Kajero kun poeziaĵoj de malliberigitinoj el germanaj koncentrejoj, titolita „Kajero kun poeziaĵoj el Auschwitz” kreiĝis laŭ la iniciato de la Pola Instituto en Stokholmo kaj estis la unuan fojon prezentita dum la Librofoiro en Gotenburgo, okazinta lime de septembro kaj oktobro nunjare. La poezikajero enhavanta la manuskriptojn konserviĝis dank’ al la malliberigitino de la koncentrejoj Auschwitz-Birkenau kaj Ravensbrueck – Bożena Janina Zdunek (1918-2015), kiu postmilite dank’ al la kampanjo de blankaj busoj de la Sveda Ruĝa Kruco ektroviĝis en Svedio. La genezo de la poezikolekto plej verŝajne radikas en 1943, kiam la polino trafis al la koncentreja hospitalo. Tie dum maloftaj liberaj momentoj malliberigitinoj parkerrecitis la kreiĝintajn en la mallibereco poeziajojn. Origine la kajero estis servonta kiel registro de la koncentrejaj numeroj de la mortintaj virinoj. Laŭ iniciato de la Pola Instituto la 32-paĝa kajero kun 18 poeziaĵoj skribitaj de malsamaj personoj – kion reliefigas la malsama skribmaniero – estis prezentita en februaro 2020 en ekspozicio en Stokholmo. Sekve la filo de Bożena Janina Zdunek transdonis ĝin por konservista pritrakto en Auschwitz-muzeo. Post la pandemio la poeziaĵoj estis tradukitaj en la svedan kaj anglan lingvojn kaj eldonitaj kiel „Kajero kun poeziaĵoj el Auschwitz”. Dum la lasta tago de la gotenburga librofoiro la poeziaĵojn interpretis aktorinoj ligitaj kun Svedio Małgorzata Pieczyńska oraz Sara Sommerfeldt.

El la elsendo 05.10.2023. Legas Maciek – 01′ 57″