Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Felietonoj

Koninda Polo_Tadeusz Sendzimir

Hodiaŭ mi deziras proksimigi al vi, gesinjoroj la silueton de polo, difinata kiel „Edisono de metalurgio”. Lia nomo troviĝas sur la omaĝtabulo de 886 plej meritiĝintaj por Usono enmigrintoj, tabulo fiksita al la Statuo de Libereco en la 100-a datreveno de ĝia kreiĝo. Nia heroo, Tadeusz Sendzimir devenis el malnova pola nobela familio. Li naskiĝis la 15-an de julio 1894 en Lvovo, kie liaj gepatroj setliĝis post la edukperiodo en Krakovo kaj Vieno. Tadeusz estis la plej aĝa inter 4 infanoj de Kazimierz Sędzimir ŝtata oficisto en adminsitra oficejo de salminejoj. En Lvovo Tadeusz finis klasikan liceon kaj Mekanikan Fakultaton de la Lvova Politekniko. Jam de la infanaĝo li manifestis teknikajn talentojn kaj unu el la fruktoj estis filmkamerao, kiun li kreis havante 13 jarojn. La 1-a mondmilito perturbis la studojn kaj Tadeusz Sędzimir dungiĝis en la aŭtista riparejo. Poste li estis sekretario en la Rusa-Usona Komerca Ĉambro en Kijevo, dank’ al kio li flue alproprigis la rusan kaj la anglan lingvojn. Post la eksplodo de la revolcio 1917, dank’ al kredito prenita en la Rusa-Azia Banko, kiun tiam gvidis poloj li atingis Ŝanhajon. Tie Sędzimir establis en 1918 fabrikon de ŝraŭboj, najloj kaj drato provizante per siaj produktoj la malproksimorientan rusan fervojon. En la tiea humida klimato liaj produktoj estis grave minacitaj de kordo. Tio instigis Tadeusz-on Sędzimir okupiĝi pri la problemo de ilia protekto. Jam tiam li konvinkiĝis, ke la ĉefa obstaklo konsisitis en la metodo zinkumi, galvanizi feran ladon. Ke necesas la galvanizadon okazigi sen la influo de aero kaj en maniero kontinuna ĉe longaj ladobendoj, kaj ne ĉe la ladofolioj, kiujn produktis la tiamaj laminatejoj. Ne povante efike labori pri la problemo en Ŝanhajo li fermis interesojn kaj en 1929 por mallonge li forveturis al Usono. Tie li profundiĝis en fakan literaturon, li kreis la galvanizan produktolinion en Butler en Pensilvanio kaj klopodis per siaj ideoj veki intereson de usonaj industriistoj. La daŭranta Granda Krizo ne favoris novecajn investaĵojn. Simile estis en Krupp-fabriko en Essen, kie lian koncepton laminati ŝtalan ladon malvarmmaniere al fajne malgranda dikeco oni taksis nereala. En 1930 Tadeusz Sędzimir revenis al Pollando kaj tie ĉi en la loko Kostychów apud Katowice li kreis en 1933 la unuan teknologian produktolinion de kontinua laminatado mallvarmaniere kaj de galvanizado de lado laŭ sia originala ideo. Per liaj zinkumitaj, galvanizitaj ladoj oni kovris la tegmenton de la krakovaj Draphaloj en 1934, baldaŭ la tegmenton de la episkopa rezidejo en Wilno. Lia laminatilo istalita en la fandejo Pokój en Nowy Bytom funkciis senĉese ĝis 1962. La galvanizitaj ladoj de Sędzimir akiris favorajn opiniojn de fakuloj ankaŭ eksterlande. Sekve de tio Sędzimir en 1935 translokiĝis al Parizo. Baldaŭ liaj laminatiloj – daŭre fajnigataj – estis instalataj en Britio, Francio, Usono. En 1939 Sędzimir forveturis al Uono, kie suprizis lin la 2-a mondmilito. En Usono Tadeusz, kun iom modifita ortografie nomo Sendzimir restis ĝis la vivofino en 1946 ricevinte la usonan ŝtatanecon. Li daŭre okupiĝis pri la plibonigado, fajnigado de siaj produktoj. Fine de lia vivo (1989) pli ol 400 liaj diversspecaj laminatiloj funkciis en pli ol 35 landoj produktante 90 procentojn de la monda produktado de nekorodebla ŝtalo. Tio bildigas la influon de Tadeusz Sendzimir je moderna ŝtalproduktado, kvankam lia inventemo ligiĝas ne sole kun ĉi tiu branĉo. Li aliris ĉirkaŭ 120 patentojn (73 en Usono). Li estis plurfoje premiata kaj distingata. Inter ili la plej gravaj estas la ora medalo de Bessemer atribuita de Brita Instituto de Fero kaj Ŝtalo en 1965 kaj la ora medalo de Brinell, kiun atribuis al li La Reĝa Akademio de Teknikaj Sciencoj en Stokholmo en 1974. Multe pli frue, ĉar en 1938 Pola Respubliko distingis lin per Ora Meritkruco. En 1990 la Metalurgia Kombinato en Nowa Huta apud Krakovo ricevis lian nomon, kaj ekde 1999 elstaraj polaj inventistoj kaj kreantoj de la teknka progreso estis distingataj per Honora Medalo kies patrono de Tadeusz Sedzimir. Fariĝinte fama kaj bonhava Tadeusz Sendzimir subtenadis finance multajn polkoloniajn institutciojn kaj organizaĵojn. Unuavice temas pri Kościuszko-fondaĵo, en kies Kontrolkonsilio li troviĝis dum kelka tempo. Cetere ĉe ĝi kreiĝis fondaĵo de lia nomo. Li estis ankaŭ. i.a. la prezidanto de la Konsilio de la Pola Instituto de Sciencoj kaj Arto en Novjorko. Ĝis la vivofino Tadeusz Sndzimir konservis enorman mensan kaj fizikan viglecon, praktikante naĝadon kaj fortostreĉajn promenadojn, kaj ankaŭ observante specialan ajlodieton. Li estis dufoje edziĝinta, sed neniu el liaj kvar infanoj sekvis liajn profesiajn interesiĝojn. Lia korpo ekripozis eterne en Betlhehem apud Waterbury en ĉerko el nekorodebla ŝtalo produktita laŭ lia teknologio.

El la elsendo 19.03.2021. Legas Barbara – 7′ 49″

Esperanto-spuroj el Kirgizstano

En multaj urboj de la mondo troviĝas lokoj kun nomoj ligitaj kun Esperanto, sed la nomoj en Esperanto estas tre maloftaj. Unu ekzemplo estas la strato de Interhelpo en Biŝkeko, la ĉefurbo de Kirgizstano (Kirgizio) en la Centra Azio. La strato Interhelpo ne estas tre granda aŭ vigla, ĝi tranĉas la pacan antaŭurbon kun malaltaj dometoj kaj prizorgataj, bele flegataj ĝardenetoj. Ĝi komenciĝas ĉe la enirejo de la fabriko de terkultura maŝinaro kaj finiĝas ĉe parko kun stadiono kaj naĝejo. Bedaŭrinde, ankaŭ lokaj loĝantoj ofte ne scias la signifon de ĉi tiu nomo, ili translokiĝis tien post kiam laboremaj esperantistoj forlasis Biŝkekon. Ĉio komenciĝis en Ĉeĥoslovakio en la urbeto Ĵilina (hodiaŭ en Slovakio), kie en la jaro 1923 idealistaj esperantistoj kredintaj al la socia egaleco kaj internacia frateco establis la Esperanto-parolantan industrian kooperativon. Tiam ĉi tiaj komunumoj ne estis nekutima afero, multaj homoj vendadis siajn tutajn posedaĵojn kaj donis la monon al la grupo kie oni laboris kaj loĝis kune, laŭ komunistaj ideoj, idealoj. Interhelpo aldonis al ĉi tiu projekto la uzon de la internacia lingvo, aŭ pli precize lingvoj, ĉar la Esperanta plimulto kunvivis en amikeco kun deko da idistoj en siaj vicoj. Sekvante tiujn ideojn, idealoj komunumomembroj estis inter la unuaj kiuj respondis al la demando de Lenin pri elkonstruo de socialismo en la hodiaŭa Kirgizstano – tiam la parto de la Turkiestana Aŭtonoma Socialista Republiko. Oni devas admiri la junajn ĉeĥojn, slovakojn kaj rusojn, kiuj forlasis sian patrujon por helpi nekonatan popolon en nekonata, malproksima lando. Do, la 24-an de aprilo 1924 dek kvar vagonoj kun diversa industria ekipaĵaro alvenis al la fervoja staciodomo de Piŝkek. La sekva trajno alportis 580 laboristojn kun iliaj familioj, entute pli ol mil homojn post la vojaĝo, kiu daŭris 27 tagojn. Ili ricevis 230 hektarojn de „la verda herbejo”, kie la komunumomembroj rapide konstruis interalie elektrejon, teksaĵ-fabrikon, fandejon kaj meblofabrikon. Interhelpo estis la unua kooperativo en Kirgizio, kie oni semis sukerbetojn kaj produktis el ĝi sukeron. La distrikto, kiu nomiĝis evidente Interhelpo, fariĝis la plej moderna en la tuta lando, ĉi tie troviĝis la modela hospitalo, lernejo, infanĝardeno, stadiono ktp. Ne ĉiam estis facile, la unua vintro estis malvarmega, lokaj manĝaĵoj malsamis de la kutimaj, konataj, de la eŭropa kuirarto kaj multaj laboremaj junuloj malsaniĝis. Dum la jaro 1925 preskaŭ ĉiuj infanoj en Interhelpo mortis pro tifo. Inter la kelkaj kiuj resaniĝis, estis Alexander Dubĉek, la estonta estro dum la tn. Ĉĉeĥoslovaka Printempo en 1968, kiu alvenis al Interhelpo kun siaj gepatroj en la aĝo de 4 jaroj. La sukceso de Interhelpo daŭris ĉirkaŭ unu jardekon. En la jaro 1925, do post nur unu laborjaro, ĝi estis oficiale proklamita la plej bona kaj efika kooperativo en Sovetunio. En 1934 Interhelpo kontribuis al la kirgiza industria produktado pli ol 20 procente. La komunumo multe ŝanĝigis – multaj novaj membroj ne parolis Esperanton kaj la ĉiutaga lingvo iĝis komence „spontana Esperanto”, kun multaj rusaj, ĉeĥaj, kirgizaj kaj germanaj vortoj, kaj post kelkaj jaroj Esperanto tute malaperis kaj oni uzis nur la rusan. La esperantistaj radikoj iĝis fonto de problemoj kaj preteksto de persekutado. En 1937 Stalin deklaris, ke ĉiuj Esperanto-parolantoj estas trockistoj kaj okcidentaj spionoj. Multaj idealistoj, kiuj forlasis sian patrujon por helpi konstrui la socialismon en la centro de Azio, mortis en gulago, kelkaj familioj estis bonŝancaj kaj forlasis Sovietunion, malmultaj restis en Frunze. La komunumo oficiale ĉesis ekzisti  en 1943. Nun la lasta spuro de la idealista laborema E-komunumo estas la stratnomo Interhelpo. Ĉi tiujn spurojn trastudis por ni en sia felietono Michał Łabenda.

El la elsendo 14.03.2021. Legas Barbara – 6′ 01″

Cikonioj revenas

Vintro kaj printempo kune – marta elemento, almenaŭ en nia hemisfero. Kaj kiel aŭgurojn de la proksimiĝanta nova jarsezono ni jam de deko da tagoj bonvevigas i.a. en Pollando galantojn sur la grizaj herbotufoj, jonkvilojn, tulipojn kaj hiacintojn. Jes, ili jam aperis, eĉ se eble ankoraŭ ne en ĉiuj ĝardenoj, sed iom arte kreataj en grandaj ĝardenistaj centroj. Sed ĉiujare aparte korbaton spronas la informoj pri… jes, pri revenantaj cikonioj. Ankaŭ nunjare ni lasu nin al tiuj kortiklaj emocioj. Onidire la unuaj cikonioj jam alflugis al Pollando, sed verŝajne pli fidindaj informoj venos nur post unu, du semajnoj. Aliflanke dank’ al novaj teknologioj ni efektive scias, ke ili jam komencis la revenflugojn. Kiel informis kelkaj gazetoj kvar cikonioj el la regiono de la urbo Sidlce kun la propraj nomoj Zbyś, Franek, Michael kaj Traper celas jam Eŭropon. Ilian migroitineron, kiu komenciĝis en la vintrumejo de la afrika regiono Saĥel, lime de Ĉado kaj Sudano, ornitologoj sekvas dank’ al GPS-sistemo. Oni atendas ilian alflugon ĉirkaŭ la 20-a de marto. La blankaj cikonioj, kiujn ni tiom malpacience atendas estas heroo de multaj kredoj, aŭguroj, proverboj. Ili estas la nedisigebla simbolo de la pola kamparo, unu el la plej malnovaj specioj vivantaj proksime al la homaj setlejoj. Oni asertas, ke se la unuan cikonion oni vidos dumfluge la observanton favoros feliĉo. Problemojn atendu tiu, kiu rimarkos la unuan cikonion jam en la nesto aŭ sur herbejo. Unu el la plej vaste konataj kredoj estas tiu, ke cikonioj alportas bebojn kaj en la domon, sur kiu cikonio haltis, certe baldaŭ venos nova familiano. Ja lacikonioj mem apartenas al tre zorgemaj gepatroj. En Pollando kelkfoje ili havas eĉ po 6 idojn, kvankam ĝenerale temas sole pri du aŭ tri cikonidoj. La perdeduko de la cikonia infano postulas multan streĉon. Unusola birdido ekde la elkvoiĝo ĝis la forlaso de la nesto postulas ĉirkaŭ 34 kilogramojn da riĉaj je proteino nutraĵoj. Ne temas sole pri la proverbaj ranoj, kvazaŭ la cikonia ĉefmenuo. La cikonia dieto estas multe pli varia. La birdoj nutras sin per insektoj, lumbrikoj, raptilioj, amfibioj kaj eĉ malgrandaj mamuloj. Kiel vivas la cikonia familio? Tiu demando vekas ĝeneralan scivolemon kaj tial ĉiam pli ofte oni sekvas tion kun emocioj helpe de multiĝantaj laŭnombre interretaj kameraoj instalataj ĉe la nestoj. Sen kameraoj oni scias, ke cikonioj kutime estas fidelaj partneroj. La kokrado okazas malofte, multe malpli ofte ol kaze de aliaj birdospecioj, eĉ se ili vivas kolonie. Cikonioj do delonge ĝuas ĝeneralan simpation kaj estimon. Mencias ilin en siaj verkoj la plej renomaj polaj verkistoj. Mencias ilin Adam Mickiewicz en „Sinjoro Tadeso”, Juliusz Słowacki kaj Cypian Kamil Norwid. La cikonioj fariĝis la heroo de la pentraĵoj, kiel tiu akompananata la hodaŭan programinformon tolaĵo de Józef Chełmoński „Cikonioj”. Maldeca konduto rilate ĉi tiujn birdojn, iliajn idojn kaj damaĝo de cikonia nesto estis kaj estas traktata kiel serioza delikto kaj eĉ peko. En Pollando ambaŭ specioj de cikonioj – la blanka kaj la nigra – estas strikte protektataj. Oni flegas kaj rekreas la atrakciajn por ili terenojn. Rilate la nigran cikonion ĉirkaŭ iliaj nestoj estas kreataj sferoj de la tutjara protekto kaj perioda protekto inter marto kaj aprilo. Multaj niaj polaj aŭskultantoj povos mem baldaŭ atesti la printempan revenon de cikonioj al Pollando. Ni en Varsovio kaj aliaj grandaj urboj dependos de la amaskomunikilaj informoj, kiujn ni ĉiuj – eble pro la pandemio aparte – scivole atendas.

El la elsendo 06.03.2021. Lagas Barbara – 5′ 20″

Koninda polo_Mieczysław Grzegorz Bekker

Multaj el ni kun emocio, spirdetene sekvis la antaŭnelongan surgrundiĝon de la paŝveturilo Perseverance sur Marso. Tiu ĉi ĉiela korpo estas de jaroj unu el la ĉefobjektoj, pri kiuj diversmaniere okupiĝas sciencistoj. La Luno fariĝis kvazaŭ ne plu atrakcia. Tamen hodiaŭ mi volas prezenti al vi gesinjoroj polon, kiu grave kontribuis al la unuaj esploroj sur la Luno, kiu ankaŭ aŭtoris la unuan lunan paŝveturilon LRV. Mieczysław Grzegorz Bekker ekde la plej frua aĝo intimis kun la mondo de tekniko kaj scienco kaj siajn revojn ligis kun la malkovrado de la kosmo, inspirita de sia patro, laboranto de sukeraĵista industrio. Kune kun pli juna frato Mieczysław li instalis en la hejma ĝardeno sian propran astronomian observejon helpe de lignaj traboj, paperaj tuboj kaj lensoj el la teatra lorno. Sciencema knabo, Mieczysław Grzegorz Bekker, naskiĝis la 25-an de majo 1905. Post la abiturienta ekzameno li studis en la Mekanika Fakultato de la Varsovia Politekniko kaj sekve laboris en la Militista Instituto pri Inĝenieriaj Esploroj. Post la studoj li subiĝis al militista servo de la Sapeista Lernejo en Modlin. Post la reorganizo de la Instituto li estis ligita kun la Komandantaro de Blendarmilaro kaj en la jaroj 1936-39 li lekciis en la militista studumo de la Varsovia Politekniko, kie li establis Laboratorion de Specialaj Veturiloj. La praktikan, teorian kaj didaktikan laboron de talenta inĝeniero ĉesigis la eksplodo de la 2-a mondmilito kaj Bekker estis mobilizita. Kiam germanoj konkeris la landon kun retiriĝantaj polaj militistaj fortoj Mieczysław Bekker evakuiĝis al Rumanio kaj de tie li atingis Francion. Tie ĉi Bekker estis jam konata kiel konstruktoro de militistaj terenaj veturiloj kaj komencis laboron en la ministeria Tanka Fako en Parizo. Post la kapitulaco de Francio li akceptis la laborproponon de la kanada provizministerio en ĝia Tanka Sekcio. Unu jaron poste akirinte la aprobon de la elmigra pola registaro en Londono li eniris la kanadan armeon. En la jaroj 1943-1956 kiel kanada oficiro li laboris en la Departemento de Nacia Defendo en Otavo. En tiu periodo li laboris pri evoluigo, projektado kaj movteorio de veturiloj moviĝantaj ekster la firma grundo. Jam en 1954 li komencis laboron por la usonaj armeaj fortoj kaj du jarojn poste li elmigris al Usono, kie li laboris en Militista Laboratorio de Terenaj Veturiloj. Baldaŭ li estis nomumita profesoro en la Miĉigana Universitato, sekve li laboris kiel direktoro de la Esplorinstituo de General Motors en Santa Barbara. Profesoro Bekker laboris ĉefe pri teorio koncerne kunagadon de radoj kaj ĉenbendoj kun mola grundo. Tiu ĉi nova sciencbranĉo ricevis apartan nomon tera mekaniko. Kiam en 1961 NASA anoncis konkurson por veturilo kapabla moviĝi tra la luna spaco Genreal Motors komisiis al Mieczysław Bekker ĝian prilaboron. Post okjara laboro la veturilo kreiĝinta sub lia gvido en la kunprodukto kun Boeing estis preta. Profesoro Bekker aŭtoris la teknikajn solvojn, kiuj ebligs al LRV – luna paŝveturilo, sigle Rover moviĝi tra la luna grundo. Ĝi servis dum la anaraj flugoj de Apollo 15 (1971), Apollo 16 kaj Apollo 17 (ambaŭ 1972). La plej interesa teknika solvo estis la kreitaj de li radoj de LRV. Ili estis faritaj el la drata ŝtala reto ekipita per titanaj ladetoj, grandigantaj la kuniĝon de la radoj al la surfaco de la tera satelito. Ĉiu rado estis ekipita per aparta motoro. La veturilo pezis 200 kilogramojn, longis 3,25 metrojn kaj estis vasta je 1,8 metroj. Ĝi povis kunporti 500-kilograman kargon kaj moviĝi tra 100-kilometra distanco. LRV aŭtorita de Bekker grandigis je 70 procentoj informojn akirtajn pri la Luno. Laŭ la opinioj de ĉiuj astronaŭtoj liaj veturiloj bonege plenumis siajn taskojn estante facile stireblaj, bonege surgrimpante deklivojn, atingante lokojn, kiujn ne povus piede atingi homo en peza skafandro. Mieczysław Bekker projektis ankaŭ aliajn terenajn veturilojn por la usonaj armeaj fortoj, dum jaroj lekciante en usonaj altlernejoj, plej longe en la Miĉigana Universitato. Krom konkretaj inventaĵoj Mieczysław Bekker aŭtoris plurajn, gravajn sciencaj publikaĵojn, li aŭtoris kelkajn patentojn. Liajn atingaĵojn koncerne evoluon de tekniko estis aprecitaj de la mondo. Li fariĝis honorofica doktoro de la politekniko en Munkeno, de la universitatoj en Otavo kaj Bolonjo. Emeritiĝinte profesoro Bekker laboris en la komitato de la sciencista konsilio ĉe la usona prezidento, li estis konsilanto kaj scienca konsultanto de kelkaj usonaj kaj kanadaj institucioj. Bedaŭrinde la meritoj de granda konstruktoro forgesiĝis, ekz. ne plu eblas trovi lian nomon en la registro de NASA-sciencistoj. Aliflanke lia nomo troviĝas en la Aleo de Meritiĝintoj por la Kosmaj Esploroj. Ankaŭ poloj ne multe memoras pri li – ekster la loko kie li pasigis la junaĝon Konin – kvankam de kelkaj jaroj profesoro Bekker estas la patrono de la lianoma programo de la Nacia Agentejo por Akademia Interŝanĝo. Tion necesas konstati kun plezuro, ĉar profesoro Mieczysław Bekker ĉiam sentis sin polo kaj estis emocie ligita aparte kun lokoj, en kiuj li komencis sian profesian karieron. La unuan fojon li venis postmilite al Pollando en 1971. Tiam li vizitis sian lernejon en Konin, iamajn kolegojn, konatojn kaj familianojn. Li mortis la 8-an de januaro 1989 en Santa Barbara.

El la elsendo 26.02.2021. Legas Barbara – 8′ 05″

Marĝene de la Tago de la Gepatra Lingvo

La lastan dimanĉon la monda socio omaĝis la gepatrajn lingvojn okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo lanĉita de Unesko. Ankaŭ la E-komunumo de jaroj engaĝiĝas memorigante kaj – en la pasinteco – ankaŭ sisteme suflorante la manierojn kiel engaĝiĝi al la omaĝado. La tegmenta devizo de la nunjara Tago estis Subtenado de plurlingveco favore al inkluziva edukado kaj socia intergiĝo. La ĉefa celo ekde la proklamo de la Tago estis, ke oni pli grandan atenton donu al konservo de la lingva diverseco de la mondo, ĉar la ritmo laŭ kiu malaperas lingvoj estas enzorigiga. Laŭ pritaksoj ĉiun duan, trian semajnon malaperas iu difinita lingvo kaj kune kun tio ĝia kultura riĉaĵo. La prognozoj ne optimismigas. Aktuale 97 procentoj de la monda loĝantaro komunikas pere de 4 procentoj de la ekzistantaj lingvoj dum apenaŭ tri procentoj de la monda loĝantaro uzas la ceterajn 96 ekzistantajn lingvojn. Do la plejmulto uzas nur kelkajn lingvojn inter kiuj dominas la mandarena kun 1 miliardo 170 milionoj da parolantoj, kaj la angla kun diversvarianta uzado fare de 1 miliardo 170 milionoj da homoj. Neniu klera persono dubas, ke ĉiu lingvo havas enkoditajn difintajn konojn kaj kulturon, ke perdante lingvon ni samtempe perdas unikan heredaĵon kumulitan, t.e. kreatan kaj peratan de generacioj. Lingvo emfazas nian identecon kaj kulturan variecon, registras propran unikan pensmanieron kaj manieron percepti la mondon. La lingvo ne sole servas al komunikado, socia integriĝo kaj edukado, ĝi peras konojn, tradiciojn, historion de koncerna socio. La pola lingvo estas unu el 25 plej popularaj lingvoj de la mondo, kiun uzas pli ol 40 milionoj da personoj enlande kaj eksterlande. Sed sur la tereno de Pollando funkciaskrome kelkaj aliaj. La Tago de la Gepatra Lingvo okazis la okazo diskuti pri la pola lingvo en la prezidenta palaco pri la temo „Pri la lingvo dum pandemio”. Dum ĉi tiu diskuto kun partopreno de ekspertoj, sed ankaŭ gejunuloj estis traktitaj demandoj rilate novajn vortojn kaj esprimojn kiuj aperis lige kun la pandemio. Oni interparolis pri tio, kiamaniere la lingvo helpas fronti la novan realon kaj kiel ĝin klarigi. La Tago de la Gepatra Lingvo estis la okazo por aparta raporto pri la plej oftaj lingvoeraroj aperintaj interrete en 2020. Specialistoj sekvis kaj analizis en la pola interreta spaco dum 12 monatoj. Sume oni rimakis kaj anlaizis 5 192 736 erarojn. Laŭ tiuj donitaĵoj la eraro en la pola interreta spaco aperas ĉiun 6-an sekundon kaj meze en unu tago la retumantoj faras ĉ. 14 188 erarojn. Ne eblas kompreneble analizi nun la unuopajn kazojn, sed kio gravas 13 el la ĉefaj 15 pasintjaraj eraroj ripetiĝis en 2020. La plej grandaj fontoj de la eraroj estis fejbuko, tvitero kaj jutubo. La raporto elmontris, ke la kvanto de eraroj daŭre kreskas. En la sumigo de la raporto troviĝas tamen valora atentigo apliki la principon >kio vin venenis, kuracu vin<. Tio povas alpreni formon de mesaĝoj, per en kiuj la konoj pri korekta lingvouzo en maniero amuza kaj atrakcia estu disvatigataj”. Aparta parto de la raporto konsistas el analizo de neologismoj aperintaj en la pandemia tempo. Entute oni analizis preskaŭ 700 kazojn kaj analizis 15 plej ofte aperintajn inter ili. La kronvirusrilataj neologismoj aperis ne sole interrete, sed aŭdiĝis en radio, televido, troviĝis en gazetro, en la parola uzo junulara kaj plenkreskula. Evidentiĝis ĉeeokaze ke, ili malfestas du malsamajn tendencojn – de tiuj kiuj serioze traktas panedemion kaj de tiuj, kiuj rilatas al ĝi skeptike. Veridre neniu analizas la uzon skriban kaj parolan en la lingvokomunumo, kvankam ni mem kiel la aktivaj lingvouzantoj konstatas korektecon, erarojn kaj stumblojn en la parola kaj skriba lingvouzo. La plej enzorgiga estas la subnivela lingvouzo de tiuj, kiuj estas taksataj kiel movadaj gvidantoj kaj animantoj, kelkfoje la tiel nomataj ĉefinstruantoj. La varsoviaj elsendoj de la Pola RetRadio klopodas de jardekoj krei komunan altnivelan lingvomedion, kaj dum jaroj ni fiere emfazadis niajn strebojn por la formado la parola ligvokomunumo. Niaj klopodoj ne ĉesas. Kaj mian porokazan felietonon mi ŝatus fini per la citaĵo el ampleksa, parolado de unu el la bonaj oratoroj de la E-komunumo, profesoro Ivo Lapenna. En sia parolso „100 jaroj de Parola E-Kulturo” en Graz antaŭ 35 jaroj li diris i.a.:
[fr. 100 jaoj de Parola E-kulturo]

El la elsendo 23.02.2021. Legas Barbara – 10′ 40″

Koninda Pollando_Pieskowa Skała

Hodiaŭ ni volas rakonti al vi gesinjoroj pri la plej bone konserviĝinta defenda rezidejo en la regiono de Krakova-Ĉenstoĥova Ĵuraso (la suda Pollando), la kastelo Pieskowa Skała. Hodiaŭ troviĝas en ĝi muzeo estanta la filio de la Ŝtataj Artkolektoj en la krakova Wawel-kastelo. Krom porokazaj ekspozicioj eblas konatiĝi en ĝi kun ciklo prezentanta la stilajn transformiĝojn en la eŭropa arto ekde la mezepoko ĝis la 20-a jarcento. La kastelon formas reprezenta kvarala renesanca komplekso kun arkadaj galerioj, loĝio kun la horloĝa turo, gotika bastiono, baroka kapelo kaj rekonstruita kastela ĝardeno. La historia arkitekturo, la bona stato kaj pitoreska situo kaŭzas, ke Pieskowa Skała estis kaj restas bonega fono por filma kaj televida produktado. Tie estis kameraataj scenoj por tiaj famaj historiaj filmoj kaj filmserioj kiel i.a. „Janosik”, „Per fajro kaj glavo”, „Inundo”, „Sinjoro Wołodykowski” aŭ „Reĝino Bona”. Nun, en februaro en la kastelo komenciĝis la renovigaj laboroj, en kies daŭro i.a. oni adaptos la kastelon por neplenlertaj vizitantoj, estos efektvigitaj areologiaj esploroj. La laboroj finiĝos en aprilo 2024. Al la publiko oni prezentos tiam ekspozicion pri „Malnovpola kulturo” kun i.a. portreta galerio de la princa familio Sapieha, la unuan fojon estos prezentitaj la 17-jarcentaj stanaj sarkofagoj de Sieniwski-familo, la publiko povos viziti renovigitan kapelon. La kastelo Pieskowa Skała, kies origino radikas en la 14-a jarcento, troviĝas 30 kilometrojn nordokcidente de Krakovo en la koro de la Nacia Ojców-Parko altiĝante super la valo de la rivero Prądnik. Kiel menciite en la komenco ĝi rolis kiel unu el la ĉefaj ĉeneroj de fortikaĵoj defendantaj la okcidentajn limojn de Pollando estante samtempe grava komerca punkto ĉe la itinero el Krakovo, tra Silezio eĉ ĝis Germanio. Konfirmas tion la devenanta el 1370 Libro de havaĵoj kaj privilegioj de kronikisto Jan Długosz. En 1377 la kastelon kiel donacluaĵon ricevis la kortega oficisto Piotr Szafraniec. Reĝo Władysław Jagielo dufoje konfirmis la donacon, sed nur en 1422 la familio fariĝis ĝia efektiva posedanto. Tiam kiel la kastelsinjoro rezidis tie Piotr Szafraniec kiu, akiris la reĝan favoron venkinte teŭtonojn apud Grunwald kaj Tuchola en 1410. En la sekvaj jaroj la familio perdis la signifon kaj i.a. pro la malfierinda konduto de siaj posedantoj, plurkaze portantaj la saman nomon. Laŭ legendoj Piotr Szafraniec praktikis alĥemian arton klopodante akiri oron el simplaj metaloj, sed krome li kulpis pro multaj murdoj. Onidire venigataj al kastelo komercistoj eĉ se regalataj per bankedoj nokte suferis la vivofinon, ĉar la dormoĉambroj anstataŭ planko havis movklapon tra kiu malfeliĉuloj estis falantaj sur rokojn kaj tiel pereadis. Kun malbona famo pri Szafraniec-familio ligiĝas legendo klariganta la signifon de la nomo de la kastelo Pieskowa Skała (hundeta roko). Nome antaŭ multaj jarcentoj vivis nobla knabino Dorotea el la nobela familio Toporczyk. Ŝi enamiĝis al la koretega liutisto, kavalirhelpanto. Tiuepoke tamen ne la nobelfamiliaj filinoj decidis pri la edzoj – nepre nobeloj – sed iliaj patroj. Tiel estis ankaŭ kaze de Dorotenjo. Ŝi estis edzinigita al maljuna Szafraniec, la kastelsinjoro. Dume junaj geamantoj ne povis vivi unu disde la alia. La knabo alivestita kiel monako eniris la kastelon de Szafraniec kaj retrovinte la amatinon komune fuĝis. Tamen la majuna Szafranciec rapide malkovris la aferon kaj organizis postkuron. La geamantoj estis kaptitaj kaj severe punitaj. Ĉevaloj mortposttiris tra la rokaj montaraj vojoj la amanton. Dortenjo kandamnita je malsatmorto estis ŝlosita en unu el la kastelaj bastionoj. Rapidis helpe al ŝi ŝia amata hundeto. Ĝi surgrimpadis la rokon al la malliberigita sinjorino kunportane trovitajn manĝorestaĵojn. Tamen Dorotenjo mortis. La memoro pri la fidela hundo eterniĝis en la nomo de la roko. Malfacilas juĝi pri la vero aŭ malvero de ĉi tiu legendo, ĉiukaze la Kastelo Pieskowa Skała apartenis al Szafraniec-familio eĉ ĝis 1608. Tiuperiode la kastelo estis plukonstruita fariĝinte tipa renesanca magnata rezidejo. Plurfoje la kastelo ŝanĝis siajn posedantojn, sed ĉiuj klopodis beligi ĝin kaj kaze de incendioj zorgeme rekonstrui. Post la 2-a mondmilito la kastelo estis naciigita. Ekde 1949 sub la gvido de profesoro Alfred Majewski daŭris esploraj kaj konservistaj laboroj kun la celo revenigi al la kastela konstruiaĵo aŭtenatajn trajtojn de renesanca arkitekturo. Ĉeokaze estis malkovritaj arkitekturaj elementoj, kiuj en la daŭro de jarcentoj estis surmasonitaj. Bedaŭrine nenio el la historia ekpaĵaro de la kastelo saviĝis. El tio sekvis la decido pri establo de muzeo, por kiu per eksponaĵoj ekipis la kastelon la krakovaj artkolektoj de Wawel. La plej novaj modernigaj planoj entreprenitaj ĉi monate okazas kadre de la projekto „Plurkultura Respubliko”.

El la elsendo 19.02.2021. Legas Barbara – 7′ 30″

Koninda Polo: Józef Teodor Konrad Korzeniowski, Joseph Conrad

Nian hodiaŭan felietonon ni deziras dediĉi al homo, kies nomo Józef Teodor Konrad Korzeniowski verŝajne elvokos neniujn asociaciojn al niaj aŭskultantoj. Sendube tamen por la anglalingvaj, aparte literaturemaj lia nomo Joseph Conrad ne estas enigma. Conrad kies verkoj apartenas al la strikta literatura klasiko el la limo de la 19-a kaj 20-a jarcetoj deklaris iutempe: „Anglaj kritikistoj – ja efektive mi estas angla verkisto – parolante pri mi ĉiam aldonas, ke estas en mi io nekomprenebla, neperceptebla, nekaptebla. Vi solaj povas tion nekapteblan kapti, nepercepteblan kompreni. Tio estas poleco. Poleco, kiun mi enprenis en miajn verkojn pere de Mickiewicz kaj Słowacki”. Konrad Korzeniowski konata poste en la tuta literatura mondo kiel Joseph Conrad naskiĝis la 3-an de decembto 1857 en la loko Berdyczów. Li estis filo de poeto, tradukisto kaj elstara sendependiga aganto Apollon Korzeniowski. Ĝuste Apollon Korzeniowski establis en Varsovio ĝermon de la Nacia Registaro gvidanta poste la kotraŭcaran Januaran Insirekcion de 1863. Post multaj jaroj Conrad deklaris, ke lia „konscia vivo” komenciĝis ĉe la korto de la Varsovia Citadelo (severa varsovia malliberejo), kien kun la avinjo li venadis por peri al la patro nutraĵpakaĵojn. La patro estis kondamnita de rusoj al ekzilo en la norda Rusio, kien akompanis lin la edzino Ewa kunprenante la etan infanon. La ekzila vivmizero faliĉis la vivon de la gepatroj, kiam Konrad havis 8 jarojn. Kiel la unua mortis la patrino, la patro mortis baldaŭ, eĉ se liberigita de la ekzilo, sed jam mortmalsana. Pri la edukado de la orfa infano okupiĝis onklo Tadeusz Bobrowski kaj liaj leteroj al la nevo estas la plej ampleksa fonto de konoj pri la junaĝo de Joseph Conrad. La leteroj de ĉi tiu lasta forbrulis. Malgraŭ klopodoj de la onklo juna Konrad nek en Lvovo nek en Krakovo notis sufice brilajn lernosukcesojn, kiuj ebligus al li karieron en Aŭstra-Hungara Imperio en kies aneksparto troviĝis la du urboj. Aliflanke minacis al li kiel al la filo de ekzilitoj kaj cara subulo rekrutigo al la rusa armeo. En tiu situacio la onklo ne plu peristis pri lernosukcesoj de la nevo kaj permesis al li realigi la junulan revon pri transmaraj aventuroj. Konrad Korzeniowski kiel la 17-jarulo forveturis al Marsejlo kaj tie kiel simpla maristo dungiĝis ĉe komerca ŝipo. Lian francan maristan karieron ĉesigis en 1878 la rifuzo pluvalidigi la francan pasporton. Konrad Korzeniowski transiris en tiu situacio al la brita marino, kiu spertante dinamikan evoluon varbis maristojn el diversaj mondopartoj. Tiel havante 20 jarojn Konrad Korzeniowski komencis lerni la lingvon, en kiu li verkis poste librojn, famigintajn la anglan literaturon. En la servo de brita marino Konrad Korzeniowski pasigis 17 jarojn – navigante velŝipe tra maroj kaj oceanoj – kion kronis la diplomo de kapitano. Sendube temis pri eksterordinara kariero por homo kun tiom malfacila nomo, kiu en dokumentoj aperis en dek tri diversaj ortografiaj versioj. Dum sia marista kariero Konrad Korzeniowski vizitis multajn landojn, aparte ofte en la regiono de Indonezio, kiu aperos kiel scenaro de multaj liaj romanoj. Lia unua verko „La frenezo de Almayer” (Almayer’s Folly: a Story of an Eastern River) aperis en 1895 kiam Konrad Korzeniowski estis jam 38-jaraĝa. Baldaŭ poste li edziĝis al anglino ekloĝinte en vilaĝo proksime de Londono kaj decidinte la fonton de sia vivteno trovi en la anglalingva verkado. Iuj kritikistoj esprimas tiurilate miron, asertante ke pli forta estis ĉe li la franca lingvo, kiun li uzis kiel denaskulo. Tamen en la daŭro de la sekvaj 30 jaroj Joseph Conrad verkis anglalingve pliajn 14 romanojn kaj 8 rakontovolumojn. Ĉiuj iel rilatas al la maro kaj li famiĝis kiel verkisto kiuj plej bele priskribis la epokon de la enirantaj la pasintecon romantikaj velŝipoj, kiu tiom bele kiel li kapablis priskribi la perfidajn ĉarmojn de la maro kaj la pezan maristan laboron. Tamen la intrigo de plimulto de la verkoj de Conrad ne okazas surkve. La fono de liaj romanoj estas la landoj de la Fora Oriento, Afriko kaj Latina Ameriko. Plej ofte Francio, Britio kaj aliaj eŭripaj landoj. La herooj de liaj romanoj estas britoj, francoj, italoj, germanoj, poloj, norvegoj, hispanoj, nederlandanoj. Joseph Conrad, la filo de la polaj patriotoj profunde suferis pri manko de sureveneco de sia patrolando. Kiam Pollandon regajnis en 1918 surevencon Conrad verkis emociigajn sizojn pri la „krimo de dispartioj” kaj elkonstruo de la pola ŝtato, kaj kiam Pollando batalis kotraŭ la bolŝevista invado en 1920 li arde alvokis al ĝi helpi. Sed ne mankis akuzoj. Ekzemple Eliza Orzeskowa – konta al esperantistoj – anakaŭ pro siaj E-lingvaj tradukojriproĉis al li malkonfeson de poleco en la plej morna periodo de la dispartioj. Ekspertoj pri la kreado de Conrad reliefigadas tamen, ke la verkisto neniam distanciĝis de sia polaj radikoj kaj lia verkado estas elemento de pola kulturo, sed florinta sur la anglasaksa grundo. Jospeh Conrad mem ne senfiere deklaris iam , ke „Du aferoj plenigas min per fiero, ke mi, polo estas kapitano de la brita marino kaj ke tute ne malbone mi verkas anglalingve”. Sed kiel atentigas kritikistoj Joseph Conrad-Korzeniowski estis homo de tri kulturoj – la pola, la franca, la angla moviĝante libere tra spacoj de aliaj eŭropaj kulturoj. El Pollando li ĉerpis la koonon de la landa literaturo, unuavice polaj romantikiloj kaj lia preferata Słowacki, el la propraj por ĝi motivoj de fideleco, perfio, devo kaj honoro. La grandaj francaj verkistoj kiel Floubet kaj Maupassant estis por li ĉefaj literaturaj majstroj kaj kiel kuriozaĵon eblas taksi, ke la intigo de liaj romanoj disvolviĝas pli ofte en Francio ol en Britio. Conrad fariĝis klasikulo de la brita prozo, eĉ se lia lingvaĵo enhavas polajn kaj francajn influojn. Fine de sia vivo Conrad havis la intencon reveni al Pollando, sed tro multaj aferoj ligis lin kun Anglio. Li mortis pro la korinfarkto la 3-an de aŭgusto 1924 kaj poereterne ekripzos en Cantenbury.

El le elsendo 12.02.2021. Legas Barbara – 9′ 07″

El la E-Gazetaro_10.02.2021

La hodiaŭan trarigardon de la E-gazetaro ni komencu per periodaĵo, kiu aperis jam en novembro 2020, pri kio ni jam siatempe informis. Al „Esperantologio / Esperanto Studies”, nova serio necesas doni iom pli da atento. Kiel atentigas ĝiaj kunredaktoroj Himphrey Tonkin kaj Orlando Raola tiu ĉi revuo pri ĉiuj fenomenoj rilataj al Esperanto estas historia daŭrigo, prefere kiel difinite „la tria manifestiĝo de ĉi tiu revuo”, kies historio komenciĝis jam en la jaro 1948. Kun tiu historio ligiĝas la figuro de konata dana sciencisto Paul Neergaraard kaj la 6 numeroj de la revuo eldonitaj ĝis 1961. La revuon relanĉis en 1999 Christel Kiselman, kiu en la periodo ĝis 2018 redaktis 8 ĝiajn numerojn. La ideo pri la tria manifestiĝo finmaturiĝis dum la kunveno de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj pri nova aranĝo de la revuo kun ĝuste ŝildo de CED. La alia decido estis, ke la nova numero de Esperantologio enhavu referaĵojn de la Esperantologiaj Konferencoj el la lastaj jaroj. Tiu ĉi, kiu troviĝas ĉe mia skribotablo enhavas referaĵojn de la 2014-a. Ĉi tiu unua numero de la nova serio omaĝas aparte la memoron de Detlev Blanke (1941-1918). Ne senkaŭze. Li estis la ĉefa inspiranto de la Esperantogiaj Konferencoj okazantaj kadre de la Universalaj Kongresoj ekde 1978, kiam okazis eĉ tri ĝiaj sesioj en la kongresa programo. Kiel premisis tiam Blanke „La konferenco estos do forumo por jam agantaj esperantologoj kaj servos samtempe kiel stimulilo por aliaj kapabluloj komenci la sciencan studon de Esperanto”. Verdire ekzistas aktoj – eĉ se ne kompletaj – pri la unuopaj Esperantologiaj Konferencoj, sed kiel emfazas Tonkin kaj Raola – „Ni esperas, ke post rekapto de la ritmo de Esperanologiaj Konferencoj la nova „Espeantologio / Esperanto Studies povos ankaŭ …”ludi denove rolon kiel eldonloko de bona esperantologia kontribuado”. Nun kiel dirite la revuon eldonas CED kunlabore kun la eldonejo Mondial. Ĝi aperas rete kaj papare kaj atendas artikolojn ne sole Esperantlingvajn pri lingvosciencaj, historiaj, literatursciencaj, psikologiaj, sociologiaj kaj politikaj aspektoj de Esperanto. Ankaŭ recenzojn. La ĵus traktitan numeron de „Esperantologio / Esperanto Studies” ni ricevis rete, do jen papera periodaĵo, kiu ankaŭ rilatas al novembro 2020. Temas pri la 11-a numero de „La Revuo Orienta” kun bela foto de Aleksandra Wanatuki pri Torijoj en iu el la famaj sanktejoj de Kioto. Ĉi-foje en la rubriko „Esperanto kaj mi” la leganto ekscias pri la esperantistiĝo kaj esperantista vivo de Judith Kovats el Hungario. Pri tute novaj spertoj el la fizika kaj reta okazigo de la 107-a Japana E-kongreso skribas la prezidanto de la kongresa LKK, Yamaguti Sin’iti kaj Hotta Youri el la kongresa komitato. La revuo daŭrigas la temon ligitan kun ainoj trilingve. La leganto i.a. ekscias pri la veneniga efiko de la planto akonito. La alia artikolo ĉi numere rilatas al la esperantigo de ainaj eposoj – jukaroj. Ampleksa artikolo, kun kiu nejapana leganto ekscias el la E-lingva resumo, rilatas al la rolo de franca monako Alphonse Mistler enonduki Esperanton en Japanion. La aŭtoro de ĉi tiu artikolo Moriwaki Yasumasa informas ankaŭ pri sia vizito en la naskiĝloko de la pastro, kiun li faris gvidata de Edmond Ludwig. „La Revuo Orienta” en la novembra numero citas la tekston de Penny Vos pri la Montesoria instrumetodo kaj Esperanto. Okita Kazumi proksimigas la figuron de la nuna japana ĉefministro Suga Yoshihide. Kaj fine la leganto konatiĝas kun nova direktoro de Japana E-INstituto, Aikawa Takuya. Estas interese ekscii, ke li estas koreologo studanta korean literaturon kaj rekono mi legas liajn fierajn vorton pri la partopreno en la multjara tradicio de la profunda amika interrilatao inter koreaj kaj japanaj esperantistoj. Espereble lia deziro verki pri sia studo en Esperanto realiĝos. Tute freŝe kaj ja sendube surprize atingis nin post multmonata, kvankam anoncita silento, la reta, januara numero de „Novaĵoj Tamtamas” de Esperanto Johohama (Hama Rondo). Kune kun la bondeziroj por 2021 venis trankviliga konfeso, ke kvankam „pro la kriza situacio de Kovim-19 nia agado ŝrumpis, tamen kunlernado per la komputila programo Zoom, aŭ en la posta duono, ĉeestaj lernadoj ja okazis. La plej granda afero ĉe ni estas la akiro de la domo por la „muzeo”. Apartan raporton pri ĉi tiu akiro kaj provizora malfermo la 19-an de decembro ni trovas ene de la numero. La oficiala estas planita por la nunjara aprilo. Sed „Novaĵoj Tamtamas” alportas ankaŭ – sendube optimsiman – rakonton el Edo-epoko pri Amabie, japana folklora sireno, kiu forigos epidemion”. Temas pri monstro, kiu ŝajnas esti sireno kun tri piedoj kaj longaj haroj. Nun ĝiaj diversaj kaj buntaj desegnaĵoj aperis enrete kun preĝovortoj por regajni pacan kaj sanan tempon. La foto pri originala teksto estas tradukita en Esperanton. Ni esperu, bonŝancige por ni ĉiuj. Kaj fine mi sole menciu la februaran numeron de „Turka Stelo”, la revueto de la turka esperantistaro. Ne kredu gesinjoroj, ke temas pri la periodaĵo dank’ al kiu ni ekscios iom pli pri la turka E-movado. Temas pri kultura periodaĵo kun kontribuoj de diverslandaj originale verkemaj kaj tradukemaj esperantistoj. Mi sole bedaŭras pro amasaj ne sole tajperaroj, sed ankaŭ redaktaj malpoluroj. Ĉiukaze mi plene ĝuis la kontribuon pri la greka mitologio kun la rakonto pri Leonido veninta el sub la plumo de Spiros Sarafian el Grekio.

El la elsendo 10.02.2021. Legas Barbara – 8′ 34″

La 60-jariĝo de la artgalerio Faras

La decido, ke ekde la 1-a de februaro denove refunkcias muzeoj kaj kulturinstitutoj gvidantaj la ekspozicifgaleriojn en Pollando – post pli ol unumonata fermo – elvokis veran entuziasmon. Multaj el ni gapis spirdetene al la atendovicoj de artŝatantoj antaŭ la varsovia Nacia Muzeo, al kiuj – konforme al la ĉie videblaj afiŝoj – estis disponigita la Artgalerio de la Antikva Arto. Sendube la vicojn spronis aldone la ebleco viziti ĉiujn ĉi novmaniere aranĝitajn objektojn tute senkoste ĝis la plej proksima dimanĉo. La remmalfermo de la Nacia Muzeo kongruas kun la jubileo, pasinta la 2-an de februaro, la jubileo de la 60-jariĝo de Faras-artgalerio, al kiu artkolekto ni aludis en nia felietono el la mezo de januaro pri la koninda polo, la patro de la pola mediterenea arkeologio, profesoro Kazimierz Michałowski. Ĝuste la 2-an de februaro 1961 la pola arkeologia misio sub lia gvido venis al Faras. Tio okazis reage je la alvoko de la registaroj de Egiptio kaj Sudano kaj krome de Unesko, kiuj petis la internacian socion helpi en la savado de antikvaĵoj, priinundotaj per akvoj de Nilo sekve de elkonstruo de Granda Asuana Digo. La laboroj de la polaj arkeologoj daŭris en la periodo ekde 1960 ĝis 1964. Ili komenciĝis per esplorado de altaĵo kreiĝita pro sabloŝutiĝo. Profesoro Michałowski ne dubis, ke ne temas pri ajna altaĵo, ĉar ĉirkaŭis ĝin kelkdek faraonepokaj ŝtonblokoj. La antaŭsento ne trompis lin, kvankam ne temis – kiel atendite – pri faraonepoka konstruaĵo, sed pli posta katedralo el la kristana epoko de Nubio, el la periodo inter la 7-a kaj 14-a jarcentoj. Tio fariĝis vera mondskala sensacio. La mondaj amaskomunikiloj ĉi tiun malkovron kaj savon de 120 murpentraĵoj – antaŭ ol ili estis priinunditaj de Nilo – difinis kiel „Miraklon el Faras”. Ĝis hodiaŭ tio kalkuliĝas al la plej grandaj sukcesoj de la pola arkeologio de la 20-a jarcento kaj tieaj malkovroj firme pristampis la grandan sciencan karieron de profesoro Kazimierz Michałowski. La ĉefa tasko estis evidente savi savendaĵojn, ĉefe la murpentraĵojn. Sub la protekto de artkonservistoj en la pentraĵojn estis enpremita vakso kun la tn. kalafonio, gazotavoloj kaj lintavoloj. Nun poste sekvis pena fortranĉado de ili disde la muroj. El inter 169 murpentraĵoj oni sukcesis savi 120. Konforme al la interkonsento inter la registaroj de Egiptio kaj Sudano kaj krome de Unesko ĉiuj trovaĵoj estis dividitaj duone. Unu parto restis en la lando en kiu okazis la foslaboroj, la alia trafis al la lando, kiu efektvigis la malkovron. Tio estis bazo por la Artgalerio de Faras en la varsovia Nacia Muzeo. Tamen la restaŭrado kaj konservado de la pentraĵoj daŭris ĝis 1972. Ĉiuj pentraĵoj estis purigitaj, senpolvigitaj kaj ankaŭ ekzamenitaj per ultraviola radiado. La nunjaraj jubileaj eventoj daŭros ĝis aŭtuno. Oni antaŭvidas pubikaĵon kun nekonataj ĝis nun fotoj kaj aliaj arkivaj metarialoj el la periodo de foslaboroj. Estas planitaj rendevuoj kaj podiaj diskutoj kun la partopreno de publiko, diversaj edukaj eventoj adresitaj al infanoj kaj plenkreskultoj. La partoprenon en ili anoncis elstaraj arkeologoj kaj esploristoj de la nubia kulturo el la polaj centroj kaj el eksterlando. Sed krome jam de kelkaj tagoj la vizitantoj de la varsovia Nacia Muzeo povas konatiĝi kun la novaranĝita (post 10 jaroj) Artgalerio de la Antikva Arto. Troviĝas en ĝi ĉirkaŭ 1800 historiaj objektoj de antikvaj civilizacioj de Egiptio, Proksima Oriento, Greklando kaj Romio. Al la plej interesaj apartenas i.a. sarkofago kaj balzamita korpo de pastro Hor Dżehuti kaj mumio de nekonata ivino, kovrita per hieroglifaĵoj papiruso el la Librego de Mortintoj, rita blinda pordo de mastabo, alivorte tomboŝtono de egipta oficisto Izi, portreto de juna knabo el la setlejo Fajum en Egiptio kaj devenanta el Irano ora masko en la formo de virbova kapo.

El la elsendo 05.02.2021. Legas Barbara – 5′ 48″

Koninda polo – d-ro Seweryn Gałęzowski

La 25-an de januaro pasis la 200-a naskiĝdatreveno de Seweryn Gałęzowski talenta pola kirurgo, sciencisto. Konsiderata kiel elstara pola elmigra aktivulo post la falo de la kontraŭcara Novembra Insurekcio sendube li povas interesi unuavice polojn aŭ interesiĝantojn pri pola historio. Sed iu aparta epizodo en lia biografio inklinis nin doni kelkan atenton al lia interesa figuro en nia hodiaŭa felietono. La deriviĝanta el la pola nobela familio Seweryn Gałęzowski en 1824 diplomitiĝis pri medicino, kirurgio kaj akuŝa arto en la Vilna Universitato baze de la disertacio „De variola mitigata”. Baldaŭ poste li fariĝis asistanto en ĝia Ĥirurgia Kliniko, kaj vicrektoro. Kelkaj sukcesaj kuracprocedoj alportis al li famon de talenta kirurgo. La plej sensacia estis la kazo kuraci blindecon sekve de la ekstrakto de la putriĝinta dento. Pliaj kuracistaj sukcesoj fruktis per la kruco de s-ta Vladimiro, atribuita de la militista gubernatoro de la Pola Reĝolando, Konstanty. La nomumon por la kirurgia katedro en Varsovio d-ro Gałęzowski tamen ne akceptis. Malgraŭ tio en 1828 la fakultata konsilio direktis lin profundigi kirurgiajn studojn kaj konatiĝi kun la organizo de klinikoj en Germanio, Britio, Francio kaj Italio. Eksciinte en Napolo pri la eksplodo de la kontraŭcara Novembra Insurekcio Sewryn Gałęziowski revenis al la lando fariĝinte konfidoplena kunlaboranto de la insurgenta Nacia Registaro. Lia tasko estis la gvidado de la milita hospitalo en Varsovio. Pro la protekto super la vunditoj li ricevis la Oran Krucon Virtuti Militari. Post la falo de la insurekcio d-ro Gałęzowski forveturis al Berlino kaj Getingo fariĝante intima kunlaboranto de Karl Ferdinand Graefe kaj Philipp Franz Walther, publikigante artikolojn en la redaktata de ili „Revuo de Kirurgio kaj Oftomatologio”. Tamen persekutsekvata de rusaj spionoj serĉantaj ĉe li la akton de sentronigo de la rusa caro kiel la kapo de la Pola Reĝolando li en 1834 forveturis al Meksikio. Tie li transprenis la postenon de kuracisto en la gvidata de germanoj minejo de arĝento en Angangueo. Du jarojn poste li translokiĝis al la urbo Meksiko, fariĝante la kunestablinto de la loka universitato kaj ĝia kuracista fakultato. En Meksiko d-ro Seweryn Gałęzowski gvidis ĝuantan grandan estimon privatan kuracistan praktikon. Malgraŭ tio du tagojn semajne li destinadis al la senpaga kuracado de la povra indiana loĝantaro. Kelkfoje li miris, ke en la lando de daŭraj konfliktoj kaj ne kaŝeblaj banditekscesoj neniam li estis atakita. Evidentiĝis, ke la loka loĝantaro dankeme gardestaris laŭe de liaj vojoj, zoris pri lia havaĵo kaj gastejoj en kiuj li laŭvoje haltis. La sukcesa kuracista praktiko ebligis al d-ro Gałęzowski bonstatiĝi. Li kuracis sukcese ankaŭ i.a. usonajn generalojn havante kun ili rektajn kontaktojn dum la kunsidoj de la Medicina-Kirurgia Akademio en Novjorko. Li eĉ entreprenis klopodojn pri akiro de la usona civitaneco, sed en 1848 je la informoj prirevolucioj en Eŭropo, la t.n. Printempo de la Popoloj li revenis al la malnova kontinento. Li persone maltrafis la revolicieventojn renkontinte tamen en Parizo novajn elmigrintojn en Pollando. Demokrato laŭkonvinke, identiĝanta kun neniu partia frakcio, d-ro Seweryn Gałęzowski lasis la kuracistan praktikon. Siajn zorgojn kaj klopodojn li dediĉis al la pola lernejo Batiniol en Parizo. Li savis ĝin kontraŭ bankroto kaj organizis laŭ nova maniero. D-ro Seweryn Gałęzowski mortis en sia pariza loĝejo la 31-an de marto 1878 kaj eterne ekripozis en la tombjo Père-Lachaise.

El la elsendo 29.01.2021. Lagas Barbara – 5′ 56″