto emisiis tri poŝtmarkojn kun paŝteloj de Stanisław Wypiański, kiuj prezentas polan aktoron kaj reĝisoron el la limperiodo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj, Ludwik Solski. La tri poŝtmarkoj – ĉiu en la eldonkvanto de 450 mil ekzempleroj – aperas en la ciklo „Perditaj artverkoj”. Ĝia celo estas atentigi, ke la artverkoj malaperintaj dum la 2-a mondmilito aŭ ŝtelitaj lige kun ĝi estas seninterrompe serĉataj. Sur la postmarke prezentitaj tolaĵoj de Wyspiański la aktoro estas prezentita en la roloj el teatraĵoj de Leopold Staff, Ŝekspiro kaj Wyspiański. Dum la germana pribombado la varsovia loĝejo de Solski – elstara pola aktoro, reĝisoro kaj teatra direktoro en septembro 1939 estis damaĝita. Multnombra kolekto de liaj artverkoj perdiĝis.
El la elsendo 29.11.2013. Legas Gabi
Nova posxtmarserio el la ciklo Perditaj Artverkoj
Disingo por la Polaj Ŝtataj Arbaroj
Fine de novembro 2013 dum la Monda Scienca Forumo en Rio de Janeiro la pola institucio Ŝtataj Arbaroj kaj la sudafrika organizo Endangered Wildlife Trust ricevos la premion de la sultano de Omano, Kabus ibn Sa’ida, kiu premio estas atribuata de la Ĝenerala Direktoro de Unesko. Ricevas ĝin personoj, institucioj kaj organizoj agantaj favore al la protekto de la natura medio. La rekomendo por la Polaj Ŝtataj Arbaroj venis de la pola naturministerio, subtenita i.a. de la Landa Unesko-Komitato kaj Kulturministerio. Oni reliefigis preskaŭ la 90-jarajn administrajn spertojn de la institucio Ŝtataj Arbaroj. La fakto, ke preskaŭ 80 procentoj de la polaj arbaroj troviĝas sub la protekto de la institucio igas ĝin la plej granda ĉi-speca firmao en Eŭropo. Ne subtaksinda estas la fakto, ke unu el la plej gravaj celoj de la institucio Polaj Ŝtataj Arbaroj estas disponigi arbarojn al homoj kaj altigi ilian ekologian konscion. Ne subtaksinda estas la malfermiĝo de la institucio je novaj amaskomunikiloj. Kiel la ekzemplo povas servi la interreta disbildigado el la nestoj de cikonioj aŭ de blankaj agloj. Ĉi lasta estis sekvata de pli ol 20 mil internaŭtoj.
El la elsendo 26.11.2013. Legas Milada
Polaj Sxtataj Arbaroj premiitaj
Post la pariza konferenco pri senlaboreco en EU
Jam pli ol 26 kaj duona milionoj da eŭropuniaj loĝantoj estas senlaboraj, inkluzive de kvin kaj duona milionoj da personoj ĝis la 25-a vivojaro. Tiaj estas la donitaĵoj de Eŭrostat. Al tiu problemo estis dediĉita la okazinta meze de novembro en Parizo konferenco pri la kontraŭbatalado de senlaboreco de junuloj en Eŭropo. Tiu fenomeno maltrankviligas fakulojn. Por aktivigi ilin Bruselo intencas dediĉi en la jaroj 2014-2020 eĉ 8 miliardojn da eŭroj. La problemo de senlaboreco inter gejunuloj ne evitas Pollandon. Multaj polaj altlernejaj diplomitoj ne povane trovi laboron enlande serĉas ĝin eksterlande. Tiel Pollando investante por klerigi ilin samtempe ilin perdas. Specialistoj atentigas pri neceso de energiaj agadoj flanke de la ŝtato, ĉar iliaopinie la sola alvokado al memdungiĝo kaj establado de propraj firmaoj ne solvos la problemon.
El la elsendo 26.11.2013. Legas Milada
En Parizo pri senlaboreco en EU<
Unu el la kampanjoj de hitlera Germanio ekstermi la polajn intelektulojn
La 6-an de novembro pasis la 74-a datreveno de la Speciala Kampanjo Krakovo, kadre de kiuj germanoj invitis al Collegium Novum en Krakovo profesorojn de la Jagelona Universitato por prezenti la prelegon pri la germana starpunkto rilate al la scienco kaj superaj lernejoj. Efektive temis pri „Aktion gegen Professoren”, efektivigita de la krima subtaĉmento de Einsatzkommando D gvidita de SS-viro Bruno Müller. La subalternuloj de Hitler malliberigis 184 universitatajn lekciantojn el la Jagelona Universitato, el la Fand- kaj Minindustria Akademio kaj unuopajn personojn el aliaj altlernejoj. La koncentrejo Sachsenhausen signifis por ili la mortoverdikton. La evento estis tiom skandala, ke pri la sorto de famaj polaj sciencistoj intervenis… Mussolini. Parto estis liberigita, sed la travivitaj spertoj fariĝis kaŭzo de ilia baldaŭa morto.
El la elsendo 22.11.2013. Legas Milada
zap_bp_24
Ĉu en EU estos kultivebla modifita maizo 1507
La Eŭropa Komisiono petis la registarojn de la eŭrouniaj landoj permesi la kultivadon de la genetike modifita maizo 1507. Informis pri tio la unia komisaro por sanaferoj Tonio Berg. Tiu postulo fariĝos en decembro temo de la eŭropunia renkonto de la ministroj pri la medioprotektao. Se en la Konsilio ne estos atingita kvalifikita plimulto por aŭ kontraŭ – la Komisiono aŭtomate devos ĝin aprobi. La lastmerkreda decido de la Komisiono estas sekvo de la verdikto de la eŭropunia Tribunalo, kiu la 26-a de septembro agnoskis, ke la Eŭropa Komisiono sindetenis sin de agadoj koncerne peton de la firmao Pioneer de antaŭ 12 jaroj pri permeso kultivi la modifitan genetike maizon 1507. Tiu maizo estas allasita al la aplikado en la nutraĵoj kaj furaĝoj, sed ne al la kultivado. La decidon de la Eŭropa Komisiono kritikis Greenpeace.
El la elsendo 19.11.2013. Legas Tomek
Pri kultivado de maizo 1507 en EU
Nova opinisondado pri poruniaj agordoj en Britio
La plej nova opinisondado pri la rilato de britoj al la Eŭropa Unio elmontras kreskantan separismon. Du trionoj de la respondintoj en la enketo de la gazeto „Huffingston Post” deklaris volon, ke Britujo forlasu la Union. Dum iom pli ol tagnokto la sondadon partoprenis 17 kaj duona mil personoj. 36 procentoj asertis, ke Britujo restu en la Unio pro la ekonomiaj motivoj tamen eĉ 64 procentoj deklaris tion malgrava. La demando pri ekonomiaj avantaĝoj estis diktita de la starpunkto de la Konfederacio de Brita Industrio – CBI, kiu latlunde lanĉis kampanjon por resti en la Unio.
El la elsendo 19.11.2013. Legas Milada
Britoj en nova sondado pri EU