La kolekto de la Reĝa Kastelo en Varsovio riĉiĝis per la tolaĵo “Madono kun Di-Infano”, pentrita en Florenco ĉirkaŭ 1430. La verkon aŭtoras Paolo Uccello, unu el la ĉefaj artistoj de la itala Renesanco. Informoj pri la aĉeto de ĉi tiu unika pentraĵo estis anoncitaj komence de septembro dum la gazetara konferenco de profesoro Wojciech Fałkowski, la direktoro de la Reĝa Kastelo en Varsovio. Kiel li diris “temas pri unu el la plej gravaj muzeaj akiraĵoj de Pollando en la lastaj jardekoj. Ĝi riĉigas nian kulturan heredaĵon”. Paolo Uccello (1397-1475) estis unu el la plej elstaraj reprezentantoj de la itala Quattrocento (15-a jarcento), kiam Mezepoko gravitis jam al Renesanco. La kultura kaj intelekta centro de tiu epoko estis Florenco, regata de la familio Medici. La florencano Paolo Uccello, studento de Lorenzo Ghiberti kaj amiko de Donatello, ĝuis tiutempe la famon de virtuozo de perspektivo. “Por li, ĝi estis unu el la rimedoj por krei buntajn kaj fantaziajn reprezentojn de la mondo inter realismo kaj abstrakto, escepteco kaj reguleco, malordo kaj ordo, gotika kaj renesanca stiloj”, informas la retejo de la Reĝa Kastelo. La vera nomo de la artisto estis Paolo di Dono, kaj Uccello estis la kromnomo signifanta “birdo”. Ĝi rilatis al la pasio de Paolo desegni bildojn de animaloj. La artisto laboris en Florenco, Venecio, Bolonjo kaj Padovo. Li pentris freskojn kaj panelpentraĵojn, desegnis mozaikojn. Uccello pentris “Madonon kun Di-Infano” sur lignotabulo ĉirkaŭ 1430, kiel juna artisto, verŝajne post la reveno el Venecio al Toskanio. La pentraĵo daŭre havas gotikan oran fonon, sed la alproksimiĝo de la figuroj kaj la aranĝo de la drapaĵoj superas la kadron de malfrua gotika stilo. Ĝi prezentas la Dipatrinon sidantan sur la blanka trono. Maria estas en fronta pozicio, en longa blua robo kun elstaranta el sub ĝi ruĝa ŝtofo. La malgranda Jesuo vestita per ruĝbruna tuniko, staras sur ŝia dekstra genuo. Sub la nudaj piedoj de la Infaneto, oni vidas malgrandan ruĝan objekton, kiu aspektas kiel malfermita libro. La verkoj de Uccello tre malofte aperas sur artmerkatoj. Ĉi tiu lastatempe apartenis al privata eksterlanda artokolektanto. La Reĝa Kastelo en Varsovio portempe montris ĝin de la 25-a de januaro 2022 ĝis la 18-a de junio 2023 en sia Galerio de Ĉefverkoj. Samtempe daŭris intertraktoj pri ĝia akiro por la kastelkolektoj. La aĉetoproceduroj efektiviĝis komence de septembro. Oni ne malkaŝis la koston nek detalojn pri la posedinto de la pentraĵo. “Madono kun Di-Infano” de Paolo Uccello trovos lokon en la konstanta ekspozicio de la kastelo jam ĉi-aŭtune. Oni povos ĝin admiri en la reĝkastela Itala Ĉambro kun artaĵoj de la 14-a kaj 15-a jarcentoj, kies inaŭguron oni planas por la venonta jaro.

El la elsendo 15.09.2023. Legas Maciek – 03′ 48″