Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1504-a E_elsendo el la 05.10.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Post elektitaj historiaj datoj ligitaj kun la 05.10 ni proponas kulturkronikajn informojn. Hodiaŭ temas pri prestiĝa premio por Pola Eldoninstituto PIW; pri interesa, plurflanka ekspozicio pri George Sand en la apudvarsovia naskiĝdomo de Frederiko Chopin en Żelazowa Wola; pri ĉ. 100 pentraĵoj de francaj pentristoj el la 19-jarcenta arta grupo nabistoj en la varsovia Muzeo de Łazienki-parko.
• Nia antaŭmikrofona gasto estas elstara afrika aktivulo el Togolando Adjévi ADJE, i.a. redaktoro de la platformo https://www.esperanto-afriko.org/. Kun li ni interparolis pri iuj problemoj de afrikaj esperantistoj dum la 111-a UK en Graz.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la planita por hodiaŭ en Rio de Janeiro ronda tablo pri „Memoro sen landlimoj: valoro, riskoj kaj la rolo de bibliotekoj en la konservado de la dokumenta heredaĵo de Esperanto” (uea.org/gk/1335a1), pri la 31.10, la tempolimo kandidatigi por la premio Gregoire Maertens 2026 (uea.org/gk/1333a1).
• Hodiaŭ ni komune aŭskultas fragmente la konatan kanton de Tom Jobim „Knabino el Ipanema”, kiun registris en la KD „Tom Jobim en Esperanto” (2002) Alejandro Cossavella kaj Flávio Fonseca. La akompana foto el vikipedio prezentas George Sand fotitan de Nadar, 1864.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

