Sciencaj informoj

Diamanta baterio liveronta energion dum miloj da jaroj

Enretigita de: | Feb 15, 2025 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Sciencistoj kaj inĝenieroj el Bristol-universitato kaj la brita Agentejo por la Atoma Energio kreis la unuan diamantan baterion kun la radioaktiva karbono C-14. Ĉi-specaj aranĝaĵoj povas funkcii dum miloj da jaroj, fariĝante la neelĉerpebla provizfonto, kiu povas esti plurloke aplikebla. La baterio utiligas la radiaktivan C-14 povante longdaŭre produkti etajn energikvantojn. Ili povos esti uzitaj en bioakordigeblaj medicinaj aranĝaĵoj kiel ekzemple orelenplantaĵoj aŭ korstimuliloj. Ilia grandega avantaĝo estus elimino de la neceso daŭre ilin renovigi, reŝargi Ili taŭgos ankaŭ en la kosma spaco aŭ ekstremaj teraj medioj, kie interŝanĝo de baterio – en ajnaj aranĝaĵoj – estus malfacila, nepraktika aŭ neebla. La diamanta baterio generas energiom transkaptante elektronojn devenantajn el la malkomponiĝado de la radioaktva karbono C-14, kies periodo de la duonmalkomponiĝo egalas al 5730 jaroj.
La laboro pri la diamanta baterio daŭris 5 jarojn. Laŭ Sarah Clark, la direktoro de Fuelciklo de Tricio en la brita Agentejo por la Atoma Energio, la nova teknologio signifas sekuran kaj ekvilibran manieron por longdaŭra liverado de energio kalkulata je mikrovatoj.

El la elsendo 15.02.2025. Legas Tomek – 01′ 31″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0817557

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj