Ludu

La 1109-a E_elsendo el la 14.10.2021 ĉe www.pola-retradio.org.

Hodiaŭ ni daŭrigas la interparolon kun Fernando Maia, la vicprezidanto de UEA, en la kunteksto de la okazonta la plej proksiman sabaton Komitata Kunsido kaj ĝiaj decidoj pri sortoj de la roterdama CO-domo kaj Biblioteko Hector Hodler. Kune kun la unua parto de la interparolo ĝi estas aŭskultebla en nia rubriko „Antaŭ la mikrofono”. La komencaj aktualaĵoj koncernas la Instruistan Tagon, solenatan en Pollando. Tio estas la okazo transdoni gratulojn kaj bondezirojn ne sole al polaj instruistoj, sed al E-instruistoj en la tuta mondo. Ni sekve informas pri kunlaboro de la Bjalistoka Politekniko kun kvar regionaj Naciaj Parkoj kaj pri turismo en Varsovio en 2020. Muzike akompanas nin Tutmonda Muziko per sia kanzono „Esperanto” kaj Andrzej Tomecki kantanta pri la varsovia Malnova Urbo. La programakompana interreta foto prezentas Wigry-lagon. Kun ĝia Nacia Parko i.a. kunlaboros la Bjalistoka Politekniko.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.