Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1386-a E_elsendo el la 30.03.2025 ĉe www.pola-retradio.org:
• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri petpostulo de Svedio, ke la funkcianta en Lund Pola Esplorinstituto, ektroviĝu sur Unesko-listo pri Memoro de la Mondo, pri klopodoj restarigi la unian debaton pri forigo de sezona horŝanĝo, pri kunlaboro de polaj filologoj kun pola komunumo en Aŭstralio.
• En la scienbultena rubriko ni prezentas rezultojn de du enketoj en Pollando el 2019 kaj 2024 pri agresa kaj ofenda lingvaĵo en la reto.
• En la antaŭmikrofona renkontiĝo kun UEA-estraranino, Arko ni interparolas pri ŝiaj planoj koncerne la virinan agadon kaj pri ŝia diplomlaboraĵo prezentita dum la Interlingvistikaj Studoj en Poznano pri tradukarto baze de la la ĉina, E-lingva kaj la angla eldonoj de la romano “Ruĝdoma sonĝo”.
• Muzike ni prezentas fragmente la kanton el jutubo „‘Rio de Janeiro – La Urbo de Lumo”. Ni memorigas ankaŭ fragmente la kanton de Eruda Li „Bonvenon, amikoj”. La programinformon akompanas interreta foto, kiu rilatas al nia aktualaĵo pri sezonaj horŝanĝoj.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Mi ne plu povas revi! ! Dankon pro tio, ke vi ĝojigis niajn orelojn per ĉi tiu bela kanton, la muziko, la belega voĉo, la tre klara prononco! Bedaŭrinde, mi estas seniluziigita, ke ĝi estas artefarita !
Koredankon, kara teamo, pro viaj tre interesaj elsendoj; mi tre ŝatas aŭskulti vin eĉ se mi ankoraŭ ne ĉion komprenas!
Korajn salutojn el Svislando
elisabeth
Kara teamo de Pola Retradio,
Unue mi volas esprimi mian sinceran dankon por via kutime ĉarma programo kaj la interesa enhavo, kiun vi regule prezentas. Hodiaŭ mian atenton aparte kaptis la kanto ‘Rio de Janeiro – La Urbo de Lumo’. Ĝi estas melodie tre plaĉa kaj tre bele kantita. Barbara diris, ke bedaŭrinde oni ne nomis la kantistinon…
Ĉu eble temis pri unua-aprila ŝerco?
Tamen, post kelkfoja aŭskultado kaj iom da esplorado, mi rimarkis kelkajn “orelfrapajn” trajtojn, kiuj sugestas, ke la kanto ne estis kreita de homa kantisto. Ŝajnas, ke ĝi estis komponita kaj interpretita de artefarita intelekto. La kanalo MusicBeatsHub, kie la kanto aperis en Jutubo, ne mencias kantiston, kaj la stilo, lingvaĵaj elektoj, tipaj ripetaĵoj kaj etaj eraretoj ĉiuj sugestas AI-originon. Por esti certa, mi petis mian AI-asistantinon Aida analizi la tekston – kaj ŝi samopiniis, konfirmante ke temas pri AI-kreaĵo.
Artefarita intelekto evoluas rapidege de monato al monato, kaj estas vere impone kiom bone ĝi jam kapablas krei muzikon, interparoli, kaj rezoni en Esperanto. Verŝajne post unu jaro estos eĉ pli malfacile distingi inter homa kaj AI-kreita muziko. Ni eniras novan eraon de kunkreado inter homaj artistoj kaj AI, kio malfermas tre interesajn kaj inspirajn vojojn por la estonteco de arto.
Dankon pro via atento – kaj mi ĝojas plu aŭskulti viajn programojn!
Elkorajn salutojn, karaj!
Bogusław (Esu Peranto)