Felietonoj
Koninda Pollando: Wilamowice
Wilamowice estas malgranda urbeto situanta en la sudokcidenta Pollando, kies loĝantoj de jarcentoj uzas propran lingvaĵon. Germanoj dum la 2-a mondmilito klopodis germanigi ĝiajn loĝantojn. Tiuj kiuj ne subskribis germanan naciliston trafis al koncentrejoj. Pacon ne alportis la 1945-a jaro. Dum la stalinisma epoko la lokaj lingvo, vestoj kaj kutimoj estis malpermesitaj kaj pli ol 60 personoj malobeantaj la malpermeson estis ekzilitaj al Uralo. Nur en 1956 tiu malpermeso estis forigita. Komence de la 21-a jarcento ŝajnis, ke proksmiĝas fino de unika kulturo, sed tiam ekzorgis pri ĝi la plej junaj loĝantoj. Aktuale la lingvon de Wilamowice lernas en la tiea lernejo pli ol 30 infanoj kaj private pliaj dek kelkaj personoj. Tamen kiel la gepatran uzas ĝin ĉ. 20-30 personoj, plej ofte grizaĝaj. Do grava kaj aparta evento en la vivo de Wilamowice estas, ke la plej proksiman sabaton la lokaj junuloj prezentos fragmentojn de la romano de Tolkien „Hobito, aŭ tien kaj reen” en la traduko en la vilamovican lingvon „Hobbit: hejn an cyryk”. La duonhora spektaklo disvolviĝos en la loka fajobrigadista domo. Samtempe estos prezentita la bildvortaro de la vilamovica lingvo, verdire ĝia unua lernolibro, ĉar ĝis nun estis publikigitaj nur porinfanaj rakontoj. Wilamowice troviĝas en la distrikto de Bielsko Biała. Meze de la 13-a jarcento fondis ĝis setliĝantoj el Frislando kaj Flandrio, kiuj dum jarcentoj konservis sian apartecon en vestoj kaj parolo. La vilmavica lingvo estas la mezepoka varianto de teŭtonaj lingvoj, kiu estis parolata ĝis la alveno de la Ruĝa Armeo. Plej parencaj al ĝi estas la germana, jida kaj luksembrgia lingvoj. La vilamovica komencis renaskiĝi post 1989, al kio grave kontribuas la societo Wilamowanie, kiuj nun klopodas, ke ĝi akiru la statuson de la regiona lingvo. Nun daŭras laboroj pri ĝia granda vortaro. En Wilamowice loĝas aktuale ĉ. tri mil personoj. La urbo estas hortikultura centro kaj centro de la lina industrio. Laŭ tradicio la setlejo estis establita kelkajn jarojn post la mongola invado kontraŭ Pollandon en 1241 fare de setliĝantoj venintaj el la okcidento, kiuj pli frue establis proksiman setlejon, la nunan vilaĝon Stara Wieś. La unuan fojon Wilamowice estis menciita sub la nomo Novovillamowicz inter paroĥoj de Oświęcim-paroĥaro en la Krakova Diocezo en 1326 en la registro de la porpapa denarofero. Do ĝi devis ekzisti jam pli frue. Laŭ la analizo de la lingvo kaj vestoj de pli postaj loĝantoj oni konkludis, ke ĝiaj setliĝantoj deriviĝis el Frislando kaj Flandrio, kaj laŭ la nomo de la urbo, ke ĝia lokalizanto, la peranto inter feŭdo kaj setliĝantoj estis iu Wililliam, verŝajne el Skotlando. La elektita loko for de grandaj riveroj povas sugesti ankaŭ timon pri indundoj. Ne senkaŭze. En 1238 la danĝera riverelbordiĝo priindundis grandan surfacon de Flandrio instigante loĝantojn al forfuĝo. La loĝantoj de Stara Wieś kun la tempofluo asimiliĝis. Vilamovicanoj restis en kultura izoliteco eĉ ĝis la 2-a mondmilito. Ili konservis sian arkaikan lingvon, kutimojn, kostumojn (kun elementoj de la skota kradmotivo, turkaj kaj floraj motivoj) kaj senton de aparteco. Politike Wilamowice ekde ĉ. 1315-a apartenis al Oświęcim-Princilando. La lokon sub la nomo Wylamowycze mencias pola kronikisto Jan Długosz enLiber beneficiorum dioecesis Cracoviensis en la jaroj 1470-80 menciante kiel posedantojn Nikolaon kaj Johanon Wiliamowski blazone Kornicz. En 1808 la lokaj kamparanoj elaĉetis la sinjorajn grundojn, kio liberigis ilin de servituto. En la lokoevoluis la teksa metio kaj kamparanoj vendadis siajn produktojn i.a. en Vieno, Varsovio, Triesto, Konstantinopolo aŭ Hamburgo. La 8-an de januaro 1818 Wilamowice akiris la urborajtojn kaj kun ili rajton al ĉitagaj jarmarkoj, propra poŝtoficejo, kuracisto, apoteko, policejo kaj lernejo. En 1887 kreiĝis teksista lernejo. Laŭ aŭstrapopolregistro el 1900 en 317 konstruaĵoj sur la surfaco de 1039 hektaroj vivis 1719 personoj, en plimulto katolikoj, 67-procente germanlingvanoj kaj 33-procente pollingvanoj. En la intermilita periodo Wilamowice ektroviĝis en la limoj de la renaskiĝinta Pollando. Post la dummilita enkorpigo en la 3-an Regnon ĝi revenis post la militfino al Pollando.
El la elsendo 20.11.2015. Legas Barbara
Koninda polo: Jan Matejko
La heroo de nia hodiaŭa felietono estas Jan Matejko, pentristo kaj desegnisto ligita kun Krakovo, la plej elstara reprezentanto de la historia fluo en la pola pentroarto. Nunjare ni solenis lian 177-an naskiĝdatrevenon kaj 122-an datrevenon de la morto. Matejko estas unu el la plej alte taksataj pentristoj en la historio de la pola arto, kreinto de la nacia skolo de la historia pentrado. Ĝi plenumis apartan rolon en la ŝtato senigita je politika suvereneco sekve de la dispartigaj traktatoj (rusa, prusa kaj aŭstra) el la jaroj 1772-1795. Bildigante la iaman grandecon de la Respubliko kaj gloron de ĝia militistaro Matejko formis korojn kaj mensojn de poloj, revenigante al ili kredon pri la renaskiĝo de la sendependa Patrolando. Kiel la unua li atribuis altan rangon al la historia pentroarto, vaste fasinis per ĝi la socion manifestinte sur la internacia areno altan nivelon de la pola arto kaj akrinte la plej altajn distingojn dum internaciaj ekspozicioj. Kiel membro de multaj prestiĝaj Akademioj kaj Artinstitutoj li prenis lokon en la vico de la plej elstaraj eŭropaj pentristoj de la 2-a duono de la 19-a jarcento. En la familia domo de Matejko regis pola, patriota etoso malgraŭ tio, ke la patro havis ĉeĥajn radikojn kaj la patrino devenis el poligita germana familio. Du fratoj de Jan Matejko batalis dum Printempo de Popoloj en Hungario, poste en la Januara Insurekcio. En esenca maniero la imagopovon kaj interesiĝon de estonta pentristo influis lia frato Franciszek, scienca laboranto de la Jagelona Universitato. Ne sensignifa estis la etoso de la hejmurbo Krakovo, ĝiaj historiaj objektoj radikantaj en la Mezepoko, la nacia sanktejo sur Wawel-altaĵo kun la Reĝa Kastelo kaj tomboj de la polaj reĝoj en la katedralo kaj relative granda, kompare kun la aliaj aneksitaj partoj de la lando, libereco por kultivi naciajn tradiciojn. Havante 13 jarojn en 1852 Jan Matejko komencis studojn en la krakova Akademio de la Belartoj. Liaj studinteresiĝoj estis jam tiam klare difinitaj. La sekvan jaron li pentris sian unuan historian tolaĵon „Caroj Ŝujski antaŭ la reĝo Sigismundo la 3-a”. Siajn historiajn konojn Matejko senĉese profundigadis studante verkojn de malnovaj kronikistoj. Sian pasion de desegnisto-dokumentisto li flegis skizante la bildojn de polaj reĝoj kaj princoj, antikvaĵojn de la krakova arkitekturo, skuptarto kaj artmetioj. Jan Matejko akirinte stipendion en 1858 daŭrigis studojn en la Akademio de Belartoj en Munkeno. Tie li fasciniĝis pri la historia pentroarto de franca artisto Paul Delaroche. Poste mallonge Matejko studcele vizitis Vienon. La ideologia kaj arta siluetoj de Matejko maturiĝis komence de la 60-aj jaroj ene de la krakova bohemianaro inter junaj artistoj, verkistoj kaj historiistoj. Unu el siaj plej elstaraj pentraĵoj „Stańczyk” li kreis en 1862 havante apenaŭ 24 jarojn. Stańczyk, la reĝa distrulo personigas la politikan enpensiĝon kaj solecon pri la politikaj konsekvencoj de la perdo de larandregiona fortreso en Smoleńsk dum la milito kontraŭ Moskvo en 1514. La grandformataj oleaj pentraĵoj de Matejko i.a. „Prediko de Skarga” (224 je 397 centimetroj), „Rejtan. La falo de Pollando” (282 je 487 centimetroj), „Batalo apud Grunwald” (426 je 987 centimetroj) impresas ne nur per pentrista majstreco, sed ankaŭ kvazaŭ kameraa/filmista prezento de la historio. Liajn pentraĵojn formas komponaĵoj prezentantaj unuaplane plurpersonajn figurojn, ofte laŭ panorama spektro. Karakterizas ilin profunda esprimo, patoso eĉ. La bildojn karakterizas elstara drameco en la prezento de kompleksaj scenoj, kiel ankaŭ en la prezento de individuaj sintenoj, gestoj, efektaj, intensaj koloroj. Frapas la ekspresipleno de fizjonomiaj kaj psikaj trajtoj. La programan ciklon de monumentecaj tolaĵoj de Matejko – el inter kiuj du trovigas eksterlande. En Vatikanaj Muzeoj „Jan Sobieski apud Vieno” kaj „La morto de Przemysław en Rogoźno” en Zagrebo – kompletigas dekoj da malpli grandaj pentraĵoj kaj portretoj. Ankoraŭ antaŭ la 30-a vivojaro Jan Matejko akiris internacian famon kaj rekonon. Francaj kritikistoj kalkulis lin al la plej elstaraj kreantoj de la historia pentroarto en Eŭropo. La unuan internacian sukceson Matejko enkontiggis en 1865 dum la ĉiujara Pariza Salonego akirinte oran medalon pro „Prediko de Skarga”. Du jarojn poste dum la Monda Ekspozicio en Parizo Matejko ricevis la oran medalon de la 1-a klaso pro la tolaĵo „Reytan en la varsovia sejmo 1773”, kiun aĉetis la imperiestro de Aŭtrio Francisko Jozefo. Jan Matejko regule partoprenis ekspoziciojn organizatajn de Societo de Amikoj de Belartoj en Krakovo kaj Lvovo, Varsovio. Plurfoje li ekspoziciis eksterlande en Parizo, Vieno, Berlino, Budapeŝto, Londono, Petersburgo. Inter multaj distingoj ricevitaj de Matejko menciinda estas la franca Honora Legio, la aŭstra „Kunstmedaille”, la aŭstra imperiestra medalo „Pro litteris et artibus”, la vatikana Komandora Kruco de la Ordeno de Pio la 9-a. Samtempe la pozicion de Matejko kiel unu el la plej elstaraj pentristoj de la tiama Eŭropo konfirmis la membreco en multaj prestiĝaj institucioj, kiel la franca Akademio de la Belartoj kaj Franca Instituto, Belarta Akademio en Berlino, la Rafaella Akademio en Urbino, Viena Pentrista Skolo. La rekonon de poloj por la Matejko emfazis la solenaĵo en Krakovo, dum kiu la urboprezidanto enmanigis al Matejko sceptron kiel simbolon de lia spirita regado en la nacio en la senreĝa tempo. En 1873 Jan Matejo ricevis la postenon de direktoro de la krakova Akademio de Belartoj, kiun li plenumis ĝis la vivofino. Al liaj disĉiploj apartenis tiom renomaj kreantoj de pola modernismo kiel Jacek Malczewski, Stanisław Wyspiański, Józef Mehoffer. Matejko postlasis grandegan artan heredaĵon, en kies konsiston eniras pli ol 300 oleopentraĵoj, portretoj, tolaĵoj kun historia, religia, alegoria enhavo kaj kelkcent desegnaĵoj kaj krokizoj. Li mortis havante nur 55 jarojn. Liaj lastaj vortoj estis „Ni preĝu favore al la Patrolando”. Liaj sepultaj solenaĵoj okazis akomapnite de la sonoj de la Sigismuna Sonorilego, kaj en la funebra marŝantaro al la familia tombo en Krakovo asistis miloj da krakovanoj.
El la elsendo 13.11.2015. Legas Barbara
Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio
La Tombo de Nekonata Soldato en Vasovio, tombo-monumento ĉe Józef Piłsudzki-placo solenas la 90-jariĝon. Lanĉita por omaĝi soldatojn pereintajn en la batalo por sendependeco ĝi estis inaŭgurita sub la kolonaro de ne plu ekzistanta Saksa-Palaco la 2-an de novembro 1925. Tiutage estis enterigita tie la ĉerko kun kadavro de sennoma soldato venigita dum speciala ceremonio el la Tombejo de Defendantoj de la pola Lvovo. La elekton de Lvovo el inter 15 aliaj batalkampoj de la pola soldato faris lotumvoje kavaliro de la kruco Virtuti Militari, Józef Buczkowski. La 29-an de oktobro en la Tombejo de Lvovaj Aglidoj estis elterigitaj tri ĉerkoj. Patrino de unu el la soldatoj entombigitaj ĉi tie elmontris unu el ili. Troviĝis en ĝi restaĵoj de soldato kun kuglospuroj ĉe la kranio kaj piedo, ĉe kiu troviĝis la karakteriza bekĉapo de polaj pafistoj. Lia ĉerko dum solena funebra ceremonio estis veturigita al la lvova stacidomo kaj sekve per speciala trajno al Varsovio. De la varsovia Ĉefa Stacidomo la funebra marŝantaro direktiĝis al la katedralo de sankta Johano. Post la solena diservo la ĉerko sur la artileria platformo estis transportita al la Saksa Placo. Tie oni metis ĝin en la tombejon kune kun la fondoakto de la monumento, 14 urnoj kun tero el la ceteraj 14 elekteblaj batalkampoj, arĝenta florkrono de la pola prezidento kaj silka funebra tolaĵo kun bildo de aglo. En la tuta diozcezo dum la unuhora solenaĵo senĉese aŭdiĝis la sono la sonoriloj. En momento de la enmeto de la ĉerko en la tuta Pollando ekregis unuminua silento kaj unusola sono estis tiu de la kanona honorpafo. Ĉe la tombo ekbrilis torĉoj, ekstaris honoraj gardotrupoj. La solenaĵon partoprenis la pola prezidento, ĉefministro, ekleziaj altranguloj, eksterlandaj gastoj kaj amase venintaj varsovianoj. La ideo omaĝi soldatojn pereintajn sur batalkampoj kreiĝis post la 1-a mondmilito en Francio. La franca ekzemplo spronis similajn patriotajn manifestiĝojn en tre multaj aliaj landoj, en Pollando la unuaj ideoj pri ĝi aperis jam en 1921. La varsovia Tombo de Nekonta Soldato fariĝis loko de vizitoj de miloj da varsovianoj. Validis neskribita regulo demeti antaŭ ĝi la ĉapelon kaj klini la kapon, ne fumi kaj ne paroli laŭte, kvankam kun la tempofluo ne ĉiuj ĉi principoj estis rigore observataj. Komence de 1926 la administrado de la Tombo estis transdonita al la aŭtoritatoj de Varsovio. Post 11 jaroj en 1936 okazis konservistaj-renovigaj laboroj. Oni decidis restaŭri ne nur la Tombon mem, sed la tutan palacan kolonaron kaj arkadojn. En 1939 eksplodis la 2-a mondmilito. Dum la germana okupacio la Tombo de Nekonata Soldato por la varsovianoj iĝis loko aparte grava kaj honorata. Ofte endanĝerignte la propran vivon oni rapidis tien por meti florojn okaze de la naciaj festoj. La 15-an de aŭgusto 1941 malgraŭ germanaj patroloj estis metita la florkrono kun rubando enhavanta la surskribon “Al nekonata soldato, la registaro de Pola Respubliko”. Sed ekde majo 1942 la tereno ĉirkaŭ la Tombo fariĝis loko rezervita ekskluzive por germanoj. En iliaj manoj ĝi troviĝis dum la tuta Varsovia Insurekcio 1944. La 28-an de decembro 1944 la taĉmento de Sprengskommando sub la gvido de majoro Wegner eksplodigis la Saksan Palacon. Ĉar la kolonaro super la Tombo ne ruiniĝis komplete la sekvan tagon eksplodigo estis ripetita. El la Tombo saviĝis fragmentoj. Nur dum la forigado de gruzo en 1945 estis konstatite, ke germanoj boris truojn ankaŭ en la saviĝintaj pilieroj, sed malgraŭ tio ne etis tie enmetitaj eksplodigiloj. Laŭ pola konservisto germana soldato – verŝajne edukita en respekto por la tradicio kaj la ideo de la Tombo de Nekonata Soldato – ne plenumis la ordonon. Hodiaŭ, kiam la Saksa Palaco daŭre ne estas restaŭrita la emfazo de la Tombo estas aparte frapa. Krudaj brikoj ambaŭflanke de la Tombo reliefigas, ke iam ĝi konsistigis parton de pli granda konstruaĵo. En 1979 dum sia unua pilgrimvizito en Pollando haltis ĉe ĝi papo Johano Paŭlo la 2-a, kiu ĉe la apuda Placo celebris la sanktan meson. En la sekva jaro la unuaj nekomunistaj polaj aŭtoritatoj ordonis revenigon de la antaŭmilitaj omaĝtabuloj kaj aldonon de novaj. La unuaj revenis por la Festo de Sendependeco en 1990. Dum la solenaĵoj de la 200-jariĝo de la 3-amaja Konstitucio aldoniĝis 14 omaĝtabuloj kun nomoj de polaj batalkampoj el la jaroj 972-1683, 1768-1921 kaj 1939-45. Dum la ŝtataj festoj ĉe la Tombo de Nekonata Soldato okazas – kun partopreno de la plej superaj polaj aŭtoritatoj – solenaj ŝanĝoj de gardostarantoj, oni metas florkronojn. Ĉe la Tombo tage kaj nokte honore gardostaras soldatoj de la Polaj Armeaj Fortoj, senĉese flagras la eterna flamo. Ankaŭ la plej proksiman merkredon, la 11-an de novembro la pola prezidento Andrzej Duda post la matenaj solenaĵoj – diservo kaj enmanigo de la plej altrangaj polaj distingoj en la palaco Belweder – akompanite de rajdantaj soldatoj direktiĝos al la Tombo de Nekoata Soldato por partopreni la solenaĵon de la sanĝo de la honora gardostarantaro kaj pormeti florojn kaj ĉe la Tombo kaj ĉe la monumento de marŝalo Józef Pisłsudzki.
El la elsendo 06.11.2015. Legas Barbara
Tagoj de la memoro kaj enpensiĝo
La ĉiujaran tempon de la memoro kaj enpensiĝo pri la forpasintoj, ligitan kun la Tagoj de Ĉiuj Sanktuloj kaj Mortintoj akompanas nunjare sunplena, varmeta vetero. Amasvendejoj, florkioskoj kaj aparte ĉetombejaj florbutikoj abundas per florpotoj kaj torĉoj. Kaj tio ĉi kun la kolorbunto de la aŭtunaj – ankoraŭ folihavaj – arboj forprenas la funebran emfazon de la tagoj. La pensoj pri morto akompanis homojn de la plej longa tempo. Sed kun la tempopaso, kun la homa maturiĝado kaj ĉiam pli riĉa kultura vivo firmiĝadis la konvinko, ke eblas morton supervenki, ke eblas atingi senmortecon kreante firmajn verkojn, kiuj servos al sekvaj generacioj. La citaĵo el la romia lirikisto Horaco „Non omnis moriar” (ne plene mi forpasos) dum jarcentoj eĥas en la verkoj de aliaj poetoj, ankaŭ polaj. Rajtas ilin ripeti ankaŭ ĉiuj kreantoj de la scienco, inventintoj, konstruantoj, ĉiuj ĉi kies ideoj nutras nian intelektan vivon aŭ kies verkoj servas kaj longe servos al aliaj generacioj. Ĝenerala estas la konvinko, ke oni ne mortas ĝis kiam estas iu, kiu flegas la memoron. Sed ankaŭ la bezono de memoro nedisigeble ligiĝas kun la enpensiĝo pri la morto, do verdire en la nunaj tagoj ni ĉiuj, multaj el ni partoprenas komunan misteron de la Memoro. En Pollando okaze de la Festotagoj al la tombejoj oni celas amase. Kaj por viziti la tombojn de proksimuloj, sed ankaŭ por flamigi torĉon ĉe ies forgestita tombo, ne plu flegita, senflora. Plurfoje en niaj elsendoj ni parolis pri la plej famaj polaj nekropoloj, Powązki, Bródno kaj aliaj. Sed nunjare mi proponas komunan enpaŝon en la Tombejon de la Varsoviaj Insurgentoj ĉe la strato Wolska. Temas pri la plej granda en Eŭropo milittombejo, inaŭgurita la 25-an de novembro 1945 kun la celo enterigi personojn el la provizoraj amastombejoj kreitaj sur la stratoj kaj placoj de Varsovio, personoj pereintaj dum la Insurekcio 1944. La unuaj entombigoj sur la tereno de la Tombejo de la Varsoviaj Insurgentoj okazis en novembro 1945 kaj daŭris ĝis la komenco de la 50-aj jaroj. La plej granda sepulta solenaĵo okazis la 6-an de aŭgusto 1946, kiam oni venigis ĉi tien kvin kaj duonan tunojn da cindroj en 117 ĉerkoj de homoj murditaj kaj bruligitaj en la unuaj tagoj de la Varsovia Insurekcio sur la tereno de Ĝenerala Inspektoraro de la Armeaj Fortoj, en Gestapo-sidejo, en Wola-kvartalo mem, interalie dum la eksterma kampanjo de la kvartaloloĝantoj difinata kiel la hombuĉo de Wola-kvartalo. 80-procente temas pri civiluloj, en plimulto entombigitaj anonime. La malfavora sinteno de la komunistaj autoritatoj kaŭzis, ke dum jardekoj oficiale nenion oni sciis pri la ekzisto de ĉi tiu nekropolo, ne okazis en ĝi datrevenaj solenaĵoj kaj la tombejo estis en senzorga stato. Estis malpermesite meti tomboŝtonojn pretekste de planataj ordigaj laboroj. Verdire en la Tombejo de Varsoviaj Insurgentoj estas malmultaj individuaj tomboj. La homaj restaĵoj estis enterigitaj en 177 komunaj tomboj kaj en kurgano, kiu laŭ pritakso enhavas ĉ. 12 mil tunojn da cindroj, kio ekvivalentas al ĉ. 50 mil personoj. En aŭgusto nunjare en la Tombejo de la Varsoviaj Insurgentoj estis organizita eksterordinara ekspozicio „Ni konservu ilin en la memoro” dank’ al la laboro de la Muzeo de la Varsovia Insurekcio. Ĝi ekde la komenco de sia funkciado kolektas ĉiajn informojn kaj dokumentojn same pri la insurgentoj mem kiel ankaŭ pri la ekstermataj varsovianoj. La menciita ekspozicio (ĉirkaŭpreninta preskaŭ 60 mil nomojn) estis frukto de la 8-jara laboro, sed kiel substrekis Jan Ołdakowski, la direktoro de la Muzeo ĝi ne kronas, sed signifas novan komencon en la muzeaj laboroj. Ĉe tiu etapo ne plu sufiĉas dokumentoj, oficialaj fontoj. Apartan rolon komencas ludi la familiaj memoro kaj arkivoj por identigi la laŭvicajn civilajn viktimojn de la Varsovia Inusrekcio. Ili helpis senigi je anonimeco milojn da varsovianoj pereintaj en tiu periodo. Ankaŭ mia familio post pli ol 50 jaroj sukcesis identigi inter la civilaj viktimoj de la insurekcio niajn familimembrojn. Eĉ se en komunaj tomboj ili ne reestas forgesitaj. Por ni vivantoj kun ĉiu jaro multiĝas tomboj ĉe kiuj ni haltas por rememori, enpensiĝi, preĝi. Ĉiam pli ofte ni travivas doloron poretere adiaŭi tiujn, kiujn ni amis, admiris, respektis. Pensante en la plej proksimaj tagoj pri la forpasintaj familianoj, proksimuloj, konatoj, amikoj ni ne forgesas per kora memoro ĉirkaŭpreni ankaŭ ĉiujn forpasintajn geaŭskultantojn de la iamaj, sed ja ankaŭ nunaj E-elsendoj el Varsovio.
El la elsendo 30.10.2015. Legas Barbara
El la E-gazetaro – 10.07.2015
Jam post tri semajno pasos la tn. Esperanto-Tago, la 26-a de julio memoriganta, ke antaŭ 128 jaroj en Varsovio aperis la Unua Libro. Pri tio frontpaĝe memorigas la 3-a nunjara numero de „Norvega Esperantisto”, kombinante la bildon de porokaza afiŝo kun la dato de la nunjara kongreso de NEL. Ĝi okazis meze de junio kaj enkonduke al ĝi la norvega E-periodaĵo prezentas la tekston de retpoŝta diskuto pri la ideo de nova membrokategotio „apogmembro”. La ĉefa akso de la diskuto estas konsideroj, ĉu enkonduko de la nova kategorio kun minimuma kotizado kaj minimuma servo (reta informfolio tamen taŭga por disdonado kaj afiŝado, do facile elprintembla) povos garantii kreskon kaj stabliecon de la membraro. Pri la rezultoj de la Landa Kunveno ni sendube legos en la venonta numero. La antaŭkongresa „Norvega Esperantisto” ne nur prezentis la tekston pri nova membrokateforio, sed ankaŭ la tutan Jarraporton 2014. Mi ŝatas ĝian klaran strukturon kaj esperas, ke la kongreso mem sukcese respondis la demandon, kiel bremsi la malkreskon de junulaj membroj kaj kiel fronti la defion de homfortoj. Tio ne estas sole problemoj de norvegaj esperantistoj, sed de multaj landaj asocioj, ne laste UEA. Ŝajne, tiomajn membroproblemojn ne havas japanaj esperantistoj. La junia numero de „La Revuo Orienta” alportas raporton pri sukcesa 48 E-Seminario de Japana E-Instituto en Tendoo, dum kiu efektive oni devis nuligi la Junularan Klason pro manko de aliĝintoj. Aliflanke – kiel ni legas en la paĝo de junuloj – tute bone sukcesis La vojo de Bongustaĵa Renkotiĝo. La celo de la evento estis „multigi junulojn, kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj naski la spacon, kie iu ajn povas tuŝi Esperanton sen pensi serioze”. Kiel ni legas: „en unu jaro ni organizis 12 renkontiĝojn, kun multaj junuloj el Japanio kaj el aliaj landoj”. […] Estonte, eĉ se la nomo ne taŭgas, ni ĝojas, ke ĝi fariĝos la esperanta spaco, kolektiĝejo por junuloj kaj naskejo por junaj Espeantistoj”. Ne nur raportojn ni trovas en la junia „La Revuo Orienta”. Oda Komenco rakontas pri sia esperantista vojo al lingvoposedo, kiu alkondukis al amo de E-literaturo. Dieter Klemmen priskirbas sian vojon al Esperanto, komenciĝinta junulaĝe, kaj maturiĝinta kiel la familia lingvo, kiu estas pluflegata de du filoj. Sendube la plej esenca estas lia konkludo, kiun kontestus neniu esperantisto: „finfine mi povas diri, ke la lingvo Esperanto ekde la studenta aĝo estis por mi grava ŝlosilo por melfermi murojn, kurtenojn kaj eĉ korojn en multaj socioj kaj kulturoj de la mondo”. Kelkfoje la aventuro kun Esperanto komenciĝas multe pli frue. Al tiuj, kiuj entrrprenas ĝin infanaĝe servas „Juna Amiko” kaj la 2-a nunjara numero eĉ montras Mirejon Grossjean kun ŝiaj du E-parolantaj nepoj. Jam delonge ni ne menciis ĉi tiun periodaĵon en niaj trarigardoj, kiu subiĝis al nudokule videblaj transformiĝoj redakte kaj grafike. Kvankam mi legis ĝin kun plezuro frapas la malvario de aŭtoroj, kio kaŭzas ke de la sama persono venas pli ol unu, du tekstoj. Eble el inter longa listo de Landaj Reprezentantoj eblus trovi novajn freŝajn kunlaborantojn? Sendube senĉese la plej valoran kontribuon liveras Baldur Ragnarssson, kiu per ne tro ampleksaj, sed tre riĉenhavaj felietonoj verkas pri herooj el la historo de E-literaturo. Ĉi-numere temas pri Hendrik Adamson – estona, kiel difinas lin la aŭtoro de la felietono, „esence melankolia poeto”. Pri aŭtoroj, sed ne beletraj i.a. ni trovas multajn informojn en „Informilo por Intelingvistoj”. La duoblan unuan numeron de la nuna jaro malfermas raporto pri la marta kolokvo en la berlina Humboldt-Uniersitato „Ekonomiko, Lingva justeco kaj Lingva Politiko” Temis pri evento, al kiu eblis kontribui angle, esperate, france, germane, hispane, itale, kvankam la ĉeflingvo estis la angla. „IpI” notas ankaŭ la pli frue okazintan Internacian Kolokvon en Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds pri Vivanta Lingvo kaj Komunumo. Ĉi-kaze evento kun nur esperantistaj fakuloj, kies prelegoj aperigos „Literatura Foiro”. IpI, kiel kutime liveras multajn informojn ankaŭ i.a. pri doktorigaj disertacioj, diplomigaj verkoj, jubileoj. Ĉi-numere temas pri la biografiaj informoj kaj elekto de publikaĵoj de Erich-Dieter Krause lige kun lia 80-jariĝo. Estante unu el la gvidaj specialistoj en Germanio pri indonezia lingvo en E-komunumo germanlingva li aparte meritiĝis per plej bonaj kaj ampleksaj E-vortaroj ĝuste por germanoj. La alia priatentita jubileulo estas la 70-jariĝinta Reinhard Haupethal, kies biografion, kelkajn gravajn eldonaĵojn, kaj la bibliografion de la verkaro „IpI” ankaŭ prezentas. El la vortoj de Detlev Blanke ni citu i.a.: „Reinhard Haupenthal sendube apartenas al la plej gravaj kaj plej produktivaj interlingvistoj de la nuntempo. Li ne nur aŭtoris grandan nombron da studoj, sed ankaŭ zorgis pri eldono aŭ represo de multaj grandparte nekonataj aŭ longe elĉerpitaj tekstoj, aparte pri Volapuko, tiel redisponigeblinte ilin al esploraj celoj. Por multaj reeldonaĵoj li verkis enkondukojn, postrimarkojn aŭ biibliografiajn aldonojn [..]. Kune kun sia edzino li fondis la tradicion de festlibroj en Esperanto. Haupethal ankaŭ konatiĝis kiel tradukanto de la beletero. [..] La ege riĉa interlingvistika biblioteko de familio Haupenthal laŭkontrakte iom post iom iros donace al la Bavaria Ŝtata Biblioteko en Munkeno kaj tie estos deponata kiel corpus separatum.” Krom tiuj menciindaj Jubileoj el la lasta „IpI” mi ŝatus atentigi pri biografio de Jules Meysmans la aŭtoro de la termino Inerlingvistiko. Detlev Blnke prezentas intervjuon kun nova prezidanto de Volapuko, kaj tute aparte proksimigas la starpunkton de Ulrich Ammon pri la germna kiel komunikilo en la sciencoj. Blanke donas apartan atenton al la nunjare aperinta libro de Ammon kaj unu el la ĉapitroj, kiu traktas la demandon de unu aŭ pluraj lingvoj de scienca komunikado kun la referenco al planlingvo, al Esperanto. Fermante la Informilon por Interlingvistoj mi memorigu, ke ĝi estas ricevebla senpage ĉe la Centra Oficejo de UEA.
El la elsendo 10.07.2015. Legas Barbara
Vizitinda Pollando: Puławy
Parolante pri Trzebiatów en la nordokcidenta Pollando mi menciis la nomon de princino Anna Maria laŭdevene Czartoryska, kiu estante la edzino de la virtemberga princo Frederiko Eŭgeno vigligis la kulturan vivon de la urbo. Post la divorco kaj reveno al la lando ŝi famiĝis kiel kunkreantino de fama, romantika rezidejo en Pollando – Puławy, en la 18-a/19-a jarcentoj centro de la kultura kaj scienca, ne laste politika vivo de Pollando. Kaj ĝuste Puławy estas nia nunsemajna celloko. Iam centro de la kultura vivo, nun centro industria, scienca kaj turisma. Sed pli frue…..
La setlado en la ĉirkaŭaĵoj de Puławy komenciĝis antaŭ ĉirkaŭ naŭ jarcentoj. Tiutempe la tereno estis surkreskita de densaj prarabaroj kaj unusola trafikvojo estis la rivero Vistulo. Ĝuste ĝi logis homojn, kiuj ambaŭborde setliĝadis establante siajn loĝlokojn. Multaj el ili kreiĝis ĝuste en la ĉirkaŭaĵoj de la nuna Puławy. Por ĝiaj sortoj ne sensignifa estis la disfloro en la 2-a duono de la 17-a jarcento de la proksima urbo Kazimierz Dolny. Puławy mem fariĝis magnata propraĵo pasante de unu al la alia familio. Fine de la 17-a jarcento ĝi fariĝas la propraĵo de Sieniawski-familio, kiu konstruigis tie pompan defendokastelon. Tio ŝajne estis la decida momento por la estonta evoluo de Puławy. Post la detruo dum la sveda invado la kastelo estis transformita en palacon fare de la filino de hermano Sieniawski Izabela, kies dua edzo fariĝis princo August Czartoryski. Fine de la 18-a jarcento ili porkonstante ekloĝis en Puławy. Ĝuste en tiu periodo Puławy superbe disfloris kiel centro de la kultura, literatura, societa – kaj poste politika vivo de Pollando.
Princo Adam Czartoryski dotita per enormaj talentoj estis homo funde kaj altgrade klera. Li estis poligloto kaj liaj oftaj eksterlandaj vojaĝoj proksimigis lin la la kulturo kaj civilizacio de aliaj nacioj. Arto kaj scienco trovis en li eksterordinaran mecenaton, kiu per favora protekto ĉirkaŭprenis logitajn tie artistojn, literaturistojn kaj poetojn. Sed la princo multe meritiĝis ankaŭ sur la kampo de la socia kaj politika laboro. Lia edzino ne estis same klere edukita, sed ŝi kapablis forigi tiujn mankojn per sia aŭtodidakta laboro. Ambaŭ ne nur protektis verkistojn kaj literaturistojn, sed ankaŭ mem verkis. Ŝi ia. skribis popularan historion de Pollando dum la princo la unuan historion de la pola literaturo. Ankaŭ iliaj infanoj estis talentodotiaj, la menciita Anna Maria, ia. la aŭtorino de la unua pola romano “Malwina”. Geprincoj zorgis pri la eduko de ĉiuj infanoj, inkluzive vilaĝajn – tamen evidente la ĉefan atenton donante al la propraj infanoj kaj tiuj de aliaj magnataj familioj, kiuj direktis ilin al Puławy poreduke. La instruado estis okazanta tie sub la gvido de elstaraj eŭropaj sciencistoj. En la palaco floris la politika, scienca kaj kultura vivo. Je la tuta Pollando radiis de ĉi tie la amo al la patrujo, post la falo de Pollando ĉi tie koncentriĝis la politika vivo. Lime de la 18-a kaj 19-a jacento ne senkaŭze oni epitetis Puławy kiel la Polajn Atenojn.
Bedaŭrinde fine de la 18-a jarcento grandajn perdojn kaŭzis la venintaj tien post la bataloj apud Zieleńce kaj Dubienka 20-milaj rusaj trupoj, du jarojn pli poste kozakoj de Suworow. Post tiuj ĉi eventoj princino Izabela Czartoryska ordonis konstruigi – apud multaj aliaj objektoj de la malgranda arkitekturo en la palaca parko – Sanketejon de Sibilla, kiu rolis kiel la unua en Pollando muzeo de la naciaj memoraĵoj; similan rolon plenumis ankaŭ la pli posta Gotika Dometo.
Komece de la 19-a jarcento Puławy trifoje gastigis la rusan caron Aleksandron – samaĝulon kaj amikon de la filoj de la princa paro Adam kaj Konstanty. Gasto en la palaco de Czartoryski-familio estis ankaŭ reĝo Frederiko Aŭgusto kune kun la edzino. La finon al la brila periodo de Puławy metis la novembra insurekcio de la 1831-a jaro. Puławy estis sieĝita kaj bombardita de la caraj trupoj. Pro la mistera sortokoincido la rusajn trupojn komandis princo Adam Wirtemberg, la filo de princino Anna Maria Czartoryski, kiu post la divorco estis forprenita de la patrino kaj subigita al la prusigado. La vivoverko de Czartoryski-princoj estis detruita kaj iliaj havaĵoj konfiskitaj de rusoj. Muzeaj kolektoj parte savitaj estas nun admireblaj en la krakova Czartoryski-familia Muzeo. La palaco fine – post variaj sortoj fine de la 19-a jarcento estis transformita en Instituton pri la Kampara Mastrumado kaj Arbaristiko, kiu post la 1-a mondmilito rolis kiel Ŝtata Instituo pri la Kampara Mastrumado. En aŭgusto de la 1920 jaro Puławy la laŭvican fojon fariĝis centro de la pola politiko. Dum la pola-bolŝevista milito ĝuste en Puławy kreiĝis la definitiva plano, decidinta pri la venko de Pollando.
La 2-a mondmilito kaŭzis multajn detruojn en Puławy kaj la postmilita rekonstruo sekvis iom lame. Decida por la plia evoluo estis la 1960-a jaro kiam oni decidis loki tie Azotan Fabrikon, kiu spronis rapidan kaj dinamikan evoloun de la urbo. Dum 20 jaroj la nombro de ĝiaj loĝantoj kreskis kvaroble. Tamen oni sukcesis konservi tradicion, ligi novajn urboplanajn solvojn kun la historia parto de la urbo. Transdaŭris la sciencaj tradicioj de Puławy kiel centro de agronomiaj sciencoj. En Czartoryski-familia Palaco sian sidejon havas Instituto pri la Kultivado, Sterkado kaj Grundoj, en la palaco de Anna Maria Czartoryski oni esploras la abelbredadon, kaj ĉe la Azota Fabriko kreiĝis Instituto pri la Artefaritaj Sterkoj.
Pitoreska urbo Puławy situanta dekstraborde de Vistulo kun unika palaca-parka komplekso logas senĉese turistojn kaj naturamantojn. Ni aldonu, ke en Puławy sian nestolokon elektis iu el la strikte protektitaj vespertospecioj. En la kovoperiodo troviĝas tie eĉ 300 femaloj. Ĝuste tio povas kaŭzi, ke Puławy troviĝos estonte sur la listo de la eŭropunia programo “Natura 2000”, te. programo de ekologie protektataj terenoj.
El la elsendo 03.07.2015. Legas Barbara
Koninda polo: Jan Nepomucen Potocki
Lastĵaŭde en la kastelo en Łańcut (la Apudkarpatia Regiono, en la sudo de Pollando) okazis la inaŭguro de la Jaro de Jan Nepomucen Potocki, kies 200-a mortodatreveno troviĝas en la listo datrevenoj aŭspiciataj en 2015-a jaro de Unuesko. La heroo de nia hodiaŭa felietono estis sinsekve civitano de tri ŝatoj kaj subulo de ses regantoj, filo de pola magnata familio edukita en la franca lingvo kaj kulturo, malta kavaliro, deputito de la pola 4-jara Sejmo, konsilanto de caro Aleksando la 1-a pri la aziaj aferoj. Jan Nepomucen Potocki estis samtempe elstara historiisto, etnologo, lingvisto kaj mondvojaĝanto. Tamen Jan Nepomucen Potocki plej vaste estas konata kiel aŭtoro de la fantasta-fantazia romano „Manuskripto retrovita en Zaragozo”. Temas pri amromano verkita laŭ persa-araba modelo havanta skatolstrukturon, t.e. ke el unu vefto ŝpinigas sekvaj kaj el ili pliaj. Krome Potocki postlasis ĉirkaŭ 30 aliajn verkojn, ĉiujn en la franca lingvo. La romanon „Manuskripto retrovita en Zaragozo” famigis proksimigante al la nuntempuloj Wojciech Jerzy Has per sia brila surekranigo de la romano en 1964-a jaro.
Potocki ne estis sole verkisto, raportisto. Samtempe estis la unua pola arkeologo, esploristo pri la slava historio, erudito fascinita per novaj sciencaj konceptoj, liberpensulo kaj klerulo superanta la kadron de la epoko. Li faris multajn vojaĝojn. Al Turkio kaj Egipto, Nederlando, Hispanio kaj Maroko, Malsupra Saksiio, Kaŭkazio. Li soldatservis en la aŭstra armeo, batalis kiel malta kavaliro kontraŭ berberaj piratoj sur Meditereaneo. Ĉiujn aventurojn li dokumentis en siaj raportoj. Kelkaj el ili estis tradukitaj de lia samtempulo Julian Ursyn Niemcewicz en la polan lingvon. Potocki estis unu el la unuaj esplorantoj de la slava historio kaj arkeologio, siajn malkovrojn kaj pripensojn li entenigis en la kelkvoluma verko „Esploroj pri Sarmatio” kaj en „Frua historio”. Reveninte al Pollando li fariĝis deputito de la Kvarjara Sejmo, aganto de la reformotendaro.
Li devenis el eminenta kaj potenca pola magnata familio. Jam kiel 7-jarulo li estis sendita de la gepatroj al Svislando, kie kun sia frato li akiris profundan klerecon. Al Pollando li revenis post 10 jaroj, sed ne por longe. Samjare li veturis al Hungario, Serbio, sekve al Turkio kaj Egipto. Li estis vera mondvojaĝanto kaj kiel tia en sia epoko li estas unuavice konata. En Pollando li fariĝis la antaŭkuriero de egiptologiaj esploroj gvidataj konsiderante la epokon en la maniero tre moderna. Kiel la unua li manifestis interesiĝon pri la slava historio. Pri la ĉi-rilataj arkeologiaj esploroj li okupiĝis en la Malsupra Saksio. Sed pri la historio de slavoj li faris esplorojn de Meklemburgio ĝis Kaŭkazio.
Reveninte en 1778 al la lando li engaĝiĝis politike. Liaj progresaj kaj kritikoplenaj opinioj rilate la reĝimon de la Respubliko ne plaĉis al la magnataro kaj la reĝo Stanisław August Poniatowski. Kiam oni rifuzis eldoni liajn verkojn, Potocki mem establis presejon. Libera Presejo de Potocki ne subalternis al la ŝtata, sed sole al la eklezia cenzuro. Poste, kiam li jam fariĝis deputito por la Granda Sejmo flanke de la reformotendaro, kiu alkondukis al la proklamo de la 3-Maja Konstitucio en sia presejo li publikigadis sejmajn paroladojn tiel popularigante la opiniojn de la reformotendaro. El politika vivo Potocki retiriĝis, kiam la reĝo aliĝis al la pefiduloj, al Targowica-konfederacio. Tiam li translokiĝis al Łańcut, kie li dediĉis sin al la verkista laboro.
Ekde 1803 Jan Nepomucen Potocki estis membro de la varsovia Societo de Amikoj de la Sciencoj. Dank’ al Adam Czartoryski, la ministro por la eksterlandaj aferoj de aro Aleksandro la 1-a Potocki estis nomumita kiel estro de la sciencista grupo konsistanta el lingvistoj, etnografoj, natursciencistoj ĉe 240-persona delegitaro sendita fine de 1805 al. Ĉinio. Ĝi malsukcesis pro la aplombo kaj malkompetento de la cara ambasadoro, kion Potocki elstare analizis en antaŭnelonge retrovita raporto al Adam Czartoryski. Potocki pretigis ankaŭ oficialan leteron por la azia departemento en Peterburgo, en kiu li aparte atentigis pri la ekonomia estonteco de Siberio.
La lastajn vivojarojn Potocki pasigis en sia bieno en Podolio. Tie la 23-an de decembro 2015 suferane pro atakoj de neŭralgiaj doloroj kaj timante freneziĝon li sin mortigis. Ĝis hodiaŭ en diversaj fontoj aperas tre malsamaj versioj de tiu fakto, kelkaj tre kurizaj kiel tiu, ke li sin mortigis kredante esti lupfantomo. Pli ekvilibra estas la aserto pri la reaganta lin tiutempe melankolio.
El la elsendo 26.06.2015. Legas Barbara
Vizitinda Pollando: vizitindaj ĝardenoj en Varsovio, Krakovo, Sandomierz
Al la vizitindaj en Pollando historiaj objektoj, lokoj kaj regionoj aldoniĝis en la lasta periodo eĉ tri interesaj ĝardenoj, kiujn valoras viziti estadante en la urboj Varsovio, Krakovo, Sandomierz. Ne nur viziti, sed ankaŭ ripozi en ili kaj ĉeokaze konatiĝi kun ilia historio. Vizitinda ĝardeno kreiĝis ĉe la varsovia Reĝa Kastelo. Sur la eskarpo de la Reĝa Kastelo estis rekreita la tn. Supra Ĝardeno, kies unua ideo aperis en la 19-a jarcento kaj sekve reaperis post la reakiro de sendependeco en la 20-a jarcento. Por ĝia nuna aspekto oni uzis 20 mil buksojn, oni plantis pli ol 4 mil kvadratajn metrojn de herboareo. Oni instalis bedoplantojn i.a. miozotojn, preskaŭ 90 acerojn en potoj, oni instalis du fontantojn kaj benkojn. Kreante la ĝardenon oni referencis al la riĉa ikonografio, tio estas neniam nerealigitaj projektoj kaj aldone al la pentraĵoj de Belotto. La kastelan eskarpon ekde 16-a ĝis la fino de la 18-a jarcento surkreskis herbo. En la 19-a jarcento konforme al la projekto de Jakub Kubicki estis plantitaj tie la unuaj arbustoj kaj arboj, sed relative rapide oni lasis la terenon senzorge. Pri la planoj de la sureskarpa ĝardeno oni revenis post la reakiro de sendependeco, kiam la Kasteko fariĝis la rezidejo de la pola prezidento. Ilian realigon ĉesigis la militeksplodo.
La nuna ĝardeno malfermas al la publiko ravan panoramon al la valo de Vistulo, kion favoras diversnivelaj rigardoterasoj. Aldone estis prilaborita speciala aplikaĵo, dank’ al kiu eblos kompari la aspekton de la kastelaj ĝardenoj el la jaroj 1762, 1818, 1938 kaj 1945. Ili bildigas la iaman barokan ĝardenon, nun parte rekreitan, la kreiĝon de Arkadoj de Kubicki, la antaŭmilitan projekton de la ĝardeno kaj la militajn detruojn.
Iom alian karakteron havas la rekreitaj reĝaj ĝardenoj la nova atrakciaĵo por turistoj vizitantaj Wawel-altaĵon en Krakovo, troviĝanta ĉe la nova segmento de la vizititinero. Kreskas tie sur du terasoj kuracherboj, floroj, vitoj kaj fruktoarboj. La supra teraso ligas elementojn mezepokajn kaj renesancajn, la malsupra estas renesanca. Dum la arkeologiaj laboroj en parto de la supra teraso estis retrovitaj elementoj konfirmantaj, ke ĉirkaŭ la 1540- jaro ekzistis tie flor-kuracherba ĝardeno. Tio ebligis rekonstrui ĝian aranĝon laŭ padoj kaj bedoj. Konforme al la historiaj dokumentoj pri troviĝantaj kie kestoj, estis rekreitaj nuntempe kestobedoj. Kreskas tie bukso, lavendo, nepeto, sangvisorbo, meliso, pulmanario, ruto, rosmareno, salvio kaj ornamfloroj, kiel i.a. francaj rozoj, specio kultivata tie de jarcentoj. La ĝardeno sur la malsupra ĝardeno iam difinata kiel „ĝardeno de reĝo antaŭ la banejo” estas pli ampleksa kaj enhavas elementojn de malgranda ĝardena arkitekturo. La rekonstruo de la reĝaj ĝardenoj en Krakovo daŭris 10 jarojn, ekde 2004 ĝis 2014. Nun ili konsisitigas parton de nova subĉiela vizititinero „Konstruaĵoj kaj ĝardenoj de Wawel-altaĵo”. Ĝi funkcias dum senpluvaj tagoj ĝis la 30-a de septembro kaj estas destinita por grupoj maksimume 30-personaj.
La rekreita ĝardeno en Sandomierz havas apartan historion. Temas pri renesancstila ĝardeno referencanta al la ĝardeno de kurac-herboj de la 16-jarcenta kuracisto kaj elstara plantsciencisto – kanoniko Marteno el la loko Urzędów. Ĝi estis establita apud Domo de Długosz – la sidejo de la Dioceza Muzeo en Sandomierz (la suda Pollando). Marteno el Urzędów, kiu loĝis en Sandomierz, plenumante i.a. la funkcion de kanoniko en la tiea kolegiato estas la aŭtoro de elstara verko pri kuracplantoj de la renesanca epoko, „Libro de kurac-herboj”. La verko estis la unua origina pola libro pri kuracaj plantoj.
La ideo establi la ĝardenon referencantan al tiu 16-jarcenta sacerdoto naskiĝis post la ekspozicio dediĉita al tiu-epoka Sandomierz, kiam oni rememorigis eminentajn personojn ligitajn kun la urbo, inkluzive de Marteno el Urzędów.
Ĉe la Domo de Długosz estis rekreita renesanca spaco, memoriganta alian ĝardenon, kiu troviĝis proksime de la konstruaĵo sur la vistula eskarpo. Eblas vidi ĝin sur desegnaĵo, kiu bildigas incendion eksplodigitan post la konkero de la urbo fare de svedoj en la 17-a jarcento. En la ĝardeno apud la muzeo oni plantis herbospeciojn, kiuj estis kultivitaj de Marteno (estantaj laǔ la iamaj konoj simplaj kuraciloj difinataj “simplicja”) kaj tiujn, kiujn li menciis en sia libro kiel kreskantajn en la 16-jarcenta Sandomierz. La ideon de la ĝardeno prilaboris Anna Suchecka, la loka instruistino pri botaniko.
En la ”Ĝardeno de kanoniko Marteno el Urzędów” troviĝas tiaj plantoj kiel: anizo, lavendo, hisopo, rumekso, salvio, ruto, majorano, fenkolo, rapo, koronilo, ajlo, kelidonio, portulako, akvilegio kaj glicirizo. Estis krome plantita prunuso, pomarbo kaj vito. La plantitaj kreskaĵoj devenas el la ĝardenaj provizoj de la Jagielona Universitato en Krakovo kaj Unversitato de Maria Curie-Skłodowska en Lublino.
Apudas ilin informtabuloj kun plantonomoj, skibitaj per renesanca prestipo. Baldaǔ aperos ankaǔ priskriboj informantaj kiamaniere Marteno el Urzędów utiligis plantojn en medicino kaj por kuracado de kiuj malsanoj li ilin rekomendis.
”En libro pri kurac-herboj” Marteno el Urzędów reliefigis la sifgnifon de plantoj kreskantaj sur la polaj terenoj. La verko kreiĝis ne por la sciencaj celoj, sed por indiki al homoj vojon al pli bona sano.
Marteno, naskiĝis ĉirkaǔ la 1500-a jaro kiel filo de burgooficisto en Urzędów. Li diplomitiĝis en la Krakova Akademio en la 1525-a jaro fariĝante magistro pri liberaj sciencoj kaj post la sacerdota konsekro li komencis tie lekcii.
10 jarojn poste li veturis al Padovo, kie li studis medicinon kaj pri medicino diplomitiĝis. Li multe vojaĝis tra Italio, Svislando kaj Hungario, fine li setliĝis en Sandomierz ricevinte la postenon de kanoniko ĉe la Preĝejo de la Naskiĝo de la Plej Sankta Maria Virgulino. En Sandomierz li loĝis 30 jarojn, plugvidante flor-esplorojn, verkante libron pri kurac-plantoj, kuracante burĝojn. Li ankaǔ partoprenis la publikan vivon kaj gvidis interesojn kun patricaro. Krom domo li posedis hortikulturejon, vitejon kaj ĝardenon. Marteno el Urzędów mortis en la 1573-a jaro kaj eterne ripozas en la subterejoj de Sandomierz-katedralo.
En sia „Libro pri polaj kurac-herboj, do proprecoj de herboj, diversaj arboj kaj aliaj plantoj al medikamentoj apartenantaj”, kiu estis eldonita en Krakovo en la 1595-a jaro, do jam post la morto de la aǔtoro, li priskribis 400 speciojn de kuracplantoj. Li informis pri ilia flor-periodo, kreskoregiono, kuracproprecoj kaj manieroj kolekti kaj kultivi ilin. Iujn akompanis konsiloj kiel baze de ili prepari medikamentojn. La priskibojn akompanas krome la lignogravuraĵoj pri unuopaj plantoj.
El la elsendo 19.06.2015. Legas Barbara kaj Gabi
El la E-gazetaro – 12.06.2015
La tragika tertremo en Nepalo estas la komenca temo en la du venintaj en la ĵusaj tagoj periodaĵoj: „Esperanto en Azio” kaj „Kontakto”. Kiel ĉefpaĝe de la aprila Bulteno de KAEM skribas i.a. ĝia redaktoro Hori Jasuo: „[…] La oficejo de Nepala E-Asocio en la prospera distrikto Tamel ne damaĝiĝis. Sed la bela urbo kun multaj historiaj heredaĵoj fariĝis kvazaŭ ruino. Ni deziras restariĝon de ĉiuj tieaj homoj kaj esperantistoj, sed certe estos tre malfacile restariĝi. Mi deziras, ke la E-movado venku ĉiujn malfacilaĵojn kaj okazu laŭplane la Speciala Renkontiĝo en 2016 por voki subtenantajn esperantistojn el la tuta mondo”. – fino de la citaĵo.
Tiun specialan renkontiĝon anoncas en sia entuziasmoplena raporto pri la 11-a Himalaja Renkontiĝo Bharat K Ghimire. Neniu el la partoprenintoj de la 11-taga ekskurso kaj piedvagado povis ja antaŭvidi la elementan plagon, kiu frapos Nepalon nur kelkan tempon poste. Kaj eble valoras elstarigi tion, kion ĉi-jare la 11-a Himalaja Renkontiĝo taksis kiel sian sukceson, nome kunvenigon de multaj nepalanoj kaj 11-personan brazilan karavanon, kiu la unuan fojon sub la gvido de Arlando Rebelato partoprenis la Himalajan Renkontiĝon. Honoroj estis atribuitaj al. la 9-foja partoprentinto de la evento Hori Jasuo el Japanio kaj Peter Wraae el Danlando – multfoja partopreninto de la aranĝo kaj kontribuinto al la nepala movado.
La personajn spertojn pri la tertrema plago en Nepalo en Kontakto dividas Pradip Ghimire, kiu kvazaŭ laŭ bildoj de la filmbendo priskribas eventojn, kiuj akompanis lin tiutage ekde la leviĝo, tra celado al la oficejo de Nepala E-Asocio dum kiu surprizis lin la tertremo. Kvankam ĉio estas reala impresas kiel la rememora sonĝo. La akompanaj notoj pri la tertremo informas pri diversaj aspektoj de la natura katastrofo menciante la plej gravajn objektoj, kiuj sekve de la tertremo ruiniĝis, eksterlanda helpo veninta al Nepalo, kie mi kun plezuro trovis la nomon de Pollando, sed la plej ĝojiga estas tiu, ke ĉiuj nepalaj esperantistoj estas sekuraj.
La ĉeftemo de „Kontakto” estas >Akvo, la oro de la tria jarmilo<. Tiurilate ĉefartikole aperas du tekstoj „Pekino klopodas por akvo” de Rao Pei el Ĉinio kaj „Akvo mankas, akvo multas” de Karina Oliveira kaj Diogenez D. Gimene el Brazilo. Alie aspektas la akvoproblemo en Pekino, kie oni klopodas reutiligi uzitan akvon, alie en la bazila San Paŭlo, kie la ĉefproblemo estas nesufiĉo de pura akvo. Kiel prave atentigas Rogener Pavinski en siaj redaktoraj vortoj enkondukantaj en „Kontakton” homoj ĉiam pli kaj pli postulas la akvon kaj „fronte al la problemoj devenantaj el malbona uzo oni ekkomprenas, ke necesas racie uzi la akvajn provizojn”.
El la dua nunjara numero de Kontakto mi ŝatus atentigi pri movadrilataj temoj. La raporto de Łukasz Żebrowski pri la vizito en la afrika Burundo. Kvazaŭ kontribuon al la Kampanjo Montevideo 60 mi personr traktas la klopodon de Pawel Fischer-Kotowski retrorigardi la 50-jarajn eldonojn de Kontakto. Krome kiel atentokaptan mi konsideras la raporton pri la E-domo en Medano en Sumatro, en kiu relative nova esperantistoa Rebecca Giersiefen priskribas sian aventuron en Indonezio.
Multe pli konketajn „movadajn” informojn pri tio, kio okazas en Indonezio liveras la jam menciita „Esperanto en Azio”. Rilate la movadon en Sumatro Reza Pahlevi respondeculo pri edukado-divizo en Indonezia E-Asocio informas: >Ni havas Esperantan klubon Aŭora Movado en Medan (mia urbo). Ni ankaŭ havas 3-etaĝan Esperanto-Domon. En la unua etaĝo estas librejeto kaj diskutejo. En la dua estas kunvenejo kaj dormĉambro. En la tria estas babilejo, festivalejo kaj tiel plu. „ Kiel li krominformas nun la intenco estas konforme al la prezentita en la bulteno regularo establi E-klubon ĉe la Sumatra Universitato.
Tio ne estas la unusola informo el Indonezio en la lasta numero de KAEM-Bulteno. Interese estas legi la raporton pri la kunsido en Bandung, en la okcidenta Javo. Ĝia celo estis laboroj ligitaj kun la komuna indonezia, aŭstralia kaj novzelanda kongreso en 2016.
Evidente ne sole Nepalo kaj Indonezio prezentas informojn kaj raportojn en la aprila numero de „Esperanto en Azio”. Interesajn primovadajn informojn ni ricevas el Filipinoj, Japanio, Vjetnamio, Malajzio, Israelo, Rusio, Koreio, Orienta Timoro. Krome legeblas raportoj pri la 33-a komuna seminario korea, japana, ĉina, pri la 33-a Internacia Sumoo (alivorte legiga E-rivalado] kaj pri la 153 raportoj el la tuta mondo por la Virina Tago en Hiroŝimo.
Kiam mi legas la bulelton de KAEM „Esperanto en Azio” mi iom bedaŭras, ke ankoraŭ ne ekzistas aliaj kiiuj movadakampe kovrus la aktivadojn de aliaj UEA-komisionoj ekz. pri Eŭropo, Noda kaj Suda Amerikoj. Espereble la daŭranta Jaro Montevideo 60 povos sproni ankaŭ tiuterenajn iniciatojn.
El la elsendo 12.06.2015. Legas Barbara
Koninda polo – Jakub Świnka
Jakub Świnka – apud princo Henryk Brodaty, la Barbohava – estis la plej elstara politikisto de Pollando en la 13-a jarcento. Per ĉiuj siaj agadoj li grave kontribuis al altigo de la pola nacia konscio. Ŝlosila momento en lia biografio estis la 1283 jaro, kiam li estis investita kiel arkiepiskopo de Gniezno (la unua ĉefurbo de Pollando kaj la unua eklezia metropolo de lando). Ne estas konata la detala trapaso de lia sacerdota kariero, sed estas certe ke Jakub Świnka akiris bonegan edukon, ĉ. 1280 li estis kantoro de la kapitulo de Gniezno. Historiistoj ne ekskludas, ke pli frue en la 70-aj jaroj de la 13-a jarcento li plenumis gravajn funkciojn en la kortegoj de princoj Bolesław Pobożny (Boleslao la Pia) kaj Bolesław Wstydliwy (Boleslao la Hontema).
La elekto de Jakub Świnka la arkiepiskopo de Gniezno ligiĝas sendube kun fido kaj protekto, kiun li ĝuis ĉe la provinca princo Przemysław kaj de siaj elektintoj – altrangaj sacerdotoj. Kiel la metriopoliestro de Gniezno, la superulo de la Eklezio sur la polaj teritorioj arkiepiskopo Świnka klopodis firmigi ĝiajn strukturojn. Li meritiĝis pro sia defenda poltiko favore al la pola Eklezio kaj la pola lingvo kontraŭ la germanigo.
Jam du jarojn post la arkiepiskopa investo dum sinodo en la loko Łęczyca Jakub Świnka ordonis, ke ĉiuj homilioj kaj la plej gravaj preĝoj, kiel Kredo, Patro Nia, Ave Maria okazu en la pola lingvo. La liturgio ja estas en latino. Krome laŭ lia rekomendo dum unu dimanĉo monate la pastroj estis klarigantaj al la kredantoj pri kio temas en la plej gravaj preĝoj kaj evangelioj. Li malpermesis, ke rektorajn aŭ instruistajn funkciojn plenumu personoj ne konantaj la polan lingvon. Samjare, tio estas en 1285 li adresis leteron al la kardinaloj, per kiu li alvokis la Apostolan Ĉefurbon defendi Pollandon kontraŭ la germana influtrudiĝemo. Li mem aktive gvidis la porpolan politikon konsekrante polajn episkopojn, firmigante la kulton de polaj sanktuloj, i.a. la kulton de sankta Wojciech (Adalberto). Vivigante la kulton de la unua patrono de Pollando li ligis al la originoj de la metropolo de Gniezno kaj de la Pola Reĝolando. Tiucele fine de la 13-a jarcento laŭ lia decido ĉiuj preĝejoj de la provinco devis disponi pri la skribita historio de la sanktulo, devis uzi ĝin kaj kanti. Du fojojn en la jaro en la mortodatreveno de la sanktulo kaj en datreveno de lia kanonizo en la polaj preĝejoj oni legis biografion de sankta Wojciech kaj historion de liaj mirakloj. Tio celis firmigi i.a. la memoron de la sanktulo ligita kun la katedralo en Gniezno kaj elstarigi la rolon de Wielkopolska-provinco, kiel la unuiga centro de la lando.
En la mezepoko altrangaj ekleziaj kierkiuloj okupiĝis ne sole pri la aferoj de la Eklezio, sed ankaŭ signifagrade engaĝiĝadis en la aktualan politikon. Arkiepiskopo Świnka ne estis escepto klopodante altigi la prestiĝon de la ŝtato. Li estis pledanto por la unuigo de Pollando post ĝia provinca diserigo sekve de la hereda decido de princo Bolesław Krzywousty (Boleslao la Kurbobuŝa) (1138). Li enteprenis do klopodojn pri krono de princo Przemysław kiel la reĝo de Pollando. Tio okazis la 26-an de junio 1295 en la katedralo de Gniezno post la 219-a senreĝa periodo, kiam diversaj polaj provincoj estis regataj de princoj. Tiel Jakub Świnka efektivigis la revon renaskigi la Polan Reĝolandon sub la sceptro de Piast-dinastio. Bedaŭrinde la reĝo jam la sekvan jaron murdita sekve de komploto de brandenburganoj. Sekvis epizoda momento, kiam dum 6 jaroj la pola krono falis en la manojn de ĉeĥo Vaclavo la 2-a, sed la ĉeĥa dominado finiĝis en 1306. En la sekvaj jaroj unuopajn polajn provincojn unuigis princo Władysław Łokietek (Vladislavo la Kubuta), kiu estis unu el la kunlaborantoj de la arkiepiskopo. Li estis kronita kiel la pola reĝo nur en 1320. Tiun momenton ne ĝisvivis la arkiepiskopo Jakub Świnka mortinta komence de 1314 kaj eterne ripozanta en la preĝejo de sankta Jerzy (Georgo) en Gniezno.
Ĉiuj biografoj de arkiepiskopo Jakub Świnka reliefigas inter liaj gvididealoj la difinon „pola ideo”, la ideo de Pollando kiel la nacio kaj kiel la ŝtato, same en la eklezia strukturo, kiel en la unuiĝinta Pola Reĝolando.
El la elsendo 05.06.2015. Legas Barbara