Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
Gianfranco Tomba, esperantisto el Bolonjo kaj aktivulo de IFEF estas la gasto de nia 351-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. La interparolon kun li sekvas malgranda trarigardo de E-periodaĵoj ligitaj kun la esperantista fervojista agado, inkluzive de la kongresaj bultenoj. En la informa parto ni donas la atenton al la konvencio de Konsilio de Eŭropo koncerne malpermeson komerci per homorganoj, en la trarigardo de la pola gazetaro ni koncentriĝas pri ĉiam pli multaj eksterlandanoj – ĉefe ukrainanoj – en Pollando. La scienca temo traktas la malutilajn sekvojn de televidrigardado por nia sano, eĉ pli la longo de la homa vivo. Novaĵbultena informo kaj scienca temo estas paralele aŭskulteblaj kaj legeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia elsendopaĝo.
La tricirtioj
de diversaj koloroj
floras belege
en au~tuna mateno
en nia g^ardeno.