Artefarita Intelekto ŝanĝas la bildon de la scienco. Dank’ al ĝi junaj sciencistoj akiras novajn eblojn por evoluigi sian karieron. Tamen la esploroj faritaj de sciencistoj el la Ĉikaga Universitato kaj el la Universitato Tsinghua en Ĉinio priombras ĉi tiujn avantaĝojn. Unuflanke AI malfermas pordon al la scienca mondo, aliflanke povas konduki al malvastigo de ĝiaj horizontoj.
La esploranalizo ĉirkaŭprenis preskaŭ 68 milionojn da sciencaj disertaĵoj el la jaroj 1980-2024. Ili koncernis ses diversajn sciencbranĉojn – biologion, kemion, fizikon, geologion kaj materialan inĝenierion. La rezultoj unusignife elmontras, ke apliko de AI-instrumentoj ebligas al sciencistoj publikigi meze je 67 procentoj da laboraĵoj pli en la jara skalo. Iliaj esploroj estas citataj trioble pli ofte ol tiuj, kiuj kreiĝas sen la apogo de algoritmoj.
Por junaj esploristoj, kiuj ankoraŭ ne gvidis esplorkolektivon AI evidentiĝis bazo por progresigo de sia kariero. Personoj utiligantaj AI havas je 32 procentoj pli grandan ŝancon por la gvidposteno en esplorkolektivoj, cetere en malpli longa periodo. Por multaj el ili tio estas la unusola ŝanco por fariĝi scienca laboranto.
Tamen la esploroj elmontris samtempe, ke la temaro de laboraĵoj kreiĝintaj helpe de AI estis je 5 procentoj malpli vasta kompare al esploroj okazigitaj sen AI. Eĉ 80 procentoj da citaĵoj limiĝis ĝis 20 procentoj de la plej ofte referencitaj laboraĵoj kaj duono de la esploroj neniam estis citita denove. La aŭtoroj de la esploro komparis ĉi tiun fenomenon al la rezultoj de la ciferecigo de la scienco, priskribita de James Evans en 2008. Nome, kiam la akademiaj periodaĵoj aperis en la interreto sciencistoj komencis citi malpli da laboraĵoj, elektante ĉi lastajn el malpli vasta aro da publikaĵoj. Tio favoras kreiĝadon de popularaj temoj, kiuj dominas en la sciencaj esploroj, sed ne kondukas al signifa reciproka influo inter pliaj publikaĵoj. Laboraĵoj kreiĝantaj baze de AI generas je 24 procentoj malpli da pliaj esploroj kompare al laboraĵoj kreiĝantaj sen la apliko de la Artefarita Intelekto.
El la elsendo 25.01.2025. Legas Tomek – 02′ 41″