Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1300-a E_elsendo el la 10.02.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ reference al nia arkivo ni memorigas la interparolon el 2009 kun la forpasinta la 2-an de februaro 2024 profesoro Wim Jansen, eksa profesoro de interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato en Amsterdamo. La interparolo rilatas i.a. al lia oficiala parolado post la transpreno de la profesora posteno.
• En komencaj aktualaĵoj ni informas pri la riĉa februara programo en Katowice, la Eŭropa Ĉefurbo de la Scienco 2024; pri Grand Prix de la 30-a Internacia Festivalo de la Kristnaskaj kaj Pastoralaj Kantoj por la Militista Orkestro el Żytomierz; pri omaĝo de italoj al prof. Michele Jamiolkowski, savinto de la Kliniĝinta turo en Pizo.
• La sciencbultena rubriko koncernas eplorojn pri la informpoluado.
• Cristina Casella kantas en Esperanto fragmenton de la kanto „Sen iu kondiĉo” de Katy Perry. La interreta foto prezentas poldevenan scienciston, kiu savis la Kliniĝintan turon en Pizo.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Elkoran gratulon pro via 1300-a elsendo!
Apartan dankon pro la tre interesa arkiva interparolo kun prof-o Wim Jansen. Estas plej bedaŭrinde, ke li ĉi-monate mortis. Lia forpaso estas granda perdo. Estas ankaŭ bona artikolo pri li ĉe Libera Folio: https://www.liberafolio.org/2024/02/11/spacveturo-kaj-vortordo/ En tiu teksto (fare de d-ro Ulrich Lins) troviĝas ligilo al la inaŭgura parolado de prof-o Jansen de 2009. https://riviste.unimi.it/index.php/inkoj/article/view/485/675
Kiel kutime ankaŭ la aliaj partoj de la elsendo de la10-a de februaro estis tre aŭskultindaj. Estas interese noti, ke en Esperantujo troviĝas diversaj formoj de la nomo de la fama turo en Pizo. Diversloke oni renkontas la nomojn: Kliniĝinta turo, Kliniĝanta turo, Oblikva turo kaj (se mi ĝuste aŭdis) Kurba turo. Interese, ke estas tiom da nomoj por la sama turo.
Redankon pro viaj programoj.