Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Renkontiĝo de Arraiolos-Grupo en Germanio

Prezidento Andrzej Duda kune kun la edzino ekde lundo faras viziton en Germanio. Li partoprenas renkontiĝojn de la ŝtatoj de Arraiolos-Grupo (Aŭstrio, Finnlando, Germanio, Latvio, Pollando, Porugalio, Slovenio, Hungario kaj Italio). Kvankam ĉiuj oficialaj renkontiĝoj rilatas al la politiko de kohereco, klerigado kaj edukado tamen fakte la ĉeftemo de la interparoloj estas la proksimiĝanta unia pintrenkonto pri rifuĝintoj. La pola prezidento en sia renkotohoraro havas duflankajn renkontiĝojn kun la ŝtatestroj de Italio, Finnlando, Latvio kaj Slovenio. Andrzej Duda interparolis ankaŭ kun la prezidento de Portugalio. La lundaj interparoloj rilatis al la enmigrokrizo kaj krizo en Oriento. La renkontiĝo okazas en Erfurto kaj Eisenach – por hodiaŭ, t.e. mardo estis antaŭvidita plenkunsido pri la edukado.

El la elsendo 22.09.2015. Legas Barbara kaj Milada

Renkontigo de Arraiolos-Grupo

Provizoj de geotermaj akvoj en la suda Pollando

Laŭ la okazantaj provboradoj en la suda Pollando en la distrikto de Kazimierza Wielka [kazimjeĵa vjelka] la konstatitaj tie tavoloj de termaj kaj sulfurozaj akvoj povos esti utiligataj por la kuracaj kaj energetikaj celoj. La scio pri ilia ekzisto datiĝas ekde la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento, sed tiam oni ilin ne pri­dokumentis aparte. Nun tiuj konoj konfirmiĝis okaze de la realigo de geotermakva hejtato por komplekso de Agronomiaj Lernejoj en la loko Cudzynowice [cuĝinovice]. Dum la borlaboroj okazis spontana elfluo de termaj kaj sulfurozaj akvoj. Laŭ geologoj povas temi pri la plej grandaj provizoj en Eŭropo, kion devas konfirmi pliaj esploroj. La akvoj troviĝas en la profundo de 667 metroj sub la grundnivelo.

Se tiel okazus la ĉirkaŭaĵoj de Kazimierza Wielka povus fariĝi laŭvica grava loko de kurac­turismo en la tuta regiono de Góry Świętokrzyskie [guri svientokŝiskie] – la Sanktakruca Montaro. Aktuale la ĉefa centro, kies evoluo baziĝas sur la kuracakvoj  estas la kuracloko Busko-Zdrój [busko-zdruj]. Kazimierza Wielka troviĝanta iom pli ol 50 kilometrojn for de Krakovo estas la plej malgranda distrikta urbo en la vojevodio. Loĝas en ĝi ĉirkaŭ kvin kaj duona mil loĝantoj.

El la elsendo 15.09.2015. Legas Milada

geotermaj akvoj en Pollando

Uniaj politikistoj pri enmigrantoj

Dimanĉe en multaj eŭropaj urboj okazis manifestacioj kontraŭ kaj por truda akcepto de enmigrantoj, inkluzive de rifuĝintoj, kiuj senĉese celas al Eŭropo reage je invito de Angela Merkel. Lunde estis atingita enkonduka konsento de la uniaj landoj pri akcepto de 160 mil personoj, sed la detaloj estos precizigitaj komence de oktobro. Tio estis decidita de la uniaj ministroj pri la internaj aferoj dum eksterordinara renkontiĝo en Bruselo, tamen ne estis interkonsentite kiel ili estos dividitaj inter la unuopaj uniaj landoj. Formalaj decidoj estos alprenitaj dum la sekva renkontiĝo de la uniaj ministroj, okazonta la 8-an de oktobro en Luksemburgo.

El la elsendo 15.09.2015. Legas Krystyna

Pola prezidenta paro vizite en Londono

Prezidento Andrzej Duda kune kun la edzino inaŭguris lunde dutagan viziton en Londono per meto de la florkronoj antaŭ Polish War Memorial, omaĝe al polaj aviadistoj  helpantaj al aliancanoj dum la 2-a mondmilito. Samtage la pola prezidento renkotiĝis kun kelkcentpersona reprezentantaro de la pola kolonio en Britio. Marde Andrzej Duda partoprenis la solenaĵojn de la 75-a datreveno de la Batalo defende por Britio en 1940 en la londona katedralo de s-ta Paŭlo. Apud RAF kontraŭ la germana Luftwaffe batalis 4 polaj divizioj. Por mardo estas planita ankaŭ renkontiĝo kun la ĉefministro David Cameron. Sekve la prezidento kun la edzino faros viziton en la Palacon Buckingham. En la nomo de la reĝino la pola paro estos gastigita de princo Eduardo kun la edzino.

 El la elsendo 15.09.2015. Legas Krystyna

Pola prezidenta paro en Londono

Eksterlandanoj venas al Pollando

Ekde la jarkomenco pli ol 4 mil eksterlandanoj, ĉefe rusoj de la ĉeĉena nacieco kaj ukrainanoj petis la statuson de rifuĝinto en Pollando. Per  internacia protekto estis ĉirkaŭprenitaj 273 personoj (ĉefe el Sirio, Egipto kaj Irako). Ĉiu el la petintoj havas la rajton al senpaga medicinista protekto, loĝigo kaj nutro. La Oficejo por la Aferoj de Eksterlandanoj certigas ankaŭ al ili rimedojn por aĉeto de vestaĵoj kaj poŝmonon en la alteco de kelkdek zlotoj monate. Ĉiu eksterlandano havas rajton al senpagaj jurista helpo kaj lernado de la pola lingvo.  La periodo de la socia helpo finiĝas, kiam la azilpetanto ricevas oficialan respondon. Krom rusoj (2,1 mil petoj) kaj ukrainanoj (1,3 mil petoj) la azilpetantoj devenis ĉefe el Kartvelio, Taĝikio kaj  Sirio. 1,6 mil azilpetintoj ricevis negativan respondon,  ĉar ne plenumis la postulojn de la Ĝeneva Konvencio. 2,9 mil personoj retiris siajn petojn kaj rezignis pri la proceduro. Parto alprenis la decidon pri la reveno al la devenlando,  en kio  helpas kaj la pola Oficejo por la Aferoj de Eksterlandanoj kaj ankaŭ Internacia Organizo por la Migrado.

El la elsendo 08.09.2015. Legas Tomek

Enmigrantoj en Pollando en la unua jarduono

Ursa kampanjo favore al la naturo

Ekde la mezo de julio daŭras la nova socia kampanjo favore al la naturo en la Nacia Parko de Tatry-montaro. Sur la paneloj la figuroj de brunaj ursoj prezentas la regulojn, kiel konduti en la montaro, en la kondiĉoj de sovaĝa naturo.La kampanjo daŭras ĝis la 15-a de septembro. La elekto de la bruna urso kiel ĉiĉerono ne estas hazarda, nome turisto sur la ekskursa itinero estas tie sole gasto en la ursa domo, kiu estas  mastro iom danĝera kaj senkompata, se provokita. La kampanjo havas edukan-informan karakteron, kadre de kiu estas planitaj specialaj okupoj por infanoj kaj junularo, estas disponigitaj eldonaĵoj dediĉitaj al la bruna urso. Ilin mem eblas sekvi Facebook-profile i.a. pere de:   facebook.com/niedzwiedzieztpnu. La Nacia Parko de Tatry-Montaro estas la unusola parko en Pollando kun la alpa karaktero kaj unu el la plej grandaj en la lando. Ĝi okupas la areon de pli ol 21 mil hektaroj. Ĝiaj plej karakterizaj animaloj estas montara kapro, marmoto kaj la bruna urso. Tatry-montaro estas la plej vizitata regiono. Ĉiujare ĝi logas pli ol 2 kaj duonan milionojn da turistoj, por kiuj estas disponigitaj turismaj itineroj kun varia malfacilo,  kun la suma longo de 275 kilometroj.

El la elsendo 08.09.2015. Legas Tomek

Favore al la naturo en pola Tatry-montaro

Komenciĝis la nova lernojaro

Hodiaŭ okazis la inaŭguro de la nova lernojaro. Al 33 mil lernejoj revenis preskaŭ 5 milionoj da infanoj kaj 650 mil instruistoj. La unuan klason frekventos ĉ. 611 mil infanoj, inkluzive de 381 mil 6-jaruloj. Temas pri infanoj naskiĝintaj en 2009 kaj en la dua duono de 2008. En septembro  pasintjare krom 7-jaruloj la  lernadon inaŭguris devige duono de la 6-jaruloj. Tio ne fermis pli fruan, kelkjaran publikan diskuton pri la komenco de la lernodevo. La postulon pri ĉi-rilata referendumo subskribis 2 milionoj da personoj, sed ĝi ne estis traktita. Prezidento Andrzej Duda prezentis al la Senato petpostulon, ke dum la balottago la 25-an de oktobro okazu tutlanda referendumo, en kiu inter tri demandoj subtenitaj de 6 milionoj da subskriboj estu forigo de la lernodevo por la 6-jaruloj. La senato traktos ĝin dum sia plej  proksima kunsido. 6 senataj komisionoj rekomendas la rifuzon de la prezidenta petpostulo.

La 1-a de septembro signifas ankaŭ ŝanĝojn por pli jun infanoj. Ekde hodiaŭ ĉiuj 4-jaruloj havas la rajton al la antaŭlerneja eduko, se la gepatroj esprimos tian  deziron. Ekde la nuna jaro kvinjaruloj en la antaŭlernejoj devige lernos fremdan lingvon. La antaŭlernejojn frekfentos ĉirkaŭ unu miliono 200 mil infanoj.

El la elsendo 01.09.2015. Legas Milada

Nova lernojaro en Pollando

La 76-a datreveno de la 2-a mondmilito

Kun la partopreno de la prezidento Andrzej Duda kune kun la edzino kaj la ĉefministro Ewa Kopacz komenciĝis frumatene sur la promontoro Westerplatte en Gdansko solenaĵoj en la 76-a datreveno de la eksplodo de la 2-a mondmilito. La 1-an de septembro 1939 je la 4.45 okazis la germana atako kontraŭ troviĝantan tie polan Militistan Municistaplejon. La prezidento memorigis i.a., ke kvankam la unuaj germanaj bomboj falis kvin minutojn pli frue sur la urbon Wieluń – la unuaj pafoj direktiĝis de la blendŝipo  “Schleswig-Holstein” sur Westerplatte. Tiu loko estas kaj restos simbolo de la hereoco de la polaj soldatoj. Prezidento Duda samtempe referencis al la fakto, ke la 17-an de septembro Pollando estis atakita de alia, granda terura totalismo apud la hitlera, la stalinisma totalismo, de la sovetunia armeo kaj tiel realiĝis la pakto Ribbentrop-Mołotow. La Ruĝa Armeo invadis polajn terenoj kaj soldatoj de Hitler kaj de Stalin interŝanĝis manpremon kiel signon de venko kaj disŝiro de Pollando.  Tio estis ne sole tragedio por nia nacio, sed ankaŭ por estonoj, finnoj, litovoj, latvoj kaj rumanoj. La pola prezidento memorigis samtempe, ke la Ruĝa Armeo en signifa grado kontribuis al la venko super la hitlera Germanio. Li konstatis ankaŭ, ke la pasinteco klarigas nuntempon, sed ĝi ebligas ankaŭ konstrui pli bonan estontecon. Andrzej Duda i.a. referencis al siaj vortoj, ke firman pacon eblas konstrui nur sur firma, necedema sinteno por defendi la internacian ordon, internacian leĝaron, la fundamentajn principojn, kiuj devas validi inter ŝtatoj kaj nacioj.

El la elsendo 01.09.2015. Legas Milada

La 76-a datreveno de la 2-a mondmilito

Sojle de la germana vizito de prezidento Andrzej Duda

Jam kelkajn tagojn antaŭ la hodiaŭa vizito en Berlino la pola prezidento Andrzej Duda en intervjuo por la „Bild” diris i.a.: „Ni estas najbaroj kaj reciproke aprezas nin. Tiun respekton ne eblas tamen mezuri sur la militista aŭ ekonomia grundo. Temas pri tio, ke ambaŭ flankoj komprenu kaj akceptu pravigitajn interesojn de la partnero. Reference al la temo de Ukrainio kaj Rusio la pola prezidento memorigis, ke Rusio rompis la internacian leĝaron kaj ne eblas tion simple ignori.

En Pollando oni ne dubas, ke la interparoloj kun kanceliero Angela Merkel estos tre malfacilaj, des pli ke ekde la unuaj tagoj de la oficado de prezidento Duda parto de la germanaj amaskomunikiloj kreis rilate al li malfavoran aŭron. En la hodiaŭa intervjuo antaŭ la vizito en Germanio por Die Welt prezidento Duda esprimis la opinion, ke NATO devus firmigi sian orientan alon, por ankaŭ al la landoj de la Centra kaj Orienta Eŭropo certigi realajn aliancanajn garantiojn, la samajn, kiuj delonge ekzistas en Okcidento. Interparolante kun Gerhard Gnauk, la korespondanto de la periodaĵo  prezidento Anfrzej Duda esprimis la opinion pri germanoj malakceptinte la opinion de pola intelektulo Jarosław Marek Rymkiewicz, ke poloj „tro rapide kaj facile pardonis”. Andrzej Duda diris: „Mi ne dividas ĉi tiun opinion”. Necesa estas tamen honestas historia politiko, kaj niajn rilatojn devas ĉiam baziĝi sur la historia vero. Tio koncernas ankaŭ respondeon pro la 2-a mondmilito kaj milionoj da homoj, kiu pereis i.a. en la germanaj koncentrejoj”.

El la elsendo 28.08.2015. Legas Barbara

sojle de la vizito de prezidento Duda en Berlino

Bicikla vizitado de apudkarpatiaj vitejoj

De kelkaj jaroj turistoj venantaj al la Apudkarpatia regiono en la suda Pollando vizitas ankaŭ la tieajn vitejojn. Nunjare oni notas aparte multajn biciklajn ekskursojn. Tiu vizitmetodo  venis el Moravio kaj ĝuas popularecon. Turistoj uzantaj biciklojn ne povante gustumo vinojn en vinproduktaj mastrumejoj aĉetas vinbotelojn.

Je 150 vitejoj en la regiono 80 vaste malfermas pordojn antaŭ la turistoj. La lokaj vinproduktantoj ofertas la vizitadon de la vitejoj, prezentaAs la vinproduktan procezon kaj invitas por la gustumado. Kvankam turistojn  en la vitejoj de la sudorienta Pollando eblas renkonti dum la tuta jaro tamen en la feria periodo ili estas pli multaj. La vitejoj de la Apudkarpatia Regiono okupas la areon de kelkaj  aroj ĝis du-tri hektaroj. Ili troviĝas en la regionoj de la urboj Jasło, Krosno, Strzyzowa kaj Rzeszów. Dominas inter ili plantoj rezistaj, ekzameniĝintaj en la loka klimato.

El la elsendo 25.08.2015. Legas Tomek

bicikle tra la vitejoj

Post la vizito de prezidento A. Duda en Estonio / La rusa ĉefministro sur la insulo Iturup

Pollando. Lastdimanĉe prezidento Andrzej Duda faris sian unuan  eksterlandan viziton en Estonio, laŭ invito de la estona prezidento Toomas Hendrik Ilves. Ĝi okazis en la 76-a datreveno de la subskribo de la pakto Ribbentrop-Mołotow, kies sekreta protokolo antaŭvidanta la dividon de Eŭropo inter la paktantaj ŝtatoj malfermis al Hitler vojon al la 2-a mondmilito. Nun ĝi estas difinata kiel Eŭropa Tago de Memoro pri Viktimoj de Totalismaj Reĝimoj. Antaŭ la vizito de la pola prezidento  Toomas Hendrik Ilves donis intervjuon al PAP-agentejo, en kiu li i.a. reliefigis la komunan koncepton de sekureco reliefigante la fakton, ke Pollando estas unu el la strategiaj partneroj de Estonio kaj aferprezentanto de la ŝtatoj de la regiono favore al komuna defendo. Dum la komuna gazetara konferenco kun la estona prezidento Andrzej Duda referencis al sia postulo pri ĉeesto de NATO-fortoj en Pollando. La pola prezidento alvokis respekti la internacian leĝaron, kio lastatempe ĉiam pli ofte estas damaĝata. Kiel ekzemplon de tio la estona prezidento menciis la eventojn en Ukrainio, kiuj elmontras la fragilecon de libereco. Laŭ la pola prezidento ne eblas allasi al tio, ke sole argumento pri ekonomia aŭ militista povo decidu en la internaciaj rilatoj.

Rusio. La ĉefministro de la Rusa Federacio, Dmitrij Miedwiediew deklaris, ke lia lando bezonas modernan, bone instrukciitan grupon de militistaj fortoj sur Kuriloj kaj ĉiaj kondiĉoj por tio estis plenumitaj. Tion li deklaris sabate, la 22-an de aŭgusto dum la vizito sur unu el la insuloj de Kurila Arkipelago Iturup, unu el inter kvar kiuj estas objekto de la teritoria disputo inter Rusio kaj Japanio.  Kvankam Miedwiediew deklaris amikecon kun Japanio li substrekis, ke la rilatoj inter Moskvo kaj Japanio ne povas dependi de la Kurila demando. Dum sia estado sur Iturup Miedwiediew deklaris, ke li subskribis dekreton, kiu firmigas la rusan limon sur la kontinenta breto de Oĥotska Maro. En 2014 la UN-oa Komisiono por la limoj de kontinentaj bretoj rekonis la surfacon de 52 mil kvadrataj kilometroj – kiu antaŭe estis agnoskita kiel malferma maro – parto de la rusa kontinenta breto. Kiel substrekis la rusa ĉefministro temas pri teritorio kun grandegaj krudaĵprovizoj. La UN-oa decido fakte agnoskas ĉi tiun teritorion interna maro de Rusio.

El la elsendo 25.08.2015. Legas Krystyna

Eksterlandaj vizitoj de la pola prezidento

Lunde estis prezentita kalendaro de la eksterlandaj vizitoj de la pola prezidento por la plej proksimaj 100 tagoj. Jam la plej proksiman dimanĉon Andrzej Duda faros viziton en Estonio. Ĉi tiu vizito okazanta laŭ la invito de la estona flanko reliefigos solidarecon de Pollando kun la baltaj landoj. Ĝi okazos la 23-an de aŭgusto, en la datreveno de la subskribo de la pakto Ribbentrop-Mołotow, kiu ekde kelkaj jaroj pasas kiel Eŭropa Tago de Memoro pri la Viktimoj de stalinismo kaj nazismo. Sian paroladon en Talino prezidento Duda dediĉos al la signifo de internacia leĝaro en la internaciaj rilatoj. En la plej proksimaj vizitplanoj de la pola prezidento estas vizitoj en Berlino kaj Londono. Fine de septembro prezidento Duda faros viziton en Novjorko, kie li partoprenos la Ĝeneralan Asembleon de UNo en Novjorko, kie i.a. li renkontiĝos kun Barak Obama. En pliaj planoj estas vizitoj en Hungario, Rumanio kaj Ĉinio. Daŭras interparoloj pri vizitoj de la pola prezidento en Parizo, Bruselo kaj ankaŭ renkontiĝo kun la prezidento de Ukraino.

El la elsendo 18.08.2015. Legas Milada kaj Krystyna

Helpo por Grekio

Post la aprobo fare de la eŭrogrupo de prunto por Grekio en la plej proksimaj tagoj finiĝos ratifaj proceduroj en la landoj de la eŭrosfero. Ĵaŭde Ateno ricevos la unuan pruntofaskon kun la suma valoro de 26 miliardoj da eŭroj. La subtenoprogramo devas esti akceptita de kelkaj naciaj parlamentoj, inkluzive de la germana Bundestag. La funkciigo de la nova pruntofasko estos anoncita dum la merkreda telekonferenco kaj jam ĵaŭde matene Grekio povos ricevi 13 miliardojn da eŭroj por kovri prokrastitajn pagendecojn. 3 miliardojn por la sama celo Ateno ricevos aŭtune. La ceterajn 10 miliardoj el la unua segmento de la prunto ektroviĝos en speciala konto  por firmigi la grekajn bankojn.

La dua helpofasko estos liverota meze de novembro kondiĉe, ke Grekio envivigados reformojn. Kiel informis PAP-agentejo kadre de la reformoprogramo kaj ŝparoj la greka registaro oficiale aprobis vendon de 14 regionaj flughavenoj al la germana firmao Fraport kontraŭ 1,23 miliardoj da eŭroj. Temas pri flughavenoj en Saloniko, sur Korfuo, Rodoso, Santorino kaj Mikeno.  Kiel atentigis la agentejo AFP tio estas la unua privatigo de Cipras-registaro.

El la elsendo 18.08.2015. Legas Milada kaj Krystyna

Sakuro_malutki

La datreveno de atombomba atako kontraŭ Nagasaki

La solenaĵojn memorigantajn la 70-an datrevenon de la faligo de la atombombo sur la urbon Nagasaki (la 9-an de aŭgusto)  krom miloj da japanoj partoprenis reprezentantoj de 75 ŝtatoj, inkluzive de la usona ambasadoro en Japanio, Carolin Kennedy. La 6-an de aŭgusto 1945 mallonge antaŭ la finiĝo de la 2-a mondmilito usonanoj faligis sur Hiroŝimon sian unuan atombombon. Tri tagojn poste la dua usona  atombombo detruis Nagasaki. La usonaj atakoj akcelis kapitulacon de Japanio batalanta dum la 2-a mondmilio flanke de Germanio kaj faŝista Italio. Malfacilas juĝi la kvanton de la pereintoj, kiu estas taksata en ambaŭ urboj je ĉirkaŭ 140 mil personoj. La tragika viktimrikolto grandiĝas ĉiujare pro la postradiada malsano falĉanta laŭvicajn viktimojn. La paroladinta en la Pacoparko la urbestro de Nagasaki, Tomisa Taue deklaris, ke Japanio neniam povas distanciĝi disde la pacisma principo. Liaj vortoj rilatis al la defendopolitiko de la ĉeestanta la solenaĵojn ĉefministro de Japanio, kies registaro konsekvence klopodas grandigi la rolon de la armeo.

El la elsendo 11.08.2015. Legas Krystyna

Datreveno en Nagasaki

La unio konsideras sankciojn rilate Israelon

La Eŭropa Unio konsideras sankciojn rilate al Israelo lige kun la setliĝado de judoj ĉe la Okcidenta Bordo. La judaj setliĝantoj estas la plej grava baraĵo sur la vojo al paco en la Proksima Oriento. Ilia brutala konduto emfaziĝas en la detruado de la palestinaj olivarbaroj kaj mortigado de bredbestoj. Laŭ la pritakso de Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj nur ekde la jarkomenco judaj setliĝantoj provokis 120 atakojn. Aktuale ĉe la Okcidenta Bordo kaj en la orienta Jerusalemo loĝas 500 mil judaj setliĝantoj. Tio estas nelegala laŭ la internacia leĝaro, sed Israelo kontestas tiun juran eksplikon. La Unio envivigis antaŭ kelkaj jaroj direktivon, kiu ordonas signi la produktojn devenantajn el la israelaj setlejoj vendatajn en Eŭropo, sed laŭ klarigoj de Maja Kocijancić, la aferprezentanto de la Eŭropa Komisiono tio ne havas devokarakteron. Ekspertoj samtempe substrekas, ke judaj setliĝantoj fariĝas ĉiam pli granda problemo por la israela registaro de Netanjahu. Unuflanke ili formas lian plej firman balotantaron, aliflanke en ĉiam malpli signifa grado ili estas kontroleblaj de la israelaj aŭtoritatoj.

El la elsendo 11.08.2015. Legas Krystyna

Andrzej Duda, nova prezidento de Pola Respubliko

Lastĵaŭde la postenon de la prezidento de Pola Respubliko transprenis la elektita en la majaj prezidentaj balotoj, Andrzej Duda. Kiel la estro de la pola ŝtato li estas la plej supera reprezentanto de la Pola Respubliko, komandanto de la polaj armeaj fortoj kaj reprezentanto de Pollando eksterlande.  Kvankam la kompetentoj de la prezidento en Pollando ne estas same ampleksaj  kiel en Francio aŭ Usono la pola prezidento povas influi la politikon de la registaro kaj laborojn de la parlamento. Li povas prezenti propran leĝdonan iniciaton aŭ aprobote de la Senato deklari tutlandan referendumon. La pola prezidento formas la polan eksterlandan politikon. Li ratifas kaj malakceptas internaciajn traktatojn, nomumas kaj revokas ambasadorojn en aliaj ŝtatoj kaj ĉe internaciaj organizoj.

La postnomuna mesaĝo en la Nacia Asembleo prezidento Andrzej Duda enhavis ĉefajn prioritatojn de lia prezidenta oficado. Prezidento Duda parolis i.a. pri revenigo de la komunecosento en la nacio kaj reciproka respektado. Li forte akcentis la problemojn de la pola sekureco reliefigante la neceson de pli bona sekurecgarantio flanke de NATO. Kiel atentigis prezidento Duda estas necesa konstruo de fortaj kaj bone ekipitaj armeaj fortoj. Inter la taskoj de la eksterlanda politiko li menciis serĉadon de novaj aliancanoj, interkompreniĝon kun najbaroj kaj kunlaboron kun la pola kolonio eksterlande, inkluzive de la establo de speciala oficejo por kunlaboro kun poloj eksterlande.  Parolante pri la neceso ripari la Respublikon prezidento Andrzej Duda esprimis la esperon pri bona kunlaboro kun la registaro, Sejmo kaj Senato kaj polaj reprezentantoj ĉe altaj uniaj postenoj.

El la elsendo 07.08.2015. Legas Barbara

Prezidento Duda ekoficis

Omaĝe al civilaj viktimoj de la Varsovia Insurekcio

Al la eventoj aparte memorigitaj en Varsovio apartenis ĉi-semajne la lastan merkredon omaĝo al la civilaj loĝantoj de Varsovio, viktimoj de la germana hombuĉado dum la Varsovia Insurekcio. De 8 jaroj, ekde sia kreiĝo la varsovia Muzeo de la Varsovia Insurekcio dank’ al streboj kaj laboro de siaj laborantoj kaj volontuloj kolektas ĉiajn donitaĵojn pri la pereintaj varsovianoj. La rezulto de tiu laboro estas la eksterordinara ekspozicio „Ni konservu ilin en la memoro”, kiu ĉirkaŭprenas preskaŭ 60 mil nomojn de varsovianoj, kiuj estis retrovitaj kaj identigitaj kaj notitaj sur kelkdeko da lumigataj kolonoj situantaj en Wola-tombejo. La ekspozicio ne sole omaĝas kaj honoras la civilan loĝantaron de la pola ĉefurbo, sed ankaŭ reliefigas, ke la ideo de Hitler pri totala forhombuĉo de la varsovianoj kaj la provo senigi ilin je identeco fiaskis. La lokalizo de la ekspozicio en Wola-kvartalo ne estas hazarda. Tie civilaj viktimoj estis enorme grandaj, tie funkciis taĉmentoj de kadavrobruligantoj, kies celo estis forviŝi la spuron de la germana krimo.

Kiel notas en la porokaza katalogo Muzeo de la Varsovia Insurekcio la ekstermo de Wola-kvartalo estis hombuco same teruriga kiel holokaŭsto, hombuĉo de poloj en Wołyń (la orientaj randregionoj de Pollando), la masakro de Nankin, ekstermo de belorusaj vilaĝoj. La difereco konsistas en tio, ke tiu krimo en Wola-kvartalo estas krimo nekonata, forgesita, neprijugita.

El la elsendo 07.08.2015. Legas Barbara

Ni konservu ilin en la memoro

Projekto rilate malaltigon de emeritura aĝo

Prezidento-elektito Andrzej Duda informis, ke post la ĵurenoficigo ankoraŭ en aŭgusto estos prezentita projekto de leĝo pri emeritura aĝo. Ĉi-koncerne li interparolis kun estro de la sindikato Solidarność, estro de la parlamenta klubo de la partio Juro kaj Justeco kaj la prezidanto de la Nacia Pola Banko. Laŭ la projekto estos malaltigita emeritura aĝo, la  laŭdezira emeritiĝo en la kunligo kun la 40-jara kotizado por emeritura fonduso. Laŭ la prezidento-elektito necesos konsideri aparte la situacion de virinoj, kiuj dum la profesia kariero utiligas la propatriniĝajn forpermesojn. Laŭ Andrzej Duda la projekto estas preskaŭ preta kaj estos lia unua leĝpropono. La ĵurenoficigo de prezidento Duda okazos la 6-an de aŭgusto.

El la elsendo 14.07.2015. Legas Milada

Preidenta prijekto pri malaltigo de emeritura ago

Greklando akceptos postulojn de Eŭrolando

La greka parlamento akceptos leĝojn necesajn, por ke ĝia lando ricevu novan helpofaskon el la Eŭropa Mekanismo de Stabileco, kvankam iuj deputitoj de la reganta partio havas malsaman opinion. Pri tio certigis la greka ministro por la internaj aferoj, Nicos Wucis. Kelkiujn reformojn, kiel pri la aldonvalora imposto aŭ emerituroj la greka parlamento devas proklami ĝis merkredo. La suma valoro de la nova helpoprogramo por Greklando varios de 82 ĝis 86 miliardoj da eŭroj. Laŭ Reuter-agentejo la ĉefministro Aleksis Cipras frontas la kontraŭstaron en propora partio pro kapitulaco rilate la germanajn postulojn, kiuj apartenas al la plej severaj ŝparprogramoj, kiujn kiam ajn estis postulitaj de eŭrosfera ŝtato. Multaj usonaj ekonomikiistoj kaj Nobel-premiitoj Joseph Stiglitz kaj Paul Krugman akre kritikas Germanion pro manko de konsento redukti la ŝuldojn de Greklando riproĉante al Germanio mankon de solidareco kaj mortigadon de la Unio. La hungara Magyar Nemezet skribis, ke la decido de Eŭrolando intertrakti kun Greklando pri nova helpofasko signifas, ke populisma kancelierino de Germanio Angela Merkel volas politike detrui la grekan ĉefministron Cipras.

El la elsendo 14.07.2015. Legas Krystyna

Greklando akceptas la uniajn kondicojn

Malkresko de la urba loĝantaro

Ĝis la 2035 signife malkreskos la loĝantaro de polaj urboj. Laŭ la Ĉefa Statistika Oficejo. Polojn en ĉiam pli signifa grado logas eksterurba kvieto, verdaĵabundo kaj dometo kun ĝardeno. Jam dum la lastaj kelkaj jaroj estis rimarkita malkresko de la urba loĝantaro kaj kresko de la eksterurba. Pola Statistika Oficejo prognozas, ke en 2035 la nombro de poloj malkreskos je pli ol du kaj duona milionoj, kio i.a. ligiĝas kun la maljuniĝado de la socio. Sed tiu malkresko unuavice koncernos urban loĝantaron.

Ankoraŭ antaŭ kelkaj jatoj multaj junaj homoj celis el la kamparo al grandaj urboj. Nun forveturas nur tiuj, kiuj jam havas tie laboron kaj ne volas vehikli laborcele.

 El la elsendo 07.07.2015. Legas Milada

Post la referendumo en Greklando

En la dimanĉa referendumo en Greklando venkis pledantoj por rifuzo de kondiĉoj, kiujn antaŭ Ateno metis internaciaj kreditoroj: Eŭropa Komisiono, Eŭropa Centra Banko kaj Internacia Valutfonduso. Nun gvidantoj de la ŝtatoj de la eŭrosfero decidos ĉu oferti al Greklando laŭvican faskon de financa helpo aŭ allasi ĝian bankroton kaj povas esti forlason de la eŭrosfero. La estro de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker dum la marda debato en la Eŭropa Parlamento deklaris, ke la Komisiono klopodos restarigi la intertraktojn kun Greklando kaj lia persona deziro estas, ke ĝi ne forlasu la eŭrosferon.

Hieraŭ la germana kanceliero Angela Merkel faris telefonan interparolon kun la ĉefministro de Greklando, Aleksis Cipras, kiu – laŭ informoj de la agentejo dpa – certigis, ke hodiaŭ en Bruselo li estas prezentonta novajn konraŭkrizajn proponojn ligitajn kun la greka ŝuldo.

 El la elsendo 07.07.2015. Legas Krystyna

 

Caritas helpas ripozi

En Pollando kaj en multaj aliaj landoj komenciĝis la feriado. Keldek mil infanoj kaj junuloj utiligos nunjare tendarojn kaj organizitan feriadon pretigitan de la karitata organizaĵo Caritas. Ofte sen tiu helpo ili ne havus ŝancon ripozi ekster sia loĝloko. Kiel informas Ĉefa Statistika Oficejo eĉ 10 procentoj de polaj infanoj vivas en mizero. La somera kampanjo de Caritas-Polska estas unu el la plej grandaj inicitoj en la feria societo realigita dank’  al. subvencio de poloj kaj laboro de volontuloj. En la nuna jaro la oferton de Caritas utiligos preskaŭ 400 polkoniaj infanoj el Ukrainio, Belorusio, Litovio kaj Rumanio. Caritas disponas pri 51 feriaj centroj por pli ol 5 mil infanoj, por la bezonoj de la kamanjo estas luataj preskaŭ 100 ripozcentroj.

El la elsendo 03.07.2015. Legas Barbara

 

Greklando antaŭ la referendumo

La greka registaro havas la esperon, ke venontsemajne refunkcios bankoj kaj dume por grandgi la frekventecon en la dimanĉa referendumo alprenis la decidon pri senpaga trafiko laŭ la aŭtovojoj kaj 50-procenta favorprezo por la trajna transporto. Aleksis Cipras en la ĵaŭdvespera televida prezentiĝo deklaris, ke  subskribo de nova helpokontrakto kun kreditoroj estas ebla dum 48 horoj post la referendumo. Kontraŭ la Union protestis en Ateno ĵaŭde vespere kelkaj mil subtenantoj de komunistoj, anarkiistoj antaŭ la reprezenta sidejo de la Eŭropa Komisiono. Estis bruligita la unia flago, polico uzis la larmigan gason.

Dume, la provizora estro de la eŭrogrupo deklaras unusignife, spite la certigojn de la grekaj aŭtoritatoj, ke la voĉdonado entute ne rilatas al eŭro. Temos pri elekto inter “eŭro kaj draĥmo”. Jeroen Dijsselbloem [jerum dejsoblum] diris ĵaŭde, ke estos neniuj intertraktoj, se grekoj rifuzos helpon de la eŭrogrupo kaj ligitajn kun ĝi ŝparojn kaj reformojn.

 El la elsendo 03.07.2015. Legas Krystyna

 

Malbona pritakso de polaj aŭtoritatoj

Pli ol du trionoj de poloj, t.e. 68 procentoj estas malkontentaj pri la laboro de la registaro. Plimulto de poloj malbone taksas la laboron de ĉefministro Kopacz kaj prezidento Komorowski, tio sekvas el la enketo de la esplorcentro TNS Polska. Kvankam 22 procentoj de la enketitoj (ĉiu kvina) havas malsaman opinion, tamen nur ĉiu centa taksas ĝin kiel tre bonan. Malbone la laboron de la ministrokonsilantaro taksas pli ol du trionoj de la enketitoj, sed preskaŭ unu kvarono de poloj ĝian laboron taksas tre negative.

Kompare kun majo kreskis je 3 procentoj negativaj opinioj pri la laboro de ĉefministrino Ewa Kopacz, je 4 procentoj kreskis negativaj opinioj pri la laboro de prezidento Bronisław Komorowski. Ambaŭkaze malkreskis je po du procentoj pozitivaj pritaksoj de ilia laboro.  La enketo estis efektivigita en junio 2015.

 El la elsendo 30.06.2015. Legas Milada

Krizo en Greklando

Hodiaŭ pasas la limdato de repago fare de Greklando de laŭvica partopago al Internacia Valutfonduso en la alteco de 1,7 miliardoj da eŭroj. Greklando decidis ĝin ne pagi. Post la rompiĝo de la intertraktoj en Bruselo la helpoprogramo por Greklando ĉesas hodiaŭ vespere. Aleksis Cipras direktis peton al la prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio daŭrigi la helpoprogramon je unu monato. Tusk respondis negative, sed aldonis, ke post la ĉesigo de la programo Greklando povas klopodi pri akiro de nova helpo.

Semajnfine la greka ĉefministro Aleksis Cipras anoncis referendumon, en kiu grekaj civitanoj respondos – la 5-an de julio –  ĉu ili estas por interkompreniĝo kun la kreditoroj pri la financhelpa fasko por Ateno. Ekde lundo la greka registaro decidis fermi por unu semajno bankojn kaj la elpagoj el la monmaŝinoj estas limigitaj ĝis 60 eŭroj tage. La eksterlandaj transakcioj estis ĉesigitaj. En Greklando okazas protekstoj kontraŭ la ŝparoj trudataj de la Eŭropa Unio. Kvankam la greka ĉefministro alvokis, ke la grekaj civitanoj rifuzu en referendumo kondiĉojn de eksterlanda helpo li samtempe atentigis, ke lia registaro respektos eventualan decidon de la civitanoj, esprimotan en referendumo daŭrigi – konforme al la rekomendoj de eksterlandaj kreditoroj – longdaŭran ŝparprogramon, sed ne estos li, kiu ĝin envivigos.

 El la elsendo 30.06.2015. Legas Krystyna