Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1479-a E_elsendo el la 25.06.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ denove ni invitas al kunfoliumado de iuj el la laste venintaj al la Redakcio E-gazetoj. Temas pri la 241-a numero de „La Informilo” de Espéranto France-Est kaj pri la junia numero de „Esperantolehti” el Finnlando.
• En aktualaĵoj – post la historiaj datoj ligitaj kun la 25.06 – ni informas pri ekspluatado de relative antaŭnelonge malkovritaj sukcentavoloj en la orienta Pollando; pri Esplor-centro en Bjalistoko traktonta polajn minoritatojn; pri polo agnoskita en la grupo de la plej elstaraj arkitektoj de Eŭropo.
• En la scienca rubriko ni parolas pri la mandarenanasoj instalitaj en la varsovia Łazieńki-parko, kaj esplorprogramo pri ilia biologio, kaj ankaŭ surprizaj migradoj.
• Hodiaŭ estas Monda Tago de Maristo, do ankaŭ nin akompanas en la elsendo malnova kanto pri maristo. La akompananta la programinformon foto prezentas masklon de mandarenanaso. Aŭtoro: W2k2 CC BY-SA 3.0.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.






