Kvankam pri la elkonstruo de ligo inter la Ruĝa Maro kaj Meditereaneo  revis jam antikvaj regantoj la Sueza Kanalo en la formo konata hodiaŭ kreiĝis nur en la 19-a jarcento. Ĝia konstruado okazis  en la jaroj 1859-1869. Pri la graveco de la kanalo en la epoko atestas la fakto, ke la inaŭguron de la 163-kilometra akvovojo ĉeestis i.a. la imperiestro Francisko Jozefo Habsburg kaj imperiestrino Eugenia el Francio. Ekzistas multaj anekdotoj ligitaj kun la konstruo de la kanalo, sed  verŝajne eĉ poloj ne konscias, ke por ĝia elkonstruo laboris ankaŭ polaj specialistoj pri la konstruarto. Inter ili aparte meritiĝis la varsovia inĝeniero Stanisław Janicki, kiu estas la heroo de nia hodiaŭa felietono. La naskiĝinta en 1836 en Varsovio Stanisław Janicki post junaĝa praktiko en la Maŝinfabriko de la Societo de Vapornavigado ĉe la varsovia Solec studis en la inĝenieria fako de la hanovra politekniko (1854-56). Post la studoj en Germanio li komencis laboron en la pariza fabriko de lokomotivoj kaj feraj konstruaĵoj. Tie li i.a. okupiĝis pri la pretigo de la elementoj por la varsovia Kierbedź-ponto, la unua ŝtala ponto en Varsovio konstruata en la jaroj 1859-1864. Preskaŭ rekte el Varsovio Janicki veturis al Egipto. Tie ekde 1859 li intime kunlaboris kun Ferdinand de Lesseps, kiu gvidis la konstruadon de la Sueza Kanalo ligonta la basenon de Meditereaneo tra la Ruĝa Maro kun la Hinda Oceano. Janicki administris laborojn ĉe la norda segmento de la kanalo inter Port Said kaj Ismailia. Rekone pro la meritoj la franca imperiestrino Eugenia distingis lin per la Granda Kruco de la Ordeno de la Honora Legio. Sed la konindaj laboroj de Stanisław Janicki ne limiĝis al la Sueza Kanalo. En 1870 li establis kun inĝenieroj Cottard  kaj Champouillon entreprenon de la publikaj laboroj kaj en ĝia nomo li faris multajn vojaĝojn al diversaj landoj de la mondo. Dum sia vizito en Britio  en 1871 li sukcesis pretigi al realigo sian ideon de flosanta doko, por kiu li ricevis la britan patentateston, la sekvan jaron en Usono la usonan. Stanisław Janicki aŭtoris ankaŭ la projekton de la mara kanalo en Peterburgo kaj de la akvodukto en Odessa. La aŭstra registaro komisiis al li la gvidadon de la havenaj laboroj en Fiume (la nuna Rijeka), post kio Janicki akceptis proponon de la rusaj aŭtoritatoj finkonstrui la kanalizon de la rivero Moskva. La  laboroj okazis sur la distanco de 170 kilometroj inter Moskvo kaj Kolomno, kie en la ĉefa riverfluejo li aplikis i.a. moviĝeblajn hidroteknikajn riverbarilojn, kanalojn  kaj kluzojn. Por ŝiptirado la unuan fojon en Rusio Janicki aplikis la francan tirsistemon de ŝipoj helpe de ŝtala ŝnuro metita sur la riverfundo. Post la fino de ĉi tiuj laboro Janicki dum kelkaj jaroj estis la direktoro de la vapornavigado laŭe de Moskva-rivero. En la daŭro de sia profesia kariero Janicki laboris en la karbobaseno de Donecko kontribuinte al evoluo de la tieaj minejoj. Li estis ankaŭ unu el la fondintoj de la Societo de la Ferercaj Minejoj en la loko Krzywy Róg. Baze de multjaraj studoj kaj inĝenieria praktiko Stanisław Janicki prilaboris propran teorion pri  rivertransporto. Liaj du artikoloj pri la plibonigo de la rivernavigado estis publikigitaj en 1882 en la rusa, franca, germana kaj pola lingvoj. Ili aperis en 1879 pole en la pola periodajo „Teknika Revuo” kaj kiel aparta libro en la germana. La publikaĵo kaptis la atenton de la tiama hidrologia medio en la tuta mondo. Ĝia anglalingva versio aperis en Usono financita de la tiea registaro.En 1883 Stanisław Janicki revenis al Varsovio.  Li okupiĝis pri la bonfara kaj eldona agadoj, iniciatinte i.a. specializajn polajn revuojn „Sano” kaj „Inĝenierio kaj Konstruado”. Li ne ĉesis la profesian aktivadon i.a. laborante en la komitato por la urbokanalizo. Li favoris projektojn de la kanalizaj kanaloj de la brita inĝeniero Joseph Lindley, samtempe persvadinte al li kelkajn planmodifojn, kiuj konsideris konojn de polaj teknikistoj. Lia ampleksa polemiko pri tiu temo aperis en 1885 en „Pola Gazeto”. Du jarojn poste denove venis laborproponoj el eksterlando. En 1887 franca konsorcio proponis al Janicki transprenon de laboroj ĉe la konstruado de la Panama Kanalo, kion li tamen rifuzis. Pro la sanstato Janicki malakceptis mallonge antaŭ sia morto kroman proponon. Ĝi venis de la greka registaro proponinta al Janicki administri laborojn ĉe la Korinta  Kanalo. Aldonendas, ke en Varsovio Stanisław Janicki  aktivis ankaŭ en la religia vivo estante en la jaroj 1884, 1885 prezidanto de la evangeliareformita sinodo. Stanisław Janicki mortis en 1888 kaj eterne ripozas en la varsovia Evangelia-Aŭgsbura Tombejo.

El la elsendo 05.06.2020. Legas Barbara – 7’01”