Ludu

En la 1300-a E_elsendo el la 10.02.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ reference al nia arkivo ni memorigas la interparolon el 2009 kun la forpasinta la 2-an de februaro 2024 profesoro Wim Jansen, eksa profesoro de interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato en Amsterdamo. La interparolo rilatas i.a. al lia oficiala parolado post la transpreno de la profesora posteno.
• En komencaj aktualaĵoj ni informas pri la riĉa februara programo en Katowice, la Eŭropa Ĉefurbo de la Scienco 2024; pri Grand Prix de la 30-a Internacia Festivalo de la Kristnaskaj kaj Pastoralaj Kantoj por la Militista Orkestro el Żytomierz; pri omaĝo de italoj al prof. Michele Jamiolkowski, savinto de la Kliniĝinta turo en Pizo.
• La sciencbultena rubriko koncernas eplorojn pri la informpoluado.
• Cristina Casella kantas en Esperanto fragmenton de la kanto „Sen iu kondiĉo” de Katy Perry. La interreta foto prezentas poldevenan scienciston, kiu savis la Kliniĝintan turon en Pizo.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.