Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Prof. Tetsuo Kanno honortitola doktoro de pola universitato

Elstara japana neŭrokirurgo, honora prezidanto de la Monda Federacio de Neŭrokirurgiaj Societoj, profesoro Tetsuo Kanno ricevis la honortitolan doktorecon de la Varmia-Mazuria Universitato en Olsztyn. Ĝia fakultato pri la Medicinaj Sciencoj dank’ al li envivigis novuman kuracmetodon de malsanuloj troviĝantaj en komato. La solenaĵo okazis dum la inaŭguro de la nova akademia jaro en ĉi tiu altlernejo. Profesoro Tetsuo Kanno estis honorita ankaŭ pro helpo donita al polaj malsanuloj utiligi modernajn teknologiojn, aparte novecajn metodojn elkondukantajn el komato, kiuj estas aplikataj en la Universitata Klinika Hospitalo en Olsztyn. Dank’ al rekomendo de profesoro Kanno en majo de la pasinta jaro okazis en ĝi pioniraj en Pollando operacioj de la enplantado de spinostimuliloj ĉe pacientoj kun minimuma konsciostato. La unuajn operaciojn faris lia disĉiplo, profesoro Isao Morita kunlabore kun olŝtinaj neŭrokirurgoj. La konoj kaj spertoj de profesoro Tetsuo Kanno kaj liaj lernantoj kreis novajn eblojn porti helpon al grupo de la plej peze malsanaj pacientoj en Pollando.

El la elsendo  10.10.2017. Legas Tomek – 1’18”

La nova akademia jaro 2017/2018

Por polaj studentoj finiĝis la feria periodo. La 2-an de oktobro tradicie en la altlernejoj okazis la solenaj inaŭguroj de la akademia jaro.  La nuna studojaro pasos sub la signo de la reformo de la supera instrusistemo. Jarosław Gowin, viĉĉefministro kaj ministro por la scienco kaj supera eduksistemo prezentis la projekton de nova leĝo fine de septembro. Aktuale daŭras la etapo de sociaj kaj interministeriaj konsultoj. Konforme al la projekto ŝanĝiĝos la maniero elekti rektorojn, la altlernejoj akiros pli grandan aŭtonomion, sed devos samtempe prepari novajn statutojn kaj nomumi altlernejajn konsiliojn. Ŝanĝigos ankaŭ la maniero akiri la sciencajn gradojn. Laŭplane la nova leĝo pri altlernejoj ekvalius ekde la venonta akademia jaro.

El la elsendo  03.10.2017. Legas Milada – 1’07”

Referendumo sendependiga en Katalunio

En la lunda deklaro la pola ministerio por la eksterlandaj aferoj esprimis la esperon pri rapida stabiliĝo de la situacio en Katalunio kaj aranĝo de ĝiaj rilatoj kun la hispana registaro baze de la hispana konstitucio, dialogo kaj kompromiso. La ĉefministro de Katalunio Carles Puigdemont alvokis lunde internacian arbitraciadon por solvi politikan situacion kreiĝintan ĉirkaŭ la dimanĉa referendumo pri suvereneco de la regiono. Li postulis retiron de la sekurecfortoj dislokitaj tie de Madrido. La kataluna ĉefministro deklaris establon de speciala komisiono, kiu ekzamenos informojn pri la agado de la hispana polico dum la balotado, en kies sekvo estis vunditaj pli ol 800 personoj. La balotadon, kiu estis malpermeita de la hispana Konstitucia Tribunalo,  kaj kiun Madrido agnoskas nelegala Puigdemont nomis grava kaj valida. La regiona registaro de Katalunio informis nokte de dimanĉo al lundo, ke en la dimanĉa referencumo voĉdonis ĉ. 2,26 milionoj da personoj el 5,34 voĉdonrajraj. 90 procentoj deklaris sin por la sendependeco de la regiono, preskaŭ 8 procentoj estis kontraŭ. La ceteraj voĉoj estis nevalidaj.

El la elsendo  03.10.2017. Legas Milada – 2’58”

Post la germanaj balotoj

En la dimanĉaj parlamentaj balotoj CDU/CSU akiris 33 procentojn de la voĉoj perdante la ĝisnunan nombron de lokoj en Bundestag. Sur la dua loko troviĝas SDP de Martin Schulz, akirinte 20,5 procentojn – kio signifas ĝian plej malbonan rezulton en la historio. Laŭ siaj deklaroj ĝi fariĝas la opozicia partio. Alternativo por Germaio fariĝis la tria forto eniranta Bundestag kun la rezulto de 12,6 procentoj de la voĉoj. Unu el la verŝajnaj scenaroj estas koalicio inter CDU/CSU, liberaluloj el FDP kaj Verduloj.  Laŭ polaj ekspertoj havante tian koalicion sendube ne estos fortaj premoj por elkonstruo de Eŭropo de du evolurapidecoj, lanĉata de la franca prezidento Macron. La germana balotrezulto atestas ankaŭ similajn politikajn procezosojn kiel en aliaj eŭropaj landoj kaj en Usono kaj signifos ankaŭ ŝanĝon de la enmigropolitiko.

El la elsendo  26.09.2017. Legas Milada – 1’20”

Telefona interparolo Merkel-Netanjahu

Hodiaŭ interparolante kun kanceliero Merkel la israela ĉefministro Netanjahu diris, ke li estas maltrankviligita pri la kresko de antisemitismo en Germanio en la lastaj jaroj en la politikaj medioj ĉe la dekstrula kaj maldekstrula flanko de la germana politika scenejo kaj ankau flanke de islamaj medioj. Li alvokis la estontan germanan registaron, ke ĝi agu por firmigi tiujn, kiuj en Germanio konfirmas la historian respondecon de la lando, se temas pri la hombuĉado de judoj.

El la elsendo  26.09.2017. Legas Barbara – 0’42”

La nigraj cikonioj forflugas

La nestantaj en la apudkarpatia regiono (la suda Pollando) nigraj cikonioj komencis la forflugadon por la vintrumado al Afriko. Ĝi daŭros ĝis la fino de septembro. Al Pollando la nigraj cikonioj revenos almenaŭ unu semajnon pli frue ol la blankaj, kiuj forflugis jam fine de aŭgusto. La nuna jaro ne estis aparte favore por la nigraj cikonioj, kiuj havis malpli da idoj ol antaŭ unu jaro. Kaŭzis tion veterperturboj, tempestoj, abundaj pluvoj kaj longiĝaj sekecperiodoj. Aldone ĝenerale la malalta nivelo de la rivera akvospegulo kaŭzis malkreskon de fiŝoj,  necesaj por nutri la birdidojn. La aŭtunan formigradon la nigraj cikonioj komencas ĉirkaŭ du semajnojn pli poste ol la blankaj kuzoj kaj la vintron ili pasigos en la nordorienta kaj orienta Afriko malofte transflugante la ekvatoron. Dum la  flugo ili formas malpli gradajn gregojn ol la blankaj cikonioj kaj malsame al ili ne ĉiam flugas nur super la kontinento. Ili malpliofte aplikas glisan flugon, pli ofte utiligante sian muskoloforton. Al Pollando la nigraj cikonioj revenas jam meze de marto. Siajn nestojn la nigraj cikonioj kreas en malnovaj fagaj, pinaj aŭ mikistaj arbaroj, ofte proksime al riveroj, rojoj kaj lagoj, ĉar ilian ĉefnutraĵn konsistigas fiŝoj. Sed la nigraj cikonioj ne evitas en sia menuo insektojn, amfibiojn, reptiliojn kaj ronĝulojn. La nigraj cikonioj estas malplinombraj ol la blankaj. En Pollando nestas ne plenaj unu kaj duona mil paroj. La longo de ilia korpo egalas al 90-105 centimetroj kaj la etendeco de la flugiloj al 180-200 centimetroj. Ili pezas ĉirkaŭ tri kilogramojn. Ilia plumaro estas nigra, nur la brusto kaj ventro estas blankaj, iliaj bekoj kaj piedoj estas ruĝaj.

El la elsendo  26.09.2017. Legas Barbara

JP Morgan Chase kun sidejo en Varsovio

La decido pri lokalizo de unu el la ĉefsidejoj de JP Morgan Chase en Varsovio estis oficiele konfirmita de la usona banko. Sur ĝia interreta paĝo troviĝas informoj pri komenco de varbado por la ĉefaj administraj postenoj. JP Morgan Chase estas internacia firmo specialistiĝanta pri banka agado kaj financaj servoj. Laŭ la posedataj aktivoj estas la tria banko en la mondo.  La malfermo de unu el ĝiaj ĉefsidejoj en Varsovio estas bona signalo same por aliaj financaj institucioj, kiel ankaŭ por la eksterlanda privata merkato pri tio, ke valoras investi en Pollando, ke temas pri entrepreno perspektivohava kaj sekura laŭ ĉia vidpunkto.

El la elsendo  26.09.2017. Legas Milada – 0’58”

Urba abeluja komplekso en Żywiec

En la Parko de Habsburgoj en Żywiec (la suda Pollando) estis establita urba abeluja komplekso, konsistanta el naŭ abelujoj. Zorgas pri ĝi abelistoj el unu el la lokaj firmaoj, kiu financis la aĉeton de la abelujoj, kiuj samtempe kaze de neceso, t.e. malsano de abeloj estos kompetentaj interveni. La abeluja komplekso havas edukan karakteron proksimigante al la urboloĝantoj, ĉefe infanoj kaj junularo la gravecon de abeloj en la homa medio. Ne temas sole pri mielo, sed pri la fakto, ke en preskaŭ 80 procentoj la polenado de plantoj en Pollando okazas dank’ al abeloj. Pli vastskale,  je 100 kultivataj plantoj, kiuj garantias 90 procentojn de nutraĵoj la polenado de plantoj helpe de abeloj okazas en 71 kazoj. La kreantoj de la urba abeluja komplekso en Żywiec planas ankaŭ organizadon de eventoj,  dum kiuj estos disvastigataj konoj pri abeloj. La plej proksima  okazos en septembro, okaze de la mielrikolto. La abeluja komplekso najbaras al Malnova Kastelo kaj Palaco de Habsburgoj, kiu antaŭ dek kelkaj jaroj estis restaŭrita kaj apartenas al la plej grandaj turismaj atrakciaĵoj de Żywiec.

El la elsendo  22.09.2017. Legas Tomek – 1’18”

Protektado de gufoj en la okcidenta Pollando

En la okcidenta Pollando, en la lubuŝa vojevodio gufoj instaliĝis ĉe unu el la tri monitorataj ĉi-sezone artefaritaj nestoj. Sume kadre de la protektoprogramo de gufo en ĉi tiu regiono dum 6 jaroj estis instalitaj  11 platformoj por ĉi tiuj plej grandaj eŭropaj strigoj. En la Lubuŝa Regiono gufo apartenas al la plej malofte aperantaj strigoj, ilian nombron oni taksas je 8-10 kovoparoj kaj ĝi ne kreskas. La muntado de artefaritaj nestoj celas plibonigi la situacion, sed gufoj mem devas ilin trovi kaj instaliĝi en ili. La nestoj troviĝas sur altaj arboj en sovaĝaj kaj malfacile alireblaj arbaraj regionoj. Ĉirkaŭ ili funkcias tri protektosferoj por certigi trankvilon al la kovantaj birdoj. En nia geografia sfero gufoj ĝenerale ne konstruas proprajn nestojn, sed okupas nestojn apartenantajn al aliaj grandaj rabobirdoj aŭ nigraj cikonioj. Ne trovante ilin gufoj kovas surtere, kio ligiĝas kun alta vivorisko de la idoj. Gufo estas la plej granda strigo de Eŭropo kaj unu el la plej grandaj en la mondo. Laŭ dimensioj ĝi estas kompareble sole kun la japana gufo kaj virginia kornostrigo. En Pollando la nombro de gufoj estas stabila kaj egalas al 250-280 kovoparoj. Gufo kaj ĉiuj aliaj strigoj estas strikte protektataj en Pollando.

El la elsendo  22.09.2017. Legas Tomek – 1’32”

Pri Pollando en Cambridge-Universitato

La estro de la polaj studoj en Cambridge-Universitato, d-ro Stanley Bill deklaris, ke evoluigo de Cambridge Polish Studies altigos la kononivelon pri Pollando en Britio. La specialistiĝanta pri la 20-jarcenta pola literaturo aŭstraliano gvidis la projekton en la enkonduka fazo. La studprogramo celas unuavice britajn studentojn, kiuj lernos la historion de la pola kulturo kaj krome lernas la polan lingvon. La lingvolernado estas traktata kiel bazo, ĉar laŭ d-ro Bill,  ne eblas kompreni Pollandon aŭ la polan historion sen la kono de la pola lingvo. La destinita tiucele kvoto de 15 milionoj da zlotoj garantias, ke la polaj studoj firme radikiĝos en la programo de Cambridge. En la enkonduka fazo studojn partoprenis ĉirkaŭ 150 britaj studentoj el inter kiuj nur ĉirkau 10 havis rilatojn kun Pollando. Laŭ doktoro Bill la konoj pri Pollando en Britio estas malaltnivelaj. Kadre de la programo estas kaj estos gvidataj ankaŭ sciencaj esploroj kaj ciklo da eventoj por vasta publiko dediĉitaj i.a. al la pola kulturo, politiko kaj historio. En la pasintaj jaroj Cambridge Polish Studies gastigis i.a. konferencojn  pri pola politika penso, pri la polaj-ukrainaj rilatoj, pri la pola socio en Britio. Plia evoluo de la polaj studoj en Cambridge estas ebla dank’ al speciala subvencio de la pola ministerio por la scienco kaj supera edukado kaj estos realigata kunlabore kun la Varsovia Universitato.

El la elsendo  19.09.2017. Legas Tomek – 1’42”

Premioj de Antonina kaj Jan Żabiński

En Varsovio lastlunde estis enmanigitaj distingoj de Antonina kaj Jan Żabiński, atribuataj al poloj savantaj judojn dum la 2-a mondmilito. Ricevis ilin personoj, kiuj pro formalaj motivoj ne estis honoritaj de la israela Yad Vashem. La solenaĵo jam laŭvican jaron okazis en la varsovia ZOO-ĝardeno, en kiu Jan Żabiński, ĝia direktoro, kune kun la edzino en la jaroj 1943-45 kaŝis kaj savis pli ol 300 judojn el la varsovia getto. La distingojn atribuas fondaĵo From the Depths, kies celo estas konstruado de komuna estonteco inter poloj kaj judoj. La distingitaj monakinoj-franciskaninoj el Maria-klostro savis vivon de pli ol 750 judoj. Senĉese anocas sin la saviĝintaj personoj aŭ iliaj familioj. Sekve distingita estis Natalia Jakoniuk kun familio, kiu riskante la vivon kune kun aliaj familioj en la vilaĝo Przeradz Mały, estis kaŝanta judojn dum la milito. Postmorte la distingo estis enmanigita al la familio de Daniel Kawczyński, membro de la brita parlamento. La frato de lia avo kune kun la edzino kaj 10-jara filino estis murditaj de germanoj pro helpo al judoj.

El la elsendo  19.09.2017. Legas Barbara – 1’40”

Mallongaj aktualaĵoj_15.09.2017

Pjongjang, malgraŭ la lastlunde proklamitaj laŭvicaj sankcioj, 12 tagojn post la sesa nuklea provo efektivigis vendrede matene laŭvican rakedprovon. La obuso falis en Pacifikon, post kiam ĝi transflugis la distancon de 3700 kilometroj sur la malksimuma alto de 770 kilometroj. Informis pri tio armeaj fortoj de la Suda Koreio kaj Usono. La registaro en Tokio akre kondamnis la vendredan rakedprovon de la Norda Koreio akuzante Pjongjan pri provoko. Lige kun ĉi tiu incidento por la vendreda posttagmezo laŭ la loka tempo estis kunvokita urĝmaniere kunsido de la Sekureckonsilantaro de UNo. Planitaj por la 14-a/20-a de septembro rusaj-belorusaj militekzercoj Zapad 2017 okazas en Beloruso, sur la Balta Maro, en la okcidenta Rusio kaj en la kaliningrada regiono. Ili elvokas maltrankvilon en NATO malgraŭ certigoj de Moskvo, ke la scenaro havas sole defendan karakteron. Laŭ ekspertoj temas pri ekzercoj laŭe de tuta okcidenta fronto (laŭ la moskva perspektivo) etendiĝanta de Finnlando kaj norvegaj akvoj ĝis la sudo de la Nigra Maro. Sur la tuta teritorio temas pri ekzercoj de rusaj trupoj, kies nombro superas 100 mil soldatojn kaj ne limiĝas al 12,7 mil kiel asertas la belosrua flanko. La dana defendministro Claus Hjort Fredriksen lige kun ĉi tiu fakto difinis Zapad-2017 provoko. La gvidanto de Alternativo por Germanio (AfD) en la balotoj al Bundestag asertas, ke Germanio povas esti fieraj pri atingaĵoj de siaj soldatoj en ambaŭ mondmilitoj (ni aldonu ambaŭ provikitaj de germanoj) kaj ne plu devas toleri la referencadon al la krimoj el la periodo de la Tria Regno. Liaj vortoj „se francoj estas prave fieraj pri sia imperiestro, kaj britoj pri Nelson kaj Churchill, ni rajtas fieri pri la atingaĵoj de germanaj soldatoj en ambaŭ mondmilitoj” el la parolado la 2-an de septembro en Turingio dum la renkontiĝo de la dekstrula-naciista platfomo de AfD ricevis kelkminutan aplaŭdon.

El la elsendo  15.09.2017. Legas Barbara – 2’54”

Kromaj sankcioj kontraŭ la Nordan Koreion

La UN-oa Sekureckonsilantaro proklamis rezolucion pri kromaj sankcioj kontraŭ la Nordan Koreion. Ĝia projekto prilaborita de Usono celas instigi la reĝimon en Pjongjang rezigni pri nukleaj kaj rakadaj programoj.  La decido estis alprenita unuanime. La novaj sankcioj koncernas i.a. liveron de petrolo. Por akiri la subtenon de Ĉinio kaj Rusio oni voĉdonis pri ilia milda versio. Ekde la 1-a de oktobro ĝis la jarfino temos maksimume pri 500 mil bareloj. En la sekvaj jaroj pri maksimume 2 milionoj da bareloj jare.  Krome estis enkondukita plena embargo je liveroj de la tergaso al. la Norda Koreio. Estis malpermesita importo de teksaj elfaraĵoj.

El la elsendo  12.09.2017. Legas Barbara – 0’57”

Plumembri en la Eŭropa Unio

Laŭ la esploro de la instituto Bertelsmann Stiftung nur malmulte pli ol unu triono de la civitanoj de la Eŭropa Unio estas kontentaj pri ĝia evoludirekto. Malgraŭ tio decida plimulto de ili volas en ĝi plumembri. 70 procentoj de la enketitoj konstatis, ke ili deklarus la decidon plumembri, se en ilia lando estus organizita referendumo pri la membreco. La plej grandan substenon favore al la plumembreco en la Unio deklaris poloj, tuj post hispanoj.

El la elsendo  12.09.2017. Legas Barbara – 0’40”

Iom pri la civila stato de poloj

Antaŭneloge (junio 2017) la opinisonda centro CBOS okazigis interesan sociologian enketon pri la civila stato de poloj. Evidentiĝas laŭ ĝi, ke plimulto de plenkreskuloj civile liberaj ne superis la 24-an vivojaron. Temas pri 41 procentoj de la enketitoj. En la aĝogrupo 25-34 jaroj tiu elcento egalas al 39 procentoj. Civile libera estas ĉiu oka persono en la aĝogrupo inter la 35-a kaj 44-a vivojaroj. En tiu grupo temas pri 13 procentoj  de personoj. 7 procentoj de personoj civile liberaj havas 45 kaj eĉ pli da vivojaroj. Kompare al la situacio de antaŭ 12 jaroj malkreskis la nombro de homoj civile liberaj en la aĝogrupo de 18-24 vivojaroj kaj kreskis en la aĝogrupo inter la 25-a kaj 44-a vivojaroj.  56 procentoj de personoj civile liberaj ne havas vivpartneron, ĉiu kvara (24 procentoj) tenas neformalajn ligojn kaj preskaŭ ĉiu kvina en tiu grupo flegante neformalajn kontaktojn ne kunloĝas kun sia partnero. Plimulto de plenkreskuloj civile liberaj loĝas kun siaj geaptroj (58 procentoj), 42 procentoj loĝas memstare. Preskaŭ ĉiun kvaran personon eblas difini kiel tipan solulon. 19 procentoj loĝas sen la gepatroj, sed en la akompano de partnero aŭ aliaj kunloĝantoj. Samtempe kompare al 2005 malkreskis elcento de plenkreskuloj civile liberaj loĝantaj kun la geaptroj. Duobliĝis tiu de personoj loĝantaj solece aŭ kun personoj aliaj ol la geaptroj. Plimulto de personoj civile liberaj estas finance plene sendependaj disde la geaptroj kaj tiu elcento estas ĝenerala en la aĝogrupo ĉirkaŭprenanta personojn super la 45-a vivojaro.

El la elsendo  12.09.2017. Legas Milada – 2’37”

La nova lernojaro 2017/2018

Laŭ la pola klerigministerio la lernadon en ĉiuj polaj lernejoj lastlunde komencis pli ol 4,9 milionoj da lernantoj. Inter ili troviĝis pli ol 370 mil lernantoj de la unuaj klasoj de la bazaj lernejoj. La nova lernojaro ligiĝas kun la nova strukturo de la klerigsistemo, kies celo estas 8-jara baza lernejo, 4-jara liceo, 5-jara teknikumo, 3-jara branĉa lernejo de la 1-a grado, 2-jara branĉa lernejo de la 2-a grado, 3-jara specializa lernejo preparanta al la profesia laboro kaj postlicea lernejo. Al la plej gravaj ŝanĝoj en la lernojaro 2017/2018 apartenas la unua jaralo de infanoj, kiuj lernos en la 7-a klaso de la bazaj lernejoj, forigo de pagendeco por 6-jaruloj frekventantaj antaŭlernejojn kaj la rajto, ke la 3-jaruloj povu frekventi antaŭlernejojn. Interesaj ŝanĝoj okazas en la reformita programo pri la pola lingvo, kiu baziĝos sur tri pilieroj: lingvaj kompetentoj, retoriko kaj mempritakso. La lingvaj kompetentoj akiris prioritaton rilate la komunikprioritatojn. La celo estas, ke lernenato komprenu kiel kreiĝas la teksto, kiujn funkciojn plenumas alineo, kiel elekti kaj apliki lingvajn aŭ retorikajn rimedojn, kiel efike oratori kaj argumenti. La mempritakso helpas al la lernanto komprenon, ke la programo kaj lernejo preparas al permanenta  lernado kaj ke krom scioj gravas kompetentoj. Alia grava ŝanĝo en la programo de la pola lingvo estas revenigo de la kanono de la lernejaj legolibroj,  al kiu revenas klasikaj titoloj reprezentantaj diversajn epokojn.

El la elsendo  06.09.2017. Legas Milada – 2’26”

Tre bona stato de la pola mastrumado

Preskaŭ duono de poloj (49 procentoj) pozitive taksas la ekonomian staton de Pollando. Laŭ la opinisondado de CBOS laŭ poloj la nuna situacio estas la plej bona post 1989. La pritakso estas stabila kaj ne multe diferencas disde tiu  esprimita en julio. Tamen pliboniĝis pritaksoj rilate la ĝeneralan situacion en la lando. Pliboniĝis rilate al julio taksoj pri la politika situacio en Pollando. Je tri procentoj pli da enketitoj traktas ĝin kiel bonan. Je pli ol 5 procentoj kreskis la bona pritakso de la ekonomia situacio. Relative stabilaj estas pritaksoj pri la materialaj kondiĉoj de la hejmaj mastrumejoj. 59 procentoj taksas ilin kiel bonajn, 5 procentoj kiel malbonajn, 36 procentoj taksas ilin kiel mezajn. Kreskis aliflanke sento de maltrankvilo pro laborperdo, kiun esprimis unu kvarono de la enketitaj laborantoj.  En aŭgusto same kiel el julio pli ol unu kvarono de la enketitoj deklaris, ke en la daŭro de unu jaro la situacio en Pollando pliboniĝos. Plej multaj enketitoj prognozas ĉi-rilatan stabilecon. 

El la elsendo  06.09.2017. Legas Milada – 1’40”

La 78-a datreveno de la eksplodo de la 2-a mondmilito

En la tuta Pollando la 1-an de septembro en la 78-a datreveno de la eksplodo de la 2-a mondmilito kaj la germana agreso kontraŭ Pollandon okazas pluraj eventoj: sanktaj mesoj favore al la Patrolando kaj ĝiaj pereintaj defendantoj, historiaj rekonstruoj, ekspozicioj kaj florkronomaĝado ĉe la tomboj kaj monumentoj. Kiel ĉiujare la ĉefaj ŝtataj solenaĵoj okazis frumatene ĉe la promontoro Westerplatte en Gdansko kun la partopreno de la polaj ĉefministro Beata Szydło kaj defendministro Antoni Macierewicz. Nunjare prezidento Andrzej Duda posttagmeze venis al Wieluń, kie la 1-an de septembro 1939 Luftwaffe pribombis nefortikigitan urbon mortigante 1200 senkulpajn civilulojn. La germanaj trupoj senproklame frumatene la 1-an de septembro 1939 invadis la limojn de Pollando komencante la 2-an mondmiliton. La solecaj en batalo polaj armeaj fortoj ne povis efike kontraŭstari la agreson de Germanio kaj sovetunian invadon, kiu okazis la 17-an de septembro 1939.

El la elsendo  01.09.2017. Legas Barbara- 1’29”

Gvidlibro tra la historio de Pollando 966-2016

Gvidlibro tra la historio de Pollando 966-2016, pretigita de la Instituto pri la Nacia Memoro kaj Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj okaze de la Mondaj Tagoj de Junularo estas disponebla interrete. El la paĝo pamiec.pl eblas ĝin senpage elŝuti en naŭ lingvoj: pola, angla, hispana, franca, itala, germana, portugala, rusa kaj ukraina (

La genezo de la Varsovia Batalo 1920

La pola-bolŝevista konflikto komenciĝis tuj post kiam Pollando reakiris suverenecon la 123-jaraj dispartigoj inter Rusio, Prusio kaj Aŭstrio. La 18-an de novembro 1918 per la ordono pri inaŭguro de la operaco „Wisła”, Lenin decidis pri supervenko de Pollando, kio estis taktita celo. La la ĉefa celo estis subteni komunistojn, kiuj klopodis eksplodigi revolucion en Germanio kaj la landoj kreinĝintaj post la malkomponiĝo de la Aŭstro-Hungara Imperio. En la tagoj 13-15-a de aŭgusto 1920 sur la antaŭkampoj de Varsovio okazis decida batalo. Difinata kiel „Miraklo apud Vistulo” kaj agnoskita kiel la 18-a batalo en la historio de la mondo. Ĝi decidis pri la sendependeco de Pollando kaj bremsis ekspansion de komunismo al la okcidenta Eŭropo.

El la elsendo  15.08.2017. Legas Barbara – 1’09”

Distingoj por elstaraj polaj militistoj

La pola prezidento Andrzej Duda dum la lastlunda Memoromaĝa alvoko al la pereintaj soldatoj okaze de la Festo de la Naciaj Armeaj Fortoj en Powązki-tombejo enmanigis postmorte je la manoj de familimembroj avancoaktojn je la generalaj kaj admiralaj gradoj.  Pli frue dum solenaĵo ĉe Piłsudzki-Placo en Varsovio la pola defendministro Antoni Maciarewicz konstatinte, ke ne ekzistus la sendependeco de Pollando sen soldatoj de 1920 enmanigis distingojn kaj medalojn al la meritiĝintaj soldatoj kaj laborantoj de la polaj armeaj fortoj. Pli ol 200 soldatoj kaj civilaj personoj ricevis ministeriajn distingojn. Kelkdek oficiroj estis avancitaj kaj pliaj kekdek rivevis gratulleterojn. Hodiaŭ antaŭtagmeze la prezidento Andrzej Duda kaj defendministro Antoni Maciarewicz metis florkronojn ĉe la Tombo de Nekonata Soldato. En Varsovio okazis parado de militistaj fortoj.

El la elsendo  15.08.2017. Legas Barbara- 1’13”

Japanio avertas pri minaco flanke de Norda Koreio

Japanio avertis marde pri kreskanta minaco flanke de la Norda Koreio, kiu minaco eniris novan etapon i.a. pro la atingita kapablo de Pjongjang katapulti interkontinentajn batalobusojn. En la publikigata ĉiujare blanka libro pri defendeco la japana defendministerio raportas, ke ekde la pasinta jaro la Norda Koreio efike okazigis du nukelajn provojn kaj 20 provojn kun batalobusoj. Dum la tuta 18-jara regado de la antaŭa noordkorea gvidanto Kim Dzong Il estis katapultitaj nur 16 obusoj. En julio 2017 la Norda Koreio katapultis du interkontinentajn batalobusojn ICBM, kiuj falis en la maron ĉe la okcidenta bordo de Japanio. Malgraŭ severigitaj sankcioj flanke de la UN-oa Sekureckonsilio la aŭtoritatoj en Pjongjang ne ĉesas labori pri la raketa armilaro.

El la elsendo  08.08.2017. Legas Barbara – 1’06”

Turisma rekordo en la salminejo Wieliczka

Nur lastlunde, la 7-an de julio 2017 la salminejo Wieliczka apud Krakovo notis en la nuna jaro la unumilionan turiston. Tio signifas, ke la faman salminejon vizitis je 10 procentoj da turistoj pli ol en la sama periodo de la pasinta jaro.  La bonŝanculo ricevis inviton por la silvestra balo en la salminejaj subterejoj kaj komplekson da kosmetikaĵoj bazitaj sur salo. La duonon de la nunjaraj vizitantoj konsisitigas eksterlandanoj: britoj, italoj, germanoj, francoj kaj hispanoj. Pliajn lokojn okupas usonanoj, svedoj, koreoj, ĉeĥoj kaj belgoj. Pasintjare Wieliczka gastigis entute pli ol unu kaj duonan milionojn da personoj. La salminejo funkcias senpaŭze ekde la mezo de la 13-a jarcento. En la daŭro de 7 jarcentoj sur naŭ niveloj kun la profundeco ĝis 327 metroj estis ellaboritaj 26 ŝaktoj kaj salon oni ekspluatis el 2040 kameroj. Sub Wieliczka kreiĝis labirinto de koridoroj longa preskaŭ 300 kilometrojn. Organizita turismo en la minejo funkcias ekde la fino de la 18-a jarcento. De 39 jaroj la salminejo Wieliczka troviĝas sur la listo de la Monda Kulturheredaĵo de Unesko.

El la elsendo  08.08.2017. Legas Tomek – 1’21”

Centro de Polusaj Esploroj en Toruno

En la Fakultato de la scienco pri la Tero de Kopernik-Universitato en Toruno kreiĝis Centro de Polusesploroj. Tio ebligos al la lokaj sciencistoj ankoraŭ pli intense esplori la polusregionojn. Ĝi samtempe kronas iliajn  gvidatajn dum multaj jaroj esplorojn sur Antarkto, en Islando, sur Spicbergo. Nur dank’ al la ekspedicioj al Spicbergo kreiĝis preskaŭ 500 disertacioj. La estro de la Centro fariĝis Ireneusz Sobota el la Katedro de Hidrologio kaj Akva Mastrumado, kiu estras la tiean polusstacion. La Centro aktivos baze de ĉi tiu stacio en Norvegio, ĝi okupiĝos ankaŭ pri vojaĝoj al aliaj polusregionoj. La torunaj esploristoj volas koncentriĝi pri Arkto kaj Antarkto. Ili kunlaboros ĉi-sfere kun polaj kaj eksterlandaj sciencaj centroj kaj krome popularigos konojn pri polusregionoj. Sciencistoj el Kopernik-universitato partoprenas polusregionajn ekspediciojn ekde 1975. Al Spicbergo estis veturantaj biologoj, hidrologoj, glaciologoj, geomorfologoj kaj klimatologoj. Al Islando estis direktiĝantaj unuavice geomorfologoj.

El la elsendo  08.08.2017. Legas Barbara – 1’27”

El la histoiforilioj

Antaŭ 245 jaroj, la 5-an de aŭgusto 1772 Rusio, Prusio kaj Aŭstrio subskribis en Peterburgo la unuan traktaton pri la dispartigo de Pollando. Kiel i.a. skribis historiisto profesoro Norman Davies Pollando estis neniigita ne pro interna anarkio, sed pro siaj plurfojaj klopodoj reformi la reĝimon.

Antaŭ 75 jaroj, la 5-an aŭ 6-an de aŭgusto Janusz Korczak kun sia kunlaborantino Stefania Wilczyńska kune kun siaj 192 edukatoj el la Orfodomo estis alkondukitaj al Umchlagplatz, de kie ili estis deportitaj al la koncentrejo en Treblinka. La deklaro de la rekta atestanto Nachum Remba pri fiera tramarŝo kun kantoj estas kontestata de aliaj rektaj atestantoj. Joanna Olczak-Ronikier en sia eldonita en 2011 libro “Korczak. Biografia provo” citas alian ateston: „Korczak jam tre malsana kaj elĉerpita apenaŭ movis la piedojn, infanoj paralizitaj pro hororo iris en plena silento”.

Antaŭ 73 jaroj inter la 5-a kaj 7-a de aŭgusto 1944 en amasekzekutoj kaj murdoj efektivigitaj de germanaj trupoj pereis inter 40 kaj 60 mil loĝantoj de la varsovia kvartalo Wola. La kampanjon ekstermi Varsovion kaj ĝiajn loĝantojn komendis Erich von dem Bach-Zelewski. La ekzekutoj havis amasan, organizitan karakteron, akompanis ilin aktoj de besteco kaj perforto.

El la elsendo  05.08.2017. Legas Krystyna – 2’24”