Ludu

La 1112-a E_elsendo el la 26.10.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Escepte marde aŭdiĝas nia Leterkesto, en kiu ni traktas la reagojn de niaj aŭskultantoj je niaj lastatempaj programoj kaj citas pri ilia signifo en lingvolernado. La komencaj aktualaĵoj entenas informojn pri ĉiam pli da polaj studentoj samtempe studantaj kaj laborantaj, laŭ ekzemplo de Opole; pri kunlaboro de la naturscienca universitato en Vroclavo kun la loka ZOO-ĝardeno; pri aparta distingo por vroclava sciencisto, Jan Potempa. La sciencbultena temo estas dediĉita al plia bakterio utila en kontraŭbatalado de plasto malkovrita en Japanio. Muzike akompanas nin KORE per la kanzono „Pro mi” el la KD „Tielas viv’” eldonita de Vinilkosmo. En Leterkesto ni memorigas nostalgian kanton de sovetuniaj e-istoj „Ni renkontiĝos”. La programakompana interreta foto prezentas fragmenton de ekspozicio pri Reĝaj Murtapiŝoj, pri kio ni felietonis la 22-an de oktobro, kaj pri kiu nia aŭskultanto raportis lakone: „Mi estis lastatempe en Krakovo kaj mi vidis ĉiujn gobelinojn. Ili estas mirindegaj”.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.