Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 1109-a E_elsendo el la 14.10.2021 ĉe www.pola-retradio.org.
Hodiaŭ ni daŭrigas la interparolon kun Fernando Maia, la vicprezidanto de UEA, en la kunteksto de la okazonta la plej proksiman sabaton Komitata Kunsido kaj ĝiaj decidoj pri sortoj de la roterdama CO-domo kaj Biblioteko Hector Hodler. Kune kun la unua parto de la interparolo ĝi estas aŭskultebla en nia rubriko „Antaŭ la mikrofono”. La komencaj aktualaĵoj koncernas la Instruistan Tagon, solenatan en Pollando. Tio estas la okazo transdoni gratulojn kaj bondezirojn ne sole al polaj instruistoj, sed al E-instruistoj en la tuta mondo. Ni sekve informas pri kunlaboro de la Bjalistoka Politekniko kun kvar regionaj Naciaj Parkoj kaj pri turismo en Varsovio en 2020. Muzike akompanas nin Tutmonda Muziko per sia kanzono „Esperanto” kaj Andrzej Tomecki kantanta pri la varsovia Malnova Urbo. La programakompana interreta foto prezentas Wigry-lagon. Kun ĝia Nacia Parko i.a. kunlaboros la Bjalistoka Politekniko.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
1c-2a-4c-5a
Kvizo! Kvizooooo!!!!!
1. Kiu tago estas solenata hodiaŭ en Pollando? a) Tago de Amo, b) Tago de Instruisto, c) Tago de Politikisto
2. Laŭ-kanzone Esperanto estu lingvo por: a) homa harmonio, b) kontaktoj kun eksterteruloj, c) pacarmeo de Unuiĝintaj Nacioj
3. Kun kiom da Naciaj Parkoj kunlaboras la Bjalistoka Politekniko? a) 1, b) 7, c) 4
4. Kiu urbo estas la ĉefurbo de Pollando? a) Gniezno, b) Krakovo, c) Varsovio
5. Kio okazos ĉi-sabate? a) Komitata Kunsido de UEA, b) akcepto de Esperanto kiel plua laborlingvo de Unesko, c) Eŭropa Unio decidos pri la komuna lingvo por la uniaj landoj, la decido okazos inter la hungara, la latina kaj Esperanto.