Vintro kaj printempo kune – marta elemento, almenaŭ en nia hemisfero. Kaj kiel aŭgurojn de la proksimiĝanta nova jarsezono ni jam de deko da tagoj bonvevigas i.a. en Pollando galantojn sur la grizaj herbotufoj, jonkvilojn, tulipojn kaj hiacintojn. Jes, ili jam aperis, eĉ se eble ankoraŭ ne en ĉiuj ĝardenoj, sed iom arte kreataj en grandaj ĝardenistaj centroj. Sed ĉiujare aparte korbaton spronas la informoj pri… jes, pri revenantaj cikonioj. Ankaŭ nunjare ni lasu nin al tiuj kortiklaj emocioj. Onidire la unuaj cikonioj jam alflugis al Pollando, sed verŝajne pli fidindaj informoj venos nur post unu, du semajnoj. Aliflanke dank’ al novaj teknologioj ni efektive scias, ke ili jam komencis la revenflugojn. Kiel informis kelkaj gazetoj kvar cikonioj el la regiono de la urbo Sidlce kun la propraj nomoj Zbyś, Franek, Michael kaj Traper celas jam Eŭropon. Ilian migroitineron, kiu komenciĝis en la vintrumejo de la afrika regiono Saĥel, lime de Ĉado kaj Sudano, ornitologoj sekvas dank’ al GPS-sistemo. Oni atendas ilian alflugon ĉirkaŭ la 20-a de marto. La blankaj cikonioj, kiujn ni tiom malpacience atendas estas heroo de multaj kredoj, aŭguroj, proverboj. Ili estas la nedisigebla simbolo de la pola kamparo, unu el la plej malnovaj specioj vivantaj proksime al la homaj setlejoj. Oni asertas, ke se la unuan cikonion oni vidos dumfluge la observanton favoros feliĉo. Problemojn atendu tiu, kiu rimarkos la unuan cikonion jam en la nesto aŭ sur herbejo. Unu el la plej vaste konataj kredoj estas tiu, ke cikonioj alportas bebojn kaj en la domon, sur kiu cikonio haltis, certe baldaŭ venos nova familiano. Ja lacikonioj mem apartenas al tre zorgemaj gepatroj. En Pollando kelkfoje ili havas eĉ po 6 idojn, kvankam ĝenerale temas sole pri du aŭ tri cikonidoj. La perdeduko de la cikonia infano postulas multan streĉon. Unusola birdido ekde la elkvoiĝo ĝis la forlaso de la nesto postulas ĉirkaŭ 34 kilogramojn da riĉaj je proteino nutraĵoj. Ne temas sole pri la proverbaj ranoj, kvazaŭ la cikonia ĉefmenuo. La cikonia dieto estas multe pli varia. La birdoj nutras sin per insektoj, lumbrikoj, raptilioj, amfibioj kaj eĉ malgrandaj mamuloj. Kiel vivas la cikonia familio? Tiu demando vekas ĝeneralan scivolemon kaj tial ĉiam pli ofte oni sekvas tion kun emocioj helpe de multiĝantaj laŭnombre interretaj kameraoj instalataj ĉe la nestoj. Sen kameraoj oni scias, ke cikonioj kutime estas fidelaj partneroj. La kokrado okazas malofte, multe malpli ofte ol kaze de aliaj birdospecioj, eĉ se ili vivas kolonie. Cikonioj do delonge ĝuas ĝeneralan simpation kaj estimon. Mencias ilin en siaj verkoj la plej renomaj polaj verkistoj. Mencias ilin Adam Mickiewicz en „Sinjoro Tadeso”, Juliusz Słowacki kaj Cypian Kamil Norwid. La cikonioj fariĝis la heroo de la pentraĵoj, kiel tiu akompananata la hodaŭan programinformon tolaĵo de Józef Chełmoński „Cikonioj”. Maldeca konduto rilate ĉi tiujn birdojn, iliajn idojn kaj damaĝo de cikonia nesto estis kaj estas traktata kiel serioza delikto kaj eĉ peko. En Pollando ambaŭ specioj de cikonioj – la blanka kaj la nigra – estas strikte protektataj. Oni flegas kaj rekreas la atrakciajn por ili terenojn. Rilate la nigran cikonion ĉirkaŭ iliaj nestoj estas kreataj sferoj de la tutjara protekto kaj perioda protekto inter marto kaj aprilo. Multaj niaj polaj aŭskultantoj povos mem baldaŭ atesti la printempan revenon de cikonioj al Pollando. Ni en Varsovio kaj aliaj grandaj urboj dependos de la amaskomunikilaj informoj, kiujn ni ĉiuj – eble pro la pandemio aparte – scivole atendas.

El la elsendo 06.03.2021. Lagas Barbara – 5′ 20″