Ludu

La informo pri Nokto de Muzeoj la plej proksiman semajnfinon en Varsovio komencas la 229-an E-elsendon de Pola RetRadio. Ĉe la adreso www.pola-retradio.org ni sekve invitas al koninda loko Ostrzyca, kiu atestas, ke iam ankaŭ en Pollando funkciis vulkanoj. E-informoj kaj Leterkesta renkontiĝo, en kiu i.a. ni informas pri nia retejo kompletigas la ĉiuvendredan elsendon. Muzike akompanas al ni Jacque Yvart per la kanto La pluvombrelo el  sia unua KD eldonita de Vinilkosmo.

La teksto de la informo pri Nokto de Muzeoj troviĝas en la sekcio Novaĵoj. La tekston  pri Ostrzyca estas konsultebla en la sekcio Felietonoj.