Ludu

En la 1310-a E_elsendo el la 30.03.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ ni memorigas el nia arkivo literaturan elsendon „Simbolo de interpaciĝo”, dediĉitan al Edyta Stein, karmelanino Benedikta de la Kruco. Ĝi estis bazita sur la libro de Rita kaj Franz-Georg Rössler „Edino Ŝtono, judino sub la Kruco”.
• En la komenco ni referencas al la veninta Printempo, proksimiĝanta Pasko kaj proponas kulturkronikajn informojn pri du polaj aŭtoroj rekonitaj eksterlande: Tomasz Różycki honorita per la eŭropa Grand Continent kaj Joanna Bator distingita per la Aŭstra Ŝtata Premio.
• Muzike ni aŭskultas komune, sed fragmente unu el la plej novaj E-kantoj „Nova tempo” aperintaj en Brazila Kolekto. Kantas Isabella Araújo, gitarakompanas Flávio Fonseca.
• Nia interreta foto ĉe la programinformo ligas al pola kutimo, t.e.  aspergado kaj benado de korbetoj kun kolorigitaj ovoj kaj minispecimenoj de manĝoj dum S-ta Sabato, kiujn oni konsumos dum la familiaj Paskaj matenmanĝoj la plej proksiman dimanĉon.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.