Ludu

En la 1311-a E_elsendo el la 05.04.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

• Multan lokon en la hodiaŭa elsendo okupas historio, la 65-jariĝo de la unua profesia E-redakcio de Pola Radio. Porokaza arkiva sonmaterialo elektita el 1994 estas Leterkesto okaze de la 35-jariĝo de ĝiaj elsendoj.
• En la komenca kulturkroniko ni informas pri Dedecius-premio; pri la fruktoj de la projekto rilata al la kontribuo de la romaa/cigana muziko al la eŭropa kulturo; pri ekspozicio kun donacoj de Nobelpremiitoj por Nobel-muzeo en Stokholmo.
• La E-komunumaj informoj koncernas la nunjaran Hispanan E-kongreson en Cheste; E-ludon dum la Lingvobazaro por rifuĝintoj en Sevilo; Eŭrovizion kaj E-versiajn kantojn.
• Muzike fragmente akompanas nin Sandro Machado per fragmento de la kanto „Mi sangas sen vi”, kiu estis kandidato dum la elimina procedo por la eŭrovizia konkurso.
• Per interreta foto ni reiras al la historio de la E-Redakcio de PR prezentante redaktorojn Barbara Pietrzak kaj Andrzej Pettyn super leteroj de aŭskultantoj en la studio.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.