Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La surbendigita en Rejkjaviko interparolo kun Terttu Tyynelä kaj Sirkka Mattlin aŭdiĝas en la ĉi-semajna Leterkesto de Pola RetRadio en Esperanto. Tiun interparolon en la 254-a E-elsendo de la Pola Retradio antaŭas informo pri vizito de la Veturila Muzeo de Johano Paŭlo la 2-a en kelkaj eŭropaj landoj, felietono pri vizitinda tropiksomere Varsovio kaj E-informoj: pri la Rejkjavika Nitobe-simpozio kaj pri FESTO-2013 komenĉiĝanta la 10-an de aŭgusto en Kelmis, Belgio.
La tekstoj de la komenca informo kaj de la felietono troviĝas jam en la rilataj rubrikoj, kie eblas samtempe ilin legi kaj aŭskulti.
Kiel la aŭskultantinoj, kiuj respondis la demandojn de Barbara, mi volas substreki ilian sintenon, koncerne la apogon, kiun ni ĉiuj devas alporti al tiuj klopodoj, nome tiuj, kiuj tiom estis faritaj en la kampo de la elsendaĵoj, kiom tiuj faritaj en la kampo de komentoj de la aŭskultantoj, ofte malfacilaj pro la diverseco de la temoj pritraktitaj kaj la lingvaj modernaj malfacilaĵoj. Mi aplaŭdas tiujn klopodojn por fari la lingvon simpla kaj mi daŭre provos reagi al viaj elsendaĵoj. Dankon por tiu animado de nia soleca vivo, en la Ĵurasa montaro, inter Ĝenevo kaj Liono.
Mi brakumu !
Kore
Petro