Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1499-a E_elsendo el la 10.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ reference al la lasta UK en Graz ni prezentas interparolon kun la nunjara premiito de G. Maertens-premio, Alex Miller el Usono. La interparolo estis registrita post la transpreno de la premio dum la ĵaŭda kongresprogramo. Lia foto kiel la gvidanto de la Nacia Vespero, de John Huang – kongresa fotisto, akompanas nian programinformon. Detalajn informojn pri la premiito enhavas la GK de UEA: uea.org/gk/1275a1.
• En la komencaj aktualaĵoj – post i.a. elektitaj historiaj datoj – ni informas pri Internacia Pritakso de Lernejaj Kapabloj-2025; pri la nova lernojaro en Pollando sen poŝtelefonoj; pri la sporta aktivado de poloj.
• Nian sciencan rubrikon ni dediĉas al la svedaj-ĉinaj esploroj pri la lernorezultoj de ĉinaj lernantoj uzantaj kaj ne uzantaj AI-on.
• Muzike akompanas nin la kanzono „Gitaristo”, kiun komponis kaj kantas Flávio Fonseca. Ĝia teksto, kies aŭtoro estas Ewa B. Grochowska, akiris la 1-an premion kiel la kantoteksto en la nunjara eldono de la Belartaj Konkursoj.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.


Dankon por viaj multaj raportoj pri la UK. Ili ebligis al ni aŭskultantoj kiel mi, kiuj ne povis ĉeesti mem, tamen iel ĝui la enhavon kaj etoson de tiu grava evento.
Ankaŭ speciale interesis min la raporto pri la uzo de AI fare de ĉinaj lernantoj.
Dankegon!
Mi estis la unuan fojon ĉi tie (saĝtelefonekrane) en via moderna belaspekta surfaco, kaj ekaŭskultis la plej novan paroldosieron. Dumaŭskultade mi tralegis la ceteron de la paĝo, kaj ie sube trovis aron de ligiloj, poste klakis al “Fotogalerio”. Mi esperis vidi fotojn, kaj esperis plu aŭdi la raporton de 20260910. Ambaŭ’on ne atingis mi, la parolado ĉesis, kaj fotojn mi ne vidis, sed la mesaĝon “Neniuj rezultoj trovitaj”. Ĉu eble la ligilo malaperis?