Ludu

En la 1376-a E_elsendo el la 05.02.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• Nian hodiaŭan elsendon ni grandparte dediĉas al la forpasinta la 1-an de februaro 2025 multflanka aktivulo de la E-movado, d-ro Renato Corsetti, kiu en la itala kaj en la monda skalo plenumis plurajn funkciojn, kunpartoprenis multajn iniciatojn. Lia engaĝiĝo inspiris multajn kaj estas/os ekzemplo por pliaj.
• En la elsendo ni prezentas la porokazan Gazetaran Komunikon de UEA. Laŭ permeso de la prezidanto de la Akademio de Esperanto, Probal Dasgupta ni prezentas lian mesaĝon omaĝe al Renato Corsetti el la Akademia listo. El nia arkivo ni adiaŭe rememoras nian interparolon kun Renato Corsetti kiel la prezidanto de UEA el lia lasta oficperioda jaro, kiun li donis al la E-Redakcio de Pola Radio.
• En aktualaĵoj ni informas pri tio, kiomgrade polaj firmaoj uzis en la pasinta jaro Artefaritan Intelekton kaj pri Pollando kiel grava produktanto de fromaĝoj.
• La scienbultenan rubrikon ni dediĉas al la finiĝinta misio de la kosma sondilo Gaia.
• La akompana al la programanonco interreta foto (2008) prezentas Renato Corsetti en la akompano de Probal Dasgupta kaj Nelida Weidmann.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.