En multaj urboj de la mondo troviĝas lokoj kun nomoj ligitaj kun Esperanto, sed la nomoj en Esperanto estas tre maloftaj. Unu ekzemplo estas la strato de Interhelpo en Biŝkeko, la ĉefurbo de Kirgizstano (Kirgizio) en la Centra Azio. La strato Interhelpo ne estas tre granda aŭ vigla, ĝi tranĉas la pacan antaŭurbon kun malaltaj dometoj kaj prizorgataj, bele flegataj ĝardenetoj. Ĝi komenciĝas ĉe la enirejo de la fabriko de terkultura maŝinaro kaj finiĝas ĉe parko kun stadiono kaj naĝejo. Bedaŭrinde, ankaŭ lokaj loĝantoj ofte ne scias la signifon de ĉi tiu nomo, ili translokiĝis tien post kiam laboremaj esperantistoj forlasis Biŝkekon. Ĉio komenciĝis en Ĉeĥoslovakio en la urbeto Ĵilina (hodiaŭ en Slovakio), kie en la jaro 1923 idealistaj esperantistoj kredintaj al la socia egaleco kaj internacia frateco establis la Esperanto-parolantan industrian kooperativon. Tiam ĉi tiaj komunumoj ne estis nekutima afero, multaj homoj vendadis siajn tutajn posedaĵojn kaj donis la monon al la grupo kie oni laboris kaj loĝis kune, laŭ komunistaj ideoj, idealoj. Interhelpo aldonis al ĉi tiu projekto la uzon de la internacia lingvo, aŭ pli precize lingvoj, ĉar la Esperanta plimulto kunvivis en amikeco kun deko da idistoj en siaj vicoj. Sekvante tiujn ideojn, idealoj komunumomembroj estis inter la unuaj kiuj respondis al la demando de Lenin pri elkonstruo de socialismo en la hodiaŭa Kirgizstano – tiam la parto de la Turkiestana Aŭtonoma Socialista Republiko. Oni devas admiri la junajn ĉeĥojn, slovakojn kaj rusojn, kiuj forlasis sian patrujon por helpi nekonatan popolon en nekonata, malproksima lando. Do, la 24-an de aprilo 1924 dek kvar vagonoj kun diversa industria ekipaĵaro alvenis al la fervoja staciodomo de Piŝkek. La sekva trajno alportis 580 laboristojn kun iliaj familioj, entute pli ol mil homojn post la vojaĝo, kiu daŭris 27 tagojn. Ili ricevis 230 hektarojn de „la verda herbejo”, kie la komunumomembroj rapide konstruis interalie elektrejon, teksaĵ-fabrikon, fandejon kaj meblofabrikon. Interhelpo estis la unua kooperativo en Kirgizio, kie oni semis sukerbetojn kaj produktis el ĝi sukeron. La distrikto, kiu nomiĝis evidente Interhelpo, fariĝis la plej moderna en la tuta lando, ĉi tie troviĝis la modela hospitalo, lernejo, infanĝardeno, stadiono ktp. Ne ĉiam estis facile, la unua vintro estis malvarmega, lokaj manĝaĵoj malsamis de la kutimaj, konataj, de la eŭropa kuirarto kaj multaj laboremaj junuloj malsaniĝis. Dum la jaro 1925 preskaŭ ĉiuj infanoj en Interhelpo mortis pro tifo. Inter la kelkaj kiuj resaniĝis, estis Alexander Dubĉek, la estonta estro dum la tn. Ĉĉeĥoslovaka Printempo en 1968, kiu alvenis al Interhelpo kun siaj gepatroj en la aĝo de 4 jaroj. La sukceso de Interhelpo daŭris ĉirkaŭ unu jardekon. En la jaro 1925, do post nur unu laborjaro, ĝi estis oficiale proklamita la plej bona kaj efika kooperativo en Sovetunio. En 1934 Interhelpo kontribuis al la kirgiza industria produktado pli ol 20 procente. La komunumo multe ŝanĝigis – multaj novaj membroj ne parolis Esperanton kaj la ĉiutaga lingvo iĝis komence „spontana Esperanto”, kun multaj rusaj, ĉeĥaj, kirgizaj kaj germanaj vortoj, kaj post kelkaj jaroj Esperanto tute malaperis kaj oni uzis nur la rusan. La esperantistaj radikoj iĝis fonto de problemoj kaj preteksto de persekutado. En 1937 Stalin deklaris, ke ĉiuj Esperanto-parolantoj estas trockistoj kaj okcidentaj spionoj. Multaj idealistoj, kiuj forlasis sian patrujon por helpi konstrui la socialismon en la centro de Azio, mortis en gulago, kelkaj familioj estis bonŝancaj kaj forlasis Sovietunion, malmultaj restis en Frunze. La komunumo oficiale ĉesis ekzisti  en 1943. Nun la lasta spuro de la idealista laborema E-komunumo estas la stratnomo Interhelpo. Ĉi tiujn spurojn trastudis por ni en sia felietono Michał Łabenda.

El la elsendo 14.03.2021. Legas Barbara – 6′ 01″