Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La informo pri Nokto de Muzeoj la plej proksiman semajnfinon en Varsovio komencas la 229-an E-elsendon de Pola RetRadio. Ĉe la adreso www.pola-retradio.org ni sekve invitas al koninda loko Ostrzyca, kiu atestas, ke iam ankaŭ en Pollando funkciis vulkanoj. E-informoj kaj Leterkesta renkontiĝo, en kiu i.a. ni informas pri nia retejo kompletigas la ĉiuvendredan elsendon. Muzike akompanas al ni Jacque Yvart per la kanto La pluvombrelo el sia unua KD eldonita de Vinilkosmo.
La teksto de la informo pri Nokto de Muzeoj troviĝas en la sekcio Novaĵoj. La tekston pri Ostrzyca estas konsultebla en la sekcio Felietonoj.
Koran dankon pro via elsendo kaj informo pri ebleco konsulti la tekston en la retejo. Ĉu eblus ke vi faru ligilojn al la ĝustaj paĝoj por ke oni povu rapide ilin trovi?
Mi pardonpetas pro majusklaj literoj – mia retumilo ne permesas al mi uzi la minusklajn – tio nie estas kriado 😉
Hmmm. Interese, skribante respondon, mi vidas ĉion majuskle, sed la rezulto estas ĝusta. Legante komentojn de aliuloj, mi vidas ke ili spertas la samon.
Saluton al la tuta redakcia teamo. Nova retejo verŝajne donos al mi eblecon pli faile kaj rapide sendi miajn komentojn kaj opiniojn. Novico bezonas tempon por lerni la novan sistemon reagi. Estu jen mia unua vivosigno dum la pentekosta mateno. Amike el finnlando Jorma Ahomäki en Turku.
Saluton al la tuta redakcia teamo. Nova retejo verŝajne donos al mi eblecon pli faile kaj rapide sendi miajn komentojn kaj opiniojn. Novico bezonas tempon por lerni la novan sistemon reagi. Estu jen mia unua vivosigno dum la pentekosta mateno
Koran dankon, Jorma. Ni atendas pliajn !