Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 1152-a E_elsendo el la 15.03.2022 ĉe www.pola-retradio.org
Hodiaŭ ni proponas la 122-an fragmenton de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. La komenca, informa parto daŭre alportas informojn ligitajn kun la rusa agreso kontraŭ Ukrainion. Ni informas pri la kreskanta nombro de militrifuĝintoj ne sole en Pollando, sed ankaŭ celantaj aliajn eŭropajn landojn; pri ĉiam pli da infanoj, kiuj jam havas okupojn en polaj lernejoj; pri ukrainlingvaj diservoj en ĉiam pli da polaj preĝejoj. Nia scienca temo estas dediĉita al plej novaj malkovroj rilate la vivon en la plej grandaj abismoj de la teraj oceanoj. Muzike akompanas nin Antero kaj Grinoalda Avila per la kanzono „Tero de Paco”. La akompana al programinformo foto aludas al la vivpulsantaj profundoj de oceanoj. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
La pola kaj aliaj popoloj donas al la mondo belajn ekzemplojn de solidareco, kiam ili frate akceptas kaj prizorgas ukrainojn. Ankaŭ rilate al iliaj spiritaj bezonoj. Dankon kaj gratulon!
La informoj pri la sociaj kaj animzorgaj agadoj por la ukrainaj rifughintoj pruvas denove kaj denove, kia trezoro estas amiko en bezono. Jen la profunda, humanisma sinteno, kiun la homaro devas strebi. Mi firme kredas je la boneco de homaro, ke ni supervenkos la malhelajn fortojn kaj povos pace kunesti ne nur kun ni mem, sed ankaŭ kun la animaloj kaj la naturo.