Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 1112-a E_elsendo el la 26.10.2021 ĉe www.pola-retradio.org
Escepte marde aŭdiĝas nia Leterkesto, en kiu ni traktas la reagojn de niaj aŭskultantoj je niaj lastatempaj programoj kaj citas pri ilia signifo en lingvolernado. La komencaj aktualaĵoj entenas informojn pri ĉiam pli da polaj studentoj samtempe studantaj kaj laborantaj, laŭ ekzemplo de Opole; pri kunlaboro de la naturscienca universitato en Vroclavo kun la loka ZOO-ĝardeno; pri aparta distingo por vroclava sciencisto, Jan Potempa. La sciencbultena temo estas dediĉita al plia bakterio utila en kontraŭbatalado de plasto malkovrita en Japanio. Muzike akompanas nin KORE per la kanzono „Pro mi” el la KD „Tielas viv’” eldonita de Vinilkosmo. En Leterkesto ni memorigas nostalgian kanton de sovetuniaj e-istoj „Ni renkontiĝos”. La programakompana interreta foto prezentas fragmenton de ekspozicio pri Reĝaj Murtapiŝoj, pri kio ni felietonis la 22-an de oktobro, kaj pri kiu nia aŭskultanto raportis lakone: „Mi estis lastatempe en Krakovo kaj mi vidis ĉiujn gobelinojn. Ili estas mirindegaj”.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Do not use any scented soaps around your vagina. Anything from sprays to soaps to scented pads can cause a yeast infection. This is particularly crucial for things that come in direct contact with this area like pads and tampons because that can cause a lot of irritation. You should also avoid buying colored toilet paper, as the dyes can be irritating.
There are certain foods you can avoid eating to prevent yeast infections. Candida is a trigger of yeast infections and it thrives on foods that are high in sugar, yeast, caffeine, sulphates and moldy foods, like dairy products. Avoiding these foods will increase your chances of avoiding yeast infections altogether.
Gekaraj, jen la amuza kvizo pri la akirita scio:
1. Kiu institucio estas partnero de Vroclava Universitato? a) zooĝardeno, b) botanika parko, c) urba biblioteko
2. Kio helpos malkomponi plastojn? a) fungo, b) viruso, c) bakterio
3. Kiam ni renkontiĝos (laŭ malnova kanto)? a) dum feliĉa tempo, b) post multaj jaroj, c) dum fina venko
4. Kiom da procentoj de diplomitoj de la Universitato en Opole laboras en Pollando? a) 11%, b) 55%, c) 99%
5. Kion akiris profesoro Jan Potempa? a) novajn perspektivojn por kontraŭbatali Alzheimer-malsanon, b) medikamenton kontraŭ Parkinson-malsano, c) metodon de tuja sobrigo de ebria persono