Ludu

Gianfranco Tomba, esperantisto el Bolonjo kaj aktivulo de IFEF estas la gasto de nia 351-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. La interparolon kun li sekvas malgranda trarigardo de E-periodaĵoj ligitaj kun la esperantista fervojista agado, inkluzive de la kongresaj bultenoj. En la informa parto ni donas la atenton al la konvencio de Konsilio de Eŭropo koncerne malpermeson komerci per homorganoj, en la trarigardo de la pola gazetaro ni koncentriĝas pri ĉiam pli multaj eksterlandanoj – ĉefe ukrainanoj – en Pollando. La scienca temo traktas la malutilajn sekvojn de televid­rigardado por nia sano, eĉ pli la longo de la homa vivo. Nov­aĵbultena informo kaj scienca temo estas paralele aŭskult­eblaj kaj legeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia elsendopaĝo.