Ludu

La 1152-a E_elsendo el la 15.03.2022 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ ni proponas la 122-an fragmenton de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. La komenca, informa parto daŭre alportas informojn ligitajn kun la rusa agreso kontraŭ Ukrainion. Ni informas pri la kreskanta nombro de militrifuĝintoj ne sole en Pollando, sed ankaŭ celantaj aliajn eŭropajn landojn; pri ĉiam pli da infanoj, kiuj jam havas okupojn en polaj lernejoj; pri ukrainlingvaj diservoj en ĉiam pli da polaj preĝejoj. Nia scienca temo estas dediĉita al plej novaj malkovroj rilate la vivon en la plej grandaj abismoj de la teraj oceanoj. Muzike akompanas nin Antero kaj Grinoalda Avila per la kanzono „Tero de Paco”. La akompana al programinformo foto aludas al la vivpulsantaj profundoj de oceanoj. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.