Ludu

En la 1313-a E_elsendo el la 15.04.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

• La 14-an de aprilo pasis la 107-a mortodatreveno de la lingvokreinto, d-ro Ludoviko Zamenhof. Tiukuntekste ni memorigas nian arkivan interparolon kun d-ro Ulrich Lins pri lia redakto de la 6-a eldono de „Vivo de Zamenhof” de Edmond Privat. Ni prezentas ankaŭ la lastajn fragmentojn el la ĉapitro >Homo ĉe morto<.
• En la komenca kulturkroniko ni informas pri plia pola skulptisto kreanta en la fama edukejo de skulptistoj en la itala Pietrasanta; pri franca artisto distingita en Pollando okaze de la Internacia Tago de Teatro.
• En nia felietono pri koninda Pollando ni memorigas vizitindan lokon Niechorze [njeĥoĵe].
• Muzike akompanas nin Neide kaj ŝia kantinterpreto de Zamenhof-poemo „Ho, mia kor’”.
• Per interreta foto ni referencas al turismaj allogaĵoj de Niechorze.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.