Interesan ekspozicion lige kun la Miljariĝo de la Pola Reĝolando kaj 500-jariĝo de la Prusa Omaĝo pretigis la Universitata Biblioteko en Vroclavo. En la ekspozicio „Ekde la Piastdinastia krono ĝis Eŭropo de la Jagelona-dinastio 1025-1525” estas prezentita i.a. atlaso „Geografio de Ptolomeo” el 1482, kiu estas la kopio de la manuskripto el la 2-a jarceto de nia erao. Temas pri tiuj paĝoj de ĉi tiu malnovpresaĵo, sur kiuj troviĝas mapo prezentanta pli-malpli la teritorion de la hodiaŭa Pollando. Tio estas la unua mapo rilatanta al la teritorio de Pollando, kiun oni uzis ekde la fino de la 2-a ĝis la 14-a jarcentoj. La vizitantoj povas rigardi la devenantajn el Venecio atlason kun maraj kaj navigistaj mapoj el 1549 aŭ panoramon de la ĉeĥa Prago el 1562.
La ekspozicio funkcianta ĝis junio enhavas ankaŭ malnovpresaĵojn eldonatajn en la tiama Vroclavo, en kiuj troviĝas referencoj al la Piast-dinastio kaj ĝia silezia alo. Unu el la plej malnovaj eksponaĵoj estas liturgia libro kun antifonoj el la klostro en Lubiąż devenata el la 13-a aŭ 14-a jarcentoj. Inter la eksponaĵoj troviĝas krome i.a. poemo de la pola renesanca poeto Jan Kochanowski dediĉita al la Prusa Omaĝo el 1611 aŭ „Historia Polonica” de la pola kronikisto Jan Długosz el la eldono de 1615.
La ekspozicio estas vizitebla sub la gvido de kuratoro.

El la elsendo 05.05.2025. Legas Pamela – 02′ 10″