Ludu

En la 1482-a E_elsendo el la 10.07.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

• La ĉefan parton de nia elsendo okupas la sonsceno pri la funebraj solenaĵoj de Przemek Wierzbowski, elstara pola esperantisto, kiuj okazis la 9-an de julio en Bjalistoko, en la loka Funebra Domo kaj sekve en la Farny-tombejo, ID 8207; Ni  informas samtempe, ke eblas subteni la familion de Przemek per omaĝaj  mondonacoj  ĉe la adreso: https://4fund.com/pl/wsnyms;
• En la hodiaŭa kulturkroniko – post elektitaj historiaj datoj ligitaj kun 10.07 – ni informas pri la 38-a festivalo „Sonoj de la Nordo” kaj pri vilaĝo Brzózki, en kiu troviĝas multaj domoj kun surmuraj reproduktaĵoj de bildoj de van Gogh, kaj kie en aŭgusto okazos la 2-a, dediĉita al tiu ĉi fenomeno, festivalo;
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la Internacia Tago de Espero la 12-an de julio, lige kun kiu UEA adresis specialan mesaĝon. Plena teksto: uea.org/gk/1309a1; La akompana al la programinformo foto prezentas fragmente la tombon de Przemek Wierzbowski, konata bjalistoka E-aktivulo, antaŭ la oficiala inaŭguro de la sepultaj solenaĵoj ĉe Farny-tombejo; En nia raporto ni uzis fragmentojn de la muzika ornamo de la ceremoni-majstro Lech Jan Mazurek;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003;
• La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. Ineralie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.