Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Felietonoj

Koninda kulturobjekto: la tolaĵo „Grunwald-batalo”

La grandformatan historian tolaĵon bildigantan la venkan batalon super teŭtonoj ĉe Grunwald (15.07.1410) Jan Matejko komencis pentri aŭtune de 1875 fininte komence de 1878. Verdire, la unuaj oleoskizoj kreiĝis jam en 1872, sed kvankam neniu el familianoj sciis pri la laborkomenco, la amiko de la pentristo Marian Gorzkowski atestas, ke same en momento de pentroinaŭguro, kiel ankaŭ ĉe la fino aŭdiĝis la sonoj de la fama Sigismundo-sonorilego, audiĝanta malofte,  kaze de eventoj eksterordinaraj aŭ festoj tiaj kiel la Dia Korpo. La pentraĵo sur la surfaco de 426 kaj 987 centimetroj kun granda pietismo rekreas la monumentecan scenon. Ĝi eternigas en la pentrista kadro la batalvizion el julio 1410. Ĝi kreiĝis ne sole el la imago de la elstara pentristo. Matejo estis kelkfoje vizitanta la lokon de la batalo por konatiĝi i.a. kun terenformiĝo. Ĉi tiuj vizitoj, veraj entreprenoj kondukis tra tri aneksopartoj de Pollando. Ankaŭ i.a. tra Varsovio, kie la raportantaj gazetoj informadis pri enorma entuziasmo de patriotaj amasoj kun florbukedoj atendantaj la proksimiĝantan pentriston. Tamen  la ĉefa informfonto por la tolaĵo de Matejko  fariĝis la Kroniko de la pola kronikisto Jan Długosz, kies patro partoprenis la batalon, kaj la onklo, sacerdoto kunestadinta en la tendaro kun la batalintaj kavaliroj. Jan Matejko decidis bildigi la finan etapon de la batalo en momento, kiam la venkoŝanĝo decide gravitis al la polaj-litovaj trupoj. Cetere en ĉi tiun scenon Matejo enmetis figurojn, kiuj ne partopreninte la batalon en la tolaĵo havis simbolan rolon. Ni memorigu ĉeokaze, ke Grunwald-batalo okazis inter la fortoj de la teŭtona ordeno (ruze akaparinte polajn teritoriojn) subtenata de soldatoj el Ĉeĥio, Silezio, Okcidenta Pomerio kaj el la regnoŝtatoj komandita de Ulrich von Jungingen kaj la unuiĝintaj polaj kaj litovaj fortoj subtenitaj de soldatdungitoj el Ĉeĥio, Moravio sub la komando de la pola reĝo Vladislavo Jagelo. Kvankam la batalo finiĝis per la venko ĝi ne estis finutiligita por plena pidepremo de la ruza ordeno. Tamen la famo de la venko apud Grunwald dum jarcentoj formis la identecosenton de laŭvicaj generacioj de poloj. Firmigis ĝin la tolaĵo de Matejko simbole bildiganta bravecon, sindediĉon, prudenton kaj forton de alianco unuflanke kaj aliflanke falson kaj eĉ perfidon. La unua posedinto de la finpreta „Batalo ĉe Gruwald” fariĝis varsovia financisto Dawid Rosenblum. La famiĝinan jam en la kreafazo bildon akompanis financa sukceso, ĉar kla kliento pagis por ĝi kapturnan sumon, kies valoro egalis  al pli ol duona arĝntotuno. Tiuepoke eblis aĉeti kontraŭ ĝi ĉevalgregon aŭ 2500 bovinojn. Rosenblum ne estis artamanto, sed financisto, kiu kalkulis je signifa profito dank’ al okazontaj ekspozicioj.  Unue la tolaĵo estis prezentita al la publiko  aŭtune de la sama jaro en Krakovo. Ĉiutage vizitadis ĝin homamasoj, kaj iuj admirantoj kontemplis la bilon eĉ dum horoj studante ĉiun ĝian detalon. La gazetoj taksis la bildon artverko, iuj verkis pri ĝi poemojn. Sed ne mankis severa kaj prema kritiko de la krakova artista elito i.a. Stnisław Witkiewcz aŭ Stanisław Wyspiański. Tamen la grandan sukceson de la ekspozicio agnoskis la krakovaj aŭtoritatoj enmanigite al Matejo sceptoron kiel simbolon de la regado en la artoj. Post ĉi tiu sukceso samjare „Batalo ĉe Gruwald” estis ekspoziciita en Vieno, vekinte la admiron de imperiestro Wilhelm la 1-a.   La sekvan jaron eblis adimiri ĝin en Varsovio. „Batalo  ĉe Gruwald” estis prezentita laŭvice  en pentristaj ekspozicioj de Petersburgo, Berlino, Lvovo, Bukareŝto, Parizo (1880). Post la reveno al Varsovio ĝia ekspoziciloko fariĝis la Asocio de la Belartoj „Zachęta”, kiu aĉetis en 1902 la tolaĵon de la heredantoj de Rosenblum. Entute dum la vivo de Matejko la „Batalo ĉe Grunwald” estis ekspoziciita en 17 artgalerioj. Grandega tolaĵo kun la surfaco de 42 kvadrataj metroj,   pezanta ĉ. 400 kilogramojn estis kun- kaj disvolvata 32 fojojn. Post la eksplodo de la 1-a mondmilito la „Batalo ĉe Grundwald” estis forveturigita al Moskvo por savi ĝin kontraŭ eventuala detruo fare de prusoj. Sur sian lokoj en la varsovia „Zachęta” ĝi revenis nur en 1922 baze de Riga-pactraktato. La plej drameca periodo en la historio de la pentraĵo komenciĝis kun la unua bribombado de Varsovio en septembro 1939. La baldaŭa malvenko de Pollando kontraŭ atakintaj germanoj apenaŭ lasis tempon por evakuo. La germana propagando ankoraŭ antaŭ la militeksplodo nomis ĝin paskvilo kaj pentrista provoko. Ĝia serĉado flanke de Gestapo  komenciĝis jam en la komenco de la okupacio. Germanoj pretis pagi pro informoj pri ĝi 2  milionojn kaj poste eĉ 10 milionojn da markoj. La kaŝado de informoj pri ĝi estis minacita de la mortopuno. Malgraŭ tiuj klopodoj la tolaĵo ne falis en la manojn de germanoj kaj la serĉadon finis falsa informo de Pola Radio el Londono, ke ĝi sukcese atingis Brition. Dume la tolaĵo dank’ al komuna helpo de polaj kulturagantoj kaj konspirantoj transdaŭris sukcese en Lublino (la orienta Pollando). Sed la evakuhasto kaj aliaj faktoroj kaŭzis, ke dum la transporto kaj kaŝado ĝi signife difektiĝis. La postmilita restaŭro daŭris 5 jarojn. En 1949 ĝi ektroviĝis en la  varsovia Nacia Muzeo. Ankoraŭ kelkfoje la „Batalo ĉe Grunwald” de Jan Matejko estis ekspoziciita eksterlande – en Prago, Moskvo, Vilno. Tiam evidentiĝis la neceso de pliaj ĝisfundaj konservistaj laboroj, kiuj okazis antaŭ 10 jaroj. Ekde septembro 2012 la varsovia  Nacia Muzeo fariĝis ekskluziva ekspoziciloko de la impona tolaĵo de Jan Matejko „Batalo ĉe Grunwald”.

El la elsendo 17.07.2020. Legas Barbara – 8’21”

Vzitinda Pollando: Rokowół

La morena altaĵo – 115 metrojn super la marnivelo – apud la lago Gardno sur la tereno de la Nacia Parko Słowiński (la norda Pollando)- de ĉiam  tre bone videbla de la maro rolis kiel la naviga orientiga loko notita sur la plej malnovaj maraj mapoj de ĉi tiu parto de Baltiko. Iam sur ĝia pinto estis flamigata fajro,  indikanta vojon nokte dumtage samcele servis ĝia fumo. Kun ĝi ligiĝas multaj legendoj. Unu el ili rakonas pri iam troviĝanta sur ĝi pompa kastelo, en kiu loĝis princino ŝatanta lukson kaj riĉaĵojn kaj ne multe zorganta pri siaj subuloj. Aliflanke ŝi estis tre postulema rilate la servutojn ricevatajn en la formo de viando, fiŝoj kaj greno. Kun ĉiu jaro la subuloj povriĝadis kaj fine venis sekecplago kaj la tero ne alportis rikolton. Malsatmorto alrigardis la kamparanajn okulojn dum la princino zorgis pri nenio pro la amasigitaj provizoj sufiĉaj por longaj jaroj. Senesperaj kamparanoj direktiĝis al ŝi helpopete eĉ pri haringobarelo, kiu ebligus transdaŭri la malfacilan periodon. Anstataŭ kompato renkontis ilin ŝia furioza rifuzo. Kamparanojn ŝi forpelis kaj haringobarelojn dronigis en la maro. Kamparanojn  reirantanj hejmen subite suprizis  la tremanta tero kaj enorma bruo akompaninta la kastelruiniĝon. Bone ili komprenis, ke tiel plenumiĝis la Dia puno pro la manko de ŝia kompato. Kaj sur la loko de la kastelo restis sole altaĵo ĉirkaŭita de ronda fosaĵo. De tiu bildo devenas la nomo Rowokół, kiu signifas samtempe fosaĵon kaj remparon. En la 17-jarcentaj mapoj svedaj kaj nederlandaj la nomo ŝajnas simili,  Reefcoll respektive Refkul aŭ Ravkuul. En germanaj mapoj el la komenco de la 20-a jarcento ĝia nomo prezentiĝas kiel Revekol. En la frukristana tempo troviĝis tie kapelo el la 1281 dediĉita al la patrono de navigantoj, fiŝkaptistoj kaj piratoj, s-ta Nikolao. Ĝi famiĝis en la Okcidenta Pomerio kiel unu el la gravaj pilgrimlokoj pro la troviĝanta en la kapelo la miraklofara bildo de la Dipatrino. Post la enkonduko de la reformacio en Pomerio en 1534 la sanktejo estis forlasita kaj ĝia riĉa ekipaĵaro disrabita formalaperis. Saviĝis sole ĝia turo, servonta kiel marlanterno. Dum pli ol 400 jaroj Rowowół estis forgesita, sed en la lastaj jaroj la altaĵo denove ekrolis kiel loko de religia kulto pro la rekreata tie  dum la paska Santa Nokto Resurekto. La 1-an de julio 1984-a en Rowokół estis establita arbara-panorama rezervejo kun la surfaco superanta 560 hektarojn etendiĝanta ĉe la sudorienta deklivo de la altaĵo sukreskita riĉe de fagoj, abioj kaj larikoj. Protektataj  estas krome la akvotereno de la rivero Łupawa kun vastaj herbejoj; la mezepokaj slavaj kulto- kaj defendolokoj; la monteta panoramo en la ĉemara ebenaĵo de Słowiński- Marbordo. Sur la altaĵan pinton gvidas iom kruta pado de la blua itinero. De la troviĝanta tie panorama turo la mondo aspektas kiel vasta mapo. Bonege videblaj estas i.a. la lagoj Gardno kaj Łebsko, la urboj Łeba,  Ustka kaj Słupsk. Kiam la vetero favoras videbliĝas eĉ lumoj de la dana insulo sur Baltiko, Bornholm.

El la elsendo 10.07.2020. Legas Barbara – 5’08”

Koninda Polo: Benedictus Polonus

Ekde la 1-a de julio denove multaj el ni, aparte en Eŭropo ĝuas la eblecon vojaĝi pro malfermiĝo de plimulto de Schangen-limoj. Ne tuj oni povas ekveturi. Des pli mi volas rakonti pri Benedykt Polak (Benedictus Polonus), la pioniro de la polaj vojaĝoj. Li naskiĝis ĉirkaŭ la 1200-a jaro en la okcidenta Pollando. Li estis franciskano, dum kelka tempo estadinta en klostro en Vroclavo. Tie li plej verŝajne renkontiĝis kun Giovanni da Pian del Carpine, unu el la unuaj disĉiploj de s-ta Francisko el Asizo, kiu estis prioro de la pola francikana provinco. En la unua duono de la 13-a jarcento tataroj triumfe marŝkonkeradis  kaj dekumis ŝtatojn de la orienta kaj suda Eŭropo. Kiam la trupoj de la Piastdinatia princo, Henryk Pobożny (Henriko la Pia) malvenkis apud Legnica en 1241 papo Inocento la 4-a profunde maltrankviligita pro iliaj konkeroj en la kristana Eŭropo decidis direkti legaton al la granda mogola ĥano por akiri armisticon. La papan mision, kiu ekiris la 16-an de aprilo 1245 el Liono partoprenis sub la gvido de Giovanni da Pian del Carpine i.a. Benedictus Polonus, kiel sekretario, tradukisto, eksperto pri la lingvo kaj moroj de la malnovrusaj ortodoksuloj, kiuj multonombre kiel ostaĝoj troviĝis en la mongola kortego. Oni supozas krome, ke Benedictus Polonus konis ankaŭ la mongolan lingvon, kiel iama tatara ostaĝo aŭ kontaktiĝinte kun tataroj prenitaj kiel ostaĝoj post la sieĝo de la urbo Racibórz. La papo devontigis la senditojn prisribi kredojn, morojn kaj politikan sistemon de la mongola ŝtato kaj ekscii laŭeble multon pri la planoj de pliaj eventualaj konkeroj, pri la riĉaĵoj kaj militfortoj de la mongolaj regantoj. Provizitaj per  valoraj, multekostaj donacoj la monakoj entreprenis surĉevale preskaŭ 20-milkilometran veturon tra nekonataj regionoj, kiu daŭris iom pli ol du jarojn. Veturante tra Krakovo, Lucko kaj Kijevo en ĉi lasta urbo ili ŝanĝis la ĉevalojn de eŭropaj je pli eltenemaj, mongolaj. Sekve laŭe de la bordoj de la Kaspia Maro kaj Arala Lago fruprintempe de 1246 ili renkontis la unuan fojon tatarajn trupojn. En lia eskorto la franciskanoj moviĝis al la regiono de Astraĥano, kie estadis Batu-ĥano (la nepo de Ĝingis ĥano) nomumita de la Granda Ĥano. Tie franciskanoj ekvidis amasajn trupojn, invadintajn pli frue Eŭropon. Post kelktaga estado Batu ĥano – mildigita pro la donacoj permesis – sed sole al la fratuloj Giovanni kaj Benedictus daŭrigi la veturon. Ĝis la mezo de junio 1246 ili antaŭenmoviĝis laŭ la valo de Sirdajo, la tiama mondofino laŭ la tiamaj eŭropaj kredoj. Tiel do, Benedictus kiel la unua polo metis piedon sur la azia kontinento. La plia celo fariĝis Syra Orda, legendeca Karakorumo kreiĝinta en la 3-a jarcento kiel  sidejo de Ĝingis ĥano. La papaj senditoj trafis tie ceremonion de surtronigo de Gujuk ĥano. Tio fariĝis la okazo por pli longa estado en la mongola koretego kaj kontaktoj kun aliaj reprezentanoj venintaj por la solenaĵo el la Bagdada Kalifato, Kartvelio, Koreio kaj Ĉinio. La 11-an de novembro 1246 – post entute 4-monata estado –  la granda ĥano transdonis al la papaj senditoj la respondan leteron en la lingvoj mongola, persa, turka kaj latino. En ĝi li postulis, ke la papo mem persone venu al li ĉefe de ĉiuj eŭropaj regantoj por lin omaĝi rifuzante samtempe la alvokon akcepti kristanismon. Komenciĝis la longa revena vojo. Nur la 18-an de novembro de la sekva jaro la monakoj atingis Lionon, kie rezidis Inocento la 4-a. La franciskanoj, kiujn oni bonvenigis kiel personojn revenantajn el alia mondo raportis pri sia ekspedicio, dividis la impresojn kaj transdonis faritajn notojn kaj priskribojn.  Sed la afero tiel ne finiĝis. Giovanni da Pian del Carpine revenis al Italio kaj en sia verko „Historio de mongoloj” entenigis amason da informoj pri landoj kaj popoloj de la Fora Oriento, pri la manieroj gvidi militon, organizi armeojn kaj administri la konkerojn. Benedictus Polonus verkis en Krakovo la unuan eŭropan traktaton kun la scienca dimensio „De itinere Fratrum Minoram ad Tartaros”. Ĝi traktis pri la kulturo kaj lingvoj de la Fora Oriento, enhavis amason da mongolaj esprimioj tradukitaj en latinon. Tio pravigas nomi Benedikton Polon ne nur pioniro de la polaj ekspedicioj, sed ankaŭ la unua pola orientalisto. La raporto de Benedictus konserviĝis en du manuskriptoj – pariza kaj viena. La unuan fojon ĝi estis publikigita en Parizo nur en 1839. En la pola ĝi aperis en 1986. Aldonendas, ke la ekspedicio de Giovanni da Pian del Carpine kaj Benedictus Polonus atingis Azion preskaŭ 30 jarojn antaŭ tiu de Marco Polo, opiniata la plej granda mondvojaĝanto en la mezepoko. Pri lia ekspedicio  al la koretego de granda ĥano de mongoloj Kubilaj – daŭranta entute 24 jarojn – troviĝas neniu spuro en la mongolaj skribaj dokumentoj.  La raporto de Benedictus Polonus en mezepokaj mongolaj dokumentoj estas konfirmita. Post la reveno al Krakovo Benedictus Polonus fariĝis tie la klostrestro. Li mortis ĉirkaŭ la 1280-a, sed ne estas konataj cirkonstancoj de lia morto kaj la loko de lia eterna ripozo.

El la elsendo 03.07.2020. Legas Barbara – 8’08”

Koninda Pollando: Baranów Sandomierski kaj ĝia kastelo

Ĉi-semajne ni invitas vin gesinjoroj al Baranów Sandomierski en la sud-orienta Pollando. La unua mencio pri ĝi devenas el 1135 dum la regado de reĝo Bolesław Krzywousty (kurbobuŝa). La urbajn rajtojn Baranów ricevis en 1354 de reĝo Kazimiro la Granda. La urbo evoluis dank’ al la grenkomerco, fine de la 16-a jarcento evoluis tie la metioj – aparte la drapproduktado, felprilaborado kaj ŝuista arto. Komence de la 17-a jarcento  Baranów fariĝis unu el la ĉefaj centroj de kalvinismo en la la regiono. La 17-jarcentaj svedaj invadoj komencis la iom-post-iom progresantan falon. Baranów fariĝinte ĉelima urbo perdis la ekonomian kaj komercan bazon. Profundigis ĉion ĉi la 18-jarcentaj dispartigoj de Pollando. Malgraviĝis komerco kaj metioj, la urbon plagis la ripetiĝantaj indundoj. Post la dua mondmilito sekve de la grundreformo la tiea 16-jarcenta kastelo  fariĝis la proprietaĵo de la fisko. Pli posta difloro datiĝas al la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento. Tiom kelkvorte pri la historio de Baranów Sandomierski, ĉar vian atenton gesinjoroj, ni volas fokusigi ĉirkaŭ la tiea kastelo, kalkulata al la plej elstaraj arkitekturaj objektoj de la malfrua renesanco sur la polaj teritorioj, ofte difinata  kiel „perlo”. Ĝi estis konstruigita sur la loko de la mezepoka defenda kavaleria biendomo, aparteninta al la nobela familio Baranowski. szlLa konstruon de la kastelo en 1569 inaŭguris la magnata familio Leszczyński, kiu invitis por ĉi tiu tasko la reĝan arkitekton el Floreno, Santi Gucci. La kastelo fariĝis la ĉefa rezidejo de Adam Leszczyński, grava centro de reformacio kun politika kaj societa signifo, kion atestas i.a. kelkfojaj vizitoj de reĝo Stefan Batory. La sekva posedanto de la kastelo realigis plian konstruetapon. Iom alimaniere estis displanitaj la internoj, la ekstera arkitekturo estis modernigita, estis alkonstruitaj pliaj elementoj de la defenda sistemo.  En la daŭro de la historio la posedantoj de la kastelo estis pluraj magnataj familioj. En la fino de la 17-a jarcento ĝia posedanto  fariĝis princo Józef Karol Lubomirski, kiu decidis pri la plukonstruo de la kastelo. Tiun ĉi taskon li komisiis al la fama Tylman el Gameren. Malgraŭ relative ofta ŝanĝo de la posedantoj – pro heredo aŭ vendo – la kastelo konservis la originalan renesancan-barokan karakteron, kiun konservis ankaŭ la sekvinta posedanto  Krasicki-familio. Tiam en la kastelo ektroviĝis memoraĵoj post episkopo Ignacy Krasicki, fama poeto, valoraj artkolektoj, valoraj mebloj, tolaĵoj kaj lia riĉa biblioteko. Ĉion ĉi, inkluzive de riĉa ekipaĵaro de la kastelo kaj de la ligna konstrubazo konsumis incendio el 1849 eksplodinta pro nekonataj kialoj. Finfine pro manko de rimedoj por rekonstruo la kastelo estis aŭkciita. Ĝia posedanto fariĝis grandbienulo Feliks Dolański. Nur lia filo – post laŭvica incendio  50 jarojn poste, Stanisław Karol sukcesis revenigi al la rezidejo la iamajn funkciojn, sed en multe pli modesta dimensio. I.a.  en la angula salono estis kreita secesistila kapelo kun imponaj vitraloj de Józef Mehoffer kaj altaro kun eksterordina bildo de la „Senmakula Dipatrino” de Jacek Malczewski. Ĝis la eksplodo de la 2-a mondmilito la kastelo troviĝis en la manoj de Dolański-familio. La 2-a mondmilito grave damaĝis la kastelon. En 1958 ĝia administranto fariĝis la Sulfurminejo en Machów, instalinte en ĝi „Sulfurmuzeon”. De pli ol 20 jaroj ĝia administranto ŝanĝiĝis. Belega kastelo kun la riĉplanta parko invitas gastojn, por kies bezonoj funkcias rekonstruita hotelo, kaj la kastelo – malgraŭ daŭraj renovigaj-adaptaj laboroj – ĉiutage atendas turistojn.

El la elsendo 26.06.2020. Legas Barbara – 5’47”

Koninda Polo: Adam Chmielowski

Nia hodiaŭa heroo, Adam Chmielowski naskiĝis antaŭ 175 jaroj kaj ĉe la ĝenerala publiko estas konata, kiel iu pentristo, kiu lasis la pentradon en la plena disfloro de sia talento kaj famo, kiu rezignis pri sia ĝistiama vivo por dediĉi sin al homoj plej mizeraj. Adam Chmielowski naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1845 en la nobela familio, kiel la plej aĝa de la gefrataro. Perdinte la patron kiel 8-jara knabo ekde 1855 – laŭ la decido de la patrino – li lernis en la kadeta korpuso en Sankt Peterburgo.  Post la trijara periodo la familio enzorgita pri lia rusigo revenigis lin hejmen. Adam Chmielowski daŭrigis la lernadon en Varsovio kaj en Puławy. Tie surprizis lin la eksplodo de la januara insurekcio 1863, al kiu tiam 18-jaraĝa Adam  aliĝis. Vundita en la bataloj li perdis kruron kaj fariĝis rusa ostaĝo. Liberigita dank’ al la klopodoj de la patrino li tamen devis forlasis la landon. Li direktiĝis al  Parizo, kie en 1864 li komencis pentristajn studojn, daŭrigante ilin en Gento kaj en la Belarta Akademio en Munkeno. En ĉi-lasta urbo li ligiĝis kun la rondo de la pola arta kolonio amikiĝite kun tiom famaj tiuepoke polaj pentristoj, kiel fratoj  Maksymilian kaj Aleksander Gierymski, Józef Chełmońki kaj Józef Brandt. En la medio ĉirkaŭ Brandt li estis agnoskita aŭtoritatulo koncerne la artteorion. Lia opnikrea influo rilatis same al la iama arto, kiel ankaŭ al aktualaj artaj tendencoj. En 1874 Adam Chmielowski revenis al la lando. Komence al Krakovo, sekve al Varsovio, en kiu kune kun kelkaj aliaj famaj pentristoj – i.a. Stanisław Witkiewicz kaj Józef Chełmoński establis sian pentristan atelieron en la Eŭropa Hotelo. La artistoj rapide ektroviĝis en la rondo de la art-literatura salonego de fama – poste famiĝinta ankaŭ en Usono – aktorino Helena Modrzejewsa. En ilia ateliero gastis Henryk Sienkiewicz kaj Antoni Sygetyński, komponisto kaj artkritikisto, pledanto por la realisma pentrista fluo. Tie Adam Chmielowski atingis la krean maturecon pentrante, diskutante kaj pasigante tempon inter la amikoj. En la arto de Adam Chmielowski aparte frapas lia kolortalento, elstara sentemo je kolornuancoj. Siajn verkojn li prezentis en multaj ekspozicioj de la krakova Societo de la Amikoj de la Belartoj kaj en la varsovia Zachęta.  En 1876 el sub lia plumo en la periodaĵo „Ateneum” aperis artikolo koncerne artestetikon „Pri la esenco de la arto”. En ĝi li skizis la ĉefajn tezojn de sia estetiko kun novplatona referenco, kiu identigis la Belon kun la mistika elemento. En la arto de Chmielowski la objektiva observado de la naturo kaj de la  historia realo estis superita de  la panteisma filozofio, kredo pri la spirita dimensio de la videbla kaj tuŝebla realo. En liaj pentraĵoj aperis ĉiam pli ofte religiaj veftoj. En la 80-aj jaroj Adam Chmielowski kreis  sian faman pentraĵon „Ecce Homo”, kiu fariĝis cezuro en lia vivo metinte antaŭ li la demandon, ĉu li sekvas ĝustan vivovojon? En la daŭro de kelkaj jaroj Adam Chmielowski de artisto evoluis en sia vivovojo al monako. Komence ligita  kun jezuitoj, definitive sian vivon li ligis kun la tria ordeno de la s-ta Francisko komencinte la apostolan laboron inter kamparanoj. Reveninte al Krakovo en 1884 li funkciigis la pentristan atelieron, en kiu li plene dediĉis sin al senhejmuloj kaj marĝenuloj. Tri jarojn poste li surmetis la monakan franciskanan robon kaj kiel fratulo Albert li donis komencon al nova monaka familio de Albertanoj kaj Albertaninoj. Dediĉinte sin plene al la servo de la sociaj povruloj li iom post iom rezignis pri la pentrado. Lia tuta zorgo kaj engaĝiĝo ligiĝis kun la  fondado de protektodomoj por orfoj, kripuloj, maljunuloj kaj nekuraceblaj malsanuloj, funkciigado de sociaj manĝejoj. Vivante same kiel liaj protektatoj per la propra vivo li instruis, ke „necesas esti bona kiel pano, de kiu ĉiu povas fortranĉi pecon kaj manĝi, se estas malsata”. Kiel homo de eksterordinara talento, impresiĝema artisto Adam Chmielowski dum jaroj serĉis ĉiam pli maturajn dimensiojn de Bono kaj Vero. Tiujn ĉi li trovis en la plej mizera  homo. Fratulo Adam Chmielowski mortis en 1916. En 1938 en la krakova Belarta Societo okazis la retrospekta ekspozicio de liaj verkoj kaj samjare la pola prezidento distingis lin  postmorte per la Granda Rubando de la Ordeno Polona Restutita  pro la elsteraj meritoj en sendependiga agado kaj en la socia laboro. Pliaj ekspozicioj de liaj tolaĵoj okazis en 1939, 1984, 1995. En la tempo de la 2-a mondmilito lia vivoverko inspiris junan junan Karol Wojtyła verki la teatraĵon „Frato de nia Dio”. La fratulo Albert Chmielowski en  1989 estis proklamita sanktulo de la Romkatolika Eklezio.

El la elsendo 20.06.2020. Legas Barbara – 7’31”

Pola bredado de la pursangaj arabaj ĉevaloj

Sen troa troigo eblas diri, ke la historio de ĉevaloj kaj ĉevalrajdado en Pollando estas impona. Dum jarcentoj niaj najbaroj kutimis aserti, ke sen ĉevalo polo estas kiel korpo sen animo, ke polo naskiĝas kaj mortas surĉevale.  Efektive ĉevaloj de pratempo akompanis polojn en farmista laboro, en arbara profundo, dum vojaĝoj, dum la sendependigaj bataloj. Hodiaŭ mi tamen volas turni vian atenton gesinjoroj al la ĉevalbredado en Pollando. La unua dokumento pri la 16-jarcenta bredanto de la pursangaj ĉevaloj koncernas reĝon Sigismundon Aŭguston, kies ĉevalbredejo troviĝis en la loko Knyszyn en la bjalistoka regiono (la nordorienta Pollando). La mencioj el la 16-a/17-a jarcentoj ne ebligas difini ĝian skalon. Alia dokumento pri tio, ke al Pollando estis venigataj originalaj arabrasaj ĉevaloj estas raporto de princo Roman Sanguszko pri ekspedicio al Arabio. La ekspediciojn al dezertaj arabaj regionoj gvidis pliaj generacioj de Sanguszko-familio kaj de aliaj magnataj gentoj. La arabrasaj ĉevaloj en la pola bredado komence de la 19-a jarcento dominis. Estis organizataj ekspedicioj al beduenaj triboj, komercistoj venigadis ĉevalojn el Istambulo aŭ Odessa. Elstaran rangon atingis la ĉevalbredejoj de la magnataj familioj Branicki, Sanguszko, Rzewuski, Dzieduszycki. Ĉi-lasta famiĝis pro la venigo de 7 virĉevaloj kaj 3 ĉevalaj femaloj. Ĉi-lastaj distingiĝis per aparta nobelco servante kiel elstaraj generaj reproduktantinoj. Iliaj idoj en 1920 trafis al la ĉevalbredejo en Janów Podlaski. Iliaj sekvaj plurgeneracioj idoj liveris amason da valoraj ĉevalidoj. Ilia genera materialo daŭre estas spurebla en polaj bredejoj. La ŝtata ĉevalbredejo en Janów Podlaski (en la regiono de Lublin, la orienta Pollando) estis establita en 1817. Ekde la komenco oni bredis tie pursangajn arabajn ĉevalojn kaj duonpursangajn angoarabojn, kiuj  estis vendataj al diversaj eŭropaj landoj. En la 30-aj/40-aj jaroj de la 19-a jarcento Janów Podlaski fariĝis grava ĉevalbreda centro sur la polaj teritorioj. Krom la bredejo funkciis tie veterinara lernejo, kaj ĉevalrajda lernejo.  Oni kolektis pokalojn, medalojn kaj aliajn distingojn. En 1885 estis konstruigita stalo por 85 ĉevaloj. Oni aĉetis multajn pursangajn arabajn kaj anglajn ĉevalojn. Komence de la 20-a jarcento Janów fieris pri sia propra ĉevalo kun tre bela karakteriozo.  Ĉion konsumis la 1-a mondmilito. Sed jam en aprilo 1919 al malplenaj kaj detruitaj staloj estis venigitaj pursangaj arabaj femaloj. En la intermilita periodo la duonsangpuraj virĉevaloj en Janów Podlaski servis al amasa bredadao de ĉevaloj por kavalerio. Ilin oni vendadis i.a. al Usono. La disfloron de la bredejo ĉesigis la 2-a mondmilito.  Dum la militagadoj en 1939 80 procentoj de ĉevaloj de Janów pereis. El la ceteraj la pola personaro dungita de la germana okupaciitno sukcesis restarigi en Janów la ĉevalbredadon. Daŭre oni bredas ĉi tie pursangajn arabajn kaj duonsangpuraj angla-arabajn ĉevalojn. La denova disfloro de Janów kiel ĉevalpredejo datiĝas al la finaj 50-aj jaroj de la pasinta jarcento. Meritiĝis ĉi-rilate aparte ĝia direktoro Andrzej Krzyształowicz ligita kun la ĉevalbredejo ekde decembro 1939. Li okupiĝis pri ĉevaloj forveturigataj de germanoj, li organizis aŭtune de 1969 la unuan aukcion de la pursangaj arabaj ĉevaloj. Ekde tiam oni vendis eksterlanden unu mil arabsangajn ĉevalojn. Al apartaj financaj sukcesoj apartenis vendo de virĉevalo El Paso kontraŭ unu miliono da dolaroj. Kvin jarojn poste oni akiris unu kaj duonan milionon da dolaroj  kontraŭ la femalo Penicylina. En 2015 pro la vendo de la femalo Pepita oni akiris unu milionon 400 mil dolarojn. Aktuale  en Pollando vivas 600 mil ĉevaloj, inter kiuj 60 procentoj kalkuliĝas al tiel nomataj malvarmsangaj. Similaj kvantoj da ĉevaloj estas en Germanio kaj Rumanio, je duono malpli en Francio, Italio kaj Hispanio. Pollado konsiderante la kvanton de ĉevaloj je 100 hektaroj havas bonan pozicion,se temas pri la eksporto de ĉevaloj kaj de la ĉevala viando, kiu en Pollano estas apenaŭ konsumata. En la lastaj jaroj krekis interesiĝo pri la uzo de ĉevaloj por ripozigaj kaj sportaj celoj. 98 procentoj de ĉevaloj apartenas nun al privataj posedantoj. Estas do organizataj kun la uzo kaj partopreno de ĉevaloj diversspecaj turismaj evenoj, ĉevalaj sledveturadoj, feriadoj kun ĉevaloj. Grandan popularecon  ĝuas ĉevalaj vetkuroj. Sed daŭre ĉevaloj servas en farmejoj kiel tirbestoj, en agrokturismo kiel atrakciaĵo por ripozantoj kaj en hipoterapio ĉevaloj havas ne subtakseblan raolon por infanoj kaj neplenlertuloj.

El la elsendo 12.06.2020. Legas Barbara – 7’24”

Koninda polo: inĝeniero Stanisław Janicki

Kvankam pri la elkonstruo de ligo inter la Ruĝa Maro kaj Meditereaneo  revis jam antikvaj regantoj la Sueza Kanalo en la formo konata hodiaŭ kreiĝis nur en la 19-a jarcento. Ĝia konstruado okazis  en la jaroj 1859-1869. Pri la graveco de la kanalo en la epoko atestas la fakto, ke la inaŭguron de la 163-kilometra akvovojo ĉeestis i.a. la imperiestro Francisko Jozefo Habsburg kaj imperiestrino Eugenia el Francio. Ekzistas multaj anekdotoj ligitaj kun la konstruo de la kanalo, sed  verŝajne eĉ poloj ne konscias, ke por ĝia elkonstruo laboris ankaŭ polaj specialistoj pri la konstruarto. Inter ili aparte meritiĝis la varsovia inĝeniero Stanisław Janicki, kiu estas la heroo de nia hodiaŭa felietono. La naskiĝinta en 1836 en Varsovio Stanisław Janicki post junaĝa praktiko en la Maŝinfabriko de la Societo de Vapornavigado ĉe la varsovia Solec studis en la inĝenieria fako de la hanovra politekniko (1854-56). Post la studoj en Germanio li komencis laboron en la pariza fabriko de lokomotivoj kaj feraj konstruaĵoj. Tie li i.a. okupiĝis pri la pretigo de la elementoj por la varsovia Kierbedź-ponto, la unua ŝtala ponto en Varsovio konstruata en la jaroj 1859-1864. Preskaŭ rekte el Varsovio Janicki veturis al Egipto. Tie ekde 1859 li intime kunlaboris kun Ferdinand de Lesseps, kiu gvidis la konstruadon de la Sueza Kanalo ligonta la basenon de Meditereaneo tra la Ruĝa Maro kun la Hinda Oceano. Janicki administris laborojn ĉe la norda segmento de la kanalo inter Port Said kaj Ismailia. Rekone pro la meritoj la franca imperiestrino Eugenia distingis lin per la Granda Kruco de la Ordeno de la Honora Legio. Sed la konindaj laboroj de Stanisław Janicki ne limiĝis al la Sueza Kanalo. En 1870 li establis kun inĝenieroj Cottard  kaj Champouillon entreprenon de la publikaj laboroj kaj en ĝia nomo li faris multajn vojaĝojn al diversaj landoj de la mondo. Dum sia vizito en Britio  en 1871 li sukcesis pretigi al realigo sian ideon de flosanta doko, por kiu li ricevis la britan patentateston, la sekvan jaron en Usono la usonan. Stanisław Janicki aŭtoris ankaŭ la projekton de la mara kanalo en Peterburgo kaj de la akvodukto en Odessa. La aŭstra registaro komisiis al li la gvidadon de la havenaj laboroj en Fiume (la nuna Rijeka), post kio Janicki akceptis proponon de la rusaj aŭtoritatoj finkonstrui la kanalizon de la rivero Moskva. La  laboroj okazis sur la distanco de 170 kilometroj inter Moskvo kaj Kolomno, kie en la ĉefa riverfluejo li aplikis i.a. moviĝeblajn hidroteknikajn riverbarilojn, kanalojn  kaj kluzojn. Por ŝiptirado la unuan fojon en Rusio Janicki aplikis la francan tirsistemon de ŝipoj helpe de ŝtala ŝnuro metita sur la riverfundo. Post la fino de ĉi tiuj laboro Janicki dum kelkaj jaroj estis la direktoro de la vapornavigado laŭe de Moskva-rivero. En la daŭro de sia profesia kariero Janicki laboris en la karbobaseno de Donecko kontribuinte al evoluo de la tieaj minejoj. Li estis ankaŭ unu el la fondintoj de la Societo de la Ferercaj Minejoj en la loko Krzywy Róg. Baze de multjaraj studoj kaj inĝenieria praktiko Stanisław Janicki prilaboris propran teorion pri  rivertransporto. Liaj du artikoloj pri la plibonigo de la rivernavigado estis publikigitaj en 1882 en la rusa, franca, germana kaj pola lingvoj. Ili aperis en 1879 pole en la pola periodajo „Teknika Revuo” kaj kiel aparta libro en la germana. La publikaĵo kaptis la atenton de la tiama hidrologia medio en la tuta mondo. Ĝia anglalingva versio aperis en Usono financita de la tiea registaro.En 1883 Stanisław Janicki revenis al Varsovio.  Li okupiĝis pri la bonfara kaj eldona agadoj, iniciatinte i.a. specializajn polajn revuojn „Sano” kaj „Inĝenierio kaj Konstruado”. Li ne ĉesis la profesian aktivadon i.a. laborante en la komitato por la urbokanalizo. Li favoris projektojn de la kanalizaj kanaloj de la brita inĝeniero Joseph Lindley, samtempe persvadinte al li kelkajn planmodifojn, kiuj konsideris konojn de polaj teknikistoj. Lia ampleksa polemiko pri tiu temo aperis en 1885 en „Pola Gazeto”. Du jarojn poste denove venis laborproponoj el eksterlando. En 1887 franca konsorcio proponis al Janicki transprenon de laboroj ĉe la konstruado de la Panama Kanalo, kion li tamen rifuzis. Pro la sanstato Janicki malakceptis mallonge antaŭ sia morto kroman proponon. Ĝi venis de la greka registaro proponinta al Janicki administri laborojn ĉe la Korinta  Kanalo. Aldonendas, ke en Varsovio Stanisław Janicki  aktivis ankaŭ en la religia vivo estante en la jaroj 1884, 1885 prezidanto de la evangeliareformita sinodo. Stanisław Janicki mortis en 1888 kaj eterne ripozas en la varsovia Evangelia-Aŭgsbura Tombejo.

El la elsendo 05.06.2020. Legas Barbara – 7’01”

Foliume tra la E-Gazetaro – 22.05.2020

La kronvirusaj kuntekstoj evidente ne estas efemeraj en la E-Gazetaro. La pandemio daŭras, eĉ se en multaj landoj la rigoroj estas mildigataj. Esperoj pri tio regis en momento, kiam „Esperantolehti” – ”Esperanta Finnlando” estis pretigata – sed decidoj devis esti faritaj. Optimismige do sonas la teksto sub la vortoj de la prezidanto komence de la 2-a nunjara numero:

 „PANDEMIO: Distanco inter la homoj. Tio ĉesos.

Solidareco inter la homoj. Tio daŭros”.

Tuomo Grundström rilatigas sin ne sole en la mesaĝo titolita  „Nia provizora stato” al la situacio en Finnlando, sed ankaŭ al la prokratsitaj aŭ nuligitaj E-aranĝoj.  Tiu situacio ne trafis la nunjarajn Vintrajn Tagojn, por kiu evento oni ne venis multnombre, sed povis okazi novaj elektoj. Al la tuta estraro de AEF kun la reelektita prezidanto Tuomo Grundström ĉefloke, ni gratulas. Kun intereso mi tamen notas, ke en AEF-estraro  estas respondeculo i.a. pro kontaktoj al Pollando.  Kiel ni ekscias aldone, la vintraj tagoj estis la okazo por kunfandiĝo de E-Ligo de Finnlandaj Instruistoj kun AEF. En la kunteksto de la kronvirusa realo apartan emfazon ricevas paĝoj kun salutoj de membroj. Jen per la fotoj – tiu de elalbuma eta Aida Uber, kaj Ewa kun la hundo Tarmo fone de insulara urbo Pargas. Jen per miniraportoj. Jukka kaj Terhi L. el Tampere – priskribas kvarantenan apartiĝon – en kiu unuflanke mankas vizitoj en biblioteko kaj realaj diservoj, sed aliflanke „tre rapide evidentiĝis, ke promeni aŭ marŝi ekstere estas necese por restarigi siajn korpajn fortojn”. Kristina konfesas tion, kio ja estas propra por ni ĉiuj en diversaj landoj „Estas multo, kion mi povus fari hejme, ekzemple purigadon, sed tio estas teda”. Jorma Akomäki, ne kaŝante, ke nun en la fermita flegejo la rulseĝo iomete katenas lin, tamen reliefigas la legoeblecojn kaj babiladon kun samdomanoj, kiuj – kiel li sprite atentigas – ne ĉiuj estas memormalsanuloj. En alipaĝa kontribuo la sama aŭtoro ankoraŭfoje referencas al la medikamento por sendormaj noktoj, kiuj liakaze fariĝis libroj. Kaj tiukuntekste li mencias la lernolibron de la pola lingvo por britoj el la periodo de la 2-a mondmilito, trezoro – atentigas Jorma – kun ĝustaj respondoj por multegaj taskoj kaj ekzercoj, kiu havas ĉ. 500 paĝojn. Du apartaj materialoj en la 2-a numero de „Esperantolahti” ligiĝas kun kontaktoj kun afrikanoj. La unua estas la sinprezento de Fadhili Enzo Martin, esperantisto kiu en sia letero unuflanke emfazas, ke intereso pri Esperanto en multlingva kontinento estas grandparte junularmovado, aliflanke  prezentas sin mem kaj la vivrealon, kiu devigis lin eskapi al  Burundo. Pri siaj kontaktoj kun afrikanoj vivantaj en Finnlando interese rakontas Börje Eriksson. En lia „Tri jaroj el la vivo esperante” leganto trovas krome filozofieman rezonadon en la kunteksto de kronviruso kaj repripenso de certaj valoroj. Mi citu mallonge: „Nun la nebalanco en la mondo estis reliefigita. La vorto Solidareco ŝajnas taŭga ĝenerale, se oni volas reveni al la eksa monda ordo. La nova praktiko de UEA apliki siajn prezojn laŭ la pagokapablo de diversaj landoj estas bonvena. Ni havas bonegan ilon je nia dispono, nian internacian lingvon, kiu celas esti universale taŭga. Uzi ĝin por pliaj servoj al la homoj en ĉiuj mondopartoj donos al ĝi pli grandan sencon”. Kaj laste, sed ne balaste tre plaĉis al mi rakonto pri la vera historio de leono en la finna blazono, kun atentigo, ke pli banale skribas pri ĝi vikpedio. Mi kontrolis. Efektive ! La 2-an numeron de „La Revuo Orienta” ornamas belega foto kun abunde neĝkovrita arbo, kiun mi ne rigardas atendante veran varman pintempon kun malŝato, kontraŭe kun nostaligo, ke ĉi vintre mankis neĝo kaj frosto. Ene de la numero evidentiĝas, kiu „kulpas pri ĉi tiu” foto. Tion klarigas ĝia aŭtorino Aleksandra Wanatuki mallonge prezentante sin mem kaj sian vojon al serioza okupiĝo pri la fotografado. La redakcio informas, ke ŝiaj fotoj ornamos la revukovrilon ĉiun duan monaton. Ni atendas ! En la 2-a numero de la organo de Japana E-Instituto prezentas sin Josef Ǩriž el Ĉeĥio, plurlingvulo kiu post kvarmonata lingvolernado povis legi la tutan romanon. Kiel aparte interesan en ĉi tiu numero de „La Revuo Orienta” mi trovas raporton de KIMURA Goro Christoph pri surpapera simpozio okaze de la 100-jariĝo de JEI, kiu okazis sub la tegmenta titolo „La rolo de lingvoj fronte al defioj  de la tergloba epoko”. Ĉiuj interesiĝantoj pri faka apliko de Esperanto kun intereso bonvenigis la nunjaran kajeron de Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj dediĉitan al la tegmenta temo „Arkitkturo”. Oni trovas en ĝi artikolojn i.a. pri antikvaj fenestroj en Ĉinio, pri harmonio kaj proporcio en arkitekturo, pri ĉerpentajoj  el diversaj urboj. Aparta artikoleto estas dediĉita al Ludoviko Zaleski-Zamenhof kiel fakulo pri betono. Rilate la ĉerpentaĵojn el diversaj urboj unu el la kontribuoj rilatas al ŝtala ĉerpentaĵo en Vieno. Tio estu por  mi la okazo por danke konfirmi la ricevadon de la elektronikaj numeroj de „La Bulteno”, dulingva magazino aperanta en Vieno kun la tekstoj de Renate kaj Walter Klag. Ĝia lasta numero estas grandpaĝe dediĉita al la 2-miljara historio de Vieno „Vindobona estis urbo”. Pliaj informoj rilatas al renaskiĝo de la monunuo stelo kaj i.a. al la rolo en ĝia estiĝo de Julia Isbrücker. Cetere por niaj aŭskultantoj povas esti interesa la informo, ke en nia E-komunumo ekzistas faka Esperanto-Numismatika Asocio, kiu aperigas „Esperantan Numismatikon” . Tiom foliuminte kaj enrigardinte la lastatempe venintajn al la Redakcio E-gazetojn.

El la elsendo 22.05.2020. Legas Barbara – 8’30”

Koninda polo: Władysław Turowicz

“Kaj lumradio, kiun Suno etos

Sur la susuran martavolon petolante

Ne dronas, sed kiel ĉielarko eriĝante

en la ĉielon, de kie ĝi venis, revenos…”

Tiu ĉi citaĵo el Adam Mickiewicz troviĝas sur la tomboŝtono de nia hodiaŭa heroo en Karaczi, la mortinta antaŭ 40 jaroj polo, la kreinto de la Pakistanaj Aerfortoj. La 2-a mondmilito, kiu finiĝis antaŭ 75 jaroj signifis ne nur venkon super la germana faŝismo, sed –  kiel evidentiĝis – havis gravajn sekvojn por multaj popoloj en la tuta mondo. Pri tiuj en la centra kaj orienta Eŭropo ni parolis plej ofte. Sed, kiam la 2-a modmilito finiĝis, en alia mondoparto akcelis la malkomponiĝo de la Brita Hindio. En la sekvo de tiu procezo kreiĝis la sendependa Pakistano kaj Hinda Unio. Tio ne okazis sen sangoverŝo kaj pogromoj. Oni diras pri 500 mil viktimoj, pri dek kelkaj milionoj devigitaj fuĝi forlasante siajn hejmojn. La traktatoj ne klarigis multajn esencajn demandojn, kiel ekzemple la limformiĝon kun Hinda Unio kaj Ĉinio. Pakistananoj urĝe bezonis formi siajn ŝtatstrukturojn, nepre bezonis proprajn militfortojn, ĉar defendo kontraŭ multe pli  multnombraj najbaroj kaj minaco de pliaj konfliktoj ŝajnis neeviteblaj. Samtempe defendo de la vasta teritorio ne estis ebla sen moderna aviado, pri kiu Pakistano ne disponis. En 1947 al Britio venis pakistana delegacio, kies tasko estis trovi spertoplenajn, fidindajn pilotojn, kiuj povus helpi en kreo de la Reĝaj Pakistanaj Aerfortoj. La Britaj Aerfortoj, RAF post la milito verdire estis en febla stato, tamen en Britio troviĝis polaj pilotoj, famiĝintaj pro la heroeco kaj sukcesoj en la batalo defende por Britio en 1941. RAF rekomendis ĝuste ilin. Tiel do sub la gvido de juna oficiro Władysław Turowicz trideko da polaj pilotoj kaj tenikistoj ekflugis al Karaczi. Kiu estis Właysław Turowicz ? Li naskĝis en 1908 en la loko Zubir en Siberio en la pola familio ekzilita de caro ĝis la rusa-ĉina limo. Tie lia patro, alte taksata kontinenta konstruinĝeniero, ricevis laboron ĉe la projektado de fervojo. Kiam post la 1-a mondmilito Pollando regajnis la suverenecon la tuta familio decidis reveni al la patrolando, kiun ili atingis en 1922. Juna Władysław fasciniĝinta pri aviado kaj aviadteknologioj komencis inĝenieriajn studojn en la prestiĝa fakultado pri aviado de la Varsovia Politekniko, samtempe membriĝante en la Varsovia Aeroklubo. En ĝi li konatiĝis kun sia estonta edzino, glisilpiloto Zofia Szczecińska, sed la eksplodo de la 2-a mondmilito portempe malebligis iliajn geedziĝajn planojn. Władysław Turowicz estis mobilizita al la Polaj Aviadfortoj kiel rezerva oficiro-inĝeniero. Post la atako de Germanio kontraŭ Pollandon li estis retirita al Rumanio. Tie retrovis lin Zofia, kiu  – ankaŭ mobilizita de la Pola Armeaj Fortoj servis en Rumanio kiel kuriero. Rapide jam en novembro 1939 ili geedziĝis kaj komune daŭrigis konspirlaboron. Pliaj militsortoj kondukis ilin al Francio, sekve al Britio. Tie ili trafis al RAF, la Aerfortoj de Britio, kiu estis vera bastiono de polaj aviadistoj. Władysław komencis laboron kiel kontrolinspektoro pri la teknika stato de aviadiloj, ankaŭ koncerne kraŝakcidentojn. Tio estis – kvankam ne spektakleca  tamen – multe respondeca laboro, ebliganta tamen kolekti multajn gravajn spertojn, kiujn li povis utiligi estonte en Pakistano. Tiu pakistana vivepizodo komenciĝis en la aviadilo portanta lin kun 30-o da aliaj polaj pilotoj por trijara kontrakto en Pakistano,  dum kiu li dividis siajn sciojn kaj kapablojn en la Reĝaj Aerfortoj de ĉi tiu lando. Turowicz establis teknikajn institutojn en Karaczi, instruis kaj altigis la rangon de la Akademio de la pakistanaj aerfortoj, kie li laboris kiel ĉefsciencisto.  Li kiel ĉiam povis kalkuli je helpo de sia edzino Zofia, civila piloto instrukcianta por la bezonoj de Pakistano glisilpilotojn kaj paraŝutistojn, inkluzive de virinoj. Rapide la talentoj de Turowicz ne sole kiel instrukiciisto, sed ankaŭ inĝeniero estis aprecitaj. Multiĝis avancoj kaj distingoj. I.a. en 1960 li fariĝis Air Commodore, anstataŭanto de la komandanto de la Aviada Stabo de la Pakistanaj Aerfortoj. Famiĝinte kiel „defendanto de Lahore” en la dua batalo konkere por Kaŝmiro li estis avancita ĝis la grado de generalo. Post la militista emeriuro Turowcz ne ĉesis aktivi. En 1967 li fariĝis la komandanto de la Komisiono por la Esploroj de la Kosmo kaj supera Atmosfero (SUPARCO), la landa kosma aganetejo de Pakistano. Tie li gvidis preparojn al la raketa kaj kosma programoj edukante palestinajn astronaŭtojn proksime kunlaborante kun Abdus Salam, pakistana teoria fizikisto, pli posta Nobel-premiito. Ambaŭ laboris pri evoluigo de la pakistana nuklea programo. Antaŭ sia morto Turowicz komencis konstruprojekton de la pakistana satelito, sed la fruktojn de ĉi tiu labro li ne ĝisatendis. Li mortis pro aŭtomobila akcento en januaro 1980.  Li estis entombigita en la kristana tombejo en Karaczi. 12-jarojn poste ekapudis lin la edzino, Zofia.

El la elsendo 15.05.2020. Legas Barbara – 7’44”

Koninda Pollando: Rotondo de s-ta Nikolao en Cieszyn

En 2013-a jaro la Kastela Altaĵo en Cieszyn, la suda Pollando,   ektroviĝis en la listo de  7 mirlokoj en Pollando, pri kio ni informis siatempe en niaj elsendoj. Temas pri negranda altaĵo en la centro de la nuntempa urbo, kiu fariĝis la ĝermo de la loka setliĝado jam lime de la 4-a kaj 5-a jarcentoj pro sia natura fortresa karaktero. Kiam fine de la 8-a jarcento la moraviaj trupoj detruis la originan Cieszyn (nun Chotebuż – Chotěbuz en Ĉeĥio) slavoj rekonstruis la burgon ĝuste sur la Kastela Altaĵo. Sed ne pri la altaĵo aŭ la urbo mem mi volas hodiaŭ paroli, sed pri la troviĝanta sur ĝi la plej malnova konstruaĵo de la kristana kulturo en Pollando, la Rotondo de s-ta Nikolao.  Ĝia bildo ĉiutage estas palpata de milionoj da poloj sur la 20-zlota monbileto. Eblas ĝin trovi krome sur la kolektista duzlota monero cirkuligita de la Pola Nacia Banko en 2005 kadre de la serio pri la Historiaj Urboj en Pollando. La rotondo de la s-ta Nikolao estis elkonstruita en la unua jarcentkvarono de la 11-a jarcento kaj estas unu el la plej malnovaj konstruaĵoj sur la cirkla plano en Pollando.  Tiun formon havas la navo dum absido estas duoncirkla kaj de la orienta flanko estas ligita per tri ŝtupoj. En la okcidenta parto de la navo troviĝas galerio subtenita de tri kolonoj destinta por la burgestro. Ĝi estis rekte ligita kun lia ligna rezidejo, poste kun la princa kastelo.  La elkonsturon de la masonita gotika kastelo oni atribuas al la unua princo de Cieszyn, Mieszko. Modernigon kaj plukonstruon daŭrigis en la 14-a jarcento liaj filo Kazimiro la 1-a kaj la nepo Przemysław la 1-a Noszak. La kastelo kiel administra centro transdaŭris en bona stato ĝis la 30-jara milito (1618-1648). Detruita de la svedaj trupoj ne estis plu rekonstruita. Sed antaŭ ol estis elkonstruita la gotika kastelo la rontondo jam rolis ĝuste kiel kapelo de la burga ligna kastelo, samtempe kiel ĝia unusola masonita konstruaĵo ĝi servis plej verŝajne ankaŭ kiel la plej grava defendopunkto kaj rifuĝejo kaze de la militinvado. Ĝi taŭgis por tio bonege, ĉar pro siaj dikaj muroj kaj sveltaj etfenestroj eblis gvidi efikan defendon. Kiam en la dua duono de la 13-a jarcento la defendofunkcion transprenis la elkonstruita kelkdek metrojn for, sed ankaŭ sur la Kastela Altaĵo Turo de la Definitiva Defendo dum kelkaj jarcentoj la rolo de  la rotondo limiĝis al la kastela kapelo kaj paroĥa preĝejo. Valoras noti, ke ĉe ĝi troviĝas ankaŭ la plej malnova tombejo de Cieszyn, kiel la sepultoloko de lokaj gravuloj kaj iliaj fammilianoj, kavaliroj. Ĝis hodiaŭ oni trovas la rilatajn spurojn dum la adaj arkeologiaj esploroj. En la fontdokumentoj la rotondo la unuan fojon estis menciita en la 1223 jaro, kiel kapelo de s-ta Nikolao ĉiujare paganta dekonaĵan renton favore al la klostro de Norbertaninoj en la loko Rybnik. En 1290 post la kreiĝo de Cieszyn-princolando kaj elkonstruo de la masonita gotika kastelo la rotondo ŝanĝis sian karakteron kaj aspekton. En la fino de la 15-a jarcento ambaŭ konstruaĵojn damaĝis incendio, sed se temas pri la rotondo la damaĝoj koncernis plej verŝajne nur tegmenton kaj internan ekipaĵaron. En la periodo, kiam en la Princolando de Cieszyn la reganta konfesio estis luteranismo la funkcion de princaj kapelanoj zorgantaj pri la kapelo plenumis evangeliaj pastoroj kaj predikanoj dungataj de la princoj. Post la formorto de la dinastio de sileziaj Piast-oj en 1653 la rotondo perdis sian karakteron kaj la laŭvicaj administrantoj – Habsburgoj – ne plu multe zorgis pri ĝi. La 18-jarcentaj fontoj mencias sole ĝian malnovecon,  lignan altaron kaj liturgian arĝentan kalikon. Diervoj estis celebrataj tie nur du fojojn jare dum la tago de la patrono s-ta Nikolao kaj en la tago de s-ta Vaclavo. En la mezo de la 19-a jarcento la rotondon, kiu jam pli frue sinkis en la grundon oni superŝutis ĝis duono. La supra parto ricevis brikan ĉirkaŭmuron, la fenestroj estis grandigitaj. En  interno estis metita novgotika ligna altaro kun la bildo de sankta Vaclavo. Nur dum la 2-a mondmilito germanaj arkeologoj komencis rekonstruajn laborojn, sekve de kiuj estis revenigita origina, romanika formo de la rotondo. Tiuj laboroj estis finitaj en la jaroj 1947-1955. Ekde la 90-a jaroj de la pasinta jarcento denove, sed nur unufoje jare en la tago de la s-ta patrono Nikolao, la 6-an de decembro, oni celebras – en la historia konstruaĵo – diservojn. Aldonendas, ke nun la rotondo de sankta Nikolao en Cieszyn troviĝas ĉe la romia itinero kondukanta tra Pollando, ĉar la plej malnovaj setlospuroj sur la Kastela Altaĵo devenas el la romia epoko, el la 5-a jarcento antaŭ nia erao.

El la elsendo 08.05.2020. Legas Barbara – 6’52”