POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Krakovo revenis al la historia tradicio

Ekde la 10-a de majo (krom lundoj) Krakovo revenigis la ceremonian malfermadon de la urbopordego. La urbogardistoj akompanitaj de la trumpetisto kaj reprezentanto de la krakova muzeo solene malfermas la pordegon en la Barbakano je la 10-a horo, ligante al la 18-jarcenta tradicio. La ideo celas reliefigi la fakton, ke la urbo estas malferma kaj bonvenigas ĉiujn. La evento okazas en la akompano de la 15-jarcenta melodio „Cracovia Civitas”.
Tiel, la urbomastroj inspiritaj de la historiaj dokumentoj, revenigis la memoron pri iam tre signifa kaj praktika kutimo, atribuante al ĝi iom pli aktualan formon. La ceremonio ligas al la dokumento el la 1721-a jaro detale priskribanta zorgon pri sekureco de la urbo. Kvankam la ĉefideo estas demonstri la urbon kiel malferman kaj bonvenigan al ĉiuj, tamen krakovanoj kiel mastroj de la urbo samtempe atentigas, ke tiuj kiuj Krakovon vizitas devas memori pri respekto por la urba heredaĵo, por la sociaj rilatoj en la urbo.

El la elsendo 20.08.2026. Legis Pamela – 01’24”

Aŭtune pri la sekureco de infanoj kaj junularo en la reto

La edzino de la pola prezidento, Marta Nawrocka partoprenis renkontiĝon de la Edzinoj de la Prezidentoj de NATO-Pintrenkonto. La renkontiĝo estis dediĉita al la temo „Infanoj, teknologio kaj sekureco: protekto de estontaj generacioj”.
En sia parolado Marta Nawrocka referencis al la marta renkontiĝo „Ni komune formas estontecon”, kiu estis organizita de la unua damo de Usono, Melanie Trump. Ĝi estis dediĉita al la uzo de Artefarita Intelekto kaj aliaj teknologioj en la edukado. En tiu kunteksto la edzino de la pola prezidento atentigis, ke kvankam la interreto malfermas antaŭ infanoj multegajn eblojn tamen samtempe kunportas ofendomesaĝojn kaj manipuladojn, kiuj povas lezi por la tuta vivo. Tial, ŝi argumentis: necesas instrui la respondecon pri uzataj vortoj, necesas krei „modon je respekto” en la konektita spaco.
Marta Nawrocka anoncis samtempe, ke ĉi-aŭtune en Varsovio ŝi organizos renkontiĝon dediĉitan al la sekureco de infanoj kaj junuloj en la cifereca mondo.

El la elsendo 20.08.2026. Legis Milada – 01’40”

Polaj spuroj eksterlande serĉataj kun Polonika

La polaj spuroj eksterlande ne ĉiam estas troveblaj en muzeoj. Al tiaj spuroj apartenas i.a. tiom rekoneblaj lokoj kiel la pola Tombejo „Na Rossie” en Vilno, Litovio aŭ la pola militista tombejo sur Monte Cassino, Italio. Al aliaj kalkuliĝas kastelo en Montrésor en Francio, Pola Instituto kaj Muzeo de generalo Sikorski en Londono, memortabulo omaĝanta la estadon de Chopin en la ĉeĥa Prago.
Ne malpli valoraj, kvankam pli modestaj polaj spuroj kaŝiĝas en eksterlandaj tombejoj, sanktejoj, parkoj, kapeloj, privataj kolektoj, lokaj muzeoj aŭ memortabuloj sur domfasadoj. Al ili apartenas krome eksterlandaj laborspuroj de polaj artistoj, inĝenieroj, sociaj agantoj, elmigrintoj. Ne ĉiuj el ili funkcias en la vasta socia konscio, sed ĉiuj kune formas mapon de la pola ĉeesto en la mondo.
Komence de julio 2026 la Instituto Polonika anoncis la 4-an eldonon de la konkurso ”Spuroj senlime”. Ĝia celo estas ĝuste la pridokumentado de polaj spuroj eksterlande. La konkurso estas adresita al ĉiuj, kiuj dum la feriaj forveturoj, estadoj, familiaj vizitoj eksterlande rimarkas ajnajn spurojn ligitajn kun Pollando. Tiu iniciato ligas la impresiĝemon de feriantaj poloj je historio kun zorgo fote pridokumenti ĉi tiujn lokojn.
En la antaŭaj jaroj la Instituto Polonika kolektis kelkajn mil ĉi-rilatajn dokumentojn el kelkdeko da landoj. La transsenditaj fotoj bildigas kiom variaj estas la polaj spuroj en la mondo kaj reliefigas kiom da personoj volas aktive partopreni en ĉi tiu dokumenta laboro. Detalaj informoj pri la konkurso troviĝas en la paĝo de Polonika. www.baza.polonika.pl/konkurs

El la elsendo 27.07.2026. Legis Gabi – 02’13”

Pola fragosezono 2026

Post la unuaj importitaj fragoj el Greklando, Turkio kaj Egiptio venis periodo por fragoj el Pollando. Ili apartenas al la plej popularaj kaj sopire atendataj sezonaj fruktoj, kies rikolto dependas de la vetero, ĉar multaj fragokampoj troviĝas subĉiele.
Sed ĉiukaze Pollando post Hispanio apartenas al la plej grandaj kultivantoj de fragoj en la Unio. En 2025 ĝi akiris la 2-an lokon rikoltinte 151 mil tunojn da fragoj sur la areo egala al 28 mil hektaroj kaj tiu ĉi kvanto certigis al ni 13-procentan partoprenon en la unia fragomerkato. Hispanio antaŭis Pollandon kaj produktinte 332 mil tunojn da fragoj kaj havis 28-procentan partoprenon en la unia merkato. Pliajn lokojn kun la 11-procenta partopreno en la unia fraga merkato havis Greklando kaj Germanio, dum Italo akiris 10-procentan parton.
En Pollando oni kultivas 40 fragospeciojn, kiuj malsimilas laŭ la rikoltoperiodo. Al la fruaj specioj, kiuj liveras fruktojn jam en majo apartenas „Rumba”, „Kent” kaj „Honeoye”. La fraga sezono daŭras ekde majo dum ĉirkaŭ 6 semajnoj, sed dank’ al modernaj teknologioj la fragorikolto estas ebla ĝis la unuaj frostaj tagoj, ĝis novembro.
Signifa parto de polaj fragoj estas eksportata. Pasintjare temis pri 74 mil tunoj, inkluzive de 59 mil tunoj da frostigitaj fruktoj. En 2025 polaj freŝaj fragoj trafis unuavice al la eksteruniaj landoj (Belorusio aĉetis 11 mil tunojn). En la Unio plej multaj freŝaj polaj fragoj celis Germanion, Litovion kaj Ĉeĥion. La plej grandaj klientoj de polaj frostigitaj fragoj en 2025 estis Germanio, Francio kaj Nederlando.
La monda potenculo de fragoproduktado estas Ĉinio. Datumoj el 2024 informas pri 4,1 milionoj da tunoj da rikoltitaj tie fragoj. La sekvan lokon okupis Usono kun 1,5 milionoj da tunoj.

El la elsendo 27.07.2026. Legis Gabi – 03’01”

Modernigaj paŝoj en la varsovia bestoĝardeno

La varsovia bestoĝardeno komence de junio funkciigis novan pavilonon por sudafrikaj pingvenoj, al kiu translokiĝis 37 bestoj. La moderna konstruaĵo estas la unua el grandaj investaĵoj, kiujn la varsovia ZOO-ĝardeno pretigas por sia 100-jariĝo en 2028. En la rekta najbarejo de la pavilono troviĝas ankaŭ baseno kun insulo, pasejoj kun plaĝoj, nestosferoj kaj kvarantena pasejo. Dank’ al ĉio ĉi vizitantoj povas rigardi pingvenojn same surtere kiel ankaŭ tra la vitrumita basenmuro sub la akvo.
La sudafrikaj pingvenoj apartenas al specio grave minacita de formorto. Aktuale en la mondo vivas malpli ol 10 mil ĉi tiuj birdoj dum ankoraŭ en la 80-aj jaroj temis pri ĉirkaŭ unu miliono.
La nova vivejo laŭeble fidele respegulas la naturan medion de la sudafrikaj pingvenoj. Troviĝas tie naturaj kaj artefaritaj rokoj kaj la tuta projekto konsideras ilian sekurecon, sanon kaj vivkomforton.
En pliaj planoj de la varsovia bestoĝardeno estas elkonstruo de nova pasejo por polusaj ursoj, modernigo de la simiejo kaj aranĝo de afrika spaco. Antaŭ la 100-jariĝo estos modernigitaj ankaŭ teknikaj aranĝaĵoj de la ĝardeno.

El la elsendo 15.07.2026. Legas Maciek – 01′ 25″

La plej sekuraj-trankvilaj landoj 2026 laŭ Global Peace Index

Global Peace Index estas unu el la plej gravaj internaciaj rangolistoj taksantaj la pacon en la mondo. La enketado inkuldas 162 ŝtatojn kaj teritoriojn, kiuj reprezentas preskaŭ la tutan mondan populacion. La analizantoj aplikas 23 indicojn, kiuj rilatas al tri ĉefaj sferoj – socia sekureco, la skalo de daŭrantaj konfliktoj kaj grado de militarigo de la lando. Interalie estas pritaksataj la nivelo de la deliktado, nombro de perfortoaktoj, politika stabileco, rilatoj kun najbaroj, militelspezoj kaj engaĝiĝo en militagadoj.
En 2026 la plej sekura kaj trankvila lando evidentiĝis Islando, kiu okupas en ĉi tiu rangolisto la 1-an lokon ekde 2008. Sekvis ĝin Novzelando, Svislando, Slovenio, Irlando kaj Aŭstrio.
La aŭtoroj de la raporto samtempe atentigas, ke la nivelo de paco en la monda skalo senĉese malkreskas kaj la diferencoj inter plej sekuraj-trankvilaj ŝtatoj kaj plej malsekuraj daŭre kreskas.
Pollando en la rangolisto Global Peace Index 2026 okupis la 22-an lokon en la mondo. Ĝi avancis je 23 lokoj, kio estas la plej granda salto en la nunjara raporto.

El la elsendo 15.07.2026. Legas Milada – 02′ 06″

Sukceno en la orienta Pollando

Pollando apartenas al la mondaj potenculoj, se temas pri la produktado de sukcenaj ornamaĵoj. Pli ol 70 procentoj el ili estas eksportataj al Ĉinio. Ĉinoj traktas sukcenon kiel unu el la sep atributoj de Budho kaj sorĉigitan animon de tigro. Laŭ ĉina kredo persono portanta sukcenon estas klera kaj okupas altan lokon en la socia hierakio. La ĉina interesiĝo pri sukceno estas tre alta kaj de jaroj stabila.
La ĉefa ekspluatadloko de sukceno en Pollando tamen tute ne troviĝas apud la Balta Maro, en la norda landoparto, sed en la regiono de Lublin kaj Lubartów en la orienta Pollando. La tieaj provizoj estis malkovritaj nur en 2012 marĝene de geologiaj serĉadoj de  skistogaso, kiu finfine ne estis tie trovita. Ili devenas el la geologia periodo eoceano de antaŭ 38-40 milionoj da jaroj, do estas pli junaj ol la baltikaj sukcenprovizoj. Ili estas riĉaj je inkluzaĵoj, t.e. eternigitaj en la rezino organikaj elementoj. La lokaj sukcentavoloj estas malpli profundaj ol tiuj ĉe Baltiko, troviĝante de 15 ĝis 20 metroj sub la tertavolo.
Krome la sukceno de apud Lubartów diferencas disde la sukceno baltika. Ĝi estas pli facile prilaborebla kaj pli ofte havas atrakciajn flavajn nuancojn. Juvelistoj traktas ĝin kiel krudaĵon altkvalitan, aparte serĉatan sur la aziaj merkatoj. Pli imponaj sukcenspecimenoj servas al juvelistoj, malpli grandaj por la produktado de sukcenlikvoroj kaj kosmetikaĵoj. Pri la ekspluatado de Lubartów-sukceno okupiĝas du polaj firmaoj Stellarium kaj White Amber

El la elsendo 25.06.2026. Legas Gabi – 02′ 24″

Esplorcentro pri malplimultoj en Bjalistoko

En 2026 en la Bjalistoka Universitato ĉe la fakultato pri eduksciencoj estis establita Esplorcentro pri naciaj kaj etnaj malplimultoj. Ĝia tasko estas gvidi kaj subteni la sciencajn esplorojn, didaktikan agadon, kaj ankaŭ popularigi konojn pri tiu ĉi temo konsiderante regionajn sociojn kaj diasporojn en Pollando.
La establo de la centro en la Podlaĥia regiono ne estas hazarda. Ĝi estas la plej riĉa, se temas pri diverseco de la malplimultoj. Multaj sciencistoj de la Bjalistoka Universitato okupiĝas pri la problemoj de la malplimultoj. La centro ebligos kunlaboron kun aliaj centroj kaj malplimultoj.
La inaŭguran renkontiĝon, krom sciencistoj el la tuta lando, partoprenis ankaŭ reprezentantoj de la malplimultoj. Por ili la Centro havas apartan rolon, ĉar ili ne disponas pri apartaj sciencaj kaj esploraj institutoj.

El la elsendo 25.06.2026. Legas Maciek – 01′ 04″

Polo Paweł Kobierzewski inter plej bonaj eŭropaj arkitektoj

La pola arkitekto Paweł Kobierzewski, la kunestablinto de TKHolding, gajnis internacian konkurson Europe 40 Under 40. Ĝi ekde 2008 elmontras kvardek la plej promesoplenajn eŭropajn arkitektojn kaj projektantojn de la juna generacio. Ĝi promocias kreantojn, kiuj havas realan povon influi la estontecon de arkitekturo kaj projektadon de la eŭropaj urboj.
La premio ne ligiĝas sole kun la ideo de la programo, ĝi ne premias iun solan konstruaĵon, sed konsideras komplekse la aŭtorajn atingaĵojn de arkitekto laŭ la vidpunkto de la aŭtora lingvaĵo, novumado kaj perspektivoj de plia evoluo. Inter pli fruaj laŭreatoj de la premio el Pollando troviĝis i.a. Robert Konieczny, Tomasz Konior, Maciej Franta, Andrzej Truszczyński. En la internacia grupo de la laŭreatoj troviĝas i.a. Bjarke Ingels kaj la duopo Fabrizio Barozzi kaj Alberto Veiga.

El la elsendo 25.06.2026. Legas Milada – 01′ 37″

 

Jakub Józef Orliński, ambasadoro de la marko Rolex

La svisa firmao, Rolex de jaroj subtenas elstarajn kreantojn same sportistojn, kiel ankaŭ artistojn. Al ĝiaj ambasadoroj aldoniĝis la pola kontratenorulo, Jakub Józef Orliński. Li estas la dua polo, reprezentanta la markon. En 2021 al la grupo de Rolex Testimonees estis invitita la fama pola tenisistino Iga Świątek.
La naskiĝinta en 1990 en Varsovio Jakub Józef Orliński studis en la Muzika Universitato de Frederiko Chopin en Varsovio kaj sekve en la novjorka The Juilliard School. Dum la lastaj 10 jaroj li apartenas al la plej ofte dungataj kontratenoruloj en la mondo. Interalie li prezentiĝis en la novjorka Metropolitan Opera, en la Pariza Opero, en la londona Royal Opera House.
Li specialiĝas pri la baroka repertuaro kaj sian famon li dankŝuldas al la operscenejo. Liaj surdiskigoj por Deutsche Grammophon, inkluzive de la albumoj „Anima Aeterna” aŭ “Beyond” trovas multnombran klientaron kaj popularecon en la muzikfluaj kanaloj.
Krom la operscenejoj Orliński ne evitas aperon en amaskomunikiloj. Li partoprenis la inaŭguron de la Olimpiko en Parizo, li estis videbla en la reklamoj de Netflix kaj partoprenis sesiojn de „Vogue”. Li estas artisto, kiu sukcese popularigas klasikan muzikon inter juna publiko. De jaroj li ligas sian kantarton kun la ŝato al la rompdanco, tio estas breakdanco.

El la elsendo 15.06.2026. Legas Maciek – 01′ 38″