Novaĵoj
Latvio kaj Pollando unie gvidas koncerne infanojn
Laŭ Eurostat Latvio kaj Pollando gvidas en la Eŭropa Unio, se temas pri redukto de la minaco pri mizero kaj socia ekskludo inter infanoj, do inter personoj ĝis la 17-a vivojaro. En la jaroj 2010-2016 tiu malkreskoindico rilate Latvion egalis al 17,5 procentoj, en Pollando al 6,6 procentoj. En la listo troviĝas sekve Irlando – 5,3 procentoj, Hungario – 5,1 procentoj, Bulgario kaj Latvio – 3,4 procentoj. En la sama periodo tiu indico kreskis en Greklando – je 8,8 procentoj, sur Kipro – je 7,8 procentoj, en Svedio je 5,4 procentoj. Laŭ Eurostat fine de 2016 la meza indico de minaco pri la mizero kaj socia ekskludo rilate infanojn egalis en la unio al pli ol 26 procentoj. En 12 uniaj landoj ĝi estis pli alta, en 16 aliaj malpli alta. Al la landoj, kie tiu indico estis pli alta apartenas Rumanio (pli ol 49 procentoj), Bulgario (pli ol 45 procentoj), Greklando (pli ol 37 procentoj), Hungario (pli ol 33 procentoj), Hispanio, Italio, Litovio (pli ol 32 procentoj). Pollando apartenas al la landoj, kiu troviĝis sub la meza unia indico same kiel Francio, Belgio kaj Luksemburgio. La plej malaltan nivelon, ĉirkaŭ 15-procentan notis du skandinaviaj landoj – Danlando kaj Finnlando.
El la elsendo 19.12.2017. Legas Maciek – 1’35”
La Varmia aboco-libro
Al la lernejaj bibliotekoj en la distriktoj de Olsztyn, Braniewo, Lidzbark Warmiński kaj en la komunumo Reszel (la nordorienta Pollando) trafos senpage „La Varmia aboco-libro” ebliganta konatiĝi kun la loka dialekto. Eldonis ĝin la societo „La Varmia Domo” okupiĝanta pri la popularigado de konoj pri la kultura heredaĵo de Varmio. La libron subvenciis la pola kulturministerio. Ĝi celas kreskigi interesiĝon pri la historio, tradicio de la regiono kaj pri la varmia dialekto kaj helpos al lernantoj kaj instruistoj, gvidantaj la regiontemajn laborrenkontojn. Post unu jaro ĝi aperos en la elektronika formo. La unua „Aboco-libro de la varmia dialekto” aperis antaŭ kvar jaroj. La nova estis vastigita je pliaj varmiaj rakontoj. Ĝi enhavas legomaterialon kun la traduko en la polan lingvon kun vortaro kaj ekzercoparton kun solvoj. La unuan fojon en la libro aperis scienca komentario pri la varrmia dialekto.
El la elsendo 19.12.2017. Legas Tomek – 1’01”
La Bet Leĥema Pacolumo
La Bet Leĥema Pacolumo ekbrilis en Pollando en la ĵusaj tagoj jam la 27-an fojon. La 31-an fojon lumigita en la ĵusaj tagoj en Bet Leĥem en la Groto de la Naskiĝo ĝi estis transprenita de polaj skoltoj el la manoj de la slovakaj skaŭtoj. Lastdimanĉe okazis la solenaĵo de ĝia trandono en la varsovia Arkikatedralo de s-ta Johano Baptisto. Lastlunde la Bet Leĥeman Pacolumon el la manoj de polaj skoltoj transprenis la pola prezidenta paro. La Bet Leĥema Paclumo estas signo de frateco, unueco kaj paco kaj estas en Pollando nedisigebla elemento de la adventa preparo al Kristnasko. Ĝia nunjara devizo estas „En Vi estas lumo”. La unuan fojon la La Bet Leĥema Pacolumo estis transdonita antaŭ 30 jaroj en Aŭstrio, unu jaron poste la patronecon super ĝi transprenis aŭstraj skaŭtoj. Ĉiujare knabo aŭ knabino transprenas la lumon el la Groto de la Naskiĝo, de kie ĝi atingas Vienon. Dum porokaza solenajo ĝi estas transdonata al la loĝantoj de la urbo kaj al. reprezentantoj de skoltaj organizoj el multaj eŭropaj landoj. Tradicie Asocio de Pola Skoltaro ricevas la lumon de slovakaj skaŭtoj, la transdono okazas alterne en Slovakio kaj en Pollando. Sekve la lumo estas transdonata en la oriento al Rusio, Litovio, Ukrainio, Belorusio, en la okcidento al Germanio kaj en la nordo al Danlando.
El la elsendo 19.12.2017. Legas Milada – 1’55”
Ekumena antaŭkristnaska renkonto en Bialistoko
Kelkcent personoj renkontiĝis lastdimanĉe posttagmeze sur Kościuszko-placo en Bialistoko por dividi la kristnaskan oblaton, esprimi bondezirojn kaj kune kanti kristnaskajn kantojn. La societo Helpo al la Familio „Vojo” kune kun la urboaŭtoritatoj organizis ankaŭ ekumenan antaŭkristnaskan helpokampanjon, kadre de kiuj personoj en bezono ricevis tradiciajn porfestajn manĝaĵojn, en kies konsiston eniris „pjerogoj” (boligendaj farĉitaj per fungoj kaj brasiko pastaĵoj), bigoso (kuirita acida brasiko kun diversaj ingrediencoj), haringoj, pano. La renkonto kiel la unusola en la lando havas ekumenan karakteron pro la fakto, ke en la urbo kaj en la regiono loĝas multaj ortodoksuloj. Kiel substrekis la urboprezidanto Tadeusz Truskolaski – la renkontiĝo celas unuigi homojn, kio estas eblas dank’ al multaj homoj de bona volo liverantaj produktojn kaj pretigintaj manĝojn por la antaŭkristnaskaj vespermanĝoj. Mono kolektita dum la kampanjo estos i.a. destinita al familioj, kiuj partoprenas la projekton „Reakiri la infanon”, kiu ebligas al misfunkciaj familioj revenigi iliajn infanojn al la hejmoj.
El la elsendo 19.12.2017. Legas Milada – 1’35”
Kresko de la nutraĵprezoj, emeritoj kaj pensiuloj malgajnas
La kreskantaj nutraĵprezoj koncernas ĉiujn konsumantojn, sed aktuale plej frape ili tuŝas polajn emeritiojn kaj pensiulojn. Laŭ Eurostat la prezoj de nutraĵoj en Pollando en 2017 kreskis je pli ol 4 procentoj kompare al la pasinta jaro. Tiuj prezoj kreskis pli rapide nur en kvin uniaj ladoj, sed la ĝenerala indiko por la unio egalis sole al 2,3 prcocentoj. En Pollando en 2017 plej alte kreskis la prezo de butero – je 48 procentoj. En Germanio ĝi kostas je 70 procentoj pli ol en septemrbo 2016, tamen en Francio la buterprezo kreskis nur je 7,6 procentoj. En Pollando estis notita krome signifa prezokresko de ovoj, johurtoj kaj porka viando. En la lastaj monatoj estis notita signifa prezoaltiĝo de freŝaj fruktoj kaj legomoj. Teorie pli altaj prezoj koncernas ĉiun konsumanton, sed ili estas plej forte sentataj de personoj kun plej mallataj enspezoj. Laŭ la Ĉefa Statistika Oficejo la meza enspezo pokape en Pollando en 2017 kreskis je 7 procentoj. Por Familioj utiligantaj la programon Familio 500+ tiu kresko estis preskaŭ 17 procenta, je preskaŭ 10 procentoj altiĝis la enspezoj de la kamparaj familioj. Tiufone la enspezoj de emeritoj kaj pensiuloj kreskis apenaŭ je 4,1-4,4 procentoj. Konsiderante la malaltan enspezokreskon kaj la lastajn nutraĵajn prezoaltigojn polaj emeritoj kaj pensiuloj apartenas al la grupo aparte tuŝita pro la aktuala merkata situacio.
El la elsendo 12.12.2017. Legas Milada – 2’11”
Veturilo 2017
La bicikla sezono 2017 finiĝis kaj la vintra paŭzo daŭros ĝis la komenco de marto 2018. Nunsezone en la pola ĉefurbo en la sistemo Veturilo oni luis biciklojn pli ol 5 milionojn da fojoj. Tiel estis starigita rekordo en la kvinjara historio de la varsovia publika biciklo. 610 mil uzantoj disponis pri 5 mil bicikloj. Temas pri preskaŭ triobliĝo kompare al 2016. Kreskis ankaŭ la nombro de bicikloluantoj je 164 mil persono. Plej ofte la bicikloj estis luataj en junio, sed la rekorda estis la 20-a de majo, kiam oni luis biciklojn pli ol 42 mil fojojn. En la oferto estis ankaŭ duoblaj bicikloj, infanaj bicikletoj kaj ankaŭ elektraj bicikloj. Por ĉi lastaj kreiĝis 10 specialaj stacioj. Veturilo estas la plej granda biciklolua sistemo en Pollando kaj la kvina laŭ la grandeco en Eŭropo. En 2018 kreiĝos 11 novaj stacioj. La longeco de la biciklaj itineroj en Varsovio egalas nun al 530 kilometroj.
El la elsendo 12.12.2017. Legas Maciek – 1’14”
Nobla donacpakaĵo
Dank’ al la nunjara kampanjo „Nobla donacpakaĵo” pli ol 20 mil polaj familioj ricevis antaŭfestan helpon kun la valoro de 54 milionoj da zlotoj. Ĝi unuigis preskaŭ unu milionon da poloj – volontulojn, donacintojn kaj pridonacitojn. La kampanjo fariĝis la antaŭfesra tradicio de poloj. Dum la lasta „semajnfino de mirakloj” la donacpakaĵoj adresitaj al konkretaj familioj trafis al preskaŭ 700 staplejoj en la tuta lando kaj sekve estis liveritaj al adresitoj fare de volontuloj. La kampanjon „Nobla donacpakaĵo” organizas ekde 2001 la krakova societo Wiosna (printempo). En la unua eldono grupo de studentoj el la akademia animprizorgado gvidita de pastro Kacek Stryczek pridonacis 30 malbonstatajn familiojn. Post 16 jaroj temas pri evento en la landa skalo. En la kampanjo partoprenas homoj de politiko kaj kultura mondo. Nunjare inter la donacintoj estis i.a. Prezidenta Paro, sed krome futbalistoj el la pola reprezentantaro, nacia teamo de polaj skisaltistoj, policistoj, fajrobrigadistoj, soldatoj, lernejoj, universitatoj.
El la elsendo 12.12.2017. Legas Milada – 1’39”
La krakovaj kristnaskaj kripetoj
Tradicie lastĵaŭde (t.e. dum la unua ĵaudo de decembro) sur la soklo de Adam Mickiewicz-monumento en Krakovo ĉe la krakova foirplaco estis prezentitaj la nunjaraj kristnaskaj kripetoj, de kie ili estis transportitaj por ekspozicio en la Historia Muzeo de la urbo. Entute temas pri 171 verkoj (120 realigitaj de infanoj kaj gejunuloj kaj 51 de plenkreskuloj kaj senjoroj). Dimanĉe estos anoncitaj rezultoj de la 75-a eldono de krakovaj Jesukripetoj, post kio la postkonkursa ekspozicio daŭros ĝis la 25-a de februaro. La nunjara eldokonkurso okazas en aparta etoso, ĉar la tradicio de ĝia elfarado povas trafi sur la Liston de Nemateria Kulturheredaĵo. La herooj de la nunjaraj kripetoj, krom la tradiciaj figuroj de la Sankta Familio estas i.a. la mortintaj nunjare krakovanoj Anna Szałapak kaj Zbigniew Wodecki. Anna Szałapak ĉiujare troviĝis en la ĵurio de la konkurso, kiel la unusola en Pollando doktoriĝinta kripetologo. Zbigniew Wodecki estis tre populara kaj ŝatata kantisto. En la nunjaraj laboraĵoj videbliĝas ankaŭ referencoj al la Jaro de Kościuszko (pola nacia heroo) kaj Stanisław Wyspiański (eminenta pola pentristo kaj verkisto). La krakova Jesukripeto signife diferencas disde la ĝenerale konataj kristnaskaj kripetoj. Ĝi devas esti turohava konstruaĵo enhavanta karakterizajn por la krakova arkitekturo detalojn. Tial ofte estas rekreata la frontono de la Maria-Baziliko, turoj kaj kupoloj de Wawel-katedralo. Krom la S-ta Familio, tradiciaj, (historiaj) figuroj estas ankaŭ legendecaj – Lajkonik, Wawel-drako, trumpetisto, krakovanoj. La konkurso je la plej bela krakova Jesukripeto estas organizata ekde 1937, kiam rivalis 86 personoj kaj ĝi estis tuj reorganizita en 1945 post la milita interrompo. La plej malnova kripeto en la krakova Historia Muzeo devenas el ĉ. 1900-a jaro kaj estis farita de Michał Ezenekier.
El la elsendo 08.12.2017. Legas Barbara – 2’53”
Nova estro de la Eŭropa Platformo de Memoro kaj Konscienco
Doktoro Łukasz Kamiński, historiisto kaj eksa prezidanto de la Instituto pri la Nacia Memoro (2011-2016) estis elektita kiel la nova estro de la Eŭropa Platformo de Memoro kaj Konscienco. Temas pri la senprofita eksterregistara organizo, okupiĝanta pri popularigado de konoj pri la dudekjarcentaj totalismoj. Lia oficperiodo daŭros du jarojn. Inter la plej gravaj taskoj de la platformo la nova prezidanto menciis i.a. realigon de la projekto „projektu “Justice 2.0”, estanta provo ellabori internacian mekanismon juĝi komunistajn krimojn, konforme al kiu ili ne subiĝas al preskriptiĝo. Al la platformo (The Platform of European Memory and Conscience) apartenas preskaŭ 60 organzaĵoj el la tuta Eŭropo, inkluzive la polan Instituton pri la Nacia Memoro, kiu estis ĝia kunfondinto. La plej grava tasko de la platformo estas kunlaboro favore al disvastigo de konoj pri totalismaj reĝimoj kaj memorindigo de iliaj viktimoj. Ĉiujare ĝi atribuas premion pro kontribuo al agadoj kontraŭ la renaskiĝantaj totalismaj reĝimoj.
El la elsendo 05.12.2017. Legas Maciek – 1’18”
Okupoj pri regiona eduko en Chorzów
Pli ol 11 mil lernantoj el la bazaj kaj superbazaj lernejoj kaj el antaŭlernejoj en Chorzów (la suda Pollando) unu fojon monate povas partopreni lecionojn pri regiona eduko. La lernejoj estis provizitaj per ekzempleroj de la sileziparola abco-libro. Ĝi donas la okazon al junaj personoj konatiĝi kun la historio de la regiono, lokaj tradicioj kaj kutimoj, kaj ankaŭ lerni unuopajn vortojn. Instruistoj preparas i.a. parolkonkursojn aŭ urbovizitojn. Por la pli junaj infanoj estas realigata projekto „Dancanta Silezio”, danc- kaj kantokupoj, organizitaj kun la ensemblo de kanto kaj danco „Śląsk”. La eldono de la 100-paĝa Suprasilezia abco-libro estis subvenciita de la ŝtata buĝeto. De kelkaj jaroj la regionaj medioj referencante al la sileziaj tradicioj postulas agnoski la silezian parolon la regiona lingvo. La urbooficejo en Chorzów kunlaboras kun la Societo por la Flegado kaj Disvastigado de la Silezia Parolo. La celo de la agadoj, koordinitaj de la societo kadre de la programo “Godomy po ślonsku” (Ni parolas silezie), estas favori la uzon de la silezia parolo en la publikaj lokoj, vendejoj, servofirmaoj, oficejoj, lernejoj, kulturinstitucioj kaj simile.
El la elsendo 05.12.2017. Legas Tomek – 1’26”
Zamenhof kun libro subbrake
Estis solvita konkurso por Zamenhof-monumento en Bjalistoko. La konkurson partoprenis 18 skulptistoj. Komence la ideodonintoj de monumentoprojekto imagis, ke juna Zamenhof ruligos la gisan cirklan fajrokovrilon de ligno/karba fornelo, kio estis ŝatata distro de knaboj en la epoko, kiam Zamenhof vivis en Bjalistoko. La ĵurio decidis tamen, ke pli serioze aspektos juna Zamenhof kun libro subbrake. Kaj tiu projekto de Ryszard Piotrowski, Katarzyna Piotrowska el Varsovio venkis en la konkurso. La aŭtoroj gajnis la monpremion en la alteco de 14 mil zlotoj (pli ol 3 mil eŭroj) kaj estis invititaj al intertraktoj pri ĝia realigo. La monumento de juna Zamenhof ekstaros en la urbocentro ĉe Zamenhof-strato lime kun la Foirplaco de Kościuszko.
El la elsendo 05.12.2017. Legas Milada – 1’07”
Ĝis 2020 finiĝos laboroj pri la pola-germana lernolibro pri historio
Laŭ la pola klerigministerio la laboroj pri la pola-germana lernolibro pri historio finiĝos ĝis 2020. Antaŭnelonge estis prezentita ĝia dua volumo. La lernolibro „Eŭropo. Nia historio” estas la pola-germana projekto iniciatita en 2008 fare de la pola kaj germana registaroj. Temas pri la dua ĉi-speca iniciato en Eŭropo. La unua komuna lernolibro pri historio por lernantoj de abiturientaj klasoj en la lingvoj franca kaj germana aperis en 2006 samtempe en Francio kaj Germanio. La taskon verki la lernolibron uzeblan same en la polaj kiel ankaŭ en la germanaj superelementaj lernejoj transprenis Komuna Pola-Germana Lernolibra Komisiono. Konforme al la premisoj la pola kaj la germana eldonoj diferencas sole per la lingva versio, dum ĝia enhavo, strukturo, grafika aspekto estas identaj. Ĉiun lingvoversion kompletigas didaktita materialo pri naciaj problemoj, apartaj por ĉiu el la landoj. La unua volumo de la lernolibro „Eŭropo. Nia historio” ĉirkaŭprenanta la periodon de prahistorio ĝis la fino de la mezepoko aperis en 2016. La dua rilatas al hstorio ĝis 1815. Ĝis 2020 aperos du pliaj volumoj, kies enhavo traktas historion ĝis la politikaj transformiĝoj en Eŭropo en la jaroj 1989/90.
El la elsendo 28.11.2017. Legas Milada – 0’48”
En Pollando ne plu dimanĉa vendejkomerco
Pasintsemajne la Sejmo proklamis leĝon, malpermesantan dimanĉan vendejkomercon. Ĝi ekvalidos la 1-an de marto 2018 kaj koncernos du dimanĉojn monate. Ekde la 1-a de januaro 1919 eblos butikumi dimanĉe dum la lasta dimanĉo de la monato. Ekde 2020 la malpermeso rilatos alĉiuj dimanĉoj. La dimanĉa butikumado tamen estos ebla en fervojaj stacidoj, fluĝavenoj kaj ankaŭ i.a. en bakejoj, sukeraĵejoj kaj glaciaĵejoj. Malpermeso ne rilatas al la interreta butikumado. Pluvalidos la principo, ke vendejoj povos funkcii dimanĉe, se kiel vendisto laboros ĝia posedanto.
El la elsendo 28.11.2017. Legas Milada – 0’54”
Poloj memoras kaj esperas
Semajnfine en la Memorkapelo de la Sanktejo de la Plej Santa Maria, Stelo de nova evangelizo kaj sankta Johano Paŭlo la 2-a okazis internacia konferenco „Memoro kaj espero” dediĉita alpoloj savantaj judojn dum la 2-a mondmilito. Organizis ĝin Supera Lernejo de la Socia kaj Amaskomunikila Kulturo en Toruno, Instituto de s-ta Johano Paŭlo la 2-a „Memoro kaj identeco” kaj la fondaĵo From The Depths de Jonny Daniels. La konferencon partoprenis ĉefministro Beata Szydło, pluraj ministroj de ŝia registaro, parlamentantoj, reprezentantoj de la israela registaro, israelaj deputitoj, rabenoj el Pollando kaj multaj eŭropaj landoj. La Memorkapelo enhavas nomojn ĉizitaj en nigra granito de 1170 poloj kiuj dum dum la 2-a mondmilito estis avantaj judojn kaj pro tio estis murditaj de germanoj. La entrepreno kun rekono estis akceptita en Isrealo.
El la elsendo 28.11.2017. Legas Milada – 1’17”
Mallonge_28.11.2017
Merkel ne plu por denovaj balotoj
Dum sia unua publika elpaŝo post la fiasko de la koaliciaj interparoloj inter CDU/CSU, FDP kaj Verduloj Angela Merkel esprimis sin kontraŭ denovaj balotoj en Germanio. La germana kanceliero substrekis, ke Eŭropo bezonas fortan Germanion, tial dezirinde estus formi la registaron. Martin Schultz, la estro de SPD kiu malgraŭ la pli frua sugesto flanke de CDU, decide ekskludis interparolojn kun Merkel, post la renkontiĝo kun la germana prezidento signalis pretecon inaŭguri dialogon, se tia estos la starpunkto de la tuta SPD.
El la elsendo 28.11.2017. Legas Milada – 0’48”
CBOS pri la 2-jara laboro de la registaro
Laŭ la plej nova opinisonda esploro de CBOS rilatanta al la dujara funkciado de la registaro la respondintoj pli ofte rimarkas pozitivajn sekvojn en la funkciado de la kabineto de Beata Szydło. Inter la plej grandaj meritoj de ŝia registaro estas menciataj la porfamilia programo Familio 500 plus, malaltigo de la emrita aĝo kaj efika ekonomia politiko, kies rezulto estas i.a. kompaktigo de la imposta sistemo kaj la malkreskinta senlaboreco. Kiel elmontris ekspertoj de CBOS preskaŭ la duono de la enketitoj menciis neniujn negativaĵojn en la funkciado de la registaro. Dum la lasta jaro pliboniĝis pritaksoj de la registaro en ĉiuj sferoj pridemanditaj de CBOS i.a. koncerne kontraŭbataladon de deliktoj kaj certigon de sekureco, kontraubataladon de korupto. Du kvinonoj de la enketitoj bone aŭ tre bone taksas la ŝtatgvidadon kaj manieron mastrumi per la publika mono. Laŭ la opinisondado de Kantar Public por Pola Televido rezultas, ke se balotoj okazus nun por Juro kaj Justeco voĉdonus 45 procentoj de la balotintoj, por Civitana Platformo 23. Malpli ol 10 procentojn akiris Moderna kaj Kukiz’15. Alianco de Demokrata Maldekstrularo akiris 5 procentojn.
El la elsendo 07.11.2017. Legas Milada – 1’49”
Mallonge Koalicia krizo en Germanio
Germanio frontas politikan krizon pro la ŝiritaj dumonataj koaliciaj interparoloj inter CDU/CSU, FDP kaj Verduloj. Angela Merkel, la germana kanceliero deklaris en ARD-televido, ke ŝi pretas gvidi sian partion al akcelitaj balotoj ol krei nestabilan, malplimultecan registaron. Laŭ la germana prezidento temas pri la unua ĉi-speca krizo de preskaŭ 70 jaroj.
Pliaj poloj distingitaj pro savado de judoj
Lastlunde en Lublin (la orienta Pollando) reprezentantoj de dek polaj familioj transprenis postmorte medalojn de Yad Vaŝem Justulo inter la Nacioj de la Mondo en la nomo de siaj familianoj, kiuj estis savantaj judojn dum la 2-a mondmilito. Laŭ la statistiko el la 1-a de januaro 2017 inter 26 513 personoj honoritaj per la plej supera israela civila distingo troviĝas 6706 poloj.
Tago de la Infanaj Rajtoj – raporto de UNICEF
Kiel rezultas el la raporto de UNICEF publikigita okaze de la Tago de la Infanaj Rajtoj, pasinta lastlunde, malgraŭ tutmonda evoluo unu je dek du infanoj en la mondo vivas en landoj, en kiuj iliaj vivŝancoj estas malpli bonaj ol antaŭ 20 jaroj koncerne forlason de ekstrema mizero, ricevon de baza klereco, mortoeviton pro perforto. Entute temas pri 180 milionoj da infanoj en 37 landoj de la mondo. Specialan mesaĝon lige kun la tago eldonis UEA-oficejo ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko.
El la elsendo 21.11.2017. Legas Barbara – 1’59”
Pollando avanas en la Unio, enmigrantoj-2016
Laŭ la donitaĵoj de Eurostat Pollando okupas la 2-an lokon en la Unio laŭ la vidpunkto de enmigrantoj akceptitaj en 2016. Anticipas nian landon Britio, sed inter venantaj tien enmigrantoj plej grandan grupon konsistigas usonanoj. Pollando eldonis plej multe da t.n. unuaj estaddokumentoj lige kun laboro por eksteruniaj civitanoj. Temis pri 585, 9 mil. Tio estas pli ol Germanio – 504 mil kaj duoble pli ol Francio – 235 mil. En statistiko Pollandon anticipas Britio kun 865,9 mil enmigrintoj el inter kiuj 183, 8 mil estis usonanoj. Inter enmigrintoj akceptitaj de Pollando 512,5 mil estis ukrainanoj. Laŭ donitaĵoj de Eurostat Pollando okupis la unuan lokon laŭ la vidpunkto de dokumentoj donitaj al eksterlandanoj lige kun la deziro entrepreni laboron. Temas pri 58 procentoj de ĉiuj uniaj permesoj ligitaj kun laborcela enmigrado. Plej multajn permesojn lige kun la studdeziro eldonis Britio. En Pollando plej multajn permesojn pro la studdeziro ricevis ĉinoj. En la ceteraj uniaj landoj dominas portempaj estadpermesoj ligitaj kun la familimotivoj.
El la elsendo 21.11.2017. Legas Milada
Ŝanĝoj en la gastronomiaj konsumkutimoj de poloj
Iom post iom ŝanĝiĝas gastronomiaj konsumkutimoj de poloj. Laŭ ĉiujara raporto „Pollando surtalere 2017” de MAKRO Pollando evidentiĝas, ke poloj ĉiam pli ofte vizitas restoraciojn ne nur dum tagoj laborliberaj, sed ankaŭ dumsemajne. Kompare kun la pasinta jaro oni notis 3-procentan kreskon. La vizito en restoracio fariĝas loko ne sole por forigi malsaton, sed ankaŭ por pasigi agrable tempon en la akompano de familianoj aŭ amikoj. Multaj konsumantoj kiel motivon elmontras komforton kaj ŝparon de la tempo. 62 procentoj de la respondintaj poloj alte taksas la menukvaliton. Favora prezo gravas por 52 procentoj de la enketitoj kaj por 29 procentoj signifon havas bona lokalizo de vizitota restoracio. 27 procentoj de la demanditoj kiel gravan taksis la priervokvaliton de la kliento. Polaj konsumantoj ĉiam pli ofte demandas pri konsisto de la pladoj kaj pri la maniero, en kiu ili estas pretigitaj. Plej oftan kritikon provokas maleblo ŝanĝi pladokonsisterojn, maleblo uzi sendratan retkonekton, manko de aparta loko por infanoj kaj beboj. Sian kontenton pri la vizito en restoracio polaj konsumantoj ĉiam pli ofte pretas premii per trinkmono, kiu ĝenerale egalas al la 10 procentoj de la menufakturo.
El la elsendo 21.11.2017. Legas Maciek – 1’27”
La plej moderna en Polando Centro de Medicina Simulado
Ĉe la Medicina Universitato en Bialistoko estis inaŭgurita la plej moderna en Pollando interbranĉa Centro de Medicina Simulado utiliganta la plej modernajn teknologiajn solvojn. La tieaj medicinaj hommodeloj tusas, palpebrumas kaj eblas ekzameni ĉe ili i.a. la pulsadon. Malantaŭ la tiel nomata venecia spegulo, alivorte duonreflekta spegulo troviĝas kontrolanto, ekzamenanta kiel procedas studentoj aŭ stiranta la hommodelon. Studentoj lernas baze de pretaj scenaroj, kiuj antaŭvidas i.a. internan aŭ eksteran sangoverŝiĝon, korinfarkton, misritmon de la koro kaj aliajn intervenokazojn. Medicinaj studenoj en la centro pasigas 5 procentojn de klinikaj okupoj, la ceteraj okazas en hospitalaj salonegoj, kie kun ili laboras realismaj, sendrataj simuliloj reagantaj adekvate al la bezonojn de la ekzercantaj studentoj.
El la elsendo 14.11.2017. Legas Maciek – 1’03”
Sankta Marteno regalas per ansero
La 11-a de novembro poloj festis la Tagon de Sendependeco, konatan ankaŭ kiel Tago de sankta Marteno. Tradicie dum ĝi multaj polaj familioj konsumas anseron. En la lastaj jaroj kreiĝis vera modo pri la novembra konsumado ĉi tiuj kortbirdoj. Jam ekde la 9-a de novembro ĝis la 3-a de decembro daŭras la 9-a eldono de la kampanjo „Sankta Marteno regalas per ansero”. La plej bonaj restoracioj en la tuta lando servas tiuperiode almenaŭ tri anserajn pladojn, kiel antaŭmanĝaĵon, la unuan aŭ la ĉefan pladojn. Nunjare al la kampanjo aliĝis en la tuta lando 100 restoracioj. Laŭ la prezidanto de Slow Food Polska, la ideodoninto de la kampanjo, ĝi jam alportis mezureblajn sekvojn. Dum la lastaj 9 jaroj la konsumado de la ansera viando en Pollando kreskis 14-oble. Tradicie dum la kampanjo okazas diversaj konkursoj kaj festivaloj. Unu el ili estas adresita al kuirmajstroj premiante la plej bonan recepton por la servata ansero. Delikataj polaj anseroj fariĝas ĉiam pli popularaj inter poloj. Iliajn valorojn jam delonge alte taksas ankaŭ eksterlandanoj. Tradicie la plej granda importanto de la anseroj estas Germanio kaj Francio. Ili estas eksportataj ankaŭ al Japanio, Usono, Svislando, Tajlando. Ĉie ĉi la viando de la polaj anseroj estas tie traktata kiel bongusta frandaĵo.
El la elsendo 14.11.2017. Legas Gabi – 1’46”
Pollando kunlaboras en PESCO
Pollando kaj 22 aliaj uniaj landoj sciigis lastlunde pri aliĝo al konstanta struktura kunlaboro koncerne defendon kadre de la Eŭropa Unio. Ĉi tiuj ŝtatoj alprenis konkretajn devontiĝojn por firmigi siajn defendkapablojn. En la nomo de Pollando subskribojn metis la ministroj por la defendo kaj por la eksterlandaj aferoj. La polaj politikistoj aldonis al sia sciigodeklaro leteron, en kiu ili akcentis, ke la kunlaboro kadre de la Unio ne povas dubli NATO-on nek kun ĝi rivali kaj la kunlaboro kadre de PESCO devas konsideri minacojn venantajn de ĉiuj direktoj. Samtempe kun la subskribo de la deklaro ŝtatoj aliĝintaj al PESCO alprenis konkretajn devontiĝojn pri plukonstruo de defendprogramoj aŭ entreprenado de eksterlandaj operacoj. La decido malfermas vojon al formala funkciigo de la strukturo en decembro. La ŝtatoj-membroj prezentis ĝis nun pli ol 50 konkretajn projektojn same pri la kapablo kiel ankaŭ pri opercoj mem realigotaj kadre de PESCO.
El la elsendo 14.11.2017. Legas Milada – 1’25”
Malferma tago en la pola parlamentejo
Okaze de la Nacia Festo de Sendependeco eblos viziti la 11-an de novembro i.a. la Kolonan Salonegon, la Marŝalan Koridoron, la laborpostenojn de ĵurnalistoj kaj la Kunvensalonegon de la Senato. La gvidideo de la malferma tago estas la pasonta la 5-an de decembro 2017 150-a naskiĝdatreveno de marŝalo Józef Piłsudzki. Por la vizitantoj estis pretigitaj multaj atrakciaĵoj. I.a. en la ĉefa halego eblos konatiĝi kun liaj fotoj. La plej junaj gastoj estos invititaj por la terena ludo „Laŭ la vojo de Aglo”, kiu estas la blazono de Pollando, kaj en porokaza Gazetlegejo eblos konatiĝi kun informoj el novembro 2018. En la sejmaj kuluaroj ludos Varsovia Sentimentala Orkestro tradiciajn patriotajn kantojn invitante por la komuna kantado. Ĉe la galerio de la Sejmdebatoj aŭdiĝos historia parolado de Józef Piłsudzki inaŭguranta la unuan kunsidon de la Leĝdona Sejmo el la 10-a de februaro 1919. En salonoj, en kiuj kutime laboras sejmaj komisionoj eblos ripozi kartludante paciencludon, ŝatatan de la marŝalo aŭ paropreni renkontojn por lerni la aranĝadon de la naciaj kokardoj.
El la elsendo 10.11.2017. Legas Barbara – 1’29”
Ekspozicio en la vestiblo de la Sejmo
En la ĉefvestiblo de la Sejmo estas prezentata ekspozicio prilaborita de la krakova filio de la Instituto pri la Nacia Memoro, prezentanta malfacilajn kaj komplikajn sortojn de la polaj legioj en la jaroj de la 1-a mondmilito. Ĝi prezentas ne sole ilian militistan dimension, sed ankaŭ politikajn komplikaĵojn tra kiuj kondukis la vojo al sendependeco. Kronologie estas prezentitataj la plej gravaj militagadoj, siluetoj de komandantoj kaj legisoldatoj. Aŭtune de la 1917 estis jam sciate, ke Pollando ekzistos kaj la 11-a de novembro estas dato simbola. Sekvis ĝin ankoraŭ tri pliaj jaroj plenaj de bataloj sur ĉiuj frontoj kaj kreado de la suverena ŝtato el tri diversaj organismoj, kiuj dum 123 jaroj estis aneksitaj de rusoj, prusoj kaj aŭstroj. La ekspozicio reliefigas, ke la reakiro de la suvereneco ne okazis mirakle, sed estis sekvo de plurjara laboro de centoj da miloj da homoj el diversaj grupiĝoj.
El la elsendo 10.11.2017. Legas Milada – 1’26
Gvidlibro pri la pola flago kaj himno
Lige kun la Nacia Festo la pola ministerio por la eksterlandaj aferoj inaŭguris kampanjon, kies celo estas altigi respekton por la pola nacia flago kaj himno. En la prilaborita gviidlibro estis formultitaj principoj pri la eksponado de la pola flago kaj korekta kantado de la himno. Temas pri du eldonaĵoj „Blanka-Ruĝa” kaj „Himno de Pollando”. La publikaĵo i.a. elmontras diferencojn inter flago kaj naciaj koloroj kaj klarigas la korektan uzon de la himnovortoj. La elŝutebla gvidlibro jam troviĝas interrete ĉe la adreso de la ministerio por la internaj aferoj kaj administracio kaj estis elŝutita pli ol 100 mil fojojn.
El la elsendo 10.11.2017. Legas Milada – 0’58”