Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Felietonoj

Mużakowski-Parko

Ĉi-semajne gesinjoroj ni invitas vin al la okcidenta Pollando por konatiĝi kun unu el la plej grandaj turismaj atrakciaĵoj de la regiono, Mużakowski-Parko. Establita en la unua duono de la 19-a jarcento sur la tereno kun apartaj panoramaj valoroj fare de princo Hermann von Pückler-Muskau ĝi formas la plej grandan anglastilan parkon en Pollando kaj en Germanio. Ĝi etendiĝas sur la areo de 728 hektaroj ambaŭborde de la Soraba Niso, kiu rolas kiel la pola-germana limo.  Unuflanke troviĝas la germana Bad Muskau, ĉe la pola flanko Łęknica. Post la 2-a mondmilito ĉe la germana flanko  restis la centra parto kun palaco, ĉefaj konstruaĵoj kaj ĝardenoj, kiu okupas ĉ. unu trionon de la tuta projekto. Polaflanke sur la areo de ĉ. 500 hektaroj etendiĝas naturstila parko. Ambaŭ partojn kunigas du parkaj pontoj. Mużakowski-parko imponas per la naturaj valoroj de la tereno en la valo de la Soraba Niso, kie la rivero tranĉfluas inter geologiaj formacioj de la onidire plej granda en la mondo finmoreno, difinata kiel Mużaków-akso. En majo 2004 la pola parto de la parko estis rekonita kiel histori­monumento, en julio samjare ĝi estis registrita en la listo de la Monda Kulturheredaĵo de Unesko.

La parkon eblas viziti diversmaniere – piede, bicikle aŭ surĉevale. Faras tion ĉiujare miloj da turistoj, kiujn logas senfinaj herbejoj, majestaj arboj, zigzagaj padoj, pitoreskaj lagoj kaj riveroj, unikaj pontetoj kaj konstruaĵoj. Tio, kio ŝajnas aparteni al la  natura panoramo estas ĝardenista verko kreita de princo Hermann von Pückler-Muskau.

La vivinta en la jaroj 1785-1871 prusa aristokrato post siaj pluraj vojaĝoj, i.a. al Britio restis sub la influo de forta raviĝo pri la anglastilaj parkoj. Heredinte de la patro komence de la 19-a jarcento kastelon kun parko en Muskau tre baldaŭ li direktis alvokon al urbo­loĝantoj pri helpo establi aglastilan parkon. En la daŭro de 30 jaroj (1815-1845) la rezidejon ĉirkaŭis vasta parko kun panorama karaktero. Oni rearanĝis la tutan terenon, elkonstruis pontojn super Niso, oni plantis milojn da arbaroj kaj arbustoj kaj ĉio ĉi estis perfekte enkomponita en la internan riverovalon. Bedaŭrinde la financa ŝarĝo ligita kun la realigo de tiom vastskale planita projekto kaj pliaj vojaĝoj de la princo devigis lin vendi la terposedaĵon en Muskau. Pliajn modernigojn efektivigis la laŭvicaj posedantoj – principo Frederiko la Niderlanda kaj la familio von Amin, kiu en 1945 – pro la postmilitaj limŝanĝoj – estis eksloĝigita.

Dum la 2-a mondmilito la parko kaj multaj parkaj konstruaĵoj estis detruitaj, inkluzive de la ĉefa rezidejo Nova Kastelo. Ekde la fino de la 80-aj jaroj la parko fariĝis objekto de la pola-germana revaloriga projekto. Iom poste estis  i.a. restaŭrita monumento de la parko­kreinto princo Hermann von Pückler-Muskau kaj jam komence de la 2-milaj jaroj estis rekonstruitaj la eksplodig­itaj dum la 2-a mondmilito Duobla Ponto kaj la Angla Ponto. Nun pli ol 300 mil turistoj el la tuta mondo venas ĉiujare por ripozi for de la urba bruo kaj sufokaj stratoj kaj  por admiri kaj ĝui eksterordinaran verkon de la mondklasa ĝardenista arto.

Legas Barbara

Konindaj poloj: La unuaj esploristoj de Bajkalo

Nunjare pasas la 150-a datreveno de la kontraŭcara, liberiga insurekcio, la Januara Insurekcio. Multaj ĝiaj komandantoj, insurgentoj post la insurekci­falo estis kondamnitaj je morto aŭ ekzilo al Siberio. Inter ili estis komisaro de la insurgenta pola Nacia Registaro en Litovio i Belorusio, Benedykt Dybowski. Post la aresto la rusaj aŭtoritatoj kondamnis lin je mortopuno. Savis lin tamen germanaj zoologoj intervenante pere  de prusa fera kanceliero Otton von Bismarck. La puno estis ŝanĝita je la 12-jara ekzilo al Siberio. Tie polaj insurgentaj ekzilitoj kiel la unuaj komencis gvidis sistemajn esplorojn de Bajkalo. Inter ili estis Benedykt Dybowski la malkovrinto de la faŭno kaj flaŭro de ĉi tiu plej malnova kaj plej profunda lago de la mondo. Dybowski, kies 180-a naskiĝ­datreveno pasis  fine de aprilo, kun sia amiko Wiktor Godlewski malkovris tie 100 speciojn de organismoj, la plej ofte vivantajn en Bajkalo krustulojn.  Kiel konfirmas hidobiologo el altlernejo en Ulan-Ude en la orienta Siberio doktoro Dmitrij Wiktorowicz Matafonow – poloj iniciatis tute novan etapon en la malkovrado de la Bajkala geografio kaj ĝia besta kaj planta mondo. de bestoj kaj plantoj de Bajkalo. Liaopinie neniu pli frue ol Dybowski kun tioma sukceso estis malkovranta la endemian faŭnon de Bajkalo. La lago havanta ĉ. 25 milionojn da jaroj karakteriz­iĝas per pli ol 70 procentoj de besto- kaj planto­specioj vivantaj ekskluzive en ĝiaj akvoj. Tio fascinis la polan esploristojn, kiu  priskribis ol 100 speciojn de nekonataj bestoj.

Kune kun Wiktor Godlewski Dybowski gvidis eslorojn en Kałtuj, malgranda loĝloko ĉe la suda bordo de Bajkalo, kie ĝis hodiaŭ oni memoras pri polaj malkovrintoj.  Dybowski kaj Godlewski gvidis siajn esplorojn laŭ la propra originala metodo. Nome en profundon de la lago tra forhokita glacikrusto – en tre malfacilaj kondiĉoj, kiam frosto havis ĉirkaŭ minus 30 gradojn – ili estis enmetantaj mortan fiŝon, kies korpon tuj voris diverpeciaj krustuloj. Elmetane ĝin ili jam disponis pri esplor­materialo. Inter la malkovraĵoj de Dybowski en Bajkalo troviĝas iu el la plej  karkterizaj por la lago fiŝoj, pole gołomianka, latine Comephorus dybowskii , kiu havas mirigajn proprecojn. Ĝi vivas tre profunde kaj estas preskaŭ diafana. Elprenita el la akvo kaj metita en la sunradiojn ĝi transformiĝas en oleecan likvaĵon. Tiu oleo servis al la vivantaj ĉe la bordoj de Bajkalo burjakoj por lumigi iliajn lampojn.

Estadante ĉe Bajkalo kaj esplorante ĝiajn akvojn Dybowski fariĝis la kunaŭtoro de nova sciencbranĉo, limnologio, kiu koncernas kompleksajn esplorojn geologiajn, hidrologiajn kaj natursciencajn de la kontinentaj akvoj. Post la punestado Dybowski laŭ la propra elekto daŭrigis siajn sciencajn laborojn en la fora Rusio, i.a. sur Komĉatko. Li meritiĝis ankaŭ kiel kuracisto kaj etnografo inter la vivantaj en Siberio burjakoj kaj evenkoj. Fine li  revenis al Pollando kaj ekloĝinte en Lvovo tie li mortis en 1930a.

Sed ne nur la nomo de Dybowski estas ligita kun Bajkalo. Alia elstara pioniro de la sibira scienco estis pola geologo Jan Czerski, ankaŭ eksilita al Siberio pro la partopreno en la januara insurekcio. Lia merito estas la priskribo de la tuta lagobordo de Bajkalo, inkluzive de enfluantaj ĝin riveroj. Lian nomon memorigas  Czerski-Monto, la plej alta pinto de Bajkalaj Montoj kaj la tiel nomata Czerski-ŝtono,  monto troviĝata proksime al la loko Litwianka. Czerski same kiel Dybowski post la malkovro de la siberia naturo libervole revenis tien por daŭrigi siajn sciencajn laborojn. La tragika por Pollando 1863, pro la falo de la januara insurekcio,  fariĝis epokfara en la esplor­histrio de Bajkalo. Ekzilitaj polaj insurgentoj estis la unuaj, kiuj komencis ĝin sisteme esplori.

Legas Barbara

Ostrzyca

Hodiaŭ mi volas vin konduki, gesinjoroj,  al iom fora loko en la sudokcidenta Pollando, en Sudety-montaro, en la distrikto de Złotoryja. Tie ĝis antaŭnelonge eblis trovi la unikan en Pollando kreskolokon de ajlo strikta, la restaĵo de la glaĉera epoko, nun jam malaperinta.  Ne ajlon striktan ni serĉos tie, sed nian atenton ni donu al la altaĵo Ostrzyca, kiu povas veki asociaciojn kun egiptaj piramidoj. Piramidforman aspekton Ostrzyca dankŝuldas al la vulkana historio de Sudetoj. Hodiaŭ neniu vulkano funkcias tie, sed daŭre eblas rekoni vulkankonusojn en la panoramo de la regiono. La plej alta vulkanrestaĵo, alta 501 metrojn super la marnivelo, estas dominanta en la ebena panoramo Ostrzyca, kiu kiel vulkano,  ne funkcias de 4 milionoj da jaroj. Ĝiaj deklivoj estas relative krutaj kun klare rimarkebla pinto. La altaĵo kun varia geologia historio konsistas  el variaj miocenaj vulkanrokoj, kiuj en likva formo elverŝiĝis el la iama vulkano. Nun Ostrzyca estas tutece surkreskita de kapsoarbaro konsistanta el sikomora acero, frakseno, tilio, ulmo, en malpli granda grado kvero. Ĉepiede kreskas piceoj kaj betuloj. En la pinta regiono sur la areo de 3,81 hektaroj estis kreita la naturrezervejo Ostrzyca Proboszczowicka. Al aparte protektataj formacioj apartenas tie bazalta roka gruzo kaj la rokoplantoj. La pinto mem, kiel menciite, dominanta en la regiono estas bonega panormrigardejo. Kondukas al ĝi 445 ŝtonaj ŝtupoj. La altaĵo pro sia formo estas difinata i.a. kiel la silezia Fuĵi-monto. Dum la favora vetero ĝi estas  videbla de Karkonosze-montaro. La unuopaj deklivoj pro malsama sunradiado karakteriz­aĝas per varia mikroklimato, kio influas ĝian planto­veston.

La naturrezervejo estis establita en 1962 kaj enhavas – kiel dirite – interesajn geologiajn formaciojn kaj multajn maloftajn plato­speciojn. Ĝi estis establita ĉefe por konservi la restaĵojn de la terciara vulkano kun la bazalta gruzo kaj por protekti la rokoplantojn – entute 160 speciojn – en la pinta segmento de la altaĵo. Sur la tereno de la naturrezevejo vivas i.a. aproj, cervoj, kapreoloj. El inter malpli grandaj bestoj estas menciindaj vulpoj, martesoj, leporoj, sciuroj, musteloj. Riĉe estas reprezent­ita birdaro. La rezervejo estas ankaŭ la vivejo de tre malofte aperanta en Sudetoj limako Clausilia Dubia kaj nur ĉi tie aperantaj du papili­specioj Aplota kadeniella kaj Bryotropha basaltinella.

La arbara komplekso, sur kies tereno troviĝas la rezervejo en la pasineco rolis kiel la kavalira havaĵo. La arkeologiaj esploroj en 1959 konfirmis en Ostrzyca spurojn de la frumezepoka setliĝado.  Jam en 1926 pro la elstaraj naturvaloroj de Ostrzyca germanaj aŭtoritatoj deklaris la terenon sur la areo de 2,46 hektaroj protektata. Tiu tereno en 1962 estis vastigita je 1,36 hektaroj.  En 1982 kreiĝis aldone sur la surfaco de preskaŭ 12 kvadrataj kilometroj tereno de la protektenda panoramo, Ostrzyca Proboszczowska, kiu ĉirkaŭas la rezervejon, kaj sur kiu tereno eĉ pli ol tri kvadratajn kilometrojn okupas arbaroj.

Lagas Barbara