Multaj el ni kun emocio, spirdetene sekvis la antaŭnelongan surgrundiĝon de la paŝveturilo Perseverance sur Marso. Tiu ĉi ĉiela korpo estas de jaroj unu el la ĉefobjektoj, pri kiuj diversmaniere okupiĝas sciencistoj. La Luno fariĝis kvazaŭ ne plu atrakcia. Tamen hodiaŭ mi volas prezenti al vi gesinjoroj polon, kiu grave kontribuis al la unuaj esploroj sur la Luno, kiu ankaŭ aŭtoris la unuan lunan paŝveturilon LRV. Mieczysław Grzegorz Bekker ekde la plej frua aĝo intimis kun la mondo de tekniko kaj scienco kaj siajn revojn ligis kun la malkovrado de la kosmo, inspirita de sia patro, laboranto de sukeraĵista industrio. Kune kun pli juna frato Mieczysław li instalis en la hejma ĝardeno sian propran astronomian observejon helpe de lignaj traboj, paperaj tuboj kaj lensoj el la teatra lorno. Sciencema knabo, Mieczysław Grzegorz Bekker, naskiĝis la 25-an de majo 1905. Post la abiturienta ekzameno li studis en la Mekanika Fakultato de la Varsovia Politekniko kaj sekve laboris en la Militista Instituto pri Inĝenieriaj Esploroj. Post la studoj li subiĝis al militista servo de la Sapeista Lernejo en Modlin. Post la reorganizo de la Instituto li estis ligita kun la Komandantaro de Blendarmilaro kaj en la jaroj 1936-39 li lekciis en la militista studumo de la Varsovia Politekniko, kie li establis Laboratorion de Specialaj Veturiloj. La praktikan, teorian kaj didaktikan laboron de talenta inĝeniero ĉesigis la eksplodo de la 2-a mondmilito kaj Bekker estis mobilizita. Kiam germanoj konkeris la landon kun retiriĝantaj polaj militistaj fortoj Mieczysław Bekker evakuiĝis al Rumanio kaj de tie li atingis Francion. Tie ĉi Bekker estis jam konata kiel konstruktoro de militistaj terenaj veturiloj kaj komencis laboron en la ministeria Tanka Fako en Parizo. Post la kapitulaco de Francio li akceptis la laborproponon de la kanada provizministerio en ĝia Tanka Sekcio. Unu jaron poste akirinte la aprobon de la elmigra pola registaro en Londono li eniris la kanadan armeon. En la jaroj 1943-1956 kiel kanada oficiro li laboris en la Departemento de Nacia Defendo en Otavo. En tiu periodo li laboris pri evoluigo, projektado kaj movteorio de veturiloj moviĝantaj ekster la firma grundo. Jam en 1954 li komencis laboron por la usonaj armeaj fortoj kaj du jarojn poste li elmigris al Usono, kie li laboris en Militista Laboratorio de Terenaj Veturiloj. Baldaŭ li estis nomumita profesoro en la Miĉigana Universitato, sekve li laboris kiel direktoro de la Esplorinstituo de General Motors en Santa Barbara. Profesoro Bekker laboris ĉefe pri teorio koncerne kunagadon de radoj kaj ĉenbendoj kun mola grundo. Tiu ĉi nova sciencbranĉo ricevis apartan nomon tera mekaniko. Kiam en 1961 NASA anoncis konkurson por veturilo kapabla moviĝi tra la luna spaco Genreal Motors komisiis al Mieczysław Bekker ĝian prilaboron. Post okjara laboro la veturilo kreiĝinta sub lia gvido en la kunprodukto kun Boeing estis preta. Profesoro Bekker aŭtoris la teknikajn solvojn, kiuj ebligs al LRV – luna paŝveturilo, sigle Rover moviĝi tra la luna grundo. Ĝi servis dum la anaraj flugoj de Apollo 15 (1971), Apollo 16 kaj Apollo 17 (ambaŭ 1972). La plej interesa teknika solvo estis la kreitaj de li radoj de LRV. Ili estis faritaj el la drata ŝtala reto ekipita per titanaj ladetoj, grandigantaj la kuniĝon de la radoj al la surfaco de la tera satelito. Ĉiu rado estis ekipita per aparta motoro. La veturilo pezis 200 kilogramojn, longis 3,25 metrojn kaj estis vasta je 1,8 metroj. Ĝi povis kunporti 500-kilograman kargon kaj moviĝi tra 100-kilometra distanco. LRV aŭtorita de Bekker grandigis je 70 procentoj informojn akirtajn pri la Luno. Laŭ la opinioj de ĉiuj astronaŭtoj liaj veturiloj bonege plenumis siajn taskojn estante facile stireblaj, bonege surgrimpante deklivojn, atingante lokojn, kiujn ne povus piede atingi homo en peza skafandro. Mieczysław Bekker projektis ankaŭ aliajn terenajn veturilojn por la usonaj armeaj fortoj, dum jaroj lekciante en usonaj altlernejoj, plej longe en la Miĉigana Universitato. Krom konkretaj inventaĵoj Mieczysław Bekker aŭtoris plurajn, gravajn sciencaj publikaĵojn, li aŭtoris kelkajn patentojn. Liajn atingaĵojn koncerne evoluon de tekniko estis aprecitaj de la mondo. Li fariĝis honorofica doktoro de la politekniko en Munkeno, de la universitatoj en Otavo kaj Bolonjo. Emeritiĝinte profesoro Bekker laboris en la komitato de la sciencista konsilio ĉe la usona prezidento, li estis konsilanto kaj scienca konsultanto de kelkaj usonaj kaj kanadaj institucioj. Bedaŭrinde la meritoj de granda konstruktoro forgesiĝis, ekz. ne plu eblas trovi lian nomon en la registro de NASA-sciencistoj. Aliflanke lia nomo troviĝas en la Aleo de Meritiĝintoj por la Kosmaj Esploroj. Ankaŭ poloj ne multe memoras pri li – ekster la loko kie li pasigis la junaĝon Konin – kvankam de kelkaj jaroj profesoro Bekker estas la patrono de la lianoma programo de la Nacia Agentejo por Akademia Interŝanĝo. Tion necesas konstati kun plezuro, ĉar profesoro Mieczysław Bekker ĉiam sentis sin polo kaj estis emocie ligita aparte kun lokoj, en kiuj li komencis sian profesian karieron. La unuan fojon li venis postmilite al Pollando en 1971. Tiam li vizitis sian lernejon en Konin, iamajn kolegojn, konatojn kaj familianojn. Li mortis la 8-an de januaro 1989 en Santa Barbara.

El la elsendo 26.02.2021. Legas Barbara – 8′ 05″